Saluton
Mi havas francan demandon (ĉu nur francan) : Kio pri Unimarc ?
Kio ankaŭ pri Z39-50 ?
Tre kore
---- Philippe Cousson Χαρις שלום
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/ba43a21b-ef50-4d5f-a734-0c3901bd6e86n%40googlegroups.com om deze discussie op internet te bekijken.
Karaj Ana, Sinĵeno, kaj ĉiuj,
La novaj manlibroj estas epokfaraj atingoj. Per unu frapo, Ana solvis preskaŭ ĉiujn "bibliotekistajn demandojn" kiujn ŝi mem listigis en la labordokumento prezentita en la Kleriga Lundo de la 99a UK, antaŭ pli ol jardeko; la sola nesolvita kataloga demando estas klasifikado.
Kio restas do? Sinĵeno sugestas, ke necesas metodo por simpligi katalogadon, sed fakte la proponita normo mem inkluzivas 'kernajn', t.e. devigajn elementojn. Tiuj elementoj sufiĉas por baza katalogado, dum la cetero estas laŭvola.
Pli ĝuste, kio vere necesas estas esperantlingvaj
kursoj por lerni katalogadon. La nomitaj "manlibroj" fakte ne
estas tiaj, sed leĝaj kodoj malfacile legeblaj. Teorie sufiĉas
legi leĝon por kompreni kaj apliki ĝin, sed fakte tio ne sufiĉas
por fariĝi advokato. La tekstoj estas tute profesiaj kaj ekster
la kompreno de tiuj ne jam edukitaj en katalogado; ili garantias
koheran, sisteman katalogadon, sed ne taŭgas por lerni ĝin de
nulo. Se vi ne scias kio estas "alirpunkto" aŭ "aŭtoritato",
ekzemple, vi apenaŭ komprenos ion ajn. Tiu baro ne estis
listigita en la labordokumento, sed laŭ mia opinio estas multe
pli grava ol ĉiuj informadikaj demandoj.
La pasintan Aŭguston mi komencis instrui bazan
katalogadon por amatoroj en Kultura Centro Esperantista, kaj
estas planoj starigi tutjaran retan kurson en la kadro de
starigota Esplora Instituto de Esperantologio. Se la planoj
realiĝos mi informos en ĉi tiu listo.
La demandojn de Sinĵeno pri kalkultabeloj kaj Python mi ne bone komprenas. Jam ekzistas programo, MarcEdit, regule uzata de bibliotekistoj por transformi kalkultabelojn en MARC kaj inverse, kial do reinventi la radon?
Rubeno
Kara Philippe,
Kion vi volas scii pri Unimarc kaj Z39.50?
La nova normo kaj la priskribo de MARC21 estas en
malsamaj dokumentoj, kaj laŭ mia scio MARC21 kaj UNIMARC simple
etikedas la samajn aferojn per malsamaj numeroj, ĉu ne? Vi mem
povus verki esperantan manlibron laŭ la modelo de la
MARC21-gvidilo farante malmultajn ŝanĝojn; mi certas ke Ana
plezure aldonos ĝin al la Bibliotekistejo en Bitoteko. Aŭ eble
sufiĉos simpla tabelo de ekvivalentoj.
Z39.50 ankoraŭ restas la preferata maniero interŝanĝi rikordojn tra la reto, tio ne ŝanĝiĝis, same kiel la apero de Esperanto ne kadukigis la poŝton aŭ la telegrafon. Tamen la celo de la nova normo estas ke esperantaj katalogoj komencu interŝanĝi rikordojn inter si mem pli ol nur unudirekte kopii ilin el neesperantaj katalogoj. Se la plej gravaj retkatalogoj de la movado katalogos per la sama normo, tiu enmovada interŝanĝo estos pli praktika ol senĉese poluri rikordojn importitajn el neesperantaj katalogoj kaj faritajn laŭ malsamaj normoj.
Via,
Rubeno
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/b6011c47-bc94-46a3-bc3e-a227630d319e%40sfr.fr om deze discussie op internet te bekijken.
Dankon pro la detalaj klarigoj, Ana.
Mi aldonas nur unu komenton kaj du demandojn:
En komuna katalogo, oni devus interkonsenti pri tio, kiu formato estu uzata de ĉiuj partoprenantaj bibliotekoj, ĉar en la sama datenbanko ĉiuj rikordoj devas esti kodigitaj laŭ la sama metadatena strukturo. Ebla solvo por tio estus krei anstataŭe "virtualan komunan katalogon", kie ĉiu biblioteko povas esti memstara por decidi pri uzataj regularo, formato, ktp. (Nu, mi alvenas ĉiam al la sama konkludo...)
Laŭ mia memoro vi jam serĉis komputikiston kiu programu tian virtualan katalogon, sed la baroj montriĝis pli grandaj ol antaŭviditaj. Plie, vi serĉis financadon tra ESF kaj E@I sen rezulto, ĉu ne?
De mia humila vidpunkto, almenaŭ en la nuna momento kaj minimume dum plia jardeko, pagi al programisto por tia tasko estus tiel katastrofa investo, kiel la tuta AKSO-afero de UEA. Ne havos sencon, dum en la tuta mondo estos nur kvar aŭ kvin movadaj retaj katalogoj kapablaj provizi sufiĉe kvalitajn datenojn al tia serĉilo, krome kun sufiĉe malgrandaj kolektoj, ĉar la Viena Esperanto-Muzeo ne disponas Z39.50-servilon. Guglo estus bankrotinta, se ĝi estus lanĉita en mondo kie ekzistis nur manpleneto da retejoj... Kaj plie, se niaj modeloj estas neesperantaj kaj tiaj serĉiloj jam ekzistas, kial reinventi la radon kaj pagi por plia, nuresperanta serĉilo, anstataŭ plialtigi la kvaliton de niaj katalogoj por ke ili partoprenu en tiaj ekstermovadaj retoj, kiel Bitoteko en Europeana?
Resume, ni ne uzu la ĥimeron de nuresperanta virtuala serĉilo por
plu prokrasti la plibonigon de niaj katalogoj.
Ah, mi forgesis mencii, ke se vi ĉerpas el katalogo BJRP, prikonsideru, ke ĝi estas katalogita ne laŭ RDA sed laŭ alia regularo. Mi havas la intencon, iom post iom, rekatalogi laŭ RDA, sed tio, kompreneble, prenos sian tempon...
Tiu rimarko tre pikas mian scivolemon. Mi scias ke plimultaj naciaj bibliotekoj jam transiris al RDA, sed iliaj kolektoj estas gigantaj kaj ili ne planas retrokatalogi ilin tutaj, ĉu? Havante rikordojn faritajn laŭ malsamaj normoj, kiel ili evitas la malglataĵojn? Aŭ ĉu ili entute rezignacias?
Ankaŭ, mi vidas el via manlibreto pri Z39.50, ke Koha povas uzi tiel nomatajn XSLT-dosierojn por aŭtomate transformi la rikordojn importatajn el specifaj serviloj. Ĉu vi havas sperton pri tio?
Amike,
Rubeno
El 16/10/2024 20:20 CEST 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com> escribió:Dankon pro la detalaj klarigoj, Ana.
Mi aldonas nur unu komenton kaj du demandojn:
El 15/10/24 a les 20:56, biblioteko esperanto ha escrit:En komuna katalogo, oni devus interkonsenti pri tio, kiu formato estu uzata de ĉiuj partoprenantaj bibliotekoj, ĉar en la sama datenbanko ĉiuj rikordoj devas esti kodigitaj laŭ la sama metadatena strukturo. Ebla solvo por tio estus krei anstataŭe "virtualan komunan katalogon", kie ĉiu biblioteko povas esti memstara por decidi pri uzataj regularo, formato, ktp. (Nu, mi alvenas ĉiam al la sama konkludo...)Laŭ mia memoro vi jam serĉis komputikiston kiu programu tian virtualan katalogon, sed la baroj montriĝis pli grandaj ol antaŭviditaj. Plie, vi serĉis financadon tra ESF kaj E@I sen rezulto, ĉu ne?
Tiu rimarko tre pikas mian scivolemon. Mi scias ke plimultaj naciaj bibliotekoj jam transiris al RDA, sed iliaj kolektoj estas gigantaj kaj ili ne planas retrokatalogi ilin tutaj, ĉu? Havante rikordojn faritajn laŭ malsamaj normoj, kiel ili evitas la malglataĵojn? Aŭ ĉu ili entute rezignacias?
Ankaŭ, mi vidas el via manlibreto pri Z39.50, ke Koha povas uzi tiel nomatajn XSLT-dosierojn por aŭtomate transformi la rikordojn importatajn el specifaj serviloj. Ĉu vi havas sperton pri tio?