Estimataj,
la Aŭstria Nacia Biblioteko ne "postulas", sed fakte la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo estas ekde 1928 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj la katalogo Trovanto estas parto de la ĝenerala katalogo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
La Aŭstria Nacia Biblioteko katalogas laŭ internaciaj reguloj (ĝis 2015 RAK, nun RDA), ĝia havaĵo kaj sekve ankaŭ la havaĵo de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo estas serĉeblaj ne nur per la katalogoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, sed ankaŭ per pluraj "superkatalogoj", interalie:
Katalogo de la aŭstria bibliotekunio (Österreichischer Bibliothekenverbund):
http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?vid=ACC
Karlsruher virtuala katalogo (Karlsruher Virtueller Katalog):
Ĉiuj katalogitaj dokumentoj de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo vi ankaŭ trovas en tiuj du "superkatalogoj".
Krome de tio 15.000 „Esperanto-katalogeroj“ de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo estas en "The European Library (TEL)". Ĉi-kune mi sendas ligilon al tiuj dokumentoj: http://www.theeuropeanlibrary.org/tel4/search?query=esperanto&provider-id=P01252
Sincerajn salutojn,
Bernhard Tuider
______________________________________________________
Mag. Bernhard Tuider
Teamleiter
Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum
Österreichische Nationalbibliothek
Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien
Tel.: (+43 1) 534 10-731
Fax.: (+43 1) 534 10-733
E-Mail: bernhar...@onb.ac.at
Internet: www.onb.ac.at
FN221029v
FBG Handelsgericht Wien
Postanschrift: Österreichische Nationalbibliothek
Josefsplatz 1, Postfach 25, 1015 Wien
-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: Roland Schnell <in...@graskraft.de>
Gesendet: Don 14 Juli 2016 08:23
An: Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Betreff: [bibliotekoj] Re: dublin core
En 1991 laborrondo (i.a. kun Martin Weichert) havis la ideon krei „superkatalogon“ en komputilo. Diversaj reprezentantoj de Esperanto-bibliotekoj montris sian interesiĝon. Sed la problemoj estis ne venkeblaj. Interalie, la unuopaj bibliotekoj parte dependas de aliaj pli grandaj bibliotekoj. Ekzemple IEM en Vieno estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiu postulas certajn kriteriojn pri la katalogo de IEM. Kaj oni ne rajtas simple preni tiujn datenojn por superkatalogo. Plej baza problemo de la superkatalogo estis trovi taŭgan programon: malmultekostan, facile uzeblan, estonto-havan. Ekzemple, Germana Esperanto-Biblioteko Aleno uzas programon kies firmao ne plu ekzistas. Do neniu modernigas la programon.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Bretaro_(projekto)
http://www.csweb.sk/bretaro/web/novajoj (Ne plu funkcias)
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep "Bibliotekoj" van Google Discussiegroepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/optout voor meer opties.
Ausstellung im Papyrusmuseum
von 16. Juni 2016 bis 8. Jänner 2017
Der Newsletter informiert Sie über Ausstellungen, Veranstaltungen
und
besondere Highlights in der Österreichischen Nationalbibliothek.
Zur Anmeldung
|
|
Fakte jam de almenau 40 jaroj oni parolas pri “superkatalogo”: ghi estis inter la aspiroj de CED kiam tiu instanco renovigis sin en la mezaj 1970aj jaroj.
Pli modesta ideo – ke oni kreu facile konsulteblan katalogon de la Biblioteko Hodler i.a. surbaze de la novaj verkoj rutine ricevitaj de UEA plus sistema retrokatalogado de la ekzistanta kolekto – ankaŭ ne realighis. La ideo estis, ke oni notu ankau aliajn bibliotekojn, kiuj havas tiujn samajn verkojn, kaj oni instigu al tiuj bibliotekoj kontribui katalogerojn de verkoj netroveblaj en Biblioteko Hodler. Paradokse, la primitiva stato de la ekzistanta katalogo de Bib. Hodler donus al ni pli liberajn manojn.
Se mi bone memoras, rekomendo tia trovighis en la Raporto Sikosek pri la Biblioteko Hodler, kiu venis plurajn jarojn post tio, subvenciate de ESF. Bedaurinde, UEA ne montris grandan interesighon realigi la rekomendojn de tiu raporto, kaj ESF rezignis pri plua subvenciado.
Pro kialoj jam klarigitaj, ne eblus uzi la katalogon de la Austria Nacia Biblioteko kiel bazon, sed mi supozas, ke tiu ja kunlaborus kun aliaj bibliotekoj por krei katalogon lau la modelo chi-supre priskribita.
Tio kompreneble ne solvus amasegon da aliaj problemoj – ekzemple la diversecon de niaj katalogaj sistemoj. Sed ghi almenau plimildigus la nunan sufiche katastrofan situacion.
Humphrey
--