Respondo diversaj pro mencioj

53 views
Skip to first unread message

biblioteko esperanto

unread,
Dec 4, 2023, 8:39:38 AM12/4/23
to bibli...@googlegroups.com
Gekaraj,
 
Antaŭĉio, mi pardonpetas pro la fojfoja ne funkciado de la Bitotekaj ligiloj. La afero estas, ke ni ofte ricevas atakojn, kiuj misfunkciigas la servilon. Ni provas solvi tion kiel eble plej rapide, kiam ni konscias pri la miso, kaj klopodas trovi definitivan solvon. Mi petas vin bonvole provi denove. Kaj tre dankus, ke vi informos nin, se vi rimarkas, ke ia miso okazas.
 
En rilato al la afero pri eventuala komuna/kolektiva katalogo versus virtuala katalogo/komuna serĉilo, nu, mi ne volas tedi vin, ĉar plurfoje mi jam parolis pri tio. Eble nur mi resumu iom por klarigi konceptojn. Kaj profitos por respondi kelkajn rektajn demandojn de Rubeno.
 
Komuna katalogo: sama datenbanko, kie aro de bibliotekoj rekte laboras tie. Klara ekzemplo estas la katalogo de kelkaj universitatoj, kiun la bibliotekoj de la diversaj fakultatoj kunkreas.
 
Kolektiva katalogo: ĉiu biblioteko havas kaj plutenas sian propran katalogon sed dividas siajn datenojn kun tiu alia katalogo. La datenbanko de la komuna katalogo estas sendependa de la datenbankoj, kiuj provizas la datenojn. La aspekto de la rikordoj similas inte si. Ekzemplo estas Worldcat.
 
Virtuala katalogo (komuna serĉilo): ne estas vera katalogo ĉar estas nenia divido de datenoj inter la bibliotekoj. Temas nur pri serĉilo, kiu faras la serĉon samtempe en diversaj retkatalogoj kaj montras la rezultojn ordigitajn. Kiam oni alklakas por vidi la rikordojn, ili ne havas la saman aspekton ĉar oni eniras rekte en la katalogojn de la koncernaj biblioteko. Estas kvazaŭ la katalogo kreiĝus en ĉiu nova serĉo. Tial la nomo “virtuala”. Ekzemplo estas Karlsruhe Virtual Katalog.
 
Virtuala katalogo postulas, ke ĉiu biblioteko aŭ grupoj de bibliotekoj disponu sian propran katalogon.
 
En Lisbono mi defendis la kreadon de virtuala katalogo (mi sendis antaŭ nelonge mian argumentadon al la listo, mi ne ripetos ĝin) kaj daŭre mi kredas, ke temas pri la plej bona solvo. Ĝi permesos fari serĉojn ne nur en niaj Koha-bibliotekoj sed ankaŭ en bitbibliotekoj kiel Bitarkivo aŭ Bitoteko, en naciaj gravaj bibliotekoj kiel la Austria kaj la Pola, en Wordlcat, ktp.
 
Sed mi konscias, ke por kelkaj asocioj kaj bibliotekoj, zorgataj de homoj, kiuj havas nenian scion pri katalogado, komuna katalogo povas esti utila.  Mi sincere, kredas, ke ĝi neniam iĝos “katalogo” el bibliotekista vidpunkto sed povas esti ia speco de inventaro por scii, kio troviĝas kie. Konsciante pri tiu limo, eblus munti la necesajn teknikaĵojn por provizi ĝin.
 
Fakte, eblus entrepreni ambaŭ projektojn (komunan kaj virtualan katalogojn), kiuj estas komplementaj.
 
Mi ne kredas, ke antaŭa kreado de komunaj katalogoj en ĉiu lando estas necesa. Al la demando, kial HEF ankoraŭ ne kreis ĝin en Hispanio, la ĉefa respondo estas ke HEF ne havas fortojn. La skipo konsistas nur el du homoj: Miguel Ángel, kiu okupiĝas pri ĉio en rilato al informadiko en la asocio kaj mi mem, kiu okupiĝas pri ĉiaj aspektoj de la biblioteka laboro, ne nur la retaj. Ni ambaŭ dediĉas al ĉi laboro amason da tempo. Ni ne povas dediĉi pli.
 
Post Lisbono kreiĝis skipeto por provi antaŭeniri la projekton pri kreado de virtuala katalogo. E@I kontaktis min plurfoje kaj oni verkis raporton kun la intenco peti subvencion al ESF, kiel helpo por realigi la projekton. Ial, mi ne scias kial, la afero stagnis kaj mi ne plu ricevis informon pri la evoluo de la afero.  Se en la listo estas reprezentanto de E@I, eble tiu povas doni pli da informoj.
 
Tamen, eĉ se tiam estis kialoj, kiuj pravigas la deflankigon de la projekto, ĉiam eblus reformuli ĝin kaj provi atingi rezultojn alimaniere.
 
Mi ne eniros la diskutojn pri desubismo/desuprismo, ĉu ni pretas jam aŭ ne aŭ similaj. Laŭ mi temas pri esence teknika afero.
 
Kiel mi diris, mi fakas pri katalogado kaj pri tio mi pretas helpi. Sed mi perdiĝas en tiuj senfinaj, miksitaj diskutoj de la listo. Bv selkulpigi min se mi ne eniras ilin.  
 
Amike,
 

Rubeno

unread,
Dec 5, 2023, 3:09:19 AM12/5/23
to bibli...@googlegroups.com

Kara Ana,

El 4/12/23 a les 14:39, biblioteko esperanto ha escrit:
Gekaraj,
 
Antaŭĉio, mi pardonpetas pro la fojfoja ne funkciado de la Bitotekaj ligiloj. La afero estas, ke ni ofte ricevas atakojn, kiuj misfunkciigas la servilon. Ni provas solvi tion kiel eble plej rapide, kiam ni konscias pri la miso, kaj klopodas trovi definitivan solvon. Mi petas vin bonvole provi denove. Kaj tre dankus, ke vi informos nin, se vi rimarkas, ke ia miso okazas.
Hodiaŭ la tuta Bitoteko ŝajnas ne funkcii, mi ricevas eraron 503 (Service unavailable).

 
En Lisbono mi defendis la kreadon de virtuala katalogo (mi sendis antaŭ nelonge mian argumentadon al la listo, mi ne ripetos ĝin) kaj daŭre mi kredas, ke temas pri la plej bona solvo. Ĝi permesos fari serĉojn ne nur en niaj Koha-bibliotekoj sed ankaŭ en bitbibliotekoj kiel Bitarkivo aŭ Bitoteko, en naciaj gravaj bibliotekoj kiel la Austria kaj la Pola, en Wordlcat, ktp.
Dankon pro la klarigo de la koncepto. Tamen mi dubas iomete kial reinventi la radon. Ĉu ne estus pli facile, ke Biblioteko JRP kaj la aliaj pintaj movadaj katalogoj aliĝu al Worldcat? Ĉu la baroj estus juraj, financaj, teknikaj...? Ĉu Biblioteko Juan Regulo Perez estas jam aligita tra Europeana?

 
Sed mi konscias, ke por kelkaj asocioj kaj bibliotekoj, zorgataj de homoj, kiuj havas nenian scion pri katalogado, komuna katalogo povas esti utila.  Mi sincere, kredas, ke ĝi neniam iĝos “katalogo” el bibliotekista vidpunkto sed povas esti ia speco de inventaro por scii, kio troviĝas kie. Konsciante pri tiu limo, eblus munti la necesajn teknikaĵojn por provizi ĝin.
Mi konsentas ke pro manko de homfortoj profesia 'bibliotekisteco' restos ekster la atingo de praktike ĉiuj movadaj katalogoj, tial oni ne povos juĝi ilin de bibliotekista vidpunkto, sed nur laŭ ilia praktika utilo al esperantistoj.

 
Fakte, eblus entrepreni ambaŭ projektojn (komunan kaj virtualan katalogojn), kiuj estas komplementaj.
Mi konsentas ke principe tio eblus; nur preferus atendi, ke pli da esperantaj katalogoj plenumu la minimumajn teknikajn kondiĉojn por 'manĝigi' virtualan katalogon.

 
Post Lisbono kreiĝis skipeto por provi antaŭeniri la projekton pri kreado de virtuala katalogo. E@I kontaktis min plurfoje kaj oni verkis raporton kun la intenco peti subvencion al ESF, kiel helpo por realigi la projekton. Ial, mi ne scias kial, la afero stagnis kaj mi ne plu ricevis informon pri la evoluo de la afero.  Se en la listo estas reprezentanto de E@I, eble tiu povas doni pli da informoj.
 
Tamen, eĉ se tiam estis kialoj, kiuj pravigas la deflankigon de la projekto, ĉiam eblus reformuli ĝin kaj provi atingi rezultojn alimaniere.
Tiu novaĵo estas ekstreme interesa. Ĉu la raporto estas konfidenca, aŭ eblas ricevi kaj legi ĝin?

 
Mi ne eniros la diskutojn pri desubismo/desuprismo, ĉu ni pretas jam aŭ ne aŭ similaj. Laŭ mi temas pri esence teknika afero.
Kara Ana, eble mia kompreno de la vorto 'teknika' malsamas. Por mi, teknika problemo estus, se la disponeblaj iloj ne kontentigus niajn postulojn kaj bezonojn, sed mi komprenas ke la elektita kataloga sistemo (Koha) ja kontentigas ilin. Ankaŭ pri virtuala katalogo, la modeloj de Worldcat kaj Karlsruhe Katalog pruvas ke ekzistas taŭgaj iloj. Manko de homfortoj, de scioj, de financado, de gvidado, de tempo, de kunlaboremo, tio ne estas teknikaj aferoj laŭ mia kompreno. Aŭ ĉu vi celas ion alian?

 
Kiel mi diris, mi fakas pri katalogado kaj pri tio mi pretas helpi. Sed mi perdiĝas en tiuj senfinaj, miksitaj diskutoj de la listo. Bv selkulpigi min se mi ne eniras ilin. 

Kara Ana, ĉar mi scias ke vi ne havas tempon por abstraktaj diskutoj, mi volas fari al vi konkretan proponon: ĉar profesie mi estis (kaj ankoraŭ estas) instruisto, el via strategia plano mi pretas plenumi du rolojn:

  • Verkontoj de gvidiloj pri katalogado, uzado de la sistemo, ktp.
  • Instruontoj pri diversaj temoj.

La venontan Aŭguston mi staĝos en La Chaux-de-Fonds por kunordigi la katalogadon de la biblioteko de Kultura Centro Esperantista. Tiam mi ŝatus disponi manlibron pri katalogado kompletigantan la viajn kaj taŭgan por kompletaj komencantoj, se ne jam skribitan almenaŭ en mia kapo, por provludi ĝin. Ĉar KCE kaj la plimulto de movadaj organizoj ankoraŭ ne disponas teknikan scion por starigi Koha-servilon, la manlibro pri striktasenca katalogado devus ekzisti aparte de la instrukcioj por Koha, kvankam ĝi sekvu la normon MARC21 por faciligi migrigon inter diversaj sistemoj.

Mi jam starigis la Koha-servilon de Kataluna Esperanto-Asocio kaj kunordigis ilian katalogan skipon, sed estas nur amatoro, miaj teknikaj kaj katalogaj scioj estas supraĵaj, kaj ankoraŭ devas multon lerni. Tial mi faras al vi duan proponon: Ĉu HEF starigu modelon de komuna tutlanda katalogo, inkluzivante mian kolekton en ĝian katalogon apud la kolekto de Biblioteko Juan Regulo Perez?

Ĉe mi sidas la duoblaĵoj de eksa Hispana Esperanto-Muzeo, preskaŭ 20 liniaj metroj da libroj, revuoj kaj broŝuroj. Mi ankaŭ heredis la arĥivon de kataluna esperantistino Trinitat Garcia Cobancho, 6 metrojn da libroj, revuoj, broŝuroj, sed ankaŭ leteroj, objektoj kaj aliaj arĥivaĵoj. Katalogi ambaŭ estas unu el miaj daŭre prokrastataj projektoj; tamen mi estos pli motivigita se la rezultoj kaj mia lernado utilos al aliaj. Mi volas disponigi la kolektojn al esperantistoj, eĉ per pruntado. Tiel mi ankaŭ plivastigos mian scion de Koha kaj kapablos instrui ĝin al aliaj, ekzemple al valencianoj kaj saragosanoj (ne havos sencon migrigi iliajn kolektojn el OpenBiblio al Koha se ili ne scipovos uzi ĝin).

Kion vi opinias do?

Rubeno

biblioteko esperanto

unread,
Dec 7, 2023, 12:21:41 PM12/7/23
to bibli...@googlegroups.com
Kara Rubeno,
 
Hodiaŭ la tuta Bitoteko ŝajnas ne funkcii, mi ricevas eraron 503 (Service unavailable).
 
Dankon pro la sciigo. Ni programis restartigon de la servilo ĉiuhore je la minuto 35. Espereble, tio helpos dum ni definitive solvas la problemon, kio nun estas nia prioritato.
 
Dankon pro la klarigo de la koncepto. Tamen mi dubas iomete kial reinventi la radon. Ĉu ne estus pli facile, ke Biblioteko JRP kaj la aliaj pintaj movadaj katalogoj aliĝu al Worldcat? Ĉu la baroj estus juraj, financaj, teknikaj...? Ĉu Biblioteko Juan Regulo Perez estas jam aligita tra Europeana?
Nu, vidu, mi eĉ ne esploris la eblon aliĝi al Worldcat ĉar mi antaŭvidis amason da laboro en la kazo, ke oni akceptus nin. Do, mi ne povas respondi, kiaj estus la baroj. Cetere, mi ne vidas, ke partopreno en Worldcat estas aparte favora por niaj bibliotekoj.
 
Biblioteko Juan Régulo Pérez estas aligita al Europeana nur pere de Bitoteko, ĉar Europeana rilatas nur al bit-kolektoj.
Mi konsentas ke pro manko de homfortoj profesia 'bibliotekisteco' restos ekster la atingo de praktike ĉiuj movadaj katalogoj, tial oni ne povos juĝi ilin de bibliotekista vidpunkto, sed nur laŭ ilia praktika utilo al esperantistoj.
Ĝuste.
Fakte, eblus entrepreni ambaŭ projektojn (komunan kaj virtualan katalogojn), kiuj estas komplementaj.
Mi konsentas ke principe tio eblus; nur preferus atendi, ke pli da esperantaj katalogoj plenumu la minimumajn teknikajn kondiĉojn por 'manĝigi' virtualan katalogon.
Mi ne vidas la bezonon atendi. Jam estas pluraj katalogoj, kiuj estas ligeblaj. Mi certas, ke se iam la virtuala katalogo ekfunkcios, tio estos kuraĝigo por aliaj bibliotekoj. Cetere, pensu ke plutenado de katalogo estas fonto de konstanta laboro. Polurado de la respektivaj datenbankoj plibonigos la kvaliton de la rezultoj tra la virtuala katalogo iom post iom. Eblas jam profiti el tio ekzistanta.
Tiu novaĵo estas ekstreme interesa. Ĉu la raporto estas konfidenca, aŭ eblas ricevi kaj legi ĝin?
Mi povas nur havigi tion, kion mi mem verkis. Kaj tion mi jam sendis al la listo. Nur la lastan parton pri fazoj mi ne sendis, ĉar nun mi proponus ion alian: tion, kion mi provas skizi per la respondoj al viaj demandoj.
Kara Ana, eble mia kompreno de la vorto 'teknika' malsamas. Por mi, teknika problemo estus, se la disponeblaj iloj ne kontentigus niajn postulojn kaj bezonojn, sed mi komprenas ke la elektita kataloga sistemo (Koha) ja kontentigas ilin. Ankaŭ pri virtuala katalogo, la modeloj de Worldcat kaj Karlsruhe Katalog pruvas ke ekzistas taŭgaj iloj. Manko de homfortoj, de scioj, de financado, de gvidado, de tempo, de kunlaboremo, tio ne estas teknikaj aferoj laŭ mia kompreno. Aŭ ĉu vi celas ion alian?
Mi celis diri, ke jam estas la eblo fari ion, sed mankas responsuloj, kiuj surprenu taskojn. Laŭ mi, mankas du esencaj decidoj:
 
1. Kie loĝigi la komunan instalitaĵon de Koha. Ja tio ne estas esence teknika, sed tuŝas teknikaĵojn en la senco, ke ĉar ni investos tiom da peno en ĝia kreado, ĝi restu en servilo zorgata de institucio, kiu povos garantii ĝian pluan ekzistadon. Tial mi opinias, ke la afero ne devas resti ĉe unuopulo aŭ ĉe malgranda asocio, kiuj pro siaj propraj karakteroj ne povos taŭge kaj longdaŭre responsi pri la afero. Ekzemple, relative granda asocio kiel HEF ne povus entrepreni tion. Miaopinie, la plej taŭga institucio, el ĉiuj vidpuntoj, estas UEA.
 
Por la virtuala katalogo, ne tiom gravas, kie ĝi kuŝas, ĉar finfine temas pri serĉ-programeto, ne pri datenbanko. Ĝia eventuala paneo aŭ malapero ne ruinigos la laboron de la komunumo. Fakte, plurfoje mi provis antaŭenpuŝi ĉi aferon kadre de HEF, sed ĝis nun mi ne sukcesis trovi programiston, kiu engaĝiĝu al la projekto.
 
2. Kiu(j) responsos pri la teknikaĵoj (kreado de la serĉilo, en la kazo de la virtuala katalogo; instalado kaj agordado de Koha, mastrumado de la datenoj el diversaj fontoj por alŝuti ilin al la sistemo, regula kreado de sekurkopioj, ktp en la kazo de la komuna katalogo). Pri tio ankaŭ mi sendis dokumenton al la listo.
 

Kara Ana, ĉar mi scias ke vi ne havas tempon por abstraktaj diskutoj, mi volas fari al vi konkretan proponon: ĉar profesie mi estis (kaj ankoraŭ estas) instruisto, el via strategia plano mi pretas plenumi du rolojn:

  • Verkontoj de gvidiloj pri katalogado, uzado de la sistemo, ktp.
  • Instruontoj pri diversaj temoj.

La venontan Aŭguston mi staĝos en La Chaux-de-Fonds por kunordigi la katalogadon de la biblioteko de Kultura Centro Esperantista. Tiam mi ŝatus disponi manlibron pri katalogado kompletigantan la viajn kaj taŭgan por kompletaj komencantoj, se ne jam skribitan almenaŭ en mia kapo, por provludi ĝin. Ĉar KCE kaj la plimulto de movadaj organizoj ankoraŭ ne disponas teknikan scion por starigi Koha-servilon, la manlibro pri striktasenca katalogado devus ekzisti aparte de la instrukcioj por Koha, kvankam ĝi sekvu la normon MARC21 por faciligi migrigon inter diversaj sistemoj.

Kreado de manlibro pri instalado, agordado kaj uzado de Koha estas bonvenega. Se vi verkas ĝin, mi pretas fari la revizion el katalogista vidpunkto.

Mi jam starigis la Koha-servilon de Kataluna Esperanto-Asocio kaj kunordigis ilian katalogan skipon, sed estas nur amatoro, miaj teknikaj kaj katalogaj scioj estas supraĵaj, kaj ankoraŭ devas multon lerni. Tial mi faras al vi duan proponon: Ĉu HEF starigu modelon de komuna tutlanda katalogo, inkluzivante mian kolekton en ĝian katalogon apud la kolekto de Biblioteko Juan Regulo Perez?

Mi ne bone komprenas, ĉu vi proponas, ke HEF starigu komunan katalogon je landa nivelo, aŭ ke HEF starigu regularon kiel modelon por katalogado.
 
La unua propono estos malfacile realigebla en la nunaj momentoj, ĉar, ĉi-kaze, HEF estas Miguel Ángel Sancho kaj mi. Mi celas: la kroma laboro falus sur homoj, kiuj jam dronas en amaso da laboro. El la financa vidpunkto, mi devus konsulti la estraron, ĉar la elspezoj pri serviloj kaj aliaj informadikaj aferoj estas jam la plej granda konto en la buĝeto de la asocio. Sed mi ne diras ne. Eble estonte, en pli favoraj cirkonstancoj ni povus provi tion.
 
Kaj se temas pri la starigo de regularo, kiel mi diris dum la virtuala kongreso, mi planas ĝisdatigi la manlibreton Ĝenerale pri katalogado, kun informoj pri la uzado de la MARC-formato. Temas fakte pri projekto, kiun mi havas de longe, kaj kiun mi prenas, lasas kaj reprenas depende de la tempo, kiun mi disponas. Mi do, klopodos repreni la taskon kiel eble plej baldaŭ. Tamen pensu, ke tio postulos tempon, do ne tuj ĝi pretos.
 
La verkado de tiuj du gvidiloj povas esti paralela al la kreado de la virtuala serĉilo (se ni trovas programiston) kaj al la instalado de Koha por la komuna katalogo (se ni trovas kie loĝigi ĝin).
 

Ĉe mi sidas la duoblaĵoj de eksa Hispana Esperanto-Muzeo, preskaŭ 20 liniaj metroj da libroj, revuoj kaj broŝuroj. Mi ankaŭ heredis la arĥivon de kataluna esperantistino Trinitat Garcia Cobancho, 6 metrojn da libroj, revuoj, broŝuroj, sed ankaŭ leteroj, objektoj kaj aliaj arĥivaĵoj. Katalogi ambaŭ estas unu el miaj daŭre prokrastataj projektoj; tamen mi estos pli motivigita se la rezultoj kaj mia lernado utilos al aliaj. Mi volas disponigi la kolektojn al esperantistoj, eĉ per pruntado. Tiel mi ankaŭ plivastigos mian scion de Koha kaj kapablos instrui ĝin al aliaj, ekzemple al valencianoj kaj saragosanoj (ne havos sencon migrigi iliajn kolektojn el OpenBiblio al Koha se ili ne scipovos uzi ĝin).

Laŭdinda projekto. Mi restas je via dispono, kaze ke iel mi povas helpi en la disto.
 
Amike,
 
Ana

Rubeno

unread,
Dec 8, 2023, 4:16:25 AM12/8/23
to bibli...@googlegroups.com

Kara Ana,

Mi povas nur havigi tion, kion mi mem verkis. Kaj tion mi jam sendis al la listo. Nur la lastan parton pri fazoj mi ne sendis, ĉar nun mi proponus ion alian: tion, kion mi provas skizi per la respondoj al viaj demandoj.

Ĉu vi celas la labordokumenton prezentitan dum la 99a UK en 2014, kiun vi sendis al la listo en Julio de 2016?

Parenteze, estus bone kolekti ĉiujn gravajn dokumentojn pri la afero 'komuna katalogo' en iu retpaĝo, eble via Bibliotekistejo. Tiel estus pli facile por ĉiuj sekvi la diskuton.

Pri tiu dokumento poste mi diros mian impreson.

Mi celis diri, ke jam estas la eblo fari ion, sed mankas responsuloj, kiuj surprenu taskojn. Laŭ mi, mankas du esencaj decidoj:
 
1. Kie loĝigi la komunan instalitaĵon de Koha. Ja tio ne estas esence teknika, sed tuŝas teknikaĵojn en la senco, ke ĉar ni investos tiom da peno en ĝia kreado, ĝi restu en servilo zorgata de institucio, kiu povos garantii ĝian pluan ekzistadon. Tial mi opinias, ke la afero ne devas resti ĉe unuopulo aŭ ĉe malgranda asocio, kiuj pro siaj propraj karakteroj ne povos taŭge kaj longdaŭre responsi pri la afero. Ekzemple, relative granda asocio kiel HEF ne povus entrepreni tion. Miaopinie, la plej taŭga institucio, el ĉiuj vidpuntoj, estas UEA.

Do, la vera demando estas, kiu regule pagos la gastigadon en la servilo kaj je kies nomo, ĉar en interreto la demando 'kie' plej ofte ne havas sencon. Eĉ registaroj loĝigas siajn retejojn en serviloj disaj tra la mondo kaj mastrumataj de grandaj internaciaj entreprenoj kiuj respondecas pri sekureco kaj savkopioj (kvazaŭ la registaroj mem luus siajn domojn de Bill Gates kaj Jeff Bezos; tia estas la nuna 'flua' mondo).

Tamen UEA estas nek publika institucio, nek la registaro de la esperantistoj. Ĝi estas nur asocio inter aliaj, kaj ĝia grandeco nur signifas, ke ankaŭ ĝiaj elspezoj kaj problemoj estas pli grandaj. Ĝi ankaŭ ne estas tre fidinda en sia strategio (rigardu la vendon de la sidejo kaj la tutan bordelon pri la AKSO-retejo). Sekve ankaŭ Hispana Esperanta Federacio povus respondeci, krom se la fakturo de la servilo estus vere alta; nur tiam necesus ekstera financado.

Ankaŭ por sekureco UEA ne estas bezonata. Kiam mi mastrumis la katalogon de Kataluna Esperanto-Asocio, mi programis mian hejman komputilon por ke ĉiutage ĝi aŭtomate konektiĝu al la Koha-servilo kaj deŝutu savkopion de la datenbanko, kiu estas la plej grava parto; tiel, okaze de katastrofo, perdiĝus nur la kataloga laboro de unu tago. Mi ankoraŭ havas ĝin kaj povus restarigi la katalogon de KEA de nulo importante ĝin en novan servilon.

Por la virtuala katalogo, ne tiom gravas, kie ĝi kuŝas, ĉar finfine temas pri serĉ-programeto, ne pri datenbanko. Ĝia eventuala paneo aŭ malapero ne ruinigos la laboron de la komunumo. Fakte, plurfoje mi provis antaŭenpuŝi ĉi aferon kadre de HEF, sed ĝis nun mi ne sukcesis trovi programiston, kiu engaĝiĝu al la projekto.
Ĉu vi celas volontan, aŭ pagatan programiston? Ĉu nepre esperantiston?
2. Kiu(j) responsos pri la teknikaĵoj (kreado de la serĉilo, en la kazo de la virtuala katalogo; instalado kaj agordado de Koha, mastrumado de la datenoj el diversaj fontoj por alŝuti ilin al la sistemo, regula kreado de sekurkopioj, ktp en la kazo de la komuna katalogo). Pri tio ankaŭ mi sendis dokumenton al la listo.

Ĉu vi celas ĉi tiun dokumenton resendintan de Neia en Aprilo de 2015?

Jen plia ekzemplo de labordokumento kiu devus esti disponebla en retejo. Mi havas la impreson ke la tuta afero pri komuna katalogo ne progresas ankaŭ ĉar diskutlisto kiu daŭris pli ol jardeko ne faciligas retrorigardon, aparte por novalvenintoj.

Kreado de manlibro pri instalado, agordado kaj uzado de Koha estas bonvenega. Se vi verkas ĝin, mi pretas fari la revizion el katalogista vidpunkto.

Mi nur celas manlibron de Koha por katalogantoj (krom la pure katalogaj Koha-agnostikaj manlibroj). Ne necesas krei esperantan manlibron pri instalado kaj agordado de reta katalogo, ĉu Koha ĉu aliaj, ĉar jam ekzistas multaj instrukcioj en la angla. Ni nepre dividu la rolojn: teknikaj mastrumantoj de la serviloj devos esti homoj sufiĉe kompetentaj pri informadiko, ĉu profesie ĉu ne, kaj ĉiuj tiaj homoj pro sia laboro mem jam sufiĉe konas la anglan por serĉi, legi kaj kompreni anglalingvajn manlibrojn. Asocioj ne disponantaj tiajn membrojn (aŭ nekapablaj pagi al profesiuloj) ne entreprenu starigon de reta katalogo. Nur pri katalogantoj oni ne antaŭsupozu scipovon de la angla aŭ teknikajn sciojn.

Tamen necesos rekomenci la esperantigon de la interfacoj de Koha, ne nur la publika/alekstera, sed ankaŭ la interna/mastruma, ĉar katalogantoj uzos ambaŭ.

Kaj manlibron de Koha por katalogantoj mi ja volus verki. Al ĉi tiu mesaĝo mi alkroĉas kvar tiajn gvidilojn kiujn mi skribis por la katalogantoj de Kataluna Esperanto-Asocio en 2018 por ke vi komprenu pri kio temas. Ili ne plu validas kaj estas en la kataluna, sed pli bone komprenigos kion mi celas, kiel manlibron por katalogantoj.

Mi ne bone komprenas, ĉu vi proponas, ke HEF starigu komunan katalogon je landa nivelo, aŭ ke HEF starigu regularon kiel modelon por katalogado.
Ambaŭ, ĉar la dua sekvas la unuan. Ne eblas komuna katalogo kaj do komuna datenbanko sen komuna kataloga regularo, komuna almenaŭ je landa nivelo.

La unua propono estos malfacile realigebla en la nunaj momentoj, ĉar, ĉi-kaze, HEF estas Miguel Ángel Sancho kaj mi. Mi celas: la kroma laboro falus sur homoj, kiuj jam dronas en amaso da laboro.
Male: se la kataloga regularo estos klara, la kroman laboron faros novaj kunlaborantoj kiel mi, katalogante siajn proprajn kolektojn ĉe si, dum vi plu respondecos nur pri Biblioteko Juan Regulo Perez en Madrido. Kaj por la teknikisto Miguel Angel ne estos plia laboro, ĉar la mastrumado de la servilo ne ŝanĝiĝos nur tial, ke ĝi enhavos mil rikordojn pli.

El la financa vidpunkto, mi devus konsulti la estraron, ĉar la elspezoj pri serviloj kaj aliaj informadikaj aferoj estas jam la plej granda konto en la buĝeto de la asocio. Sed mi ne diras ne. Eble estonte, en pli favoraj cirkonstancoj ni povus provi tion.

En la spezaro de HEF por 2021 (Boletín no. 437, paĝo 8) mi nur vidas elspezon 'Komputilaĵoj' je 1.620,22€. Tamen tio certe inkluzivas kaj la Koha-katalogon, kaj la retejojn de HEF, kaj Bitotekon, kaj verŝajne ankaŭ aliajn (mi scias ke la elspezo 'Bitoteko' je 1.979,04€ de 2020 ŝuldiĝas al dungo de profesia entrepreno por adapti Bitotekon al la novaj postuloj de Europeana kaj do ne respegulas la regulan plutenadan koston de Bitoteko). Kiom multe el tiu sumo fakte ŝuldiĝas nur al la Koha-servilo de Biblioteko Juan Regulo Perez?

Mi tute certas ke la plej granda parto de la 1.620,22€ estas la kosto de servilo-spaco por Bitoteko. Kiom da gigabajtoj jam okupas Bitoteko kun siaj amasoj da PDF-dosieroj? Tamen katalogo estas nur datenbanko kaj ne multe kreskas per aldono de pliaj rikordoj, same kiel la pezo de kalkultabelo ne multe kreskas se oni aldonas pliajn liniojn. Datenbanko apenaŭ bezonas diskospacon sed nur RAM-memoron, kaj ankaŭ tie ĝiaj bezonoj estas moderaj (Koha bone funkcias per 1 gigabajto da RAM).

Mi alkroĉas la lastan fakturon de Digital Ocean, la retej-provizanto de KEA dum mia ofico, en Marto de 2019. Ĝi inkluzivas plurajn servilojn, bone notu ke la Koha-katalogo estas nur katalogo-ubuntu16 (s-1vcpu-1gb), kiu funkciante 24 horojn tage dum tuta monato kostis nur 5$ (sen aldonaj impostoj). Tioma devus esti la vera kosto de la katalogo de BJRP, bonvolu kontroli la fakturojn kun Miguel Angel kaj la kasisto de HEF. 

De mia vidpunkto, la ĉefaj demandoj estas nek financaj nek teknikaj, sed juraj. Ĉu HEF disponigu sian katalogon nur al kotizantaj asocianoj? Mi ankoraŭ ne estas. Kontraŭe, ĉu ĝi estu servo oferata al ĉiuj, ankaŭ eksterlandanoj, kontraŭ kundivido de la kostoj de la servilo, aŭ kontraŭ iom pli alta, neasocia kotizo? Necesas ankaŭ proceduro por fini la rilaton post malaliĝo aŭ neplupago. La kunlaborinto devus havi rajton ricevi kopion de siaj rikordoj (aŭ eĉ de la tuto, ĉar katalogo ne estas kopirajtebla), kaj devus esti maniero purigi la katalogon el la rikordoj de la malaliĝinto.

Kaj se temas pri la starigo de regularo, kiel mi diris dum la virtuala kongreso, mi planas ĝisdatigi la manlibreton Ĝenerale pri katalogado, kun informoj pri la uzado de la MARC-formato. Temas fakte pri projekto, kiun mi havas de longe, kaj kiun mi prenas, lasas kaj reprenas depende de la tempo, kiun mi disponas. Mi do, klopodos repreni la taskon kiel eble plej baldaŭ. Tamen pensu, ke tio postulos tempon, do ne tuj ĝi pretos.
Se tempo estas la problemo, eblas alia verkoproceso: anstataŭ skribi private kaj poste publikigi por la tuta mondo, ĉu vi unue provu instrui al mi kaj mi verku la manlibron el la notoj de niaj kunsidoj? En la postpandemia epoko tia virtuala ateliero/kurso estas multe pli normala. La lingvisto Ferdinand de Saussure malmulton skribis sed famiĝis pro lernolibro kompilita de liaj studentoj el siaj klasnotoj.

Laŭdinda projekto. Mi restas je via dispono, kaze ke iel mi povas helpi en la listo.

Vi certe povas helpi al mi, kaj mi skizis kiel: instruu katalogadon al mi, kaj luigu anguleton al mia kolekto en via katalogo.

Elkore,

Rubeno

DigitalOcean Invoice 2019 Mar (3212184-407330696).pdf
Crear un registre bibliogràfic nou.docx
Crear autoritat de persona.pdf
DuplicarRegistreKoha.docx
Combinar registres.docx

Philippe Cousson

unread,
Dec 8, 2023, 4:52:41 AM12/8/23
to bibli...@googlegroups.com
Saluton

Mi ne esploris, sed kiel uzanto pasiva, mi demandas min ĉu ne eblus
"simple" ke ĉiu biblioteko havus servilon kiu permesas serĉon tra Z39-50 ?

Kore

----
Philippe Cousson
Χαρις שלום


Rubeno

unread,
Dec 8, 2023, 6:15:01 AM12/8/23
to bibli...@googlegroups.com

Certe ĉiu reta katalogo devus ankaŭ servi rikordojn al aliaj katalogoj.

Tamen se ĉiuj uzantoj estas 'pasivaj' kiel vi kaj nur deŝutas rikordojn el katalogoj de aliaj por la propraj, kiel povos progresi la afero? Ĝis nun nur kvar movadaj katalogoj disponas ankaŭ Z39.50-servilon. Se temas pri esperantaĵoj, plej multaj ŝtataj Z39.50-serviloj liveras malbonkvalitajn rikordojn, fuŝe katalogitaj de gaĝoj. La katalogo de Vieno tute ne havas Z39.50-servilon (malgraŭ la asertoj de Bernhard Tuider dum la lasta AMO-seminario pri bibliotekoj).

Ĉu ĉiuj esperantaj kolektantoj nur vampire suĉu zorge katalogitajn rikordojn el temporabe funkciigataj serviloj kaj profitu la laboron de aliaj, kontribuante nenion?

Kaj ĝuste tiu estas la granda supereco de Koha. Mi ne konas alian katalogan programon kiu povas ne nur montri rikordojn al legantoj tra la interreto sed ankaŭ liveri ilin rekte al katalogantoj per Z39.50-servilo. Nek via J-ISIS havas Z39.50-servilon (ĝi estas uzebla nur sur propra komputilo) nek OpenBiblio (malgraŭ sia reta interfaco).

Se katalogantoj volas disponi pli vastan gamon de serviloj kun rikordoj bone katalogitaj de aliaj esperantistoj, ankaŭ ili kontribuu la siajn. Kaj tio nepre signifas Koha-servilon.

Rubeno

El 8/12/23 a les 10:52, Philippe Cousson ha escrit:

biblioteko esperanto

unread,
Dec 8, 2023, 6:33:09 AM12/8/23
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, Philippe
 
Jes. Fakte, tio estas la fundamento de la projekto pri la virtuala katalogo, kiu estas helpilo pensata pli por esploristoj ol por bibliotekzorgantoj.
--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

biblioteko esperanto

unread,
Dec 8, 2023, 6:39:33 AM12/8/23
to bibli...@googlegroups.com
Nu, kiam katalogisto ne trovos la serĉatan rikordon en iu el la konsultitaj katalogoj, li devas krei ĝin en sia propra katalogo. Tiel, tiu nova rikordo estos je la dispono de posta katalogisto serĉanta ĝin per la sama proceduro.
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Rubeno

unread,
Dec 8, 2023, 7:52:22 AM12/8/23
to bibli...@googlegroups.com
Resaluton,

 
Jes. Fakte, tio estas la fundamento de la projekto pri la virtuala katalogo, kiu estas helpilo pensata pli por esploristoj ol por bibliotekzorgantoj.
 

Ĉu? Nu, tiu frazo malpliigis mian intereson al la virtuala katalogo aŭ tiel misnomata 'komuna' serĉilo.

Nun mi komprenas ke tiu projekto havas malsaman celgrupon ol komuna(j) katalogo(j), kaj multe pli elitan. ESF, kiel akademia kaj preskaŭ ekstermovada institucio povus insteresiĝi, sed en mia opinio nek UEA nek aliaj asocioj devus investi monon en ĝi. Universitatanoj havas multajn kontaktojn kaj rimedojn kaj devus serĉi financadon ekster la movado. Alie oni ne servos la ĝeneralan intereson de esperantistoj.

Rubeno

Rubeno

unread,
Dec 8, 2023, 8:14:57 AM12/8/23
to bibli...@googlegroups.com

Nu, kiam katalogisto ne trovos la serĉatan rikordon en iu el la konsultitaj katalogoj, li devas krei ĝin en sia propra katalogo. Tiel, tiu nova rikordo estos je la dispono de posta katalogisto serĉanta ĝin per la sama proceduro.

Certe, Ana, sed mi supozas ke vi estas la sola katalogisto inter ni, kaj ĉiuj aliaj estas katalogantoj.

Multaj katalogistoj eĉ preferas ne ĉerpi rikordojn el aliaj katalogoj ĉar neniam kontentas pri la kvalito kaj preferas mem refari la tuton. Mi konis tian katalogistinon, kiu estis lernantino en mia Esperanto-klaso kaj instruis iom da katalogado al mi.

Mi pensas ke por la plimulto de la listanoj katalogado estas simple necesa tasko, tial oni ekrevis pri komuna katalogo por ŝpari sian tempon, ĉu ne? Sekve, se ekzistos 20 retaj katalogoj kun siaj Z39.50-serviloj por ĉerpi el ili, des pli bone ol nur kvar aŭ kvin.

Via,

Rubeno

TUIDER Bernhard

unread,
Dec 11, 2023, 6:14:56 AM12/11/23
to bibli...@googlegroups.com

Karaj kaj estimataj,

 

mi ŝatus komenti jenan parton de la mesaĝo de Rubeno Fernández: “La katalogo de Vieno tute ne havas Z39.50-servilon (malgraŭ la asertoj de Bernhard Tuider dum la lasta AMO-seminario pri bibliotekoj).”

 

Dum la 105-a AMO-seminario mi diris, ke eblas transpreni katalogerojn de la Aŭstria Nacia Biblioteko – tio ja eblas per OAI en la formato MARC-XML kaj ne per Z39.50.

 

Amikajn salutojn,

Bernhard Tuider

 

 

Mag. Bernhard Tuider
Teamleiter
Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum

Österreichische Nationalbibliothek
Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien
Postadresse: Josefsplatz 1, 1015 Wien

Tel.: +43 1 534 10-731

bernhar...@onb.ac.at
onb.ac.at

Follow us on Facebook | Instagram | YouTube | Linkedin


FN221029v - FBG Handelsgericht Wien

 

Von: 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Gesendet: Freitag, 8. Dezember 2023 12:15
An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: Re: [bibliotekoj] Demando

 

EXTERNE E-MAIL: Bitte Vorsicht bei Inhalt, Links und Anhängen.

Enrico Gaetano Borrello

unread,
Dec 11, 2023, 10:56:54 AM12/11/23
to bibli...@googlegroups.com

Saluton kaj bonan vesperon!

Mi volontulas ĉe la Nacia Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo de Massa, Italio, kie de jam kelkaj jaroj mi lernis la katalogadon ktp, specife de monografioj, sed iom ankaŭ de revuoj. Tiu Biblioteko estas propraĵo de la Itala Ŝtato kaj fizike estas en la Ŝtata Arkivo de Massa; bonŝance mi laboras precipe pere de interneto el mia hejmo.

Mi scias ke ĉi tiu esperanta Biblioteko estas utiligebla ankaŭ pere de Z39.50, sed ankoraŭ mi ne havas certecon de tio; mi uzis sukcese la Protokolon Z39.50, kelkfoje, por preni la katalogadon de libroj el fremdaj bibliotekoj, kompreneble ne esperantaj, kaj tio funkciis. Do, mi estos feliĉa se iu el vi povos kontroli se eblas preni la katalogadon de libroj el la Itala Esperanto-Biblioteko.

Jen kelkaj rilatoj:

- publika paĝo por serĉo de titoloj, en la Provinca Reto de Bibliotekoj de Massa Carrara:    https://reprobi.erasmo.it/   ; bedaŭrinde ĉio estas en la itala:


- jen, el la paĝo de Z39.50 de mia aplikacio, kiel estas videbla la rimarkigita linio, en la angulo maldekstre, la nomon "RE.PRO.BI Provincia di Massa Carrara" kiu vi devus serĉi el via komputilo se vi povas utiligi Z39.50 :

       

Mi pensas, bedaŭrinde, ke estas malfacile ke la privataj esperantaj grupoj povas aliri al la Protokolo Z39.50 el ĝiaj bibliotekoj.

Fakte, ne estas alirebla pere de Z39.50, la Biblioteko de Vieno (specialan saluton al la estimata Bernhard Tuider).

Korajn salutojn,

Enrico Gaetano Borrello

Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op een onderwerp in de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij dit onderwerp, ga je naar https://groups.google.com/d/topic/bibliotekoj/3AQfikzL00w/unsubscribe.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en alle onderwerpen van de groep, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/PA4PR02MB66883587DC6E3C85C536B9DBBF8FA%40PA4PR02MB6688.eurprd02.prod.outlook.com om deze discussie op internet te bekijken.

Privo di virus.www.avast.com

Rubeno

unread,
Dec 11, 2023, 2:27:39 PM12/11/23
to bibli...@googlegroups.com

Estimata Enrico,

Mi provis serĉi rikordon el via kolekto ne per Z39.50 sed malrekte laŭ la informo kiun vi mem publikigis:

“La biblioteko, plene konsultebla ankaŭ pere de ‘protokolo Z39.50’, estas en la reto de italaj bibliotekoj kaj la volontuloj laboradas por enmeti ĝiajn librojn kaj gazetojn en la italan katalogon ‘SBN-Sistema Bibliotecario Nazionale’; ĝis nun estas enmetitaj en SBN 2.801 titoloj [el 6.350].”

Borrello, Enrico Gaetano, e Alessandro Simonini. «La Nacia Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo de Massa». IPR: Internacia Pedagogia Revuo, vol. 51, fasc. 21/3, 2021, pp. 22–26.

Malrekte, mi skribis, ĉar mi serĉis en la katalogo SBN ĉi tiun libron, kompreninte ke la katalogo de Provinco Massa-Carrara ne mem disponas Z39.50-servilon dum SBN ja ĝin disponas, do nur rikordoj jam kopiitaj al SBN estos troveblaj per Z39.50.

Bedaŭrinde mi ne trovis tiun libron kaj, ĉar mi ne scias kiuj estas migrigitaj, ne faris pluajn provojn.

Necesus do serĉi rikordojn, ĉu en la publika katalogo de SBN ĉu rekte per Z39.50, pri kiu vi certas, ke ili ja estas kopiitaj al SBN.

Via,

Rubeno

El 11/12/23 a les 16:56, Enrico Gaetano Borrello ha escrit:

Rubeno

unread,
Dec 11, 2023, 3:47:01 PM12/11/23
to bibli...@googlegroups.com

Estimata Bernhard,

Mi bedaŭras ke tre rimarkeble nia kara internacia lingvo ne sufiĉas por kompreni unu la alian.

Jam en 2018, kiel videblas per la alkroĉita mesaĝo, mi demandis al vi ĉu la Aŭstria Nacia Biblioteko disponas Z39.50-servilon per kiu oni povu kopii rikordojn, kaj jam tiam vi sciigis min ke Z39.50-servilo mankas, kvankam Vieno havas OAI-servilon.

Bedaŭrinde OAI-servilo apenaŭ utilas al esperantistoj: neniu reta katalogo de nia movado povas ĉerpi rikordojn el Vieno per la protokolo OAI. Fakte OAI ne vere estas biblioteka protokolo, ĉar ĝi nur transdonas metadatenojn per normo Dublin Core, kiu estas multe malpli preciza ol la normo MARC tradicie uzata de bibliotekaj komputilaj katalogoj. El la sistemoj nun uzataj de esperantistoj, nur DSpace (uzata de la hispana Bitoteko) kaj Omeka (uzata de la itala Bitoteko) povas kolekti datenojn per la protokolo OAI, post sufiĉe komplikaj agordoj. Kiel ĉiuj scias, la plej pintaj movadaj katalogoj uzas Koha'n, kiu povas servi bibliografiajn rikordojn per OAI sed nek en 2018 nek hodiaŭ povas kolekti ilin de aliaj serviloj, ĉefe ĉar ĝia sola interna datenformo estas MARC kaj ne povas engluti metadatenojn en Dublin Core.

Tial en la seminario mi laŭlitere demandis "Ĉu la Viena biblioteko jam disponas Z39.50-servilon?", esperante ke intertempe la baro malaperis. Mi eksplicite nomis la protokolon, ĉar vian respondon antaŭ kvin jaroj jam konis. Vi respondis "Jes, disponas". Mi ĝojis pro la bona novaĵo kaj ne demandis plu, ĝis antaŭ pluraj tagoj, kiam mi demandis la konekto-datenojn, kaj vi ripetis vian kvinjaraĝan respondon. Tiu respondo konsternas min, ĉar mi ne scias kiel demandi pli klare kaj precize ol mi faris en la seminario. Tamen mi ne insistos pri tio, ĉar komunikado estas dupartia respondindeco.

La usona Kongresa Biblioteko, la franca Nacia Biblioteko, la pola Nacia Biblioteko, la kataluna Nacia Biblioteko, la biblioteko de Novjorko, la itala Nacia Biblioteka Servo, la hispana kolektiva universitata katalogo, kaj multaj aliaj disponigas siajn rikordojn per Z39.50. Per tiu protokolo oni povas ĉerpi rikordojn ne nur el Biblioteko Juan Regulo Perez kaj el la katalunaj bibliotekoj, sed ankaŭ el CDELI en Svisujo kaj el la Kolekto Fajszi en Budapeŝto. Tamen Aŭstrio decidis ke Z39.50 estas eksmoda kaj nur disponigos OAI'n. Tiu decido estas bedaŭrinda. Pro ĝi, Vieno restas fortranĉita disde la esperanta movado kaj ĝia kapablo helpi nin je la kampo de katalogado kaj aparte por komuna katalogo estas minimuma. Mi scias ke la decido estas ekster la kontrolo de Bernhard sed ĝojas ke Biblioteko Hodler iris al Varsovio kaj konsilas ke ĉiuj esperantaj verkistoj kaj eldonistoj sendu ekzemplerojn al la Pola Nacia Biblioteko.

Salutas vin,

Rubeno

El 11/12/23 a les 12:14, TUIDER Bernhard ha escrit:
Re: Servilo Z39.50? 2018-08-23 1423.eml

TUIDER Bernhard

unread,
Dec 12, 2023, 5:00:15 AM12/12/23
to bibli...@googlegroups.com

Kara kaj estimata Rubeno,

 

vi bone komprenas. Kiel jam skribite en 2018 kaj hieraŭ ripetite transpreno eblas per OAI en la formato MARC-XML.

 

Mi ne distingus bibliotekojn laŭ movadaj kaj nemovadaj kriterioj aŭ pere de Z39.50. La plej granda parto de la uzantoj interesiĝas pri la havaĵoj kaj uzeblecoj de biblioteko kaj ne pri la demando, ĉu la biblioteko estas movada aŭ nemovada. La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj same kiel multaj aliaj Esperanto-bibliotekoj estas konsultataj kaj vizitataj de movadanoj kaj de nemovadanoj, de esperantistoj kaj de neesperantistoj.

 

Korajn salutojn,

Bernhard

biblioteko esperanto

unread,
Dec 12, 2023, 11:50:58 AM12/12/23
to bibli...@googlegroups.com
Kara Rubeno,
 
Pardonu la prokraston respondi, mi estis tre okupata.
 
 
Nu, kiam katalogisto ne trovos la serĉatan rikordon en iu el la konsultitaj katalogoj, li devas krei ĝin en sia propra katalogo. Tiel, tiu nova rikordo estos je la dispono de posta katalogisto serĉanta ĝin per la sama proceduro.
 

Certe, Ana, sed mi supozas ke vi estas la sola katalogisto inter ni, kaj ĉiuj aliaj estas katalogantoj.

Nu, mi celis "kataloganton". Temas pri "lapsus calami", sed, ĝi ne senvalidigas mian argumentadon. :-)

Multaj katalogistoj eĉ preferas ne ĉerpi rikordojn el aliaj katalogoj ĉar neniam kontentas pri la kvalito kaj preferas mem refari la tuton. Mi konis tian katalogistinon, kiu estis lernantino en mia Esperanto-klaso kaj instruis iom da katalogado al mi.

Tio okazas en la normala laboro de kataloganto/isto. Se tio trovata ne kontentigas la bezonojn, oni katalogas de nulo. Aŭ prenas la trovitan rikordon kaj plibonigas ĝin.

Mi pensas ke por la plimulto de la listanoj katalogado estas simple necesa tasko, tial oni ekrevis pri komuna katalogo por ŝpari sian tempon, ĉu ne? Sekve, se ekzistos 20 retaj katalogoj kun siaj Z39.50-serviloj por ĉerpi el ili, des pli bone ol nur kvar aŭ kvin.

Prave.
 
Amike,
 
Ana

biblioteko esperanto

unread,
Dec 12, 2023, 1:25:50 PM12/12/23
to bibli...@googlegroups.com
Ne. Trovu ĝin aldone.

Parenteze, estus bone kolekti ĉiujn gravajn dokumentojn pri la afero 'komuna katalogo' en iu retpaĝo, eble via Bibliotekistejo. Tiel estus pli facile por ĉiuj sekvi la diskuton.

Bibliotekistejo malaperos baldaŭ. Ankaŭ la tuta biblioteka retejo ĉe https://www.esperanto.es/hef1/index.php/komenco. Unuflanke, HEF deziras malpliigi la kvanton de gastigataj retejoj kaj, cetere, tio senigos min je la granda laboro teni la dulingvan retejon ĝisdatita. Restos nur la retkataloga kaj la bitoteka retejoj.
 
Provizore, mi alŝutis tiun dokumenton al Bitoteko en la sama slipo, kie troviĝas la lumbildaro, kiun ĝi celas klarigi: https://hdl.handle.net/11013/5460
 
En Bitoteko, krome, troviĝas aliaj dokumentoj rilataj al biblioteka laboro. Serĉu en ĝi laŭ "Temoj": Katalogado, Retatalogoj, Bibliotekoj...
 
Ĉu vi celas volontan, aŭ pagatan programiston? Ĉu nepre esperantiston?
Mi celas volontan, ne nepre esperantiston. Nun mi priparolas la temon kun novbakita esperantisto ĵus alveninta al la sidejo.
 
2. Kiu(j) responsos pri la teknikaĵoj (kreado de la serĉilo, en la kazo de la virtuala katalogo; instalado kaj agordado de Koha, mastrumado de la datenoj el diversaj fontoj por alŝuti ilin al la sistemo, regula kreado de sekurkopioj, ktp en la kazo de la komuna katalogo). Pri tio ankaŭ mi sendis dokumenton al la listo.

Ĉu vi celas ĉi tiun dokumenton resendintan de Neia en Aprilo de 2015?

Ne. Temas pri la dokumento, kiun mi pretigis kaj iom skizis dum la pasinta kunsido. Trovu ankaŭ ĝin aldone.

 

Tamen necesos rekomenci la esperantigon de la interfacoj de Koha, ne nur la publika/alekstera, sed ankaŭ la interna/mastruma, ĉar katalogantoj uzos ambaŭ.

Mi kredas, ke ne penvaloras traduki la mastruman interfacon. Ĉiu kataloganto trovos la programon en sia propra lingvo. Kaj ĉar la biblioteka terminaro ne estas plene matura, verŝajne estus pli facile kaj malpli konfuze uzi la interfacon en la propra lingvo.
 
La alesktera interfaco estis grandparte tradukita de samlistano Bruce Crisps. Li faris bonan laboron siatempe.

Kaj manlibron de Koha por katalogantoj mi ja volus verki. Al ĉi tiu mesaĝo mi alkroĉas kvar tiajn gvidilojn kiujn mi skribis por la katalogantoj de Kataluna Esperanto-Asocio en 2018 por ke vi komprenu pri kio temas. Ili ne plu validas kaj estas en la kataluna, sed pli bone komprenigos kion mi celas, kiel manlibron por katalogantoj.

Estas multo profitebla el tio. Sed por ne miksi konceptojn, mi disigus la parton pure mastruman de la programo disde tiu alia, kiu rilatas al la kataloga normaro (kion konsideri ĉefa aŭtoro, kiel trakti omaĝojn kaj kongresojn, ktp., kiu sidas pli bone en manlibro pri katalogado.
 
Ambaŭ, ĉar la dua sekvas la unuan. Ne eblas komuna katalogo kaj do komuna datenbanko sen komuna kataloga regularo, komuna almenaŭ je landa nivelo.
Prave. Pro tio estas tiel malfacile estigi komunan katalogon, kaj probable ni nur atingos ian specon de komuna inventaro.
 
Male: se la kataloga regularo estos klara, la kroman laboron faros novaj kunlaborantoj kiel mi, katalogante siajn proprajn kolektojn ĉe si, dum vi plu respondecos nur pri Biblioteko Juan Regulo Perez en Madrido. Kaj por la teknikisto Miguel Angel ne estos plia laboro, ĉar la mastrumado de la servilo ne ŝanĝiĝos nur tial, ke

De mia vidpunkto, la ĉefaj demandoj estas nek financaj nek teknikaj, sed juraj. Ĉu HEF disponigu sian katalogon nur al kotizantaj asocianoj? Mi ankoraŭ ne estas.Kontraŭe, ĉu ĝi estu servo oferata al ĉiuj, ankaŭ eksterlandanoj, kontraŭ kundivido de la kostoj de la servilo, aŭ kontraŭ iom pli alta, neasocia kotizo? Necesas ankaŭ proceduro por fini la rilaton post malaliĝo aŭ neplupago. La kunlaborinto devus havi rajton ricevi kopion de siaj rikordoj (aŭ eĉ de la tuto, ĉar katalogo ne estas kopirajtebla), kaj devus esti maniero purigi la katalogon el la rikordoj de la malaliĝinto.

Tion devas prikonsideri la estraro post detala studado de la afero. La financado, kiun vi proponas komplikigos la vivon ankaŭ al nia kasisto.
 
Finfine, via propono plifirmigas mian konvikon, ke UEA devas surpreni tiajn respondecojn.
Kaj se temas pri la starigo de regularo, kiel mi diris dum la virtuala kongreso, mi planas ĝisdatigi la manlibreton Ĝenerale pri katalogado, kun informoj pri la uzado de la MARC-formato. Temas fakte pri projekto, kiun mi havas de longe, kaj kiun mi prenas, lasas kaj reprenas depende de la tempo, kiun mi disponas. Mi do, klopodos repreni la taskon kiel eble plej baldaŭ. Tamen pensu, ke tio postulos tempon, do ne tuj ĝi pretos.
Se tempo estas la problemo, eblas alia verkoproceso: anstataŭ skribi private kaj poste publikigi por la tuta mondo, ĉu vi unue provu instrui al mi kaj mi verku la manlibron el la notoj de niaj kunsidoj? En la postpandemia epoko tia virtuala ateliero/kurso estas multe pli normala. La lingvisto Ferdinand de Saussure malmulton skribis sed famiĝis pro lernolibro kompilita de liaj studentoj el siaj klasnotoj.
Tio, kion vi proponas, ne estas malpli temporaba. Vi scias, kiel eksinstruisto, ke pretigi la lecionojn estas tre laboriga. Mi preferas ĝisdatigi la manlibron, kiun mi pretigis siatempe. Cetere, mi agnoskas, ke pandemio ne igis min malpli analogema ol mi estis. Virtualaj renkontiĝoj estas por mi tre malkomfortaj kaj sufiĉe malplaĉaj.

Laŭdinda projekto. Mi restas je via dispono, kaze ke iel mi povas helpi en la listo.

Vi certe povas helpi al mi, kaj mi skizis kiel: instruu katalogadon al mi, kaj luigu anguleton al mia kolekto en via katalogo.

Kiel dirite, mi kompletigos la manlibron kaj pretas respondi konkretajn demandojn pri katalogado. Kontentigi vian duan peton, ne estas en miaj manoj.
 
Amike,
 
Ana

Elkore,

Rubeno

 

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Antaŭpaŝoj por komuna katalogo.docx
PROJEKTO VEK_resumo.docx

Rubeno

unread,
Dec 14, 2023, 4:49:32 PM12/14/23
to bibli...@googlegroups.com

Kara Bernhard,

Mi konsentas, ke la Aŭstria Nacia Biblioteko ne distingas inter movadaj kaj ŝtataj bibliotekoj. Ĝi certe ne diskriminacias esperantistojn, male, faras bonegan laboron por Esperanto.

La demando pri disponigo de bibliografiaj rikordoj per Z39.50 tute ne sugestas ian diskriminacion, kaj fakte, la nerilato estas tuj komprenebla se oni pensas, ke ankaŭ neesperantista katalogisto kataloganta neesperantan verkon ne povos utiligi rikordojn de ANB, krom per okula inspektado en la reta katalogo. Mi ne scias ĉu interne de Aŭstrio la afero malsamas, sed el eksterlando la problemo estas tia; ĝi do ne tuŝas nur esperantistojn.

Kompreneble, ĉar la laboron de aŭstraj katalogistoj pagas la aŭstroj per siaj impostoj, ANB suverene rajtas ne disponigi ilian altkvalitan produkton al fremduloj. Finfine, la demando pri Z39.50 ne temas pri aparta sinteno al esperantistoj, sed simple pri (mal)prioritateco de ĝenerala eksterlanda kunlaborado. Pliaj montroj de iom malalta intereso al kunlaborado estas la fakto, ke ANB ne partoprenas en la reto Europeana, nek en Worldcat (ĝi tamen estas konektita al la katalogo Karlsruhe). Certe, partopreno en internaciaj retoj ne estas deviga; mi nur bedaŭras, ke pro la nepartopreno de ANB tiom da katalogistoj kaj katalogantoj ekster Aŭstrio devas ripeti la laboron farata en ANB. Kaj denove, tio ne estas politiko aparte decidita de la Kolekto pri Planlingvoj kiu koncernus nur Esperanton sed de la superaj estroj de ANB.

Via,

Rubeno

TUIDER Bernhard

unread,
Dec 15, 2023, 8:30:28 AM12/15/23
to bibli...@googlegroups.com

Kara Rubeno,

 

la Aŭstria Nacia Biblioteko ne nur disponigas katalogerojn, sed ankaŭ aliajn informojn kiel „linked open data“, eĉ sur aparta retpaĝo, al kiu mi sendas ligilon: ONB Labs - Linked Open Data

 

La Aŭstria Nacia Bibiloteko – kiel kompreneble ankaŭ aliaj Naciaj Bibliotekoj – daŭre kunlaboras en diversaj internaciaj kaj naciaj bibliotekaj retoj, ekzemple ene de CENL (The Conference of European National Libraries) kaj ene de OBVSG (The Austrian Library Network and Service LTD).

 

Amikajn salutojn kaj agrablan semajnfinon,

Bernhard

 

 

Mag. Bernhard Tuider
Teamleiter
Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum

Österreichische Nationalbibliothek
Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien
Postadresse: Josefsplatz 1, 1015 Wien

Tel.: +43 1 534 10-731

bernhar...@onb.ac.at
onb.ac.at

Follow us on Facebook | Instagram | YouTube | Linkedin


FN221029v - FBG Handelsgericht Wien

 

Von: 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Gesendet: Donnerstag, 14. Dezember 2023 22:49
An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: Re: [bibliotekoj] Precizigo pri Z39.50

 

EXTERNE E-MAIL: Bitte Vorsicht bei Inhalt, Links und Anhängen.

Kara Bernhard,

--

Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Rubeno

unread,
Jan 11, 2024, 4:53:12 PMJan 11
to bibli...@googlegroups.com

Saluton al ĉiuj,

Ĉi tio estas nur ĝisdatigo pri la alirebleco de rikordoj en la Kolekto pri Planlingvoj en Vieno. Mi esploris la retejon de ÖNB Labs indikita de Bernhard en suba mesaĝo.

La tuta retejo estas ekstreme teĥnika kaj mi ne trovis ion ajn rekte utilan al movadanoj, krom interesa detalo: kvankam la Aŭstra Nacia Biblioteko ne disponigas rikordojn per la protokolo Z39.50, ĝi tamen havas servilon SRU (Search/Retrieve via URL), kiu permesas aliri rikordojn rekte per normala retumilo.

Ekzemple, ni povas serĉi la libron Biblioteka Terminaro de Douglas Portmann: http://data.onb.ac.at/rec/AC04205333

Por trovi ĝin per la SRU-konekto necesas koni la numeron komencatan de 'AC', enŝovi ĝin en la jena ŝablona retadreso, kaj tajpi ĝin en adresbaro de retumilo:

https://obv-at-oenb.alma.exlibrisgroup.com/view/sru/43ACC_ONB?version=1.2&query=alma.local_control_field_009=AC99999999&operation=searchRetrieve

En ĉi tiu kazo la retadreso estas jena:

https://obv-at-oenb.alma.exlibrisgroup.com/view/sru/43ACC_ONB?version=1.2&query=alma.local_control_field_009=AC04205333&operation=searchRetrieve

La avantaĝo de ĉi tiu metodo super normala kataloga serĉo estas nur tio, ke la rikordo videblas en formato MARCXML, tio estas, eblas precize vidi, en kiu kampo estas kodigita ĉiu dateno laŭ la normo MARC21, kion la normala katalogo de la biblioteko ne permesas. Tio utilos al homoj lertaj pri MARC21 kaj dezirantaj scii, kiel Vieno kodigas esperantajn rikordojn.

Fakte, eblas serĉi en pli da kampoj ol nur alma.local_control_field_009, ekzemple laŭ titolo (alma.title) aŭ aŭtoro (alma.creator). La supran ekzemplan libron oni povas trovi per la jena serĉo, kiu liveras liston:

https://obv-at-oenb.alma.exlibrisgroup.com/view/sru/43ACC_ONB?version=1.2&query=alma.title=terminaro%20and%20alma.creator=Portmann&operation=searchRetrieve

Priskribon de la SRU-servilo kaj tutan liston de serĉeblaj kampoj eblas ricevi per jena adreso:

https://obv-at-oenb.alma.exlibrisgroup.com/view/sru/43ACC_ONB?version=1.2&operation=explain

(Parenteze kaj interese, per SRU eblas serĉi ankaŭ arĥivojn kaj arĥivaĵojn, ekzemple la arĥivon de UEA mem:

https://obv-at-oenb.alma.exlibrisgroup.com/view/sru/43ACC_ONB?version=1.2&query=alma.local_control_field_009=AC16518979&operation=searchRetrieve

Tiel eblas kompari la uzon de MARC21-kampoj por arĥivoj en Vieno kun ekzemple tiu en la Kataluna Nacia Biblioteko:

https://explora.bnc.cat/discovery/sourceRecord?vid=34CSUC_BC:VU1&docId=alma991015854219706717&recordOwner=34CSUC_NETWORK

Tre probable la komparo montros ke la arĥivaj uzoj de MARC21 ne estas internacie normigitaj.)

Ĉar en Koha eblas agordi konektojn al SRU-serviloj same kiel al Z39.50-serviloj, mi pensis ke la problemo estas solvita: katalogantoj per Koha povos kopii kaj importi la Vienajn rikordojn. Tamen miaj provoj estis senfruktaj. Post demando en diskutlisto de Koha-uzantoj, respondis aŭstro dirante ke li mem ĉerpas rikordojn nur el germanaj katalogoj anstataŭ el Vieno, ĉar la SRU-servilo de Vieno postulas konton kun uzantonomo kaj pasvorto. Germano informis, ke ĝis antaŭ nelonge ankaŭ la Germana Nacia Biblioteko kaj pluraj germanaj kolektivaj katalogoj ne estis malfermaj, pro duboj pri kopirajtoj de katalogoj.

Ĉi tiuj informoj konfirmas sciigon de Bernhard, ke konekto eblas "kaze, ke la direkcio de la Aŭstria Nacia Biblioteko permesas transdonon de datenoj", sed ankaŭ tuj vekas la demandon: kiu kaj kiel rajtas peti permeson?

Via,

Rubeno

El 15/12/23 a les 14:30, TUIDER Bernhard ha escrit:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages