Iom malfrue mi respondas...
Al amatoraj bibliotekistoj kiuj ne trovas profesian helpon, mi emas konsili LibraryThing (https://eo.wikipedia.org/wiki/LibraryThing).
Ĝia uzo laŭ mi ne estas komplika kaj per ĝi oni aliĝas al komunumo de (interalie) esperantistaj libroŝatantaj. La menuoj estas parte en Esperanto, eblas transpreni bildojn de kovrilpaĝoj de aliaj uzantoj, eblas vidi kiu havas la samajn librojn...
Se iam ests pli taŭga solvo por etaj bibliotekoj, facilas fari eksporto-dosieron por transigi la katalogon.
Roland Rotsaert
Roland, via lasta informo pri LibraryThing estis, ke ĝi ne kapablas inkluzivi signaturojn de librokolekto; en tiu kazo ĝi ne estus katalogo, sed nur socia bibliografio.
Tamen ĝuste unu jaron poste, LibraryThing lanĉis la servon TinyCat por vere katalogi malgrandajn kolektojn senpage aŭ malmultekoste. Ĉu intertempe vi provis ĝin, kaj povas raporti?
Estas bedaŭrinde, ke amatoraj bibliotekistoj ne facile kontaktas nin. Antaŭe, oni serĉus fakdelegitojn en la jarlibroj de UEA, sed la Delegita Reto simie imitis naciajn landlimojn. Antaŭ jaroj mi provis fariĝi delegito sed la ridinde burokrata regularo de la Reto (ankoraŭ publika kaj valida) postulis fari tion tra la hispana ĉefdelegito, kiu neniam respondis al mi. Mi perdis intereson kaj, kiel la plimulto de movadanoj, tute forgesis la Delegitan Reton. Iam poste fine ĝi fariĝis sencentra kaj sen ĉefdelegitoj, kiel konvenas al la Interreta Erao, sed jam estas tro malfrue. Nun esperantistoj provas kontakti unu la aliajn tra la ĝeneralaj sociaj retoj; multaj eĉ retpoŝton ne plu uzas.
Rubeno
Tamen ĝuste unu jaron poste, LibraryThing lanĉis la servon TinyCat por vere katalogi malgrandajn kolektojn senpage aŭ malmultekoste. Ĉu intertempe vi provis ĝin, kaj povas raporti?
Rubeno,
Mi scias pri la ekzisto de TinyCat, sed mi ne provis ĝin kaj ankaŭ ne intencas provi.
Roland
TinyCat estas senpaga nur por privata uzo (do strikte mi ne rajtas plusendi la ĉi tie aldonitan ligilon…).
Jen pri la Esperantokolekto el la https://eo.wikipedia.org/wiki/Hereda%C4%B5biblioteko_Hendrik_Conscience_(Antverpeno) ->
https://www.librarycat.org/lib/Erfgoedbib (nun 7400 eroj katalogitaj je la totalo de 8500 en Brocade Desktop: ehc )
Por elekti erojn oni uzu ekzemple la “etikedoj”n (= kapvortoj) el https://www.librarything.com/profile
Oni bezonas nur LibraryThing kiu estas senpaga kaj prezentas pli da informoj ol TinyCat.
Komparu :
https://www.librarything.com/work/15185223/details/262902037
https://www.librarycat.org/lib/Erfgoedbib/item/262902037
Se oni havas kolekton en LibraryThing, la transformado al TinyCat estas senpene farebla per vojo aŭtomata.
Per zorgema apliko de la sistemo estas eble atingi komunecon de la katalogo. Tiel mi atingis komunecon en la katalogoj "Erfgoedbib" kaj tiu de "LevGalicia" (Esperantisto el Auburn, subŝtato Nova-Jorko, Usono) por 2700 eroj.
Cyreen Knockaert
Volontula katalogisto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Belgujo)
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/5ded3647-990d-4d48-8a82-a74efc5849b3%40gmail.com om deze discussie te bekijken.