antimaterio

2 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Sep 12, 2010, 12:10:01 PM9/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

en la Vikipedio oni ĉi-semajne enfokusigas plibonigon de la artikolo
pri la fizika koncepto 'antimaterio'. Tie oni jam uzas ankaŭ la
alternativon 'kontraŭmaterio', kies preferindeco estas tamen
pridisputata (http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Kontraŭmaterio).

Ĉu laŭ vi 'kontraŭmaterio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia listo)?

En fiziko, oni analoge parolas pri anti/kontraŭprotonoj,
anti/kontraŭneŭtronoj, kaj ĝenerale anti/kontraŭpartikloj.

Amike,

--
Fabio

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 12, 2010, 12:44:26 PM9/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio Bettani:

> Ĉu laŭ vi 'kontraŭmaterio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia listo)?

Mi subtenas la uzon de "kontraŭmaterio", kaj malrekomendas la uzon de
la neoficiala prefikso ANTI-, kiu estas superflua duoblaĵo de
"kontraŭ" (kiam uzata prefiksece).

> En fiziko, oni analoge parolas pri anti/kontraŭprotonoj,
> anti/kontraŭneŭtronoj, kaj ĝenerale anti/kontraŭpartikloj.

Jes.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2010, 1:09:36 PM9/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

Fabio:

> Ĉu laŭ vi 'kontraŭmaterio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia listo)?

Tuj, kiam ĝi refunkcios, mi aldonos ĝin. Ĉiuokaze ni jam havas ĝneralan linio kontraŭ "anti-" kaj multaj linioj kun anti-vortoj.

> En fiziko, oni analoge parolas pri anti/kontraŭprotonoj,
anti/kontraŭneŭtronoj, kaj ĝenerale anti/kontraŭpartikloj.

Bone.

Renato


Johan Derks

unread,
Sep 13, 2010, 4:16:12 AM9/13/10
to la bona lingvo
Fabio:
en la Vikipedio oni ĉi-semajne enfokusigas plibonigon de la artikolo
pri la fizika koncepto 'antimaterio'. Tie oni jam uzas ankaŭ la
alternativon 'kontraŭmaterio', kies preferindeco estas tamen
pridisputata (http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Kontraŭmaterio).

Ĉu laŭ vi 'kontraŭmaterio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia
listo)?


Mi faris min kunlaboranto de Vikipedio, char krom signali
nedezirajhojn gravas shanghi ilin, chu ne ?
Chu vi, Fabio, povas kontroli chu mi komentis en la diskuto pri
'kontraumaterio' en ghusta maniero ?
Antaudankon.

Andreas Kueck

unread,
Sep 13, 2010, 11:47:21 AM9/13/10
to la bona lingvo
On 12 Sep., 18:10, Fabio Bettani <fabio.bett...@gmail.com> wrote:

> Ĉu laŭ vi 'kontraŭmaterio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia listo)?
>

Mi preferas la vorton "antimaterio". Ghi estas internacia, do uzebla
lau Regulo 15, kaj antaumalhelpas interkonfuzon okaze de adjektiva
uzo: Imagu, ke, ekzemple en la scienc-fikcia literaturo k. s., oni
parolas pri "antimateriaj armiloj", do pri armiloj, kiuj utiligas
antimaterion. Se tion chi oni anstatauigas per "kontraumateriaj
armiloj", estas risko de miskompreno ("armiloj kontrau materio").

--
Andreas Kueck

Ronald Schindler

unread,
Sep 13, 2010, 12:09:52 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

--
Andreas Kueck

Mi subtenas vian opinion kaj certas, ke tiu vorto estas sufiche internacia kaj mondkonata.
Ronaldo S

renato corsetti

unread,
Sep 13, 2010, 12:13:44 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi anoncas ke la retejo www.bonalingvo.org rekomencis funkcii.

Kiel unua ago mi registris la linion:

antimateri·o → kontraŭ·materi·o

Amike

Renato

José Antonio Vergara

unread,
Sep 13, 2010, 12:34:24 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi preferas la vorton "antimaterio". Ghi estas internacia, do uzebla
> lau Regulo 15, kaj antaumalhelpas interkonfuzon okaze de adjektiva
> uzo:

lau mi via rezonado estas prava kaj nuancoplena, sed kiel kutime tio
ne impresas Renaton, kiu jam anoncis ke malgrau chio li notis la
vorton "kontraumaterio".

José Antonio

renato corsetti

unread,
Sep 13, 2010, 1:03:08 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> lau mi via rezonado estas prava kaj nuancoplena, sed kiel kutime tio
ne impresas Renaton, kiu jam anoncis ke malgrau chio li notis la
vorton "kontraumaterio".

Mi povus ŝanĝi la linion, se iu konvinkos min ke tiu vorto ne estas "antiesperanta".

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 13, 2010, 2:26:24 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
     SHajnus al mi bedaurinda la kreo de radiko "antimateri/". Kreo de multaj radikoj supozeble estas ne-evitebla. La eviteblajn ni evitu.

     Pri la lerta argumento de Andreo : kiam oni timos, ke adjektiva uzo de iu vortobazo naskus miskomprenojn, oni tiun vortobazon ne uzu adjektive.
     Komparu "kaj/a" el "kaj" kaj "chiel/a" el  "chiel". tiuj oni ne uzu ekster kuntekstoj, en kiuj ili ighus tre klaraj (kontraue, "tamen/a" au "chiom/a" esras tre libere uzeblaj)..



2010/9/13 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 13, 2010, 3:06:10 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

> Mi preferas la vorton "antimaterio". Ghi estas internacia, do uzebla
> lau Regulo 15, kaj antaumalhelpas interkonfuzon okaze de adjektiva
> uzo: Imagu, ke, ekzemple en la scienc-fikcia literaturo k. s., oni
> parolas pri "antimateriaj armiloj", do pri armiloj, kiuj utiligas
> antimaterion. Se tion chi oni anstatauigas per "kontraumateriaj
> armiloj", estas risko de miskompreno ("armiloj kontrau materio").

Prave, sed atentu, ke la lasta argumento estas argumento, kiu ne
koncernas aparte tiajn internaciajn vortojn. Ĝi tute same koncernas
ĉiujn Esperantajn vortojn, en kiuj "kontraŭ-" uziĝas prefiksece antaŭ
O-vorto, kaj kiuj ne devenas de frazeto "kontraŭ X-o":
"kontraŭrimedo", "kontraŭdiro", "kontraŭstaro", "kontraŭbatalo",
"kontraŭsorĉo", "kontraŭrevolucio", "kontraŭpapo", "kontraŭrimarko",
"kontraŭekzemplo" k.a.

Ĉe ĉiu tia vorto, ĉu laŭforme internacia, ĉu pure Esperanta, la
A-vorta formo estas simile dubsenca kiel "kontraŭmateria". Tio ja
povas esti ĝena, sed se tio estas sufiĉa kialo por ekuzi "anti-", tiam
oni devus argumenti por ĝenerala uzo de "anti-" en ĉiuj tiaj vorto (ĉu
internaciformaj, ĉu pure Esperantaj): "antidiro", "antirimedo",
"antiekzemplo" k.t.p.. Ĉu vere tio estas irinda vojo? Se ne, tiam
falas tiu argumento por "antimaterio".

Aparte rimarkindas, ke tia uzo de "anti-" iafoje rezultigas malpli
internaciforman vorton ol la normala uzo de "kontraŭ-": "Antiekzemplo"
estas unu ekzemplo de tio (komparu kun "counterexample" en la Angla,
"contre-example" en la Franca, Kontrprzykład en la Pola, k.t.p.). Tie
do la du argumentoj uzataj de Andreas puŝas en malsamaj direktoj: La
argumento de internacieco pledas por "kontraŭekzemplo", dum la
argumento de vortfara klareco pledas por "antiekzemplo" (ĉar
"antiekzempla" estas unusenca, dum "kontraŭekzempla" estas dusenca).

Harri Laine

unread,
Sep 13, 2010, 3:06:45 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis, 13.9.2010 18:47:

> Mi preferas la vorton "antimaterio".

Mi samopinias kun Andreas kaj aprobas liajn argumentojn.

Krome, "anti" ĉi tie estas preskaŭ pura konvenciaĵo, kaj nur
iom figure interpreteblas kiel io "kontraŭa" aŭ "opozicia". Se
kontraŭi "anti"-materion kaj "anti"-materierojn, oni povus
same kontraŭi ekz. la nomon iks-radioj (aŭ X-radioj)
argumentante, ke "ikso" ne estas oficiala vorto, kaj eĉ pli
terure X eĉ ne estas esperanta litero!

Ĉi tie fakte "anti-" estas nur ero de nomo, kun nebula ligo
al la ideo "io kontraŭa, negativa, malnormala sed kun certa
sistema rilato al la normala", kaj se la
historio de fiziko estus decidinta alie, la prefikso aŭ
epiteto povus esti alispeca: eble ni parolus pri Z-materio
aŭ Zamenhofaj partikloj.

Ĉi tiajn aferojn fiksos nur reala faka literaturo. Se mi
estus verkanta lernolibron pri partikla fiziko, mi eble
cerbumus, ĉu utilus enkonduki en Esperanton vortojn kiel
"malmaterio", "malprotonoj", "malhidrogeno". Mi apenaŭ
faros ion tian, sed sentas iom da tento...

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2010, 3:27:36 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> Ĉi tiajn aferojn fiksos nur reala faka literaturo. Se mi
estus verkanta lernolibron pri partikla fiziko, mi eble
cerbumus, ĉu utilus enkonduki en Esperanton vortojn kiel
"malmaterio", "malprotonoj", "malhidrogeno". Mi apenaŭ
faros ion tian, sed sentas iom da tento...

Harri, ĉu vi povas klarigi per popolaj vortoj kompreneblaj ankaŭ de nefizikisto, kio estas antimaterio, ĉu io pli proskima al kontraŭmaterio, ĉu io pli proksima al malmaterio.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 13, 2010, 4:14:20 PM9/13/10
to la bona lingvo
On 13 Sep., 21:06, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Ĉe ĉiu tia vorto, ĉu laŭforme internacia, ĉu pure Esperanta, la
> A-vorta formo estas simile dubsenca kiel "kontraŭmateria". Tio ja
> povas esti ĝena, sed se tio estas sufiĉa kialo por ekuzi "anti-", tiam
> oni devus argumenti por ĝenerala uzo de "anti-" en ĉiuj tiaj vorto (ĉu
> internaciformaj, ĉu pure Esperantaj): "antidiro", "antirimedo",
> "antiekzemplo" k.t.p.. Ĉu vere tio estas irinda vojo? Se ne, tiam
> falas tiu argumento por "antimaterio".

Mi opinias, ke "*antirimedo", "*antirimeda", "*antiekzemplo",
"*antiekzempla" k. c. havas nek tradicion nek ion alian, por ke ili
povu bone esti uzataj en Esperanto, dum al tiu chi jam dekomence
apartenas la internacia vorto "antimaterio" (ech antau ol tiun aferon
oni antaudiris au malkovris), kaj ke tiun vorton oni ne fush-
anstatauigu per "*kontraumaterio".

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Sep 13, 2010, 4:27:47 PM9/13/10
to la bona lingvo
On 13 Sep., 21:06, Harri Laine <harri.la...@iki.fi> wrote:

> Se mi
> estus verkanta lernolibron pri partikla fiziko, mi eble
> cerbumus, ĉu utilus enkonduki en Esperanton vortojn kiel
> "malmaterio", "malprotonoj", "malhidrogeno".

Harri, Harri, mi, fizikisto, diras al vi: Se la bonlingvistoj
anstauigas "antimaterio" per "kontraumaterio", ili faras grandan pekon
kontrau la fiziko; se ili anstatauigas per "malmaterio", ili faras
pardoneblan krimeton ...

--
Andreas Kueck

Harri Laine

unread,
Sep 13, 2010, 4:56:03 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

> Harri, ĉu vi povas klarigi per popolaj vortoj kompreneblaj
> ankaŭ de nefizikisto, kio estas antimaterio, ĉu io pli
> proskima al kontraŭmaterio, ĉu io pli proksima al malmaterio.

Se mi tion kapablus fari, mi certe meritus Nobel-premion
en la fako sciencopopularigo, se tia ekzistus.

Eble mi anstataŭe faru demandon al vi.

Ni supozu, ke unu tagon vi enspezas 10 eŭrojn kaj enpoŝigas tiun
vian tutan havaĵon. Nun estas "mono" en via poŝo. Vi elspezas
ĝin kaj havas nenion.

La sekvan tagon vi ricevos 10 eŭrojn prunte de via amiko Karlo kaj,
elspezinte ĝin, vi havas en la poŝo nur slipon, kiu diras "memoru
repagi 10 eŭrojn al Karlo".

Ĉu oni povas nomi tiun slipon "kontraŭmono", ĉu "malmono" aŭ eble
"antimono"? (Tiu lasta bedaŭrinde estus dubasenca.)

Al la naturo de la afero apartenas, ke kiam vi poste sukcese reakiros
10 eŭrojn, vi povas konstati ke la akirita mono iel nuligas la
slipeton en via poŝo, ĉar vi tuj repagas la ŝuldon, forĵetas la
slipon kaj vi estas ree gaja senŝulda senhavulo. Tio igas vin laŭte
ĝojkrii "hura!".

La monbileto (materio) renkontas la ŝuldoslipon (antimaterion), kaj
restas nur laŭta "hura!" (paketo da radiado, t.n. fotono), kiu
disflugas tra la universo.

La bileto kaj slipo havas mason, ili estas tuŝeble realaj,
sed post la renkontiĝo ili malaperas el via vivo, kaj restos nur la
eĥa ĝojkrio. Ĉu la slipo pli proksimas al kontraŭmono, ĉu al malmono,
ĉu al io alia?

Estas iom da vero en la analogeco (materio-monbileto,
antimaterio-ŝuldoslipo, fotono-hurao), sed ne kredu ĝin senproblema.
Antimaterio ne estas videbla fenomeno en nia ĉiutaga ĉirkaŭaĵo.
En la praktiko oni eble iam spertas tn. PET-bildigon en medicino.
Mi ne analizas la literojn PET, ĉar pri ties esperantigoj ni tro
longe diskutus, sed tiu "P" rilatas al unu antipartiklo.

Amike
Harri

Harri Laine

unread,
Sep 13, 2010, 5:02:36 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi skribis antaŭ ne longe:

> argumentante, ke "ikso" ne estas oficiala vorto, kaj eĉ pli
> terure X eĉ ne estas esperanta litero!

kaj tuj poste rimarkis, ke "iks" fakte estas jam oficiala (9oa),
kaj do forfalu duono el mia frazo. Mi ne penos trovi alian
ekzemplon. Eble mia penso kompreneblas.

Harri

Guillem GB

unread,
Sep 13, 2010, 6:20:28 PM9/13/10
to la bona lingvo
Saluton,Johan.

Laû mi la logika ideo estus "malmaterio", la vorto kontraû ne taûgas.
Ne temas pri io kontraû io sed io kiu estas male.
Mi preferus antimaterio.
Ĝis

Guillem

ro-esp

unread,
Sep 13, 2010, 7:12:05 PM9/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

> ?u la? vi 'kontra?materio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia
> listo)?

mi konsentas kun Andreas kaj la alia Ronaldo, ke ne. "kontraw" estas
tiom vastsignifa ke tiu vorto ne helpus faciligon. "mi estas kontraw
la muro" ne egalas al "mi trovigxas kontraw la muro"

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
Harri:
>> ?i tiajn aferojn fiksos nur reala faka literaturo. Se mi
>> estus verkanta lernolibron pri partikla fiziko, mi eble

>> cerbumus, ?u utilus enkonduki en Esperanton vortojn kiel
>> "malmaterio", "malprotonoj", "malhidrogeno". Mi apena?
>> faros ion tian, sed sentas iom da tento...

Se esp-o estintus vaste uzata antaw (ol?) oni ekpensis pri tiaj
partikloj, tiuj eble estus la vortoj
>
> Harri, ?u vi povas klarigi per popolaj vortoj kompreneblaj anka? de
> nefizikisto, kio estas antimaterio, ?u io pli proskima al
> kontra?materio, ?u io pli proksima al malmaterio.

Tio apenaw eblas. Unue oni komprenu kio estas protono, elektrono, newtrono.
due oni komprenu kio estas elektra sxargxo. Trie oni imagu ion havanta
mason de elektrono, sed sxargxo de protono, aw inverse.

Iuj (eble mise) asertas ke antimaterio estas maso kiu iras kontraw la
tempo. Se tio veras, ie ekzistas malkosmo/antikosmo, aliflanke de la
pra-eksplodego

gxis, Ronaldo N


Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2010, 4:50:13 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Harri, pro via giganta provo klerigi min pri antimaterio.

> Ĉu la slipo pli proksimas al kontraŭmono, ĉu al malmono,
ĉu al io alia?

Ŝajnas al mi, ankaŭ el aliaj reagoj, ke "malmaterio" estus pli proksima al tio, pri kio temas.

Amike

Renato


Cvi Solt

unread,
Sep 14, 2010, 5:07:00 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sxatas "malmaterio"n (nur la vorton) kaj la aliajn parencajn terminojn.

Gxi estas tre tauxga, kaj multe pli klara kaj tujkomprenebla ol kontrauxmaterio.

Cvi



2010/9/14 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Dankon, Harri, pro via giganta provo klerigi min pri antimaterio.

> Ĉu la slipo pli proksimas al kontraŭmono, ĉu al malmono,
ĉu al io alia?

Ŝajnas al mi, ankaŭ el aliaj reagoj, ke "malmaterio" estus pli proksima al tio, pri kio temas.

Amike

Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2010, 6:28:02 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> se ili anstatauigas per "malmaterio", ili faras
pardoneblan krimeton ...

Mi faris tiun pardoneblan krimeton en niaj listoj.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Sep 14, 2010, 7:07:25 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ŝajnas al mi, ankaŭ el aliaj reagoj, ke "malmaterio" estus pli proksima al tio, pri kio temas.

Laŭ mi ne. Kontraŭmaterio/antimaterio ja estas materio, nur alispeca.
Ĝi pli vere estas materio ol la amuza antimono de Harri estas speco de
mono. Oni povas bone imagi tutan universon, kiu konsistus plene el
kontraŭmaterio, kaj kiu funkcius same konkrete kaj reale kial nia nuna
universo.

Kontraŭmaterio estas materio, sed ĉiu el ĝiaj konsistigaj eroj
(partikloj) havas unu econ, kiu estas inversa kompare kun la ordinara
speco de tia partiklo. Ekzemple: Dum ordinaraj elektronoj estas
negative ŝargitaj, kontraŭelektronoj estas pozitivaj (tial ili nomiĝas
ankaŭ pozitronoj). Dum ordinaraj protonoj estas pozitive ŝargitaj,
kontraŭprotonoj estas negativaj. K.t.p. En plej multaj okazoj temas
pri inversigo de la elektra ŝargo, sed ĉe iuj specoj de partikloj
temas pri alia eco, kiu havas la inversan valoron kompare kun ordinara
materio.

Sed tiuj strangaj inversspecaj partikloj tamen povas esti eroj de
materio, kiu estas tute konkreta kaj palpebla - sed nur fare de homoj,
kiuj mem konsistas el kontraŭmaterio. Se ordinara materio kontaktiĝas
kun kontraŭmaterio, ambaŭ neniiĝas - ĝuste kiel Harri rakontis.

Estas granda kan nesolvita mistero, kial nia universo enhavas praktike
nur ordinaran materion, dum kontraŭmaterio apenaŭ troveblas: laŭ la
teorio pri la Praknalo, devus tiam esti kreiĝinta same multe da
kontraŭmaterio kiel da materio, sed iam iel praktike malaperis (aŭ ie
kaŝiĝis) tiuj amasegoj da kontraŭmaterio. Kontraŭmaterio tamen estas
kreebla, sed nur tre malfacile. (Iel tiel... mi ne estas fizikisto.)

Laŭ mi la nomo "kontraŭmaterio" estas tute trafa. Komparu kun
"kontraŭargumento", kiu ja estas argumento plenrajte, sed kiu iel iras
en la kontraŭa direkto. Ne temas pri malargumento. Simile
"kontraŭdiro" estas diro, ne maldiro, sed ĝi esprimas la malon: grava
eco de la diro (ĝia senco) havas la inversan valoron (kompare kun alia
diro), tute analoge al kontraŭelektronoj kompare kun elektronoj. Tute
simile kontraŭmaterio ne estas malmaterio (tio eble estus spirito...),
sed ja materio (eĉ se stranga).

Oni povus akcepti la vorton "antimaterio", sed tiam prefere kiel
unuradikan vorton ANTIMATERI/ + O-finaĵo. Sed kiam oni konstatas, ke
vere temas pri tuta familio de tiaj radikoj: ANTIELEKTRON/,
ANTIPROTON/, ANTINEŬTRON/, ANTIKVARK/..., tiam ŝajnas al mi, ke
preferindas uzi veran vortfaradon, kaj tiam "kontraŭ-" tute bone
taŭgas. Enkonduki novan prefikson ne necesas, precipe ne se oni ne
povas difini por ĝi signifon iel alian ol la signifo, kiun jam havas
"kontraŭ".

Do, ekuzi ANTI- kiel efektivan prefikson, tamen samsignifan kiel
"kontraŭ-", sed uzotan nur kiam la internaciaj vortoj komenciĝas per
"anti-", ŝajnas al mi tro Interlingvaisma. Uni kelkajn pliajn
radikojn, kiuj komenciĝas per "anti..." estas akcepteble, sed ege
malekonomie.

renato corsetti

unread,
Sep 14, 2010, 7:15:38 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Laŭ mi la nomo "kontraŭmaterio" estas tute trafa.

Mi volonte kredas tion. Ŝajnas ke kelkaj opiniis ĉi-matene ke temas prefer pri "mal-materio". Letinte viajn klarigojn, mi remetas "kontraŭmaterio".

> Oni povus akcepti la vorton "antimaterio"

"Faru ĝin nur la mefisto", kiel diras la poeto.

Renato

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2010, 8:15:22 AM9/14/10
to la bona lingvo
Andreas Kueck:
> Harri, Harri, mi, fizikisto, diras al vi: Se la bonlingvistoj
> anstauigas "antimaterio" per "kontraumaterio", ili faras grandan pekon
> kontrau la fiziko; se ili anstatauigas per "malmaterio", ili faras
> pardoneblan krimeton ...


Kiel 'teoria fizikisto' mi respondas al Andreas ("Ĝi estas internacia,
do uzebla lau Regulo 15.")

Tion la vorto 'antimaterio' dividas kun centoj da aliaj internaciaj
vortoj, sed tamen feliche en chi-tiu retdiskutlisto ni klopodas filtri
tiujn internaciajn vortojn kiuj estas vere necesaj.
La konsekvenco de 'Regulo 15' nur povas esti, ke esperantistoj devas
akcepti ke aliaj, kiuj ne estas informitaj pri la preferata lingvouzo
uzas ĝin. La preferata lingvouzo estas lingvouzo kiu estas proksima al
ĉiuj homoj, ne nur intelektuloj.
Do, ni havas du 'tavolojn' de Esperanto, tiun de la (eŭropa)
intelektularo kaj tiun de la edukita tutmonda amaso. La edukita amaso
ne kaptos la signifon de nova 'prefikso' anti. Eĉ se ĝi en la propra
lingvo jam konatiĝis kun iu transskribaĵo de 'antimaterio', ĝi
komprenos la signifon de 'kontraŭ-'.

Por ne-fizikistoj: La partikloj kun prefikso 'kontraŭ' estas
matematike priskribitaj de matematika formulo (ondoformulo de
Schrødinger, kiu povas esti interpretata kiel ŝancprognozo ke partiklo
kun difinita rapido troviĝas en certa loko), kiu diferencas de sama
formulo pri la origina (ne-kontraŭ)partiklo en tio, ke unu parametro,
la maso, havas kontraŭan signon (negativan anstataŭ pozitivan) kaj la
aliaj parametroj (elektrika ŝarĝo, magneta spino k.a.) , havas la
saman signon. Teorie la du kontraŭaj partikloj povas 'estingi' unu la
alian, sed en fizika realo ili ne renkontas unu la alian en tia pura
(ambaŭ partikloj havas la saman rapidecon ktp) stato, ke tio okazas.
Ĉu en la kosmo ekzistas gigantaj konglomeraĵoj de kontraŭmaterio,
neatingebla de konglomeraĵo de normala materio, ne estas – kiom mi
scias – certa. En nukleaj eksperimentoj oni povas produkti
kontraŭmaterion.

Amike,
Johan

José Antonio Vergara

unread,
Sep 14, 2010, 8:41:05 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Harri pro la bela, brila klarigo!

Lau tio, mi pli kaj pli shatas la formon "malmaterio"

José Antonio

Marcos Cramer

unread,
Sep 14, 2010, 9:29:07 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute konsentas kun la bonaj argumentoj de Bertilo por preferi "kontraŭmaterio" kaj al "antimaterio" kaj al "malmaterio".

Renato responde al Bertilo:


> Letinte viajn klarigojn, mi remetas "kontraŭmaterio".

Sajnas ke vi ankoraŭ ne remetis "kontraŭmaterio". Mi tre ĝojus, se vi tion efektive farus.

Amike,

Marcos

Harri Laine

unread,
Sep 14, 2010, 10:34:04 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi tute konsentas kun la bonaj argumentoj de Bertilo por preferi
> "kontraŭmaterio" kaj al "antimaterio" kaj al "malmaterio".

Mi tute malkonsentas kun vi, malgraŭ la bonaj argumentoj..

Harri

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2010, 10:47:28 AM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 


> Sajnas ke vi ankoraŭ ne remetis "kontraŭmaterio". Mi tre ĝojus, se vi tion efektive farus.

 

Fakte nun mi faris. De tempo al tempo okazas krizetoj en la mondo ekster la komputilo.

 

Amike

 

Renato

 

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 14, 2010, 1:40:31 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri skribis:

Por klareco mi volas aldoni, ke mi bone komprenas kaj respektas la
argumentojn kaj rezonadon de Harri, kvankam mi mem konkludas alie.

Sed tamen mi eble prezentu alternativan rezonadon, kiu eble estas
pripensinda. Ĝi gvidas al "antimaterio"!

Oni povus pripensi rigardi ANTI- kiel specialan fakan prefikson por
fiziko (apud eventualaj aliaj specialaj fakaj uzoj de ĝi). Oni povas
decidi, ke ANTI- konvenas en fiziko por precize tiu senco, kiun mi kaj
Harri provis klarigi. Ĝi tiam uziĝus en vortoj kiel "antimaterio",
"antineŭtrono" k.s., sed ne en vortoj kiel "antitusa" kaj
"antifaŝisto" (troveblaj en PIV2005).

Anna certe kontraŭdiros, ke tio simple estos prenita kiel preteksto
por ajna uzo de "anti-" anstataŭ "kontraŭ-" kiam ia pli aŭ malpli
internacia vorto tion subtenas, kaj kredeble ŝi pravos...

Leo De Cooman

unread,
Sep 14, 2010, 3:31:29 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/09/2010 17:13, renato corsetti skribis:

> Kiel unua ago mi registris la linion:
>
> antimateri·o → kontraŭ·materi·o
Ambaŭ vortoj ne klarigas, pri kio fakte temas. Kiel ni povas mallonge
diri, ke temas pri materio, kiu havas inversajn elektrajn ŝarĝojn? Ĉu
"inversŝarĝa materio"?

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Sep 14, 2010, 3:33:33 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/09/2010 17:13, renato corsetti skribis:
> Kiel unua ago mi registris la linion:
>
> antimateri·o → kontraŭ·materi·o
Aldone al mia antaŭ mesaĝo:
... aŭ ŝarĝinversa materio?

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2010, 2:32:02 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> tio simple estos prenita kiel preteksto
por ajna uzo de "anti-" anstataŭ "kontraŭ-" kiam ia pli aŭ malpli
internacia vorto tion subtenas

Tion atestas la tuta historio de Esperanto.

Amike

Renato


renato corsetti

unread,
Sep 14, 2010, 2:40:26 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> temas pri materio, kiu havas inversajn elektrajn ŝarĝojn? Ĉu
"inversŝarĝa materio"?

Finfine vera tehhnikisto, kiu diras al ni pri kio temas.

Eble tio estas tro malfacila por ni kaj por la jhurnalistoj, kiuj disvastigis la aferon.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Sep 14, 2010, 3:05:12 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> temas pri materio, kiu havas inversajn elektrajn ŝarĝojn? Ĉu
> "inversŝarĝa materio"?

> Finfine vera tehhnikisto, kiu diras al ni pri kio temas.

Plej ofte temas pri inversa ŝarĝo, sed en iuj okazoj temas pri inversa
alio. Ekzemple neŭtronoj havas neŭtran ŝarĝon same kiel
kontraŭneŭtronoj. Kio inversas ĉe kontraŭneŭtronoj estas ege komplika
kaj apenaŭ komprenebla por nefakuloj (inkluzive min).

Harri Laine

unread,
Sep 14, 2010, 3:25:45 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Ĉu "inversŝarĝa materio"?

Ne. Kaj mi preferas ne inventi novajn difinojn de antimaterio.
Unue, ne estas "ŝarĝo" sed "ŝargo", krom se ni jam decidis
fortraduki la elektran signifon de "ŝargo".
Due, ne ĉio antimateria havas inversan ŝargon. Ekz.
antineŭtrono diferencas de neŭtrono nur tre subtile, per
la interna strukturo, kaj ambaŭ estas tute senŝargaj.

"Inversa materio" estus imagebla, ĉar "anti" en "antimaterio"
povas esti komprenata kiel "inversa" aŭ simple "nenormala",
"alispeca". Mi tamen skribos "antimaterio", se ne aperas
mondskuaj argumentoj.

Harri

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 14, 2010, 3:47:01 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> Unue, ne estas "ŝarĝo" sed "ŝargo"

Jes, tute prave. Mi mistajpis en mia lasta mesaĝo.

Fra Simo

unread,
Sep 14, 2010, 4:13:09 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Post lego de la antauaj mesaghoj chi-temaj, mi estis ekskribonta proksimume tion saman, kiel jhus Bertilo. Leginte lian tekston, mi ne rediros la tuton, sed nur aldonas, ke mi konsentas.
     Interalie pri tio mi konsentas kun Bertilo, ke "mal/materi/o", per si mem tre bela vorto por metafizikistoj, kiuj pri ghia ebla signifo pripensadu [atentu, ke "metafizik/o" estas akceptebla en Esperanto, se ion pli bonan oni ne trovas, sed ne  la NPIV-a kaj kontrau-Akademia "meta/fizik/o" !°], ne taugus por nia nun priparolata fizikista termino.
     Pri "antimaterio", mi speciale tion rememorigas, ke, kvankam ankau mi komprenas, kial iuj el ni volus ghin havi, ghi kunhavus tro gravan malbonon : au, se oni ghin komprenus kiel
"antimateri/o", ke necesus paralele krei dekojn da similaj novaj radikoj, kio tro multe kostus (char, kion ni neniam forgesu nek lasu forgesi, Esperanton karakterizas, ke per relative malmultaj vorteroj oni faras tre multajn vortojn), au, se oni ghin komprenus kiel "anti/materi/o", ke oni kreus unu novan vorteron "anti/", shajne mem ne  nepre utilan kaj preskaiu certe tuj misuzotan sub influo de multaj alilingvaj vortoj komencighantaj per "anti..." signifanta precize la samon, kiel "kontrau/..." kaj neniel rilatantaj al nia termino. Cetere, la malbonlingvanoj kutime ne konscias pri la diferenco inter vorto kaj vortero, pro kio ankau imite al "antimateri/o", ties unublokecon ne rimarkante, ili kreus amason da monstrajhoj.

     Pro unu plia, alispeca kialo "antimateri/" shajnas al mi malshatinda : ghi estas hhimereca monstrajho parte greka, parte latina.
     CHi tie ne temas pri farado de vortoj interne de Esperanto per kunmetado de vorteroj, sed pri kreado de radiko per cherpado el iu antau-Esperanta fonto. Simila monstrajho estas "automobil/o", pri kiu mi ne scias, chu ni pro tio devas ghin kontaubatali ("motor/char/o" pli bele kaj pli klare diras la samon), au chu, pro tio, ke chiuj ghin jam konas, indas, ke ghi restu kiel la "escepto la regulon konfirmanta". Homoj filologie malkleraj emas proponi novajhojn simile monstrecajn (ekzemple "metalingv/o", kiun oni devas kritiki tre simile al "anti/materi/o"). Ni, se iel eblas, ne imitu ilin..


2010/9/14 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
Renato:

> Ŝajnas al mi, ankaŭ el aliaj reagoj, ke "malmaterio" estus pli proksima al tio, pri kio temas.

Laŭ mi ne. [...]

Andreas Kueck

unread,
Sep 14, 2010, 4:19:48 PM9/14/10
to la bona lingvo
On 14 Sep., 13:07, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Laŭ mi la nomo "kontraŭmaterio" estas tute trafa. Komparu kun
> "kontraŭargumento", kiu ja estas argumento plenrajte, sed kiu iel iras
> en la kontraŭa direkto. Ne temas pri malargumento. Simile
> "kontraŭdiro" estas diro, ne maldiro, sed ĝi esprimas la malon: grava
> eco de la diro (ĝia senco) havas la inversan valoron (kompare kun alia
> diro), tute analoge al kontraŭelektronoj kompare kun elektronoj. Tute
> simile kontraŭmaterio ne estas malmaterio (tio eble estus spirito...),
> sed ja materio (eĉ se stranga).

Mi opinias, ke ...

1) "kontrauekzemplo" prave nomighas tiel, char ghi estas ne la malo
(la inverso) de io, sed io, kio montras ion kontrauan;
2) "kontrauargumento" prave nomighas tiel, char ghi estas ne la malo
(la inverso) de io, sed io, kio kontrauas ion;
3) "malpleneco" prave nomighas tiel, char ghi ne estas io kontrau io
alia, sed la malo (la inverso) de pleneco;
4) "kontraumaterio" (anstatau "antimaterio") malprave nomighas tiel,
char ne temas pri io, kio kontrauas ion;
5) "malmaterio" estas eble tolerebla bonlingvajho por "antimaterio",
char "malmaterio" ne estas io kontrau io alia, sed la malo (la
inverso) de materio.

Mi opinias, ke inverseco estas pli bone esprimata per "mal'", ol per
"kontrau", kaj ke kontraueco estas pli bone esprimata per "kontrau",
ol per "mal'".

En la okazo de antimaterio temas pri inverseco.

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Sep 14, 2010, 4:25:09 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
    Malshatanto de "kontrau/materi/o" povus pledi favore al "materi/o invers/a". Mi opinias, ke tiu lasta estus akceptebla; kvankam "kontrau/materi/o" en la nuna momento shajnas al;mi preferinda, char Esperantistoj sentas ke 'kontrau/..." respondas al "anti..." de iuj aliaj lingvoj.,

2010/9/14 Fra Simo <fra...@gmail.com>

Fra Simo

unread,
Sep 14, 2010, 4:55:02 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
    La jhusan kontribuajhon de Andreo mi legis post la sendo de mia proponeto, ke "materi/o invers/a" povus taugi (unue mi estis pensinta pri "invers/a/sharg/a", sed shajnas al mi, ke "invers/a" sufichus).
    Tio, kion Andreo skribas pri "inverseco" kaj "kontraueco" la proponeton plifortigas.

    La maniero, kiel Andreo provas nin apogi sur konsiderado de ekzemploj principe shajnas al mi bona. Tamen mi ne konsentas pri lia konkludo, ke "mal/materi/o" chi tie taugus.
     La rezonado de Bertilo shajnas al mi pli trafa.
     Inverseco ja pli proksimas al kontraueco, ol al mal-eco.


2010/9/14 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
On 14 Sep., 13:07, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Laŭ mi la nomo "kontraŭmaterio" estas tute trafa. [...]

> simile kontraŭmaterio ne estas malmaterio (tio eble estus spirito...),
> sed ja materio (eĉ se stranga).

Mi [t. e.  Andreo K.] opinias, ke ...
[...]

Leo De Cooman

unread,
Sep 14, 2010, 6:25:03 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/09/2010 20:47, Bertilo Wennergren skribis:

>> > Unue, ne estas "ŝarĝo" sed "ŝargo"
> Jes, tute prave. Mi mistajpis en mia lasta mesaĝo.
Ankaŭ mi mistajpis.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Sep 14, 2010, 6:55:16 PM9/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Bedaurinde ni havas du "fadenojn" (chu vere chi tiel oni diru ?), unu kun titolo "anti-materi-o" kaj unu kun titolo "antimateri-o", kiuj temas pri la samo. Indus tiujn du kunfandi al unu. Mi ne scias, kiel tion fari, nek chu tio iel estas farebla. Se ne fareble, mi petas, ke nur la unuan au nur la duan ni plu plilongigu.

    Nenio jhus venis kontraui niajn pli fruajn argumentojn malfavorajn al "anti(/)materi/o". Tiuj restas fortaj, lau mia opinio  decidige.
     Sed la emo al uzo de "invers/" multe plifortighis per tio, kion mi jhus legis sub
"anti-materi-o". Sub "antimateri-o"  mi antau iompli ol horo skribis la jenon, kion kelkaj el vi jam legis :
    La jhusan kontribuajhon de Andreo mi legis post la sendo de mia proponeto, ke "materi/o invers/a" povus taugi (unue mi estis pensinta pri "invers/a/sharg/a", sed shajnas al mi, ke "invers/a" sufichus).
    Tio, kion Andreo skribas pri "inverseco" kaj "kontraueco" la proponeton plifortigas.
    SHajnas al mi, ke "rssh" estas por iuj malfacile elbushigebla. Pro tio mi preferas mian "invers/a/sharg/a" al la Renata "invers/sharg/a". Sed chi tio ne tre gravas. La Leona "sharg/invers/a" shajnas al mi malpli klara, kvankam ankau ghi, iom pli "streche", estus pravigebla. Tio gravas, ke tra nia tuta ssv-tabelaro ni same kondutu al samastrukturaj adjektivoj, krom se pro iu preciza esceptiga kialo.
     Mi opinias, ke la uzo de "sharg/" estus pravigebla malgrau tio, ke ankau senshargaj materieroj estas inversigataj, char la materion invers((a)sharg)an karakterizas, ke en ghi la shargoj, kiam tiuj ekzistas, estas inversaj je tiuj en la materio ordinara. Sed shajnas al mi, kiel vi jam scias, ke "materi/o invers/a" povus sufichi.
     Pri preferado al chi tiu au respektive al "kontrau/materi/o" mi ankorau ne firmas. Sed mi tre petas de Renato, ke li ne enmetu ambau tiujn : vortaro devas helpi al siaj uzantoj, ne starigi problemojn por ili.
     Kvankam mi mem ne firmas, mi opinias, ke ni preferu fortradukon per
"materi/o invers/a" (au per "materi/o invers/a/sharg/a", se mi konvinkis vin, ke uzo de "sharg/" estas ebla, sed ne, ke ghi ne estas nepre necesa), pro tio, ke ankau tiuj el ni, kiuj ne volus akcepti la alian, tiun opinias akceptebla.


2010/9/14 Harri Laine <harri...@iki.fi>
Leo De Cooman skribis:

Ĉu "inversŝarĝa materio"?

Ne. Kaj mi preferas ne inventi novajn difinojn de antimaterio.
[...].

renato corsetti

unread,
Sep 15, 2010, 2:09:42 AM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  Sed mi tre petas de Renato

Verdire mi ne scias, kion fari. Kompreninte, ke oni povas kompreni pri kio temas, mi tamen ne kuraĝas mem decidi inter “kontraŭ-materi-o”, “mal-materi-o” kaj “invers-a materi-o”.

Mi emus lasi la tri variaĵojn, ĝis estos klara plimulto por unu el ili. Kion vi pensas?

Amike

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Sep 15, 2010, 5:28:01 AM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
 

Mi emus lasi la tri variaĵojn, ĝis estos klara plimulto por unu el ili. Kion vi pensas?

Mi kontraŭas havi tri alternativojn por unu faka termino kun klara signifo. Ni havu nur unu alternativon por tia faka termino.

Ŝajnas al mi, ke post la bonaj argumentoj de Bertilo kontraŭ "malmaterio" neniu plu defendis "malmaterio" en ĉi tiu listo? Do almenaŭ la alternativon "malmaterio" ni jam povas elpreni el la listo.

Inter "kontraŭmaterio" kaj "inversa materio" mi ne havas fortan preferon, sed nepre ni listigu nur unu el la du.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Sep 15, 2010, 5:37:37 AM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

> Ni havu nur unu alternativon por tia faka termino.

 

Principe mi samopinias.



> Do almenaŭ la alternativon "malmaterio" ni jam povas elpreni el la listo.

 

Ĉu vere ne plu estas subtenantoj de “malmaterio”?

 

Do, ni atendu reesprimojn aŭ esprimojn de aliaj, kiuj ne esprimis sin.

 

Cetere, kio pri la vjetnama, japana, ĉina, ktp. ?

 

Amike

 

Renato

 



Inter "kontraŭmaterio" kaj "inversa materio" mi ne havas fortan preferon, sed nepre ni listigu nur unu el la du.

Amike,

Marcos

--

Johan Derks

unread,
Sep 15, 2010, 5:43:30 AM9/15/10
to la bona lingvo
La ekspliko de Bertilo Wennergren pri anti/kontraumaterio estas
perfekta, la mia parte erara, kaj mi tute samopinias kun li, ech, se
li emas retirighi iom antau la favorantoj de antimaterio.

Tamen la esploreto de Andreas elvokas che mi alian diskutfaktoron.
La prefikso mal- estas baze destinita al vortoj kun a-karaktero. Se
ghi trovighas antau o-vorto, tio estassubstantigo de a-vorto: bona -->
malbona --> malbono.
En la granda plimulto de kazoj la efekto de mal- al propreco estas ne
inversigo (= kreo de inversa propreco), sed inversigo de la grado de
cheesto de la propreco, ekzemple: profunda --> malprofunda (# alta),
alta --> malalta (# malprofunda), plena --> malplena. (Ujo povas esti
plena en nur unu maniero, nome tute plena, tial la inversigo de la
grado de cheesto de pleneco ankau estas tuta: malplena.)

Estas esceptoj, ekzemple la vorto malkuragha havas du signifojn: tima
kaj poltrona. La enkonduko de poltrona kaj kovarda supozeble estighis
el tio, ke oni bezonas terminon por indiki proprecon inversan al
kuragheco (ekz. ataki iun kontrau la dorso). Lau mia opinio la celata
signifo bezonigas novan vorton, char esence malkuragha signifas
cheesto de malmulte da kuragho.
La radiko materi' estas o-karaktera. De ghi deriveblas materia kaj do
malmaterio unuavide devus signifi io kio estas malmateria. Sed kio
estas malmateria ? Mi ne kredas, ke en la normala lingvosento oni
pensas pri anti/kontraumaterio. Se oni diras, ke io estas materia, oni
celas la senseblon, palpeblon, videblon ktp. Tial malmateria povus
signifi ne-sensebla, spirita (lau helena filozofio), etera.
Asigno de nova signifo, tiu de anti/kontraumaterio, estus kontrau la
karaktero de derivado pere de mal, kaj nur komprenebla de tiuj
(fakuloj) kiuj kvazaue komprenas malmaterio kiel novan radikon.
La vorto kontrau ne havas, kiel montras la ekzemploj de Andreas, tiun
efekton kiun havas mal-. La maleco nur konsistas en tio, ke
kontrauekzemplo (pli)MALfortigas (grado de forteco) la argumenton por
la tezo, subtenata de la ekzemplo. Oni ne utiligas 'kontrau', char ghi
NE estus la inverso (kion asertas Andreas), sed char ghi ESTAS tiu
inverso (agas neniige al la ekzemplo) kaj char inverso ne povas esti
siginfigita de 'mal-', oni ne diras malekzemplo.
Anti/kontraumaterio povas neniigi materion, do oni povas uzi kontrau.

Resume: du kontrauargumentoj kontrau malmaterio.
1. Ghia derivigho ne sekvas la reghan gramatikan vojon tra 'materia'.
2. 'mal' havas la semantikan valoron de inversigo de la grado de
cheesto de propreco kaj ne de neniigo

Amike,
Johan

Andreas Kueck:

Cvi Solt

unread,
Sep 15, 2010, 12:44:08 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/9/15 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Marcos:

 

> Ni havu nur unu alternativon por tia faka termino.

 

Principe mi samopinias.



> Do almenaŭ la alternativon "malmaterio" ni jam povas elpreni el la listo.

 

Ĉu vere ne plu estas subtenantoj de “malmaterio”?


Mi preferas "malmaterio"

En la analogioj de Bertilo -

 "kontraŭargumento", kiu ja estas argumento plenrajte, sed kiu iel iras
en la kontraŭa direkto. Ne temas pri malargumento. Simile
"kontraŭdiro"
Mi konsentas, vere ne temas pri malargumento kaj maldiro

Sed ili ne vere  similas al malmaterio. Materio kaj malmaterio - neniigxas (aux malaperas) se estas en kontakto.
Argumento kaj kontrauxargumento, diro kaj kontraŭdiro tute ne neniigxas - eble unu povas neniigi la alian.
Tia malapero estas la plej evidenta  karaktero de la antimaterio por ni nescientistoj - kiel ni jam lernis, ne cxiuj havas elektrikan sxargon.



Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Cvi Solt

unread,
Sep 15, 2010, 1:07:31 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/9/15 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>

La ekspliko de Bertilo Wennergren pri anti/kontraumaterio estas
perfekta, la mia parte erara, kaj mi tute samopinias kun li, ech, se
li emas retirighi iom antau la favorantoj de antimaterio.

Tamen la esploreto de Andreas elvokas che mi alian diskutfaktoron.
La prefikso mal- estas baze destinita al vortoj kun a-karaktero. Se
ghi trovighas antau o-vorto, tio estassubstantigo de a-vorto: bona -->
malbona --> malbono.

Mi malkonsentas (kaj la vorto ne estas derivata de konsenta).
Estas multaj verboj uzataj kun mal-
Malsxlosas ne estas derivata de sxlosa.
Malaligas, malabonas, - ne de abona.
malaperas - ne de apera
malamas (tre ofta vorto) - ne de ama
malhelpi - ne de helpa, la cxefa signifo estas verba.



 
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Fra Simo

unread,
Sep 15, 2010, 2:10:53 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Kvankam chion jenan mi (Francisko) jam diris, eble utilas, ke chi-momente mi tion ree diru.
     Mi plene konsentas kun Marcos, sed al "invers/a materi/o" mi preferas "materi/o invers/a", char la adjektivo tie ne esprimas ian pritakson au alian eksteran konsiderajn pri io nomata de la substantivo (kiel, ekzemple, en "bonaj infanoj" au "dolchan pomon"), sed la adjektivo kaj la substantivo kune nomas ion novaspecan, kune konsistigante unu novan terminon
(kiel, ekzemple, en "vortojn demandajn" au "vortaro hispana-germana"). Mi konsentas, ke tiu distingo ne chiam estas klare farebla.

2010/9/15 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Leo De Cooman

unread,
Sep 15, 2010, 3:18:57 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/09/2010 23:55, Fra Simo skribis:
Bedaurinde ni havas du "fadenojn" (chu vere chi tiel oni diru ?)
Stranga vorto, tiu "fadeno", laŭvorta traduko el la angla.
Ĉu ni vere ne sukcesus elpensi pli taŭgan vorton? Ekzemple "temo", "temaro" "temlinio"?

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Sep 15, 2010, 3:34:13 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/09/2010 7:09, renato corsetti skribis:

Verdire mi ne scias, kion fari. Kompreninte, ke oni povas kompreni pri kio temas, mi tamen ne kuraĝas mem decidi inter “kontraŭ-materi-o”, “mal-materi-o” kaj “invers-a materi-o”.

Mi emus lasi la tri variaĵojn, ĝis estos klara plimulto por unu el ili. Kion vi pensas?

Mi nun ekpreferas "inversa materio".

Amike salutas Leo

Andreas Kueck

unread,
Sep 15, 2010, 3:02:36 PM9/15/10
to la bona lingvo
On 15 Sep., 20:10, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

> al "*invers/a materi/o*" mi
> preferas "*materi/o invers/a*", char la adjektivo tie ne esprimas ian
> pritakson au alian eksteran konsiderajn pri io nomata de la substantivo
> (kiel, ekzemple, en *"bonaj infanoj*" au "*dolchan pomon*"), sed la
> adjektivo kaj la substantivo kune nomas ion novaspecan, kune konsistigante
> unu novan terminon

Tiaokaze estu kunmeto, do "inversmaterio", analoge al la Fundamenta
"sekvinbero" kaj "Nov-Jorko" (lau via hipotezo la diritaj Fundamentaj
esprimoj devus esti "vinbero seka" kaj "Jorko Nova", kiaj ili ne
estas).

Efektive mi vidas en la esprimo "inversmaterio" la plej malgrandan
mistradukon de "antimaterio" al la "La Bona Lingvo"-lingvo. La vorto
"antimaterio" estas science klara kaj dekomence Esperanta pro Regulo
15. Pri ghi Zamenhof klarigis, ke tiaj vortoj "plene apartenas al nia
lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho". Sed li celis
Esperanton, kaj ne la "La Bona Lingvo"-lingvon. Rilate al chi lasta
oni kompreneble povas fajfi pri Zamenhofaj reguloj kaj klarigoj.

--
Andreas Kueck

Guillem GB

unread,
Sep 15, 2010, 3:17:33 PM9/15/10
to la bona lingvo


Malmaterio ne povas esti spirito,ĉar ci tie temas pri Fiziko kaj
spirito ne estas observebla kvanto nek rilate al iu observeblan
kvanton; do, spirito ne estas fizika nocio.
Krom: la frazo forto A kontraŭ forto B ktp.havas ja sencon en Fiziko.
(Tio faras akcelon de la eltenanta korpo). Sed maso m "kontraŭ " maso
m’ (“antimaterio de m) laŭ mi ne havas sencon; fakte ambaŭ masoj ,se
troviĝus, igus energion.
Jen se malmaterio ne estas “antimaterio”..kion malmaterio estas?.Kion
malmaterion povas signifi?
Amike

Guillem G. Blanch

Renato Corsetti

unread,
Sep 15, 2010, 3:19:46 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

> Ĉu ni vere ne sukcesus elpensi pli taŭgan vorton? Ekzemple "temo", "temaro" "temlinio"?

 

Mi voĉdonas por “tem-lini-o”.

 

Renato

 

Fabio Bettani

unread,
Sep 15, 2010, 3:29:17 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Ĉu ni vere ne sukcesus elpensi pli taŭgan vorton? Ekzemple "temo",
> "temaro" "temlinio"?

Sed per "temlinio" oni celas la fadentitolon, ne la fadenon. Fadeno
konsistas el iu komenca mesaĝo kaj ĉiuj respondoj al ĝi.

Ekzemple, en tiu ĉi listo, antaŭ du tagoj iu malsaĝe ŝanĝis la
temlinion de fadeno pri "kontraŭmaterio", kaj tial ekestis dua fadeno
pri la sama temo.

"Fadeno" ŝajnas al mi tute akceptebla kiel metaforo. Se oni timas
miskomprenon, oni uzu la kunmetaĵon "temfadeno" (kion faras ReVo, sub
la kapvorto "fadeno").

Amike,

--
Fabio

ro-esp

unread,
Sep 15, 2010, 6:19:26 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>

> "*materi/o invers/a*" povus taugi

gxis nun tiu al mi sxajnas la malplej maltawga. Mi "povus vivi" linion
kiu pliklarigas ke antimaterio estas plimalpli materio inversa.

mal- kaj kontraw mi , ankoraw, opinias tro multmaniere interpreteblaj

> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Date: Sep 15 12:55AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6397588be2dab5a6
>
> Bedaurinde ni havas du "fadenojn" (chu vere chi tiel oni diru ?)

jes, estas tute kutima en la nederlanda, eble ecx de jam antaw la
alveno de skribado

> unu kun titolo "*anti-materi-o*" kaj unu kun titolo* *"*antimateri-o*", kiuj


> temas pri la samo. Indus tiujn du kunfandi al unu. Mi ne scias, kiel tion
> fari, nek chu tio iel estas farebla.

law mia scio, ne fareblas

> Se ne fareble, mi petas, ke nur la
> unuan au nur la duan ni plu plilongigu.

sxajnas al mi ke la dua venkis, 16 mesagxoj sub gxi en unu fasko...

ATENTIGO MIA: se vi komencas fadenon kun cxapelito en la temlinio, vi
devigas iujn sxangxi tiun temlinion..

gxis, Ronaldo N


renato corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 4:20:45 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> estu kunmeto, do "inversmaterio", analoge al la Fundamenta
"sekvinbero" kaj "Nov-Jorko"

Kara Andreas, mi komprenas ke vi estas germano (kaj eble ankaŭ la Fundamento). Mi ne vere sukcesas vidi la malsamecon inter inversmaterio kaj inversa materio (ĉar mi estas italo).

Ĉiuokaze nun la lino estas:

antimateri·o → kontraŭ·materi·o, mal·materi·o, invers·a materi·o

Sed la diskuto daŭras almenaŭ por alveno al ordo d eprefero inter la tri.

> Sed li celis Esperanton, kaj ne la "La Bona Lingvo"-lingvon. Rilate al chi lasta
oni kompreneble povas fajfi pri Zamenhofaj reguloj kaj klarigoj.

Ne vere. Ni nur provas reguligi kaj faciligi Esperanton, certe ne aparte kontraŭ Zamenhof sed ĉefe kontraŭ la redaktantoj de Vikipedio.

Amike

Renato

Johan Derks

unread,
Sep 16, 2010, 6:15:34 AM9/16/10
to la bona lingvo
Cvi Solt:
> Estas multaj verboj uzataj kun mal-
> Malsxlosas ne estas derivata de sxlosa.
> Malaligas, malabonas, - ne de abona.
> malaperas - ne de apera
> malamas (tre ofta vorto) - ne de ama
> malhelpi - ne de helpa, la cxefa signifo estas verba.


Vi pravas, ke mal- launature kombinighas kun kaj a-vorto kaj i-vorto,
sed mia argumento kontrau malmaterio estis, ke ghi estas kombino de
mal- kun o-vorto
kaj ke tio lau mia lingvosento pasu tra malmateria.
Mia kontribuo estis klopodo analizi gramatike la reziston de aliaj
diskutantoj kontrau malmateria.

Amike,
Johan

Andreas Kueck

unread,
Sep 16, 2010, 12:34:20 PM9/16/10
to la bona lingvo
On 16 Sep., 10:20, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Andreas:
>
> > estu kunmeto, do "inversmaterio", analoge al la Fundamenta
>
> "sekvinbero" kaj "Nov-Jorko"
>
> Kara Andreas, mi komprenas ke vi estas germano (kaj eble ankaŭ la Fundamento). Mi ne vere sukcesas vidi la malsamecon inter inversmaterio kaj inversa materio (ĉar mi estas italo).

Efektive mi deiris de la opinio de Francisko. Li preferas "materio
inversa", por per la postmetita adjektivo nomi "ion novaspecan, [...]
novan terminon" (liaj vortoj). Mi samopinias kun li tiom, kiom okaze
de "antimaterio" temas pri io novaspeca, kiu havu novan terminon*). Mi
tamen malsamopinias kun li pri tio, ke tian novspececon oni markas per
postmetado de la adjektivo. Lau mi oni markas la novspececon per
kunmetado lau la Fundamentaj modeloj "sekvinbero" kaj "Nov-Jorko". Ili
egalas nek al la lau Francisko rezultendaj "vinbero seka" resp. "Jorko
Nova" nek al la lau Renato rezultendaj "seka vinbero" resp. "Nova
Jorko", sed ili koheras kun mia supre donita opinio pri la markado de
novspececo (nome kunmetado).

*) En la koncerna afero efektive tia termino jam ekzistas dekomence,
nome la Esperanta vorto "antimaterio". "Inversmaterio" estas la
malplej difektanta "La Bona Lingvo"-lingva anstatauajho.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 2:52:37 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi
tamen malsamopinias kun li pri tio, ke tian novspececon oni markas per
postmetado de la adjektivo.

Ankaŭ mi opinias tiel. Laŭ mi en Esperanto la ordo de la adjektivoj estas libera kaj sekve teorie "nova aŭtomobilo" kaj "aŭtomobilo nova" signifas la saman aferon. Almenaŭ por koreaj komencantoj.

En la praktiko la parolantoj de lingvoj kun antaŭmetita artikolo preskaŭ komplete igis Esperanton nur antaŭmeta lingvo. Ĉu tio estas pliriĉigo aŭ plirigidigo mi ne scias.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Sep 17, 2010, 2:29:07 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas, ke "fadeno" estas akceptebla metaforo. Ĝi donas ideon de fadeno, kiun oni sekvas de unu mesaĝo al la posta. Ankaŭ "temaro" funkcias. Foje oni havas du vortojn por esprimi la saman ideon - kial ne?

Por la titolo de la fadeno, oni povus eventuale diri "fadentitolo". Sed "temlinio" estas pli ofta esprimo, kiun oni uzas por ĉiaj mesaĝoj, ne nur por tiuj, kiuj apartenas al iu fadeno.

Laŭ mi, oni ne bezonas linion por tiu esprimo en "La Bona Lingvo".

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fabio Bettani
Inviato: mercoledì 15 settembre 2010 21.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) faden-o (en la senco de tem-lini-o)

Amike,

--
Fabio

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages