6 views
Skip to first unread message

银庚 季

unread,
Oct 29, 2011, 4:00:20 AM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

                      Propono

Mi proponus ke oni rigardu –lit- kiel neoficialan afikson(ne oficialan prefikson au ne oficialan sufikson),cxar gxi estas universale uzata en nuntempa Esperanto kaj la europaj lingvoj.Mi prenu aerofiton陨石 kiel ekzemplon,Esperante:aerolito,ruse:аэролит,angle:aerolite,france:aerolit(h)e,germane:aerolith,itale:aerolito,hispane:aerolito,portugale:aerolito,rumane:aerolito,:…Se oni posedas la -lit-,do li au sxi duone ekscias signifojn de la aliaj pli ol 30 vortoj kun –lit-,ekzemple antilitika防结石的,entomolito昆虫化石,eolito原始石器,eolitiko原始石器时代,iknolito足迹化石,karpolito果实化石,kriolito冰晶石,litiazo【医】结石,litifikacio石化,litika石的,石制的;结石的litino氢氧化锂,litobio石蜈蚣,litofito石生植物,litografi石印,litografo石印品,litografisto石印工人,litografio石印术,litoida如石的,litolatrio拜石教,litologo岩石学者,litologio岩石学,litosfero岩石层,litoskopo探石器,litotomio切(结)石刀,litotricio碎石术,megalito巨石,mezolitiko中石器时代,monolito独石柱,neolitiko新石器时代,paleolitiko旧石器时代,riolito【矿】流纹岩,trilito三石塔,urolito尿结石,zoolito动物化石 kaj aliaj.Se oni unue ellernas Esperanton kaj poste eklernas la europajn lingvojn,do ili povas rezoni per analogio kaj akiri duoplan rezulton per duona peno, kaj inverse.Se oni ne akceptas la –lit- kaj volas anstatauigi la –lit- per sxtono,anstatauigi neolitikon per novsxtonepoko kaj paleolitikon per prasxtonepoko,do la du anstatauaj vortoj estas malpli koncizaj kaj pli longaj.Ili fakte ne estas vortoj sed vortogrupoj, kaj multe, multe da nuntempaj Esperanto-vortaroj devas esti rekompilotaj inkluzive de plena vortaro de Esperanto,cxar gxi fakte jam akceptis la –lit-, ekzemple,aerolito,kiel mi jam diris antaue.Tio estos malsxpara kaj neakceptata,kio eble vekos ĥaoson.

                                             Ji Yingeng

renato corsetti

unread,
Oct 29, 2011, 4:21:25 AM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ji Yingeng:

 

 

Ø  Mi proponus ke oni rigardu –lit- kiel neoficialan afikson(ne oficialan prefikson au ne oficialan sufikson),cxar gxi estas universale

uzata en nuntempa Esperanto kaj la europaj lingvoj.

 

Kara Ji,  mi ne plu scias, kiel klarigi al vi, ke via sinteno estas perfekte mala al tiu de ĉi tiu listo.

 

Amike

 

Renato

 

Andreas Kueck

unread,
Oct 29, 2011, 7:30:25 AM10/29/11
to la bona lingvo
On 29 Okt., 10:00, 银庚 季 <jiying...@yahoo.com.cn> wrote:
>  multe, multe da nuntempaj Esperanto-vortaroj devas esti rekompilotaj inkluzive de plena vortaro de Esperanto,cxar gxi fakte jam akceptis la –lit-, ekzemple,aerolito,kiel mi jam diris antaue.Tio estos malsxpara kaj neakceptata,kio eble vekos ĥaoson.
>                                              Ji Yingeng

Ne estas tute maltrafe supozi, ke iuj el la membroj de tiu chi forumo
strebas al planlingvo simila al Esperanto kaj surbaze de kelkaj (ne
chiuj!) el ties principoj. Prie mi jam verkis la artikolon "La lingvo,
kiun konsekvencigas principoj de 'La Bona Lingvo', kaj la Esperanto
celita de la Bulonja Deklaracio: komparo rilate al la uzebleco de
vortoj" en
http://www.ipernity.com/blog/55667/273178 .

Estas bone, ke pri tio estas atentigate de temp' al tempo. Tial dankon
al Ji Yingeng por tio, ke per liaj mesaghoj li ne-rekte memorigis min
prie.

--
Andreas Kueck

Fabio Bettani

unread,
Oct 29, 2011, 7:41:10 AM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Yingeng,

> Mi proponus ke oni rigardu –lit- kiel neoficialan afikson

Mi akceptus vian proponon, se efektive -lit- estus jam uzata kiel
afikso en nia lingvo. La problemo estas, ke en preskaŭ ĉiuj el viaj
vortoj ĝi ne rolas kiel afikso.

Se "lito" estus afikso:
- "karpolito" estus ŝtono el bongusta fiŝo
- "litino" estus ina ŝtono
- "kriolito" estus krianta ŝtono
- "litografo" estus nobelulo el Ŝtonolando
- "litologo" estus la ago logi ŝtonojn (ja malfacila afero: ili neniam reagas!)
- "litosfero" estus ŝtona sfero
...

Vi certe scias, ke tiuj ĉi vortoj jam havas tute alian signifon en
Esperanto. "Kriolito" havas neniun rilaton al "krio". "Litografo" ne
estas grafo. Kaj tiel plu.
La enkonduko de "-lit-" kiel afikson kreus multajn tiajn duoblaĵojn.
Pro tio ĝi estas tre nederizinda.

Amike,

--
Fabio

renato corsetti

unread,
Oct 29, 2011, 7:47:24 AM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Ne estas tute maltrafe supozi, ke iuj el la membroj de tiu chi forumo
strebas al planlingvo simila al Esperanto kaj surbaze de kelkaj (ne
chiuj!) el ties principoj.

Nu, se tio ne estas tute maltrafa, ankaŭ ne estas tute maltrafe supozi, ke
aliaj celas igi la eŭropan monda lingvo.

Tamen, temas nur pri ŝerco. Mi ofte, ankaŭ nun, relegis vian artikolon, kaj
mi ne trovas multajn kontraŭdirojn inter mi kaj vi.

Amike

Renato

winmail.dat

银庚 季

unread,
Oct 29, 2011, 5:48:22 PM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Renato,
Vi bonvolu ne esti malĝoja kaj esti pacienca.Mi jam diris ke unuflanke mi pensas ke ni devas persisti en tio ke Esperanto devas esti simpla,logika kaj facillernebla kiel  ĉi tie oni opinias,tio estas fundamento,sed aliflanke mi pensas ke Esperanto devas pliriĉiĝi kaj evoluiĝi,ĉar epoko marŝas antaŭen.Ĉi tie estas forumo kaj mi nur diris mian opinion ,ĉu ĝi estas prava aŭ ne.Se mi diris malprava kaj mala,mi petus de vi ĉiuj pardonon.
                                                                Ji Yingeng

--- 11年10月29日,周六, renato corsetti <renato....@uniroma1.it> 写道:

发件人: renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
主题: (la bona lingvo) lit-o por ŝton-o
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月29日,周六,下午4:21

 

Amike

 

Renato

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

银庚 季

unread,
Oct 29, 2011, 5:20:12 PM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Unuflanke mi pensas ke ni devas persisti en tio,ke Esperanto estas simpla,logika kaj facillernebla,sed aliflanke mi pensas ke Esperanto devas riĉiĝi kaj evoluiĝi ,ĉar epoko marŝas antaŭen.
                                                        Ji Yingeng

--- 11年10月29日,周六, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> 写道:

发件人: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
主题: (la bona lingvo) Re:
收件人: "la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
日期: 2011年10月29日,周六,下午7:30

银庚 季

unread,
Oct 29, 2011, 5:07:15 PM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Fabio,
Mi treege dankas vin pro via mesaĝo.
Eble vi estas prava,sed laŭ mi lit povus esti uzata kiel radiko,prefikso aŭ sufikso,ekzemple,en la vorto antilitika ĝi devas esti radiko,en la vorto litotomio ĝi devas esti prefikso kaj en la vorto riolito ĝi devas esti sufikso.Ĝi estas utilega.Bedaŭrinde ĝi estas ne akceptata en Esperanto.
Amike
                                                                                      Ji Yingeng

--- 11年10月29日,周六, Fabio Bettani <fabio....@gmail.com> 写道:

发件人: Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>
主题: Re: (la bona lingvo)
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月29日,周六,下午7:41

José Antonio Vergara

unread,
Oct 29, 2011, 9:24:56 PM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata S-ro Ji Yingeng,
 
Mi tre shatas viajn inteligentajn rimarkojn pri nia lingvo, kaj esperas ke vi plu faros ilin, char viaj sperto kaj vidpunkto kiel chinlingva uzanto de Esperanto estas tre grava al mi. Tio kio chefe interesas min estas la atentigo kiun Claude Piron siatempe faris pri tio ke Esperanto, malgrau shajni komplete europa lau la vortoprovizo, estas tamen iom simila al tute neeuropaj, alitipaj lingvoj kiel la china, lau ghia trajto apudigi senshanghajn vortelementojn.  
Fakte vi tute pravas je tio ke en la europaj lingvoj estas pluraj teknikaj vortoj kiuj enhavas la antikvagrekan radikon "lito", kaj do ili tute normale estis enkondukitaj en Esperanton char iel "internaciaj". Dum inter la alighintoj al tiu chi retlisto estas iuj kiuj energie kaj persiste rifuzas au malrekomendas tiujn vortojn lau sia aparta doktrino au dogmo pri la "bona" Esperanto, kiel ekz. Renato Corsetti, aliaj uzas ilin senprobleme, kiel mi mem.
 
Mi agnoskas ke tiuj vortelementoj, uzataj en apartaj sciokampoj, estas sufiche elitismaj kaj ne vere internaciaj, sed mi opinias ke la posedo de tiuj etimologiaj elementoj klerigas la homojn, ankau la neeuroplingvanojn kiuj tiel lernos ilin ech pere de Esperanto kaj povos utiligi tiun scion dum eventuala lernado de alia europa lingvo kiel la angla, kies lernado cetere ighis nuntempe multe pli utila ol tiu de Esperanto, volu ni tion au ne. 
 
Sed estas grave distingi inter tiu antikvagreka radikaro kiun oni uzas por scienc-teknikaj vortoj, kies etimologia analizo eblas ghuste tiel kiel vi faris, kaj la komunlingva vortfarado en Esperanto pere de prefiksoj kaj sufiksoj. Marc Bavant, membro de la Akademio de Esperanto, tre klare esploris tiun chi temon kaj vokis la atenton al la grava malsimileco inter ambau sferoj.
 
Do, lau mia opinio, oni ja havu la vortojn kun -lit- kiujn vi listigis (ekz. Neolitiko, Paleolitiko), sed oni ne povas konsideri "-lit-" kiel Esperantan sufikson.
 
Amike,
 
Jose' Antonio Vergara

José Antonio Vergara

unread,
Oct 29, 2011, 9:47:45 PM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
银庚 季 jiyi...@yahoo.com.cn skribis:

 
Unuflanke mi pensas ke ni devas persisti en tio,ke Esperanto estas simpla,logika kaj facillernebla,sed aliflanke mi pensas ke Esperanto devas riĉiĝi kaj evoluiĝi ,ĉar epoko marŝas antaŭen.
 
Brile dirite, kara s-ro Ji Yingeng!!
 
Amike,
 
Jose Antonio Vergara
 

银庚 季

unread,
Oct 30, 2011, 12:43:04 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata S-ro Jose' Antonio Vergara,
Vi bone kaj ĝuste diras.Mi estas tre ĝoja, ke eble ni samopinias.Dankegon.
                                                                        Ji Yingeng    


--- 11年10月30日,周日, José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com> 写道:

发件人: José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

主题: Re: (la bona lingvo)
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月30日,周日,上午9:24

银庚 季

unread,
Oct 30, 2011, 12:30:41 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi elkore dankegas vin pro viaj subtenaj vortoj,kara S-ro Jose' Antonio Vergara.
                                                                              Ji Yingeng

--- 11年10月30日,周日, José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com> 写道:

发件人: José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>
主题: Re: 回复: (la bona lingvo) Re:
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月30日,周日,上午9:47

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2011, 5:35:15 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ji Yingeng:

 

Ø  Vi bonvolu ne esti malĝoja kaj esti pacienca.

 

Mi ne estas malĝoja, ĉar la vero fine ĉiam triumfas, kaj mi estas tre pacienca,

ĉar mi ankoraŭ vizitas mian kor-kuraciston, kvankam li insistas nomi sin “kardiologo”.

 

Amike

 

Renato

 

银庚 季

unread,
Oct 30, 2011, 5:22:32 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

            Pri –it-

Utilega estas la –it-,kiu estas neoficiala sufiksoido,kiu formas la nomon de inflamo el la nomo de organo,ekzemple,apendicito阑尾炎,araknoidito蛛网膜炎,arterito动脉炎,artrito关节炎,balanito龟头炎,bronkito支气管炎,cekumito盲肠炎,ceribrito脑炎,cervicito宫颈炎,cistito膀胱炎,deferentito输精管炎,dermatito=dermito皮炎,encefalito脑炎,endometrito子宫内膜炎,enterito肠炎,epididimito附睾炎,esofagito食管炎,faringito咽炎,flebito=vejnitogastrito=stomakito,gastroenterito肠胃炎,genuartrito膝关节炎,hepatito肝炎,ikterohepatito黄疸型肝炎,keratito角膜炎,kolecistito胆囊炎,koledokito胆管炎,konjunktivito结膜炎,kordito声带炎,laringito喉炎,limfangito淋巴管炎,limfnodito淋巴结炎,lipito唇炎,mamito乳房炎,mastoidito乳突炎,meningito脑膜炎,miokardiito心肌炎,mjelito脊椎炎,muskolito肌炎,nazsinusito鼻窦炎,neftito肾炎,neŭrito神经炎,oftalmito眼炎,orkidito=orkito=testikito,ostito骨炎,otito耳炎,ovariito卵巢炎,palatito腭炎,pankreatito胰腺炎,penisito阴茎炎,periartrito动脉周炎,peridentito牙周炎,perikardiito心包炎,periostito骨膜炎,peritoneito腹膜炎,pielito肾盂炎,piodermatito浓皮炎,placentito胎盘炎,pleŭrito胸膜炎,pneŭmonito=pulmito肺炎,rakito=spinito,rektito直肠炎=rektumito,rinito鼻炎,salpingito输卵管炎,sinovito滑膜炎,sklerito=sklerotito,sklerodermatito硬化性皮炎,skleroirito巩膜虹膜炎,sklerotito巩膜炎,skrotito阴囊炎,spinito脊椎炎,spondilito脊柱炎,splenito脾炎,stomakito胃炎,stomatito口腔炎,ŝultrito肩炎,tendenito腱鞘炎,testikito睾丸炎,tiflito=cekumito,tireoito=tireoidito甲状软骨炎,tonsilito扁桃体炎,trakeito气管炎,ureterito输尿管炎,uretrito尿道炎,uterito子宫炎,vaginito阴道炎,vaskurito血管炎,vejnito静脉炎,vulvito外阴炎.Eraro(j)? Ankoraŭ?

                                              Ji Yingeng

renato corsetti

unread,
Oct 30, 2011, 5:47:21 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ji Yingeng:

 

Ø  Unuflanke mi pensas ke ni devas persisti en tio,ke Esperanto estas simpla,logika kaj facillernebla,sed aliflanke mi pensas ke Esperanto devas riĉiĝi kaj evoluiĝi ,ĉar epoko marŝas antaŭen.

 

Bonege, sed la problemo estas kiel teni daure la ekvilibron inter la facileco kaj la “riĉigo” (mi ne konsideras la daŭran alprenadon de eŭropaj radikoj riĉigo).

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2011, 6:26:59 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
>  Mi agnoskas ke tiuj vortelementoj, uzataj en apartaj sciokampoj, estas sufiche elitismaj kaj ne vere internaciaj,
Pri tio ni konsentas.

>  sed mi opinias ke la posedo de tiuj etimologiaj elementoj klerigas la homojn, ankau la neeuroplingvanojn kiuj tiel lernos ilin ech pere de Esperanto kaj povos utiligi tiun scion dum eventuala lernado de alia europa lingvo kiel la angla, kies lernado cetere ighis nuntempe multe pli utila ol tiu de Esperanto, volu ni tion au ne.
Ankaŭ pri tio, kvankam eble nia entuziasmo pri tio estas malsama.

>  Sed estas grave distingi inter tiu antikvagreka radikaro kiun oni uzas por scienc-teknikaj vortoj, kies etimologia analizo eblas ghuste tiel kiel vi faris, kaj la komunlingva vortfarado en Esperanto pere de prefiksoj kaj sufiksoj.
Perfekte dirita!

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

renato corsetti

unread,
Oct 30, 2011, 6:36:16 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Ji Yingeng,

 

Ø  Utilega estas la –it-,kiu estas neoficiala sufiksoido,kiu formas la nomon de inflamo el la nomo de organo

 

Mi petas vin konsideri nian linion:

 

-it- (por inflamo de korpaj organoj) → inflam·o

 

Amike

 

Renato

 

 

 

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2011, 7:11:04 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 30/10/2011 10:47, renato corsetti schreef:
Bonege, sed la problemo estas kiel teni daure la ekvilibron inter la facileco kaj la “riĉigo” (mi ne konsideras la daŭran alprenadon de eŭropaj radikoj riĉigo).

La solvo de la problemo estas daŭrigi, kion ni faras: trovi simplajn samsignifajn vortojn, kia "korkuracisto" aŭ "korspecialisto" por "kardiologo".

Ankaŭ en la nederlanda ekzistas multegaj fremdaj, tiel nomataj "prunteprenitaj" aŭ "klerulaj" vortoj, por kiuj ekzistas tuj kompreneblaj vere nederlandaj vortoj.
Dum mia aktiva vivo mi ĉiam preferis la klarajn nederlandajn vortojn, kvankam ankaŭ mi lernis (kaj ŝatis) la klasikajn latinan kaj grekan lingvojn, kaj eĉ tre lertis pri ili.
Por klarigi malfacilan ideon al "nekleraj" laboristoj (ofte ege estimindaj pro lertoj pri tute aliaj aferoj), mi ĉiam konscie evitis la uzon de fremdaj vortoj. La plej utilaj vortoj por vere komprenigi malfacilan ideon estis vortoj en nia propra baza lingvo, la nederlanda, prefere eĉ el la loka dialekto.

Amike salutas Leo

José Antonio Vergara

unread,
Oct 30, 2011, 9:37:59 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

 

Mi ne estas malĝoja, ĉar la vero fine ĉiam triumfas,

 
dum la vero pri chio Esperanta chiam staras je via flanko, kompreneble! 
 

kaj mi estas tre pacienca,

ĉar mi ankoraŭ vizitas mian kor-kuraciston, kvankam li insistas nomi sin “kardiologo”

 
Li fakte ja estas via korkuracisto, neniu diskutas tion. Temas pri du ebenoj de la lingvo,
kaj bonvolu lasi lin nomi sin kiel li volas.
La afero estas ke tiuj helenaj radikoj estas sufiche internaciaj, ech se ne PLENE internaciaj, kaj do ili estas tre utilaj por la fakuloj.
Kiel vi korsetigas la vortojn elektrokardiogramo kaj ekokardiogramo?
 
Mi supozas ke iu nevia ginekologo estas
"inseksorgankuracisto" sed eble pro via prostato vi devos iam viziti urologon,
kiun vi eble nomos "urinvojo-kaj-peniso-kuracisto". Chu por aranghi vian chi-fojan konsulton vi vokis per
"longdistanca parolkomunikilo" au (skandale) per telefono?
 
José Antonio
 

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2011, 9:52:47 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Jose’ Antonio:

 

Ø   dum la vero pri chio Esperanta chiam staras je via flanko, kompreneble! 

 

Certe! Tio estas homa eco, ke ĉiu pensas sin en la vero.

 

Ø  kaj bonvolu lasi lin nomi sin kiel li volas.

 

Bone! Li nomas sin “kardiologo” por imponi min, sed kiam li devas klarigi al si aonklino, kion li faras li certe diras “dottore del cuore” = “kor-kuracisto”.

 

Ø  La afero estas ke tiuj helenaj radikoj estas sufiche internaciaj, ech se ne PLENE internaciaj, kaj do ili estas tre utilaj por la fakuloj.

 

Mi ne neas tion aŭ ne en ĉiuj okazoj neas tion.

 

Ø  Kiel vi korsetigas la vortojn elektrokardiogramo kaj ekokardiogramo?

 

Ni havs tre komplikan linion:

 

kardiogram·o ~ kor·bat·linio, kor·stri·o, kor·spur·o, kor·registr·aĵ·o

 

sed lastatempe mi devis ĝuste fari ion tian, kaj rakontante pri ĝi mi trovis, ke “kor-bildo” funkcias tute bone.

 

Ø  Chu por aranghi vian chi-fojan konsulton vi vokis per "longdistanca parolkomunikilo" au (skandale) per telefono?

 

Mi devas konfesi, ke mi vokis skandale per telefono, sed kun la sekreta ĝuo, ke en la araba, skemisma lingvo, la internacia radiko jam tute cedis al loka radiko “hatif”.

 

Amike

 

Renato

 

Anna Lowenstein

unread,
Oct 30, 2011, 10:03:52 AM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Sed la vorto “lito” jam havas signifon en Esperanto, kaj jam ofte estas la unua elemento en kunmetaĵoj, ekz. “litoĉambro”, “littuko”, “litkovrilo”, “litkuseno” ktp.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ?? ?
Inviato: sabato 29 ottobre 2011 10.00
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)

 

                      Propono

Mi proponus ke oni rigardu –lit- kiel neoficialan afikson(ne oficialan prefikson au ne oficialan sufikson),cxar gxi estas universale uzata en nuntempa Esperanto kaj la europaj lingvoj.Mi prenu aerofiton陨石 kiel ekzemplon,Esperante:aerolito,ruse:аэролит,angle:aerolite,france:aerolit(h)e,germane:aerolith,itale:aerolito,hispane:aerolito,portugale:aerolito,rumane:aerolito,:…Se oni posedas la -lit-,do li au sxi duone ekscias signifojn de la aliaj pli ol 30 vortoj kun –lit-,ekzemple antilitika防结石的,entomolito昆虫化石,eolito原始石器,eolitiko原始石器时代,iknolito足迹化石,karpolito果实化石,kriolito冰晶石,litiazo【医】结石,litifikacio石化,litika石的,石制的;结石的litino氢氧化锂,litobio石蜈蚣,litofito石生植物,litografi石印,litografo石印品,litografisto石印工人,litografio石印术,litoida如石的,litolatrio拜石教,litologo岩石学者,litologio岩石学,litosfero岩石层,litoskopo探石器,litotomio切(结)石刀,litotricio碎石术,megalito巨石,mezolitiko中石器时代,monolito独石柱,neolitiko新石器时代,paleolitiko旧石器时代,riolito【矿】流纹岩,trilito三石塔,urolito尿结石,zoolito动物化石 kaj aliaj.Se oni unue ellernas Esperanton kaj poste eklernas la europajn lingvojn,do ili povas rezoni per analogio kaj akiri duoplan rezulton per duona peno, kaj inverse.Se oni ne akceptas la –lit- kaj volas anstatauigi la –lit- per sxtono,anstatauigi neolitikon per novsxtonepoko kaj paleolitikon per prasxtonepoko,do la du anstatauaj vortoj estas malpli koncizaj kaj pli longaj.Ili fakte ne estas vortoj sed vortogrupoj, kaj multe, multe da nuntempaj Esperanto-vortaroj devas esti rekompilotaj inkluzive de plena vortaro de Esperanto,cxar gxi fakte jam akceptis la –lit-, ekzemple,aerolito,kiel mi jam diris antaue.Tio estos malsxpara kaj neakceptata,kio eble vekos ĥaoson.

                                             Ji Yingeng

--

银庚 季

unread,
Oct 30, 2011, 5:41:31 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Renato,
Vi ne estas malgxoja kaj tre  pacienca,kio estas treege bona tiel ke mi estas tre gxoja. Cxi tie estas forumo kaj mi nur diris mian opinion:mi diras cxion kion mi scias kaj diras gxin senrezerve.Mi ne pensas ke cxio kion mi diris estas prava. 
                                                               Ji Yingeng

--- 11年10月30日,周日, José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com> 写道:

发件人: José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>
主题: Re: (la bona lingvo) lit-o por ŝton-o
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月30日,周日,下午9:37

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2011, 5:52:35 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ji Yingeng:

 

Ø   Cxi tie estas forumo kaj mi nur diris mian opinion:mi diras cxion kion mi scias kaj diras gxin senrezerve.

 

Tute bone!

 

Amike

 

Renato

 

 

José Antonio Vergara

unread,
Oct 30, 2011, 11:16:10 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Komente al mia argumento ke:

>> la posedo de tiuj [helenaj au antikvagrekaj] etimologiaj elementoj klerigas la


>> homojn, ankau la neeuroplingvanojn kiuj tiel lernos ilin ech pere de
>> Esperanto kaj povos utiligi tiun scion dum eventuala lernado de alia europa
>> lingvo kiel la angla, kies lernado cetere ighis nuntempe multe pli utila ol
>> tiu de Esperanto, volu ni tion au ne.

Renato skribis ke li samopinias...


> Ankaŭ pri tio, kvankam eble nia entuziasmo pri tio estas malsama.

Jam aliajn fojojn mi rimarkis ke vi kritike atribuas al iuj
esperantuloj esti "tro entuziasmaj" koncerne al ilia realisma agnosko
pri la daure kreskanta rolo de la angla en la nuna internacia
komunikado.
Mi demandas min chu, lau via aparta ideologia sinteno kiel durlinia
finvenkisto, chiu vera esperantisto devus chiam malaprobe malbeni au
ech krachi dum la mencio de la angla lingvo?

Kredu min, sinjoro! (kiel mi dirus se mi estus ne Corsetti sed
Rosetti): mi amas Esperanton ne malpli ol vi, ech mi bonshance
liberigis min mem de la limigita, frustra kompreno pri ghi kiel speco
de malangla kiu devas konkeri la mondon. Esperanto estas tiom valora,
ke ghi plu vivos kaj floros kiel alternativa lingvo de tiuj kiuj
komprenas ghian egaligan kaj liberigan potencialon, ech se tiuj neniam
estos la plimulto kaj la regantaj potencoj de la mondo pushas
alidirekten. Se vi Renato hazarde sugestas implice ke vi iel estas
morale supera al homoj skeptikaj pri via radikala finvenkismo, mi
humile diras al vi ke vi malpravas.

Amike,

Jose' Antonio

银庚 季

unread,
Oct 30, 2011, 6:57:46 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eble vi estas prava.
                                          Ji

--- 11年10月30日,周日, renato corsetti <renato....@uniroma1.it> 写道:

发件人: renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
主题: (la bona lingvo) naturismo kontraŭ skemismo (estis: sen temo)
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月30日,周日,下午5:47

银庚 季

unread,
Oct 30, 2011, 6:53:18 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon,sed mi ne trovis vian inflamon.
                                            Ji Yingeng
--- 11年10月30日,周日, renato corsetti <renato....@uniroma1.it> 写道:

发件人: renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
主题: (la bona lingvo) -it-
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月30日,周日,下午6:36

银庚 季

unread,
Nov 1, 2011, 4:57:08 AM11/1/11
to la-bona...@googlegroups.com, Derks Johan, renato....@virgilio.it

           Esperanto,la eŭropa lingvo?

En Ĉinio iuj diras ke Esperanto fakte estas la eŭropa lingvo.Prave,en Esperanto estas multe da radikoj,kiuj devenis de la eŭropaj lingvoj.Iu diris ke ĉirkaŭ 70%de la Esperanto-vortoj ĉerpis el la latina lingvo. Ĝuste tiel S-ro Renato Corsetti kaj aliaj rifuzas akcepti novajn radikojn el la eŭropaj lingvoj,treege volas kaj senĉese klopodas por ke Esperanto fariĝu kiel eble plej multe da egaleco por la eŭropanoj,azianoj kaj aliaj, kio estas prava,bonega kaj neriproĉebla,sed mi pensas ke unu problemo ofte havas duoblan karakteron.Unuflanke ni povus rigardi tion kiel la mankon de Esperanto,la mankon sen la universaleco de la lingvo en la mondo,sed samtempe mi pensas ke ni povas rigardi la mankon kiel avantaĝon,rigardi Esperanton kiel ne nur lingvon sed ankaŭ ilon kaj ŝlosilon,la ilon lerni la eŭropajn lingvojn,la ŝlosilon malfermi la portalon de la eŭropaj lingvoj.Se oni unue ellernas Esperanton kaj poste eklernas la eŭropajn lingvojn do li aŭ ŝi povas akiri duoblan rezulton per duona peno.En la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento S-ino Shi Yiming,konata esperantistino en nia lando,kiu nun laĝas en Nov-Jorko de Usono,diris al mi,ke en iu elementa lernejo de iu lando oni eksperimentis:la studentoj de iu klaso komencis lerni Esperanton ekde la dua lernojaro kaj komencis lerni la anglan lingvon ekde la kvara lernojaro.La studentoj de la alia klaso komencis lerni la anglan lingvon ekde la dua lernojaro kaj daŭrigis ĝis la sesa.Kiam ili ĉiuj estis en la sesa lernojaro,la studentoj de iu klaso posedis Esperanton kaj ilia scionivelo de la angla lingvo superis tiun de la studentoj de la alia klaso.Kaj inverse,dum la someraj ferioj de la jaro 1978 mi fundamente memellernis Esperanton post ĉirkaŭ unu monato:mi ekpovas paroli,legi,traduki kaj skribi helpate de vortaroj,ĉar antaŭe mi lernis la rusan,iomete da angla kingvo kaj tuŝis aliajn eŭropajn lingvojn,ekzemple,la hispanan,francan,germanan kaj albanan.Kontraŭe estas iu samideano pli juna ol mi kaj treege amanta Esperanton,kiu eklernas Esperanton pli frue ol mi,instruate de la fama en nia lando esperantistino menciita de mi supre,sed,bedaŭrinde,pli ol 30 jaroj jam pasis kaj li ankoraŭ ne povas paroli,legi,traduki kaj skribi,li ankoraŭ nomas sin komencanto.Li ne lernis la eŭropajn lingvojn antaŭe.Kompreneble,eble estas aliaj kialoj.

Laŭ mi,el la supre menciitaĵo oni povas vidi ke Esperanto estas ne nur lingvo,sed ankaŭ utilega ilo por ellerni la eŭropajn lingvojn kaj ŝlosilo por malfermi la portalon de la eŭropaj lingvoj.

                                            Ji YingengPostskribo:Estas bedaŭrinde,ke mia opinio ĉiam estas deferenca de la bona lingvo.

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2011, 5:49:42 AM11/1/11
to 银庚 季, la-bona...@googlegroups.com, Derks Johan
Kara Ji Yingeng,

dankon pro via mesaĝo pri la lernfaciliga valoro de Esperanto rilate al eŭropaj lingvoj. Tiu fenomeno efketive estis jam iom esplorita ankaŭ pri eŭropaj lingvoj inter si (ĉino, kiu lernas la anglan, poste lernas pli facile la germanan, ktp.).

Mi ne neas, ke tio ekzistas, kaj ke vi povus utiligi ĝin en Ĉinujo. Do, bonvolu fari tion en Ĉinujo kaj poste raporti pri viaj rezultoj. Ni ĉi tie okupiĝas, kiel vi prave konstatas pri io alia, alivorte pri iom pli tutmondeca (kaj regula kaj simpla) Esperanto.

Mi kredas, ke pro via kono de la ĉina, vi povus bonege kunlabori en nia laboro. Mi sendos al vi proponon per aparta mesaĝo, sed ankaŭ mi petas vin eniri niajn debatojn pri la unuopaj vortoj. Ekzemple, kiel oni diras en la ĉina "tantiemo" aŭ "rojalto" (tio, kion oni pagas por povi uzi verkon aŭ ekspluati naturan riĉaĵon). Bonvolu doni kaj la kribosignojn kaj la latinliteran elparolon kaj la laŭvortan signifon.

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2011, 3:54:59 AM10/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
>  Jam aliajn fojojn mi rimarkis ke vi kritike atribuas al iuj esperantuloj esti "tro entuziasmaj" koncerne al ilia realisma agnosko pri la daure kreskanta rolo de la angla en la nuna internacia komunikado. Mi demandas min chu, lau via aparta ideologia sinteno kiel durlinia finvenkisto, chiu vera esperantisto devus chiam malaprobe malbeni au ech krachi dum la mencio de la angla lingvo?
Ne, mi ne diras tion kaj ne kiel malmola finvenkisto. Mi nur diras, ke mia entuziasmo pri la bonoj de la imperia angla estas minimuma. Tio, cetere, neniel ĉefe rilatas al Esperanto, sed al miaj politikaj konvinkoj pri la organizado de la mondo, kaj pri la efikoj de la agado de kapitalismo (kies lingvo, eble mi miskomprenas, nun estas la angla).
>   mi amas Esperanton ne malpli ol vi, ech mi bonshance liberigis min mem de la limigita, frustra kompreno pri ghi kiel speco de malangla kiu devas konkeri la mondon. Esperanto estas tiom valora, ke ghi plu vivos kaj floros kiel alternativa lingvo de tiuj kiuj komprenas ghian egaligan kaj liberigan potencialon, ech se tiuj neniam estos la plimulto kaj la regantaj potencoj de la mondo pushas alidirekten.
Tute en ordo!


>  Se vi Renato hazarde sugestas implice ke vi iel estas morale supera al homoj skeptikaj pri via radikala finvenkismo, mi humile diras al vi ke vi malpravas.
Dum mia tuta vivo mi voĉdonis por partioj, kiuj malgajnis en la elektoj, do, mi certe malpravis. Ĉiuokaze mi ne sugestas ion krom tio, ke eble ni daŭrigu nian dialogon en alia listo (ekzemple: por-es...@googlegroups.com).

银庚 季

unread,
Oct 30, 2011, 6:04:41 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon.Mi estas tre gxoja pro via vorto.
                                                                  Ji Yingeng

--- 11年10月31日,周一, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> 写道:

发件人: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
主题: (la bona lingvo) lit-o por ŝton-o
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月31日,周一,上午5:52
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages