Amikaro, mi kredas, ke La Bona Lingvo bezonas renomigi tiun specon de nefikcia filmo, kies nomo en pluraj lingvoj strange adaptiĝis el la morfemo DOKUMENTAR-, kiu jam estas vaste uzata ankaŭ en Esperanto.
Se LA BONA LINGVO jam analizis ĝin, mi ŝatus scii, kiu nomo simplige klariga estis elektita. Se ne, mi submetas al via takso la nomproponon NEFIKCIA FILMO-n. Kion vi pensas?
Persone, mi uzas “dokumenta filmo”.
Mi transskribas, ekzemple, el la radio-elsendo de Radio Roma-Esperanto de 29.7.2007 (bedauxrinde, la lasta elsendo):
La venontan 18-an de oktobro, malfermiĝas en Romo la dua eldono de la Festo de Kinoarto. Sur la defilejo de la Roma Aŭditorio alvenos multenombraj steluloj kaj stelulinoj. Patronino de la revuado Sophia Loren, italia stelulino en eminenta senco, al kiu oni omaĝos en grandioza stilo. Ĉe la Festo de Kinoarto en Romo, por ŝi speciala premio, la projekciado de dokumenta filmo kiu glorigas ŝian eksterordinaran homan kaj profesian travivaĵon, kaj la prezento de rebonigita kopio de la filmo “Matrimonio all’italiana” (Geedziĝo laŭ la itala maniero).
Salutojn
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Josenilton
Inviato: mercoledì 9 aprile 2014 02:46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) DOKUMENTARIO
Amikaro, mi kredas, ke La Bona Lingvo bezonas renomigi tiun specon de nefikcia filmo, kies nomo en pluraj lingvoj strange adaptiĝis el la morfemo DOKUMENTAR-, kiu jam estas vaste uzata ankaŭ en Esperanto.
Se LA BONA LINGVO jam analizis ĝin, mi ŝatus scii, kiu nomo simplige klariga estis elektita. Se ne, mi submetas al via takso la nomproponon NEFIKCIA FILMO-n. Kion vi pensas?
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email
to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Miaopinie “dokumenta filmo” estas pli bona ol “nefikcia filmo”. Fakte estas aliaj esprimoj, kiuj aperas ankaŭ bonaj al mi. Jen la esprimoj:
Arkiva filmo
Registra filmo
Raporta filmo
En la dokumkenta filmo estas rolantoj kun konataj nomoj aŭ sen nomoj, kaj la apartaj rolantoj povas esti bestoj, birdoj, fiŝoj, montoj kaj la planetoj. En tiu ĉi filmo ne ludas gesteluloj. La filmo rakontas kun faktoj, dialogoj, eble ankaŭ kun komentarioj de ĵurnalisto.
En la ĉina estas diversaj nomoj por “dokumenta filmo“ aŭ “nefikcia filmo”:
記錄影片 ji lu ying pian registra filmo registra filmo pri la kongreso
報導影片 bao dao ying pian raporta filmo raporta filmo pri olimpia ludo
宣導影片 xuan dao ying pian propaganda filmo propaganda filmo pri la partia ambicio
教學影片 jiao dao ying pian instrua filmo instrua filmo pri meditado kaj jogo
La ĉina esprimo “ying pian” signifas “ombran filmo”. Ĝi faje estas simpligita kiel “pian” aŭ “filmo”. Nun la filmo povas esti kodoo (CD), dovodoo (DVD), Blu-radia disko, ktp. La ĉina esprimo “guang pan (光盤)“ aŭ “luma disko” estas bona por ĉiuj menciitaj diskoj.
Abengo
Mi ankoraŭ vidis neniun racian pravigon por la uzo de la morfemo DOKUMENTARI- aŭ de la paro DOKUMENTA FILMO, krom, kompreneble, la enkonduka licenco eble donata de la 15-a regulo. Kial DOKUMENTA FILMO estas pli klara ol NEFIKCIA FILMO?
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
Cho Chaoming:
| 報導影片 bao dao ying pian raporta filmo
Ankaŭ ‚raporta filmo‘ filmo ŝajnas al mi ackeptebla kaj klara.
Amike
Renato
La ĝeneralsenca RAPORTA FILMO ŝajnas ankaŭ akceptebla.
--
Nobla Henri, mi emas agnoski vian tre bonan klarigan disertacion.
Ŝajnas, ke DOKUMENTARIO aperas nur en interretaj tekstoj. Jen kolekto:
Eble LA BONA LINGVO bezonos distranĉi la nocion en tri faknomojn.
Sed kiun ĝeneralan solan vorton vi opinias la plej adekvata por nomi filmon, kiu ne estas fikcia, sendepende de ĝia speco?
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
Josenilton:
| Eble li decidos adopti pli ol unu vorto por nomi tiun specon de filmo.
Certe mi faros tion.
Amike
Renato