Fundamento de Esperanto el 1906

11 views
Skip to first unread message

Marc Vanden Bempt

unread,
Dec 30, 2020, 9:13:53 AM12/30/20
to Biblioteken E-o, Petro De Smedt (dua adreso, uzu ambau)

Saluton,

Jen enigmo...

Mi posedas iom specialan ekzempleron de la Fundamento de Esperanto.

La unua eldono de Hachette datas el 1905, la dua el 1907.
La unua eldono havas fortikan kovrilon verdan, kun surskribo (de supre
malsupren): L.Zamenhof*****, *, **Fundamento, de.Esperanto, *, Hachette
& Cie.

Sed ĉi tiu mia ekzemplero havas brunan kovrilon, kun surskribo (de supre
malsupren): L.Zamenhof, Fundamento, de.Esperanto, Germanujo, Esperanto
Verlag Möller & Borel, Berlino.

La enhavo estas 99,9999% la sama kiel la unua eldono, nur malsamas la
titolpaĝo interna: anstataŭ la jaro "1905" en la unua eldono, ĝi samloke
mencias "1906"!

Ĉu iu el vi scias pri tiu eldono? Ĉu pirata eldono de Möller & Borel? Ĉu
kunlabore/interkonsente kun Hachette? Kiel ne kun mencio "dua eldono"?...

Amike,

Marc Vanden Bempt
Fundmento 1906 titolpagxo.JPG
Fundamento 1905 jaro.jpg

Marc Vanden Bempt

unread,
Dec 30, 2020, 9:19:14 AM12/30/20
to Biblioteken E-o

Jen ambaŭ eksteraj kovriloj.
Marc
Fundmento 1906 kovrilo.JPG
Fundmento 1905 kovrilo.jpg

Miguel Bento

unread,
Dec 30, 2020, 9:28:50 AM12/30/20
to bibli...@googlegroups.com
Ankaŭ Lenio Marobin havas ekzempleron de tiu kurioza eldono. Vidu la afiŝon ĉe Facebook. Tamen bedaŭrinde siatempe neniu kapablis doni pliajn detalojn.

Amike,
Miĥaelo Bento

--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/99b095f1-0234-5b4c-296e-55e1c3d6a15b%40telenet.be om deze discussie op het internet te bekijken.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages