> ---------- 1 of 2 ----------
> From: "银庚 季" <jiyi...@yahoo.com.cn>
> Date: Nov 01 01:57AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/8d953469ced5fe03
>
> Esperanto,la eŭropa lingvo?
> En Ĉinio iuj diras ke Esperanto fakte estas la eŭropa lingvo.
"la" ???
> Prave,en Esperanto estas multe da radikoj,kiuj devenis de la eŭropaj lingvoj.
Yes, multe de la radikoj havas ewropan originon, sed tio ne estas
prave. Estas nur cxar zamenhof kaj plimulto de la fruaj pioniroj ne
konis aliajn.
"troa ewropeco" estas unu el la malabundaj duonvalidaj argumentoj
kontraw esp-o, kaj mi opinias ke indas enkonduki vortojn de neewropa
deveno - por aferoj ne jam elegante esprimeblaj. Se via havas
proponojn tiurilate, ili bonvenas je esp-...@yahoogroups.com
> YingengPostskribo:Estas bedaŭrinde,ke mia opinio ĉiam estas
> deferenca de la bona lingvo.
Kion vi celas per "deferenco"?
gxis, Ronaldo N
Sed Esperanto ESTAS europeca lingvo. Se ne, ghi ne povus ekzisti. Ghiaj
gramatiko kaj vortfarado, kaj multaj el ghiaj vortoj, estas europecaj,
char mankas gravaj karaktereroj de ekz. la china lingvo au la araba
lingvo. Se ghi enprenus tiajn aliajn karaktererojn, ghi ne povus enteni
la nunajn europecajn erojn, kaj ghi do farighus chineca au arabeca
lingvo. Kion oni volas?
La nura avantagho de Esperanto estas, ke ghi aspektas internacia,
char pro ghia vortformado ghi farighas same facile lernebla por
neeuropanoj kiel por europanoj, kaj tial ankau ghi farighas iomete
supernacia.
Sed miksajho de la gramatikoj de pluraj (kaj kiom pluraj?)
lingvospecoj ne eblas. Kaj tio ne necesas, char unu speco estas same
logika ol la alia. Kaj la vortoj (ne la radikoj) uzataj grandparte
nerekoneblas de europanoj. (Kaj kio pri la neeuropecaj lingvoj
europaj kiaj la hungara kaj la suomia?).
Do mi trovas tute ne necesa, peni neeuropecigi Esperanton. (Cetere ni
devus esti konsekvencaj kaj akcepti karakterajhojn ankau de ekz.
afrikaj lingvoj kaj amerikaj (indianaj kaj eskimaj) vortoj kaj
reguloj).
Amike, Marcel.
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Mi pensas ke vi diras tre trafe,S-ro.
|
Anstatau la europa lingvo devas esti europa lingvo kaj anstatau deferenca devas esti diferenca.Estas mi,kiu eraris.Pardonon kaj dankon.
|
|
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it