DOKUMENTARIO

5 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Apr 8, 2014, 8:46:19 PM4/8/14
to la-bona...@googlegroups.com

Amikaro, mi kredas, ke La Bona Lingvo bezonas renomigi tiun specon de nefikcia filmo, kies nomo en pluraj lingvoj strange adaptiĝis el la morfemo DOKUMENTAR-, kiu jam estas vaste uzata ankaŭ en Esperanto.

Se LA BONA LINGVO jam analizis ĝin, mi ŝatus scii, kiu nomo simplige klariga estis elektita. Se ne, mi submetas al via takso la nomproponon NEFIKCIA FILMO-n. Kion vi pensas?

 

Antonio De Salvo

unread,
Apr 9, 2014, 3:03:57 PM4/9/14
to la-bona...@googlegroups.com

Persone, mi uzas “dokumenta filmo”.

Mi transskribas, ekzemple, el la radio-elsendo de Radio Roma-Esperanto de 29.7.2007 (bedauxrinde, la lasta elsendo):

La venontan 18-an de oktobro, malfermiĝas en Romo la dua eldono de la Festo de Kinoarto. Sur la defilejo de la Roma Aŭditorio alvenos multenombraj steluloj kaj stelulinoj. Patronino de la revuado Sophia Loren, italia stelulino en eminenta senco, al kiu oni omaĝos en grandioza stilo. Ĉe la Festo de Kinoarto en Romo, por ŝi speciala premio, la projekciado de dokumenta filmo kiu glorigas ŝian eksterordinaran homan kaj profesian travivaĵon, kaj la prezento de rebonigita kopio de la filmo “Matrimonio all’italiana” (Geedziĝo laŭ la itala maniero).

 

Salutojn

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: mercoledì 9 aprile 2014 02:46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) DOKUMENTARIO

 

Amikaro, mi kredas, ke La Bona Lingvo bezonas renomigi tiun specon de nefikcia filmo, kies nomo en pluraj lingvoj strange adaptiĝis el la morfemo DOKUMENTAR-, kiu jam estas vaste uzata ankaŭ en Esperanto.

Se LA BONA LINGVO jam analizis ĝin, mi ŝatus scii, kiu nomo simplige klariga estis elektita. Se ne, mi submetas al via takso la nomproponon NEFIKCIA FILMO-n. Kion vi pensas?

 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Cho Chaoming

unread,
Apr 9, 2014, 9:13:22 PM4/9/14
to la-bona...@googlegroups.com

Miaopinie “dokumenta filmo” estas pli bona ol “nefikcia filmo”. Fakte estas aliaj esprimoj, kiuj aperas ankaŭ bonaj al mi. Jen la esprimoj:

Arkiva filmo

Registra filmo

Raporta filmo

 

En la dokumkenta filmo estas rolantoj kun konataj nomoj aŭ sen nomoj, kaj la apartaj rolantoj povas esti bestoj, birdoj, fiŝoj, montoj kaj la planetoj. En tiu ĉi filmo ne ludas gesteluloj. La filmo rakontas kun faktoj, dialogoj, eble ankaŭ kun komentarioj de ĵurnalisto.

 

En la ĉina estas diversaj nomoj por “dokumenta filmo“ aŭ “nefikcia filmo”:

記錄影片            ji lu ying pian                      registra filmo                     registra filmo pri la kongreso

報導影片            bao dao ying pian             raporta filmo                     raporta filmo pri olimpia ludo

宣導影片            xuan dao ying pian           propaganda filmo             propaganda filmo pri la partia ambicio

教學影片            jiao dao ying pian             instrua filmo                      instrua filmo pri meditado kaj jogo

 

La ĉina esprimo “ying pian” signifas “ombran filmo”. Ĝi faje estas simpligita kiel “pian” aŭ “filmo”. Nun la filmo povas esti kodoo (CD), dovodoo (DVD), Blu-radia disko, ktp. La ĉina esprimo “guang pan (光盤)“ aŭ “luma disko” estas bona por ĉiuj menciitaj diskoj.

 

Abengo

ro-esp

unread,
Apr 10, 2014, 6:22:13 PM4/10/14
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Cho Chaoming" <cm...@so-net.net.tw>
> Date: Apr 10 09:13AM +0800
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/4d25ac46efe97a3c
>
> Miaopinie ?dokumenta filmo? estas pli bona ol ?nefikcia filmo?.
> Fakte estas aliaj esprimoj, kiuj aperas anka? bonaj al mi. Jen la
> esprimoj:
>
> Arkiva filmo
>
> Registra filmo
>
> Raporta filmo

> La ?ina esprimo ?ying pian? signifas ?ombran filmo?. ?i faje estas
> simpligita kiel ?pian? a? ?filmo?. f Antonio De Salvo

> Persone, mi uzas ?dokumenta filmo?.

> Amikaro, mi kredas, ke La Bona Lingvo bezonas renomigi tiun specon
> de nefikcia filmo, kies nomo en pluraj lingvoj strange adapti?is el
> la morfemo DOKUMENTAR-, kiu jam estas vaste uzata anka? en Esperanto.
>
> Se LA BONA LINGVO jam analizis ?in, mi ?atus scii, kiu nomo simplige
> klariga estis elektita. Se ne, mi submetas al via takso la
> nomproponon NEFIKCIA FILMO-n. Kion vi pensas?

Ke en cxiuj proponoj (sen la "dokumentaro"-variantoj) la flago ne
kovras la kargon
gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Josenilton

unread,
Apr 10, 2014, 8:08:41 PM4/10/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ankoraŭ vidis neniun racian pravigon por la uzo de la morfemo DOKUMENTARI- aŭ de la paro DOKUMENTA FILMO, krom, kompreneble, la enkonduka licenco eble donata de la 15-a regulo. Kial DOKUMENTA FILMO estas pli klara ol NEFIKCIA FILMO?



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2014, 7:44:12 AM4/11/14
to la-bona...@googlegroups.com

Cho Chaoming:

 

|   報導影片            bao dao ying pian             raporta filmo

 

Ankaŭ ‚raporta filmo‘ filmo ŝajnas al mi ackeptebla kaj klara.

 

Amike

 

Renato

 

Josenilton

unread,
Apr 11, 2014, 7:57:00 AM4/11/14
to la-bona...@googlegroups.com

La ĝeneralsenca RAPORTA FILMO ŝajnas ankaŭ akceptebla.



--

Harri Laine

unread,
Apr 11, 2014, 8:26:28 AM4/11/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton skribis, 11.4.2014 3:08 +0200:

> *Mi ankoraŭ vidis neniun racian pravigon por la uzo de la morfemo
> DOKUMENTARI- aŭ de la paro DOKUMENTA FILMO, krom, kompreneble, la
> enkonduka licenco eble donata de la 15-a regulo.

*Dokumenta filmo* estas nur unu speco de nefikciaj (t.e. prifaktaj)
filmoj. "Dokumento" enhavas la ideon, ke temas pri aĵo, tradicie io
skribita sur papero, servanta kiel atestilo pri faktoj. "Dokumenta
filmo" do, almenaŭ plejparte, konsistas el aŭtentika materialo filmita
pri realaj okazintaĵoj.

"Nefikcia filmo" estas pli vasta kategorio. Ĝi enhavas ĉion, kio
baziĝas sur faktoj pri reala okazaĵo. Ekzemple historia aŭ biografia
filmo estas nefikcia, se ĝi laŭeble priskribas ion vere okazintan.
En ĝi povas aperi aktoroj anstataŭ la realaj personoj, kiuj mortis
antaŭ milo da jaroj, kaj tamen ĝi estas ne fikcia.

Mi vidas nenian bezonon por la vorto "dokumentario". Estas tutsimple
*dokumentaj filmoj*. En kiu serioza eldonaĵo tia vorto estas "vaste
uzata"? Mi ne memoras, ke mi iam vidis ĝin, sed eble mi tute ne
legas tiaspecajn tekstojn.

Kompreneble, ankaŭ "raporta filmo" estas bona Esperanta esprimo, sed
ĝi emfazas iomete alian flankon de la afero.

Filmospecoj povas esti ankaŭ miksitaj: ekzistas duondokumentaj aŭ
duonfikciaj filmoj, kun partoj de ambaŭ karakteroj.

"Dokumenta filmo" ne estas pli klara ol "nefikcia filmo". Estas du
malsamaj klasoj, el kiuj la dua enhavas la unuan.


Amike
Harri

Josenilton

unread,
Apr 11, 2014, 1:52:37 PM4/11/14
to la-bona...@googlegroups.com

Nobla Henri, mi emas agnoski vian tre bonan klarigan disertacion.

 

Ŝajnas, ke DOKUMENTARIO aperas nur en interretaj tekstoj. Jen kolekto:

 

https://www.google.com.br/search?hl=pt&source=hp&q=kaj+en+ne+el+la+per+%22dokumentario%22&gbv=2&oq=kaj+en+ne+el+la+per+%22dokumentario%22&gs_l=heirloom-hp.3...3937.11138.0.11748.15.13.0.0.0.0.984.2125.2-3j1j6-1.5.0....0...1ac.1.34.heirloom-hp..14.1.984.rblNvKIVO4o

 

Eble LA BONA LINGVO bezonos distranĉi la nocion en tri faknomojn.

 

Sed kiun ĝeneralan solan vorton vi opinias la plej adekvata por nomi filmon, kiu ne estas fikcia, sendepende de ĝia speco?

 


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.

Harri Laine

unread,
Apr 13, 2014, 5:23:47 AM4/13/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton skribis, 11.4.2014 20:52 +0200:

> Sed kiun ĝeneralan solan vorton vi opinias la plej adekvata por
> nomi filmon, kiu ne estas fikcia, sendepende de ĝia speco?

Tiuj simple estas *nefikciaj* aŭ *faktobazaj* aŭ *prifaktaj* filmoj.
Mi ne scias, ĉu iu el la vortoj jam estas la normala esprimo inter
filmofakuloj-esperantistoj, sed ĉiuj ŝajnas al mi facile
kompreneblaj. "Fikcio" kaj "nefikcio" estas kategorioj de
literaturo, kial ne ankaŭ filmospecoj.

Ni ne bezonas detale difini la vortojn, tion faras la homoj,
kiuj verkas pri filmaj temoj. Sufiĉas atentigi, ke la vorto
"dokumentario" ne estas bezonata.

Amike
Harri
--
Harri LAINE

Josenilton

unread,
Apr 13, 2014, 3:13:15 PM4/13/14
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, la lasta parolo estas de nia fina redaktanto, Renato. Eble li decidos adopti pli ol unu vorto por nomi tiun specon de filmo.


Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2014, 3:20:55 PM4/13/14
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton:

 

|   Eble li decidos adopti pli ol unu vorto por nomi tiun specon de filmo.

 

Certe mi faros tion.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages