Nur pro intereso, kaj neniel kontribue al la laboro...
Ĉi-vespere mi hazarde retrovis kopion de letero, kiun mi sendis 1986.01.20 al la Terminologia Sekcio de UEA (do al Wera Dehler en Berlino) responde al dissendita cirkulero. Jen kelkaj alineoj el ĝi:
"Mi skribas kiel sekretario de Tutmonda Esperantista Biblioteka Asocio (T.E.B.A.), asocio fondita en 1985 kaj ĝuste nun varbanta sian membraron.
Unu nia membro, s-ro C. J. McKown, el la urbo State College en Usono, kunlabore kun sia samlandano s-ro D. Portmann, el la urbo New Martinsville, nun kompilas fakvortaron pri biblioteka scienco. Antaŭvideble ili laboros surbaze de la 'Index Bibliothecarii' eldonita de Unesko, por produkti esperantlingvan version de tiu verko. Origine tiu terminaro estis 5-lingva, sed oni jam faris apartajn versiojn por diversaj naciaj lingvoj, kaj la esperanta do aldoniĝus al tiu serio.
Ne tutsolaj ili laboros, ĉar krom mia laŭpova kontribuo, multajn terminojn ni diskutigos en nia organo 'Biblioteka Bulteno', kies unuan numeron nun preparas tiuj du samaj sinjoroj.
Ni celas, ke la unua publika versio de la terminaro estu la kontribuo de T.E.B.A. al la Jubilea Jaro, do ni devos rapide labori.[...]"
La reala evoluo estis iom alia. Mi ne scias kiom multe Neal McKown kontribuis al la Terminaro; kaj mi ne scias en kiu punkto s-ro Koralo aliĝis al la laboro. McKown estis la ĉefa redaktanto de la Bulteno, sed ĝi aperis tro maolfte kaj en tro malmultaj ekzempleroj ol ke ĝi fariĝus vera forumo por la terminologia diskuto. Entute la asocio ne tre sukcesis, interalie ĉar tre multaj interesiĝantoj ne povis sendi monon el sia lando. Eble kelkaj el vi memoras tiun koŝmaran periodon...
Sed fine la terminaro aperis, kaj nun per mirindaĵoj de interrreto ni povas fari la 25 jarojn prokrastitan terminologian diskuton!
Geoffrey King