Ĉu renkontiĝi en Brno?

4 views
Skip to first unread message

Rubeno

unread,
Apr 10, 2025, 4:58:58 PMApr 10
to Bibliotekista listo

Karaj,

Mi partoprenos la Universalan Kongreson en Brno kaj tie prelegos, kaj ŝatus renkonti aliajn listanojn kaj ĝenerale interesatojn pri biblioteka kaj arĥiva laboro; espereble ankaŭ multaj el vi venos.

Mi scias, ke en pasintaj UK okazis similaj renkontiĝoj, kaj ke fakte ĉi tiu listo mem estis lanĉita post unu el tiuj. Tamen, ŝajne mendi salonon eblas nur al formale fonditaj organizoj, ĉu ne? Kion oni faris en tiuj okazoj? Ĉu temis pri tute neformalaj kunsidoj?

Almenaŭ simple kune vespermanĝi en aŭ ekster la kongresejo estos ĉiam opcio, ĉu ne? En tiu kazo necesus minimume mendi lokon en restoracio. Kion vi ĉiuj konsilas kaj preferas?

Via,

Rubeno

Tonkin, Humphrey

unread,
Apr 10, 2025, 6:53:34 PMApr 10
to bibli...@googlegroups.com, Mark Fettes

La agado de bibliotekoj estas tre grava. Mi sugestas, ke vi petu al CED auspicii bibliotekan kunvenon. Mark Fettes estas la direktoro de CED; mi sendas al li kopion de tiu chi mesagho.

 

Humphrey

 

From: 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Sent: Thursday, April 10, 2025 4:59 PM
To: Bibliotekista listo <bibli...@googlegroups.com>
Subject: [External]: [bibliotekoj] Ĉu renkontiĝi en Brno?

 

**Caution: This email was sent from outside the university. Please exercise caution when clicking links, opening attachments, or replying. When in doubt, contact the helpdesk.**

 

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/da8cad04-5ab9-4137-a50e-251693b03141%40yahoo.com om deze discussie te bekijken.

Fernando Maia Jr.

unread,
Apr 10, 2025, 9:56:56 PMApr 10
to bibli...@googlegroups.com

Kara Rubeno, iru al UK.esperanro.net - tie en la menuo maldekstre trovu la opcion por proponi programeron. Tie proponu programeron. Ekz-e Kiuj strategioj de la movado kaj Esperanto-biblioteko en la nuntempo? Simple por nomi la kunsidon. (Tio estas nura propono). Vi ne bezonas mendi salonon por tiu ĉi grupo, sed bezonas proponi programeron. Des pli bone se vi ligas la aferon al la kongresa temo. Mi kuraĝigas vin krei la programeran proponon surbaze de viaj atendoj, kiel devus esti la renkontiĝo de bibliotekistoj ktp. En la formularo vi povos indiki kiom daŭru la programero ktp.

Dankon pro via engaĝiĝo!

Amike,
F.


--

Rubeno

unread,
Apr 12, 2025, 4:12:38 AMApr 12
to bibli...@googlegroups.com, Mark Fettes

Saluton,

Mi ĵus proponis programeron por la Kleriga Lundo. Mi fasonis ĝin laŭ la kongresa temo, espereble tio ne estos tro limiga. Jen ĝi:

Trans la limoj de maŝintradukado: i18n por bibliotekistoj

Publika priskribo: Nuntempe ŝajnas ke maŝintradukado helpata de artefaritaj inteligentoj jam faris Esperanton preskaŭ nenecesa solvo de «la monda lingvoproblemo». Ironie, tradukado mem fariĝas malpli necesa, aparte en teĥnologiaj medioj, kie la angla regas ekskluziva. Tamen, internaciigo de la interfaco de komputilaj programoj por finaj uzantoj (konata kiel «i18n» inter komputikistoj) restas neevitebla por bona enmerkatigo, kaj okupas multajn homajn tradukistojn, ĉar restas trans la limo de maŝintradukado. Kiel maŝintraduki izolitajn vortojn aŭ frazojn sen kunteksto kiuj erarigas eĉ homan inteligenton? Kiel ekzerci tradukalgoritmon en fakoj tiel invaditaj de la angla, ke mankas grandaj tekstokorpusoj kaj ofte ankaŭ fakvortoj? Kontraŭe, por malpli vaste uzataj lingvoj, internaciigo estas ŝanco por krei fakan terminaron, kaj estas aparte grava por internacia lingvo, ĉar multaj esperantistaj projektoj dependas de specifaj programoj kaj uzo de iliaj nacilingvaj versioj malfaciligas kunlaboradon kaj interkompreniĝon. Ekzempla kazo estas Koha, la retkataloga programo uzata de la pintaj Esperantaj bibliotekoj, kvankam nur 8% el ĝi estas esperantigita. De la vidpunkto ne de fakuloj sed de kunlaboremaj tradukemuloj, ni revizios la nunan staton de ĝia esperantigo por konatiĝi kun la principoj kaj faktoj de internaciigo kaj ĝia rilato kun la kataloga normo nuntempe disvolvata.

Organiza priskribo: Ĉi tiu ne estas la tipa programero kie esperantisto prezentas sian personan projekton por kolekti laŭdojn: mi fakas nek pri softvara internaciigo nek pri bibliotekoj, sed interesiĝas nur de praktika vidpunkto, kiel uzanto de Koha. Ĝi celas varbi kaj kunlaborigi homojn el diversaj fakoj por ke ili kundividu spertojn kaj proponojn por strebi al komuna celo: esperantigi Koha’n kaj aliajn programojn utilajn al esperantistoj, kaj disvolvi kaj fiksi fakajn vortojn, aparte pri bibliotekoj. Espereble rezultos teamo por daŭrigi esperantigon de Koha kiu daŭrigos sian kontakton kaj eklaboros post la kongreso. Mi komencos per pli-malpli 25-minuta prezento, kie mi montros kio estas Koha, ĝian publikan kaj mastruman interfacon, la nunan staton de iliaj tradukoj, kaj la ĝeneralan proceduron de internaciigo. Kvankam mi ne estas unu el la du esperantigintoj de Koha, antaŭ sep jaroj mi spertis kunlabori en esperantigo de programo (GNU Mailman) kaj povas ankaŭ raporti pri tio per ekzemploj. La enkonduka prezento celas montri la nunan staton de la afero kaj meti sur la saman paĝon komputil-tradukistoj sen bibliotekistaj scioj, bibliotekemulojn sen komputika kompetenteco, kaj terminologojn aŭ lingvistojn. Por la prezento necesos projekciilo kaj interreta konekto. Sekvos pli-malpli libera diskuto, kiu postulos cirkulantan mikrofonon kaj kiun mi moderigos. Antaŭ la kongreso mi provos varbi panelanojn bone konatajn pro sia sperto en ĉi tiu aŭ rilataj kampoj por ke ili kontribuu al la diskuto, kvankam probable ili ne volos paroli de podiumo kun mi sed el la publiko.

El 11/4/25 a les 3:56, Fernando Maia Jr. ha escrit:

luis francisco

unread,
Apr 12, 2025, 6:21:29 AMApr 12
to bibli...@googlegroups.com
--

Philippe Cousson

unread,
Apr 12, 2025, 11:20:54 AMApr 12
to bibli...@googlegroups.com

Saluton

Ĉu TEBA ne plu vivas ?

----
Philippe Cousson
Χαρις שלום

Rubeno

unread,
Apr 12, 2025, 12:18:31 PMApr 12
to bibli...@googlegroups.com
El 12/4/25 a les 17:20, Philippe Cousson ha escrit:

Saluton

Ĉu TEBA ne plu vivas ?

----
Philippe Cousson
Χαρις 

Eble ne. Mi mem devas konfesi, ke ne konas tiun akronimon. Ĉu vi povas disvolvi kaj klarigi ĝin?

Philippe Cousson

unread,
Apr 12, 2025, 12:45:42 PMApr 12
to bibli...@googlegroups.com

Tutmonda Esperantista Biblioteka Asocio.

----
Philippe Cousson
Χαρις שלום
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Roland Rotsaert

unread,
Apr 12, 2025, 2:21:17 PMApr 12
to bibli...@googlegroups.com
Op 12/04/2025 om 18:45 schreef Philippe Cousson:
Tutmonda Esperantista Biblioteka Asocio

Al mi la asocio estas tute nekonata. Mi trovis jenon je https://uia.org/s/or/en/1100036376 :

Annual General Meeting

Date & Location(s):

29. Jul 1989 – 9. Aug 1989

Brighton, UK


Tutmonda Esperantista Biblioteka Asocio (TEBA)

Association internationale pour l'espéranto dans les bibliothèques
Esperanto Librarians International


Founded

1984 London UK

History

Available with paid subscription only.

Aims

Promote the use of Esperanto as a means of communication between libraries and librarians of different countries; promote collections of Esperanto literature in listed libraries.



Rubeno

unread,
Apr 13, 2025, 3:39:02 AMApr 13
to bibli...@googlegroups.com

Ŝajnas ke ni elfosigis vere antikvan kadavron. Ĝia sola mencio en la pli-ol-jardeka ekzisto de ĉi tiu diskutlisto estas jena:

https://groups.google.com/g/bibliotekoj/c/rJATpdTqkh0/m/tb1ucgH9NXUJ

Publikigo de Biblioteka Bulteno ĉesis post 1990. Verŝajne tiam ĉesis ĉia agado de TEBA.

Rubeno

El 12/4/25 a les 20:21, Roland Rotsaert ha escrit:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages