> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Mi estas malfaka pri kuracado. Kion opinias la aliaj?
mi atendas komentojn
> Ĉu "steriligi" havas la bezonatajn ecojn por esti listigata kiel
> aldona ekvivalento.
Miasente ne. Steriligi ja havas signifon "igi nekapabla produkti idojn" kaj
"fari tute senviva".
desinfekti hundon ne egalas al steriligi hundon
steriligi lakton ecx ne tute egalas al steriligi hxirurgan trancxilon
> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: May 21 11:41PM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9404edc92d8fc232
>
>
>> "Seninfekti" ne havas sencon.
>
> Mi konsentas.
>
>> uzi "sen...igi"; tio inter "sen-" kaj "-igi" ricevas O-vortecan interpreton,
>> sendepende de tio, kian karakteron havas la radiko. En nia okazo,
>> "seninfektigi" estas tute bona vorto, signifanta "igi ion esti sen infekto".
Kiel mi diris: uzebla kiam jam ekzistas infekto(j)
> Kaj chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" (= "infekta
> agento")?
"signifi je" ???
> Mi demandas, char ofte la substantiva formo de bazforme
> verba radiko signifas la agon kaj/au ties rezulton (chi-okaze
> "infektighon"), sed ne nepre la kauzanton.
Ci pravas
> Aliflanke en la oficiala
> difino de "eukalipto" estas uzata "seninfektiga"
domagxe, sed estis antaw longa tempo, kiam la difinanto kredeble ne
konsciis pri aliaj terminoj (bakteriomortiga k.s.)
> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
> Date: May 22 12:30PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/779908ed60a00d50
>
> Andreas Kueck skribis:
>
>> Kaj chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" (= "infekta
>> agento")?
>
> Mi opinias, ke jes.
Mi malkonsentas. injekto ne estas injektajxo. pridemandu kuraciston aw
biologon.
Kiom mi scias, infekto estas tio, ke fremdaj estajxoj multobligxas sin
en korpo
> Ĉiuokaze "seninfektigi" ŝajnas esti tre forte establita formo - ja
> tute regule
> formita.
ne cxio kio popularas gxustas, nek inverse
> (Dum "seninfekti" povas signifi nur "esti seninfekta", nepre ne "igi
> seninfekta").
pri tio mi konsentas
gxis, Ronaldo N