LibraryThing: malpli utila ol mi pensis

9 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Aug 10, 2015, 10:59:36 AM8/10/15
to bibli...@googlegroups.com
Antaŭ kelkaj tagoj mi anoncis ke mi eksperimentos pri importo de
ekzistanta katalogo de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet al
LibraryThing (uzanto-nomo ĉe LT: esperanto-kortrijk).

Evidentiĝas malpli konsilinda ol mi pensis. Unua (eta) obstaklo estas ke
la ekzistanta katalogo estu transformata al la nekutima csv-formato (laŭ
modelo LibraryThingSample.csv trovebla je
https://www.librarything.com/import.php). Pli grave estas ke
LibraryThing nur akceptas katalogerojn kun valida ISBN-numero; nur
kelkaj procentoj de la kortrijkaj libroj havas tian numeron (el kiu
granda parto evidentiĝis nevalida). Finfine estis nur aldonitaj 74 libroj.

Kvankam grandskala importado ne eblas, povas esti utila por E-biblioteko
havi LibraryThing-konton (estas senpaga ĝis 200 titoloj), ekzemple por
eltrovi ĉu iu libro troveblas ĉe alia LT-membro.

Ankaŭ eblas importo de MARC-dosieroj
(https://www.librarything.com/topic/192463). Tio estas esplorota de alia
persono.

Mi nun komencos esplori ĉu iel eblas aldoni al mia persona LT-katalogo
la lokon (ŝrankon, breton, komputilon...) kie la libroj fizike estas.

Roland

Biblioteko Juan Régulo

unread,
Aug 11, 2015, 2:58:28 PM8/11/15
to bibli...@googlegroups.com
Dankon pro la informo, Roland.
Amike,

Ana Manero
Biblioteko Juan Régulo Pérez
www.esperanto.es/biblioteko
bibli...@esperanto.es
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages