Demando pri la oficialigado de radikoj lau bonlingvisma vidpunkto

6 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
May 16, 2011, 12:56:24 PM5/16/11
to la bona lingvo
Kie estas trovebla - lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo -
la norma bazo, por pravigi la oficiligadon de radikoj?

Se mi ne pretervidis ion gravan, tiu bazo estas trovebla nek en la
Fundamenta Gramatiko nek en la Fundamenta Ekzercaro nek en la
Universala Vortaro - kie do?

La responda instruo en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto ne
povas esti konsiderata lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo,
char ghi kontestas la Antauparolon kiel dokumenton kun-akceptitan
kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio. Au chu chi-rilate mia
kompreno de la chi-foruma bonlingvismo estas erara?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 16, 2011, 2:44:50 PM5/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

>ᅵ Kie estas trovebla - lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo - la norma bazo, por pravigi la oficiligadon de radikoj?

Ni ne aliras la lingvon per normoj. En la okazo de propono de radikoj por oficialigo, ni diskutas pri ĉiu unuopa radiko kaj se laŭ nia komuna prudento la afero ne estas direbla per fundamentaj kaj oficialaj vortoj kaj ne estas oportune direbla per kunmetita vorto, ni proponas ke oni aldonu ĝin al la listo de oficialigindaj radikoj.

>   La responda instruo en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto ne
povas esti konsiderata lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo,
char ghi kontestas la Antauparolon kiel dokumenton kun-akceptitan
kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio. Au chu chi-rilate mia
kompreno de la chi-foruma bonlingvismo estas erara?

Mi pensas, ke la Antaŭparolo estas tre grava dokumento (ĉu kunakceptita aŭ ne) kaj en la praktiko ni ja sekvas ĝin.

Temas pri personaj opinioj. Aliaj listanoj rajtas montri siajn.

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Trápani

unread,
May 16, 2011, 11:59:30 PM5/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
> > /Kie estas trovebla - lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo

> - la norma bazo, por pravigi la oficiligadon de radikoj?

Saman demandon oni povus fari al la Akademio. Mi ne certas ĉu vi trovos
kontentige norman respondon ... Kaj la Akademio ja oficialigas. Se vi
vere zorgas pri la fakta oficialigado ... la Akademio havas la respondon.

Ĉi forume oni nur opinias kelkajn radikojn oficialigindaj ... Ĉi tie
temas ne pri "oficialigado" sed pri "oficialigindeco"!!! Mi ne
antaŭvidas en la baldaŭa estonteco ke oni donos al la listo oficialigan
povon ;)

Cetere, se oni komprenas kiel funkcias la lingvon, kiam oni diras ke
ekzemple "defaŭlta" kaj "karaktro" estas bezonataj, indaj, ne taŭge
esprimeblaj per nunaj radikoj, kion oni diras estas ke ili estas
"oficialingindaj". Do ankaŭ vi iel "oficialigindigas" radikojn, ni ĉiuj
tion faras.

Por tiuj kiuj ne komprenas kiel gravaj estas Fundamento kaj oficialigado
en nia lingvo (kaj laŭ mi vi *ne* estas inter tiuj) tute ne gravas ĉu
oni aldonas radikon aŭ ne. Kelkaj eĉ ne bezonas pensi pri radikoj, ili
restas nacilingve ĉe la koncepto "vorto", kiu permesas, kaj postulas,
senliman kreskadon sed per alia sistemo.

> Ni ne aliras la lingvon per normoj. En la okazo de propono de radikoj
> por oficialigo, ni diskutas pri ĉiu unuopa radiko kaj se laŭ nia komuna
> prudento la afero ne estas direbla per fundamentaj kaj oficialaj vortoj
> kaj ne estas oportune direbla per kunmetita vorto, ni proponas ke oni
> aldonu ĝin al la listo de oficialigindaj radikoj.

_*KAJ* difinas la radikon esperante_. Se mi povus mi grandigus tion
tiel ke ĝi plenigus la tutan ekranon.

Malmultaj novradikoj supervivas tiun etan provon, la difinon. La
ceteraj montriĝas evidente samsignifaj, pedante aŭ tro fake
nuancklarigaj, tro vastaj pro ilia nacilingva deveno, konfuzaj ...

Min ravas la fakto ke en tiu ĉi forumo oni difinas oficialigindajn radikojn:

http://www.bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj

Oni povas samopinii pri ili aŭ ne. Sed ne eblas ignori la klopodon fari
tion malfermite, publike, serioze kaj sisteme.

Amike, Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
May 17, 2011, 8:35:39 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:

La responda instruo en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto ne
povas esti konsiderata lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo,
char ghi kontestas la Antauparolon kiel dokumenton kun-akceptitan
kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio.

Ĉi tie vi iras el la vidpunkto de unuopa forumano kun ekstrema vidpunkto (nome Francisko) al vidpunkto de la tuta forumo. Mi persone klare akceptas ke la Antaŭparolo apartenas al en la Bulonja Deklaracio akceptita Fundamento de Esperanto, kaj mi havas la impreson ke la plej multaj formuanoj aŭ konsentas pri tio aŭ ne havas firman opinion pri tio.

Vin verŝajne konfuzas kiel iu unuopulo povas entute pensi sisteme pri Esperanto sen havi firman opinion pri tio, kaj kiel ni kiel grupo povas sisteme kunlabori malgraŭ diversaj opinioj pri tiu demando. Sed memoru ke ne ĉiu havas tiel jurecan pensmanieron pri Esperanto kiel vi, kaj ke oni ne bezonas tiel jurecan pensmanieron por sisteme aliri Esperanton.

En nia forumo ja gravas ke ni plejparte konsentas pri multaj aferoj rilate Esperanton. Sed tiu konsento ne troviĝas sur jureca nivelo; do ni ne bezonas konsenti pri tio, kiuj partoj de la Fundamento estis akceptita de la Bulonja Deklaracio. Oni eĉ ne bezonas konsenti pri la normeco de la Bulonja Deklaracio kaj la Fundamento por senchave kontribui al la listo. Ekzemple mi en miaj unuaj monatoj de forumaneco (fine de 2007) konsideris la Fundamenton nure historia dokumento sen rilato al nuntempaj lingvaj normoj en Esperanto, kaj tamen jam tiam senchave kontribuis al la forumo sen multa malkonsento kun aliaj forumanoj.

Amike,

Marcos

mar...@melburno.org.au

unread,
May 17, 2011, 8:40:03 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Melburno:

>> > /Kie estas trovebla - lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo
>> - la norma bazo, por pravigi la oficiligadon de radikoj?
>
> Saman demandon oni povus fari al la Akademio. Mi ne certas ĉu vi trovos
> kontentige norman respondon ... Kaj la Akademio ja oficialigas. Se vi
> vere zorgas pri la fakta oficialigado ... la Akademio havas la respondon.
Mia impreso estas, ke chiu Akademiano havas siajn proprajn (ofte
malsamajn kaj ech interkontrauajn) kriteriojn por oficialigo. Tio
grandparte dependas de iliaj sferoj de klereco. Kiel lingvisto mi
rimarkis, ke dum la lastaj sepdek jaroj kelkaj influhavaj membroj
havis malklerajn sciojn kaj opiniojn pri iuj lingvaj problemoj (mi ne
mencias nomojn, char kelkaj da ili plu vivas). Do mi tremas, kion
aliaj sed neinfluhavaj membroj opinias. Parte rezulte de tio la
Akademio adoptis kelkajn stultajn decidojn. Sed la Ak. estas la sola
organizo rajtanta enkonduki neologismojn diversspecajn. Komunajn
kriteriojn la membroj ne povas havi, ech se la Ak. kreis tiujn.
Mi kompreneble opinias, ke la Bonlingvanoj estas nuntempe la plej
taugaj por decidi akceptindon de neologismoj (NE de gramatikaj
decidoj!). Sed ni povas nur proponi.

>
> Ĉi forume oni nur opinias kelkajn radikojn oficialigindaj ... Ĉi tie
> temas ne pri "oficialigado" sed pri "oficialigindeco"!!! Mi ne
> antaŭvidas en la baldaŭa estonteco ke oni donos al la listo oficialigan
> povon ;)
La Akademio certe ( kaj saghe) ne oficialigos nian tutan liston, nur
individuajn radikojn.

>
> Cetere, se oni komprenas kiel funkcias la lingvon, kiam oni diras ke
> ekzemple "defaŭlta" kaj "karaktro" estas bezonataj, indaj, ne taŭge
> esprimeblaj per nunaj radikoj, kion oni diras estas ke ili estas
> "oficialingindaj". Do ankaŭ vi iel "oficialigindigas" radikojn, ni ĉiuj
> tion faras.
>
> Por tiuj kiuj ne komprenas kiel gravaj estas Fundamento kaj oficialigado
> en nia lingvo (kaj laŭ mi vi *ne* estas inter tiuj) tute ne gravas ĉu
> oni aldonas radikon aŭ ne. Kelkaj eĉ ne bezonas pensi pri radikoj, ili
> restas nacilingve ĉe la koncepto "vorto", kiu permesas, kaj postulas,
> senliman kreskadon sed per alia sistemo.
Estas interesa, ke multaj Akademianoj decidas pri la akceptindeco de
neologismo lau la kriterio, kiom ofte ghi jam estas uzita (por mi tio
ne estus kriterio). Sed same kiel Zamenhof kreis vortojn kiuj ja ne
antaue estis uzitaj, tiel la Akademio rajtas krei novajn radikojn
neniam antaue uzitajn.

>
>> Ni ne aliras la lingvon per normoj. En la okazo de propono de radikoj
>> por oficialigo, ni diskutas pri ĉiu unuopa radiko kaj se laŭ nia
>> komuna
>> prudento la afero ne estas direbla per fundamentaj kaj oficialaj vortoj
>> kaj ne estas oportune direbla per kunmetita vorto, ni proponas ke oni
>> aldonu ĝin al la listo de oficialigindaj radikoj.
>
> _*KAJ* difinas la radikon esperante_. Se mi povus mi grandigus tion
> tiel ke ĝi plenigus la tutan ekranon.
>
> Malmultaj novradikoj supervivas tiun etan provon, la difinon. La
> ceteraj montriĝas evidente samsignifaj, pedante aŭ tro fake
> nuancklarigaj, tro vastaj pro ilia nacilingva deveno, konfuzaj ...
>
> Min ravas la fakto ke en tiu ĉi forumo oni difinas oficialigindajn
> radikojn:
Ankau mi ravas pri tio, sed nur se oficialigindeco pridecidatas
treege malofte.

>
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj
>
> Oni povas samopinii pri ili aŭ ne. Sed ne eblas ignori la klopodon fari
> tion malfermite, publike, serioze kaj sisteme.
>
> Amike, Eduardo.
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Andreas Kueck

unread,
May 17, 2011, 1:44:08 PM5/17/11
to la bona lingvo
On 16 Mai, 20:44, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Andreas:
>
>  > /Kie estas trovebla - lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo
> - la norma bazo, por pravigi la oficiligadon de radikoj?
> /
> Ni ne aliras la lingvon per normoj.

Almenau ne lau chiuj aplikendaj normoj. Kaj ghuste tial mi ja
demandis. Char vi ne aliras la lingvon per chiuj aplikendaj normoj,
kion do entute signifas tio, ke lau vi iu radiko estas
"oficialiginda"? Kaj surbaze de kio la Akademio entute rajtas
oficialigi radikojn lau vi? Laumiakomprene oficialigado de kio ajn
chiam devas havi iun difinitan norman bazon (au leghan bazon, se vi
preferas tiun chi esprimon) - alie ne trafus la esprimo "oficiala".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2011, 2:04:13 PM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

demandis. Char vi ne aliras la lingvon per chiuj aplikendaj normoj,
kion do entute signifas tio, ke lau vi iu radiko estas
"oficialiginda"? Kaj surbaze de kio la Akademio entute rajtas
oficialigi radikojn lau vi?

Mi ne povas respondi nun sed nur la venontn semajnon.

OKAZE DE VOJAĜO MI NE SCIAS, KIOM MI SUKCESOS RESPONDI ĜIS VENONTA MARDO.

Andreas Kueck

unread,
May 17, 2011, 2:47:45 PM5/17/11
to la bona lingvo
On 17 Mai, 14:35, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Andreas skribis:
>
> La responda instruo en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto ne
>
> > povas esti konsiderata lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo,
> > char ghi kontestas la Antauparolon kiel dokumenton kun-akceptitan
> > kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio.
>
> Ĉi tie vi iras el la vidpunkto de unuopa forumano kun ekstrema vidpunkto
> (nome Francisko) al vidpunkto de la tuta forumo.

Pri Renato mi forte dubas, chu lau li la Antauparolo estis kun-
akceptita kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio au ne. La
dilemo de Renato estas jeno: Se li neas, li estas iom izolita kun sia
opinio (li kvazaue Franciskecighas). Se li jesas, li devas ankau
tolere akcepti, ke iuj el liaj asertoj estas refuteblaj per la
Antauparolo. Lia plej bona (kaj efektive de li praktikata) strategio
do estas tio, lasi la aferon daure ne-klara.

> Mi persone klare akceptas
> ke la Antaŭparolo apartenas al en la Bulonja Deklaracio akceptita Fundamento
> de Esperanto,

Dankon por via klara eldiro.

> Vin verŝajne konfuzas kiel iu unuopulo povas entute pensi sisteme pri
> Esperanto sen havi firman opinion pri tio, kaj kiel ni kiel grupo povas
> sisteme kunlabori malgraŭ diversaj opinioj pri tiu demando.

Ne, tio ne konfuzas min.

> Sed memoru ke ne
> ĉiu havas tiel jurecan pensmanieron pri Esperanto kiel vi, kaj ke oni ne
> bezonas tiel jurecan pensmanieron por sisteme aliri Esperanton.

Ankau mi opinias, ke tiucele oni ne nepre bezonas tiel jurecan
pensmanieron. Sed per ghi preskau chiuj lingvaj demandoj estas
decideblaj. Cetere jen listo de ekzemploj:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/34633 .

> En nia forumo ja gravas ke ni plejparte konsentas pri multaj aferoj rilate
> Esperanton. Sed tiu konsento ne troviĝas sur jureca nivelo; do ni ne bezonas
> konsenti pri tio, kiuj partoj de la Fundamento estis akceptita de la Bulonja
> Deklaracio. Oni eĉ ne bezonas konsenti pri la normeco de la Bulonja
> Deklaracio kaj la Fundamento por senchave kontribui al la listo.

Nu, lau Francisko estas erare uzi la (cetere oficialan) vorton "sledo"
en la signifo de la Fundamenta kunmeto "glitveturilo". "Sledo" tamen
ne estas en la listo de simplaj samsignifaj vortoj. Ion tian mi ne
nepre nomus konsento ...

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
May 17, 2011, 5:51:53 PM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/5/17 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
On 17 Mai, 14:35, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Andreas skribis:
[...]

> En nia forumo ja gravas ke ni plejparte konsentas pri multaj aferoj rilate
> Esperanton. Sed tiu konsento ne troviĝas sur jureca nivelo; do ni ne bezonas
> konsenti pri tio, kiuj partoj de la Fundamento estis akceptita de la Bulonja
> Deklaracio. Oni eĉ ne bezonas konsenti pri la normeco de la Bulonja
> Deklaracio kaj la Fundamento por senchave kontribui al la listo.
     Kiu ne konsentas pri tio, ke la Bulonja Deklaracio estas komuna bazo de la Esperantismo, nepre akceptinda de chiuj Esperantistoj, chu tiu ankorau estas Esperantisto ?  Unuvorta respondo povas esti nur la jena : "Ne !".
     Tamen, same kiel preskau chiuj demandoj, ankau tiu ne estas chiurilate plene simpla, se oni pli proksime atentas ghin. Ekzemple, "Esperantistoj" estas, en la Deklaracio mem, jene difinitaj :
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto [...].
 
     Tie ne temas pri iliaj opinioj, temas pri tio, chu ili efektive "scias kaj uzas la lingvon".

      Sed la lingvon difinas la Fundamento, kiu estas "deviga" por chiuj uzantoj de tiu lingvo :

4. [...]  La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
     La devigo ne estas pri la opinioj esprimitaj en la menciita libro, sed pri ne-farado de shanghoj en la Fundamento, kaj ne-deklinigho
de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko


Nu, lau Francisko estas erare uzi la (cetere oficialan) vorton "sledo"
en la signifo de la Fundamenta kunmeto "glitveturilo".

     Ne nur "lau Francisko", sed lau la Deklaracio mem :
Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta [...].

       Nu, "glitveturilo" nepridubeble "povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto»". CHu ne ?
 
     Plu relegadi kaj pripensadi necesas. Sed hodiau mi ne povas plu skribi.
__________________

"Sledo" tamen ne estas en la listo de simplaj samsignifaj vortoj. Ion tian mi ne nepre nomus konsento ...
 
      Tamen mi aldonos, pri la tabelo de la "simplaj samsignifaj vortoj", ke tiu tabelo ne estas plene verkita, sed nur komencita. Ankoraua ne-apero de io en tiu tabelo havas tute nenian signifon.
     Krome, tiu tabelo ne estas senerara (ech la Fundamento ne estas tia).

----------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Andreas Kueck

unread,
May 18, 2011, 1:52:32 PM5/18/11
to la bona lingvo
On 17 Mai, 23:51, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
> 2011/5/17 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

> > Nu, lau Francisko estas erare uzi la (cetere oficialan) vorton "sledo"
> > en la signifo de la Fundamenta kunmeto "glitveturilo".
>
>      Ne nur "lau Francisko", sed lau la Deklaracio mem :
>
> > Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu
> > troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton
> > esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta [...].

Nur se oni pretervidas jenon: La Bulonja Deklaracio celas la verketon
"Fundamento de Esperanto". Tiu verketo inkluzivas ankau la
Antauparolon. Kaj tiu chi permesas interalie la uzadon de novaj vortoj
(oficialaj kaj ne-oficialaj), kiel ekzemple "sledo" (cetere oficiala).
Sekve ankau la uzado de "sledo" estas sankciita de la Bulonja
Deklaracio.

>        Nu, "*glitveturilo*" nepridubeble "povas esti oportune esprimita per
> tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto»". CHu ne ?

Ne. La esprimo "oportune" estas relativa: Jam Bertilo atentigis*) pri
tio, ke kunmeto kiel "glitveturilo" nepre povas esti maloportuna:
"Tute eblas opinii, ke kvinsilaba 'glitveturilo' estas maloportuna,
precipe kiam oni bezonas paroli pri diversaj specoj
de glitveturiloj, kio necesigas ankorau plilongigi tiun vorton au
aldoni klarigan A-vorton. Tio povas jam farighi tre maloportuna por
personoj, kiuj bezonas chiutage multfoje paroli pri tiaj veturiloj.
Por ili dusilaba 'sledo' povas esti treege bonvena faciligo. Aliaj
povas tion prijughi alimaniere. Gravas, ke neniu oficiala dokumento,
kaj certe ne la Fundamento, enhavas ian oficialan malpermeson krei
tiajn vortojn."

Krome jen la opinio**) de Bertilo pri la ideoj de Francisko
karakterizaj pri lia norm-interpreto kompare kun tiu de Zamenhof:

"Zamenhof mem, kiu verkis kaj la Fundamenton, kaj ties Antauparolon
kaj la Bulonjan Deklaracion, tute ne interpretis la rolon kaj sencon
de la Fundamento en maniero ech iomete simila al la tiurilataj ideoj,
por kiuj Francisko laboras. Se oni rigardas la praktikan agadon de
Zamenhof post la apero de la Fundamento, oni devas konstati, ke estas
abismo inter liaj ideoj kaj tiuj de Francisko. Chu vere povas esti, ke
Zamenhof plene miskomprenis la Fundamenton? Mi pensas, ke ne."

*) https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/be70456e8fd50dec?hl=eo
**) https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/c24e0ce69f25884a?hl=eo

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages