en la Vikipedio oni ĉi-semajne enfokusigas plibonigon de la artikolo
pri la fizika koncepto 'antimaterio'. Tie oni jam uzas ankaŭ la
alternativon 'kontraŭmaterio', kies preferindeco estas tamen
pridisputata (http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Kontraŭmaterio).
Ĉu laŭ vi 'kontraŭmaterio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia listo)?
En fiziko, oni analoge parolas pri anti/kontraŭprotonoj,
anti/kontraŭneŭtronoj, kaj ĝenerale anti/kontraŭpartikloj.
Amike,
--
Fabio
> Ĉu laŭ vi 'kontraŭmaterio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia listo)?
Mi subtenas la uzon de "kontraŭmaterio", kaj malrekomendas la uzon de
la neoficiala prefikso ANTI-, kiu estas superflua duoblaĵo de
"kontraŭ" (kiam uzata prefiksece).
> En fiziko, oni analoge parolas pri anti/kontraŭprotonoj,
> anti/kontraŭneŭtronoj, kaj ĝenerale anti/kontraŭpartikloj.
Jes.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> Ĉu laŭ vi 'kontraŭmaterio' subtenindas (kaj sekve aldonindas al nia listo)?
Tuj, kiam ĝi refunkcios, mi aldonos ĝin. Ĉiuokaze ni jam havas ĝneralan linio kontraŭ "anti-" kaj multaj linioj kun anti-vortoj.
> En fiziko, oni analoge parolas pri anti/kontraŭprotonoj,
anti/kontraŭneŭtronoj, kaj ĝenerale anti/kontraŭpartikloj.
Bone.
Renato
--
Andreas Kueck
Mi subtenas vian opinion kaj certas, ke tiu vorto estas sufiche internacia kaj mondkonata.
Ronaldo S
Kiel unua ago mi registris la linion:
antimateri·o → kontraŭ·materi·o
Amike
Renato
> Mi preferas la vorton "antimaterio". Ghi estas internacia, do uzebla
> lau Regulo 15, kaj antaumalhelpas interkonfuzon okaze de adjektiva
> uzo:
lau mi via rezonado estas prava kaj nuancoplena, sed kiel kutime tio
ne impresas Renaton, kiu jam anoncis ke malgrau chio li notis la
vorton "kontraumaterio".
José Antonio
> lau mi via rezonado estas prava kaj nuancoplena, sed kiel kutime tio
ne impresas Renaton, kiu jam anoncis ke malgrau chio li notis la
vorton "kontraumaterio".
Mi povus ŝanĝi la linion, se iu konvinkos min ke tiu vorto ne estas "antiesperanta".
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Mi preferas la vorton "antimaterio". Ghi estas internacia, do uzebla
> lau Regulo 15, kaj antaumalhelpas interkonfuzon okaze de adjektiva
> uzo: Imagu, ke, ekzemple en la scienc-fikcia literaturo k. s., oni
> parolas pri "antimateriaj armiloj", do pri armiloj, kiuj utiligas
> antimaterion. Se tion chi oni anstatauigas per "kontraumateriaj
> armiloj", estas risko de miskompreno ("armiloj kontrau materio").
Prave, sed atentu, ke la lasta argumento estas argumento, kiu ne
koncernas aparte tiajn internaciajn vortojn. Ĝi tute same koncernas
ĉiujn Esperantajn vortojn, en kiuj "kontraŭ-" uziĝas prefiksece antaŭ
O-vorto, kaj kiuj ne devenas de frazeto "kontraŭ X-o":
"kontraŭrimedo", "kontraŭdiro", "kontraŭstaro", "kontraŭbatalo",
"kontraŭsorĉo", "kontraŭrevolucio", "kontraŭpapo", "kontraŭrimarko",
"kontraŭekzemplo" k.a.
Ĉe ĉiu tia vorto, ĉu laŭforme internacia, ĉu pure Esperanta, la
A-vorta formo estas simile dubsenca kiel "kontraŭmateria". Tio ja
povas esti ĝena, sed se tio estas sufiĉa kialo por ekuzi "anti-", tiam
oni devus argumenti por ĝenerala uzo de "anti-" en ĉiuj tiaj vorto (ĉu
internaciformaj, ĉu pure Esperantaj): "antidiro", "antirimedo",
"antiekzemplo" k.t.p.. Ĉu vere tio estas irinda vojo? Se ne, tiam
falas tiu argumento por "antimaterio".
Aparte rimarkindas, ke tia uzo de "anti-" iafoje rezultigas malpli
internaciforman vorton ol la normala uzo de "kontraŭ-": "Antiekzemplo"
estas unu ekzemplo de tio (komparu kun "counterexample" en la Angla,
"contre-example" en la Franca, Kontrprzykład en la Pola, k.t.p.). Tie
do la du argumentoj uzataj de Andreas puŝas en malsamaj direktoj: La
argumento de internacieco pledas por "kontraŭekzemplo", dum la
argumento de vortfara klareco pledas por "antiekzemplo" (ĉar
"antiekzempla" estas unusenca, dum "kontraŭekzempla" estas dusenca).
> Mi preferas la vorton "antimaterio".
Mi samopinias kun Andreas kaj aprobas liajn argumentojn.
Krome, "anti" ĉi tie estas preskaŭ pura konvenciaĵo, kaj nur
iom figure interpreteblas kiel io "kontraŭa" aŭ "opozicia". Se
kontraŭi "anti"-materion kaj "anti"-materierojn, oni povus
same kontraŭi ekz. la nomon iks-radioj (aŭ X-radioj)
argumentante, ke "ikso" ne estas oficiala vorto, kaj eĉ pli
terure X eĉ ne estas esperanta litero!
Ĉi tie fakte "anti-" estas nur ero de nomo, kun nebula ligo
al la ideo "io kontraŭa, negativa, malnormala sed kun certa
sistema rilato al la normala", kaj se la
historio de fiziko estus decidinta alie, la prefikso aŭ
epiteto povus esti alispeca: eble ni parolus pri Z-materio
aŭ Zamenhofaj partikloj.
Ĉi tiajn aferojn fiksos nur reala faka literaturo. Se mi
estus verkanta lernolibron pri partikla fiziko, mi eble
cerbumus, ĉu utilus enkonduki en Esperanton vortojn kiel
"malmaterio", "malprotonoj", "malhidrogeno". Mi apenaŭ
faros ion tian, sed sentas iom da tento...
Amike
Harri
> Ĉi tiajn aferojn fiksos nur reala faka literaturo. Se mi
estus verkanta lernolibron pri partikla fiziko, mi eble
cerbumus, ĉu utilus enkonduki en Esperanton vortojn kiel
"malmaterio", "malprotonoj", "malhidrogeno". Mi apenaŭ
faros ion tian, sed sentas iom da tento...
Harri, ĉu vi povas klarigi per popolaj vortoj kompreneblaj ankaŭ de nefizikisto, kio estas antimaterio, ĉu io pli proskima al kontraŭmaterio, ĉu io pli proksima al malmaterio.
Amike
Renato
> Harri, ĉu vi povas klarigi per popolaj vortoj kompreneblaj
> ankaŭ de nefizikisto, kio estas antimaterio, ĉu io pli
> proskima al kontraŭmaterio, ĉu io pli proksima al malmaterio.
Se mi tion kapablus fari, mi certe meritus Nobel-premion
en la fako sciencopopularigo, se tia ekzistus.
Eble mi anstataŭe faru demandon al vi.
Ni supozu, ke unu tagon vi enspezas 10 eŭrojn kaj enpoŝigas tiun
vian tutan havaĵon. Nun estas "mono" en via poŝo. Vi elspezas
ĝin kaj havas nenion.
La sekvan tagon vi ricevos 10 eŭrojn prunte de via amiko Karlo kaj,
elspezinte ĝin, vi havas en la poŝo nur slipon, kiu diras "memoru
repagi 10 eŭrojn al Karlo".
Ĉu oni povas nomi tiun slipon "kontraŭmono", ĉu "malmono" aŭ eble
"antimono"? (Tiu lasta bedaŭrinde estus dubasenca.)
Al la naturo de la afero apartenas, ke kiam vi poste sukcese reakiros
10 eŭrojn, vi povas konstati ke la akirita mono iel nuligas la
slipeton en via poŝo, ĉar vi tuj repagas la ŝuldon, forĵetas la
slipon kaj vi estas ree gaja senŝulda senhavulo. Tio igas vin laŭte
ĝojkrii "hura!".
La monbileto (materio) renkontas la ŝuldoslipon (antimaterion), kaj
restas nur laŭta "hura!" (paketo da radiado, t.n. fotono), kiu
disflugas tra la universo.
La bileto kaj slipo havas mason, ili estas tuŝeble realaj,
sed post la renkontiĝo ili malaperas el via vivo, kaj restos nur la
eĥa ĝojkrio. Ĉu la slipo pli proksimas al kontraŭmono, ĉu al malmono,
ĉu al io alia?
Estas iom da vero en la analogeco (materio-monbileto,
antimaterio-ŝuldoslipo, fotono-hurao), sed ne kredu ĝin senproblema.
Antimaterio ne estas videbla fenomeno en nia ĉiutaga ĉirkaŭaĵo.
En la praktiko oni eble iam spertas tn. PET-bildigon en medicino.
Mi ne analizas la literojn PET, ĉar pri ties esperantigoj ni tro
longe diskutus, sed tiu "P" rilatas al unu antipartiklo.
Amike
Harri
> argumentante, ke "ikso" ne estas oficiala vorto, kaj eĉ pli
> terure X eĉ ne estas esperanta litero!
kaj tuj poste rimarkis, ke "iks" fakte estas jam oficiala (9oa),
kaj do forfalu duono el mia frazo. Mi ne penos trovi alian
ekzemplon. Eble mia penso kompreneblas.
Harri
mi konsentas kun Andreas kaj la alia Ronaldo, ke ne. "kontraw" estas
tiom vastsignifa ke tiu vorto ne helpus faciligon. "mi estas kontraw
la muro" ne egalas al "mi trovigxas kontraw la muro"
> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
Harri:
>> ?i tiajn aferojn fiksos nur reala faka literaturo. Se mi
>> estus verkanta lernolibron pri partikla fiziko, mi eble
>> cerbumus, ?u utilus enkonduki en Esperanton vortojn kiel
>> "malmaterio", "malprotonoj", "malhidrogeno". Mi apena?
>> faros ion tian, sed sentas iom da tento...
Se esp-o estintus vaste uzata antaw (ol?) oni ekpensis pri tiaj
partikloj, tiuj eble estus la vortoj
>
> Harri, ?u vi povas klarigi per popolaj vortoj kompreneblaj anka? de
> nefizikisto, kio estas antimaterio, ?u io pli proskima al
> kontra?materio, ?u io pli proksima al malmaterio.
Tio apenaw eblas. Unue oni komprenu kio estas protono, elektrono, newtrono.
due oni komprenu kio estas elektra sxargxo. Trie oni imagu ion havanta
mason de elektrono, sed sxargxo de protono, aw inverse.
Iuj (eble mise) asertas ke antimaterio estas maso kiu iras kontraw la
tempo. Se tio veras, ie ekzistas malkosmo/antikosmo, aliflanke de la
pra-eksplodego
gxis, Ronaldo N
> Ĉu la slipo pli proksimas al kontraŭmono, ĉu al malmono,
ĉu al io alia?
Ŝajnas al mi, ankaŭ el aliaj reagoj, ke "malmaterio" estus pli proksima al tio, pri kio temas.
Amike
Renato
Dankon, Harri, pro via giganta provo klerigi min pri antimaterio.
> Ĉu la slipo pli proksimas al kontraŭmono, ĉu al malmono,
ĉu al io alia?
Ŝajnas al mi, ankaŭ el aliaj reagoj, ke "malmaterio" estus pli proksima al tio, pri kio temas.
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> se ili anstatauigas per "malmaterio", ili faras
pardoneblan krimeton ...
Mi faris tiun pardoneblan krimeton en niaj listoj.
Amike
Renato
> Ŝajnas al mi, ankaŭ el aliaj reagoj, ke "malmaterio" estus pli proksima al tio, pri kio temas.
Laŭ mi ne. Kontraŭmaterio/antimaterio ja estas materio, nur alispeca.
Ĝi pli vere estas materio ol la amuza antimono de Harri estas speco de
mono. Oni povas bone imagi tutan universon, kiu konsistus plene el
kontraŭmaterio, kaj kiu funkcius same konkrete kaj reale kial nia nuna
universo.
Kontraŭmaterio estas materio, sed ĉiu el ĝiaj konsistigaj eroj
(partikloj) havas unu econ, kiu estas inversa kompare kun la ordinara
speco de tia partiklo. Ekzemple: Dum ordinaraj elektronoj estas
negative ŝargitaj, kontraŭelektronoj estas pozitivaj (tial ili nomiĝas
ankaŭ pozitronoj). Dum ordinaraj protonoj estas pozitive ŝargitaj,
kontraŭprotonoj estas negativaj. K.t.p. En plej multaj okazoj temas
pri inversigo de la elektra ŝargo, sed ĉe iuj specoj de partikloj
temas pri alia eco, kiu havas la inversan valoron kompare kun ordinara
materio.
Sed tiuj strangaj inversspecaj partikloj tamen povas esti eroj de
materio, kiu estas tute konkreta kaj palpebla - sed nur fare de homoj,
kiuj mem konsistas el kontraŭmaterio. Se ordinara materio kontaktiĝas
kun kontraŭmaterio, ambaŭ neniiĝas - ĝuste kiel Harri rakontis.
Estas granda kan nesolvita mistero, kial nia universo enhavas praktike
nur ordinaran materion, dum kontraŭmaterio apenaŭ troveblas: laŭ la
teorio pri la Praknalo, devus tiam esti kreiĝinta same multe da
kontraŭmaterio kiel da materio, sed iam iel praktike malaperis (aŭ ie
kaŝiĝis) tiuj amasegoj da kontraŭmaterio. Kontraŭmaterio tamen estas
kreebla, sed nur tre malfacile. (Iel tiel... mi ne estas fizikisto.)
Laŭ mi la nomo "kontraŭmaterio" estas tute trafa. Komparu kun
"kontraŭargumento", kiu ja estas argumento plenrajte, sed kiu iel iras
en la kontraŭa direkto. Ne temas pri malargumento. Simile
"kontraŭdiro" estas diro, ne maldiro, sed ĝi esprimas la malon: grava
eco de la diro (ĝia senco) havas la inversan valoron (kompare kun alia
diro), tute analoge al kontraŭelektronoj kompare kun elektronoj. Tute
simile kontraŭmaterio ne estas malmaterio (tio eble estus spirito...),
sed ja materio (eĉ se stranga).
Oni povus akcepti la vorton "antimaterio", sed tiam prefere kiel
unuradikan vorton ANTIMATERI/ + O-finaĵo. Sed kiam oni konstatas, ke
vere temas pri tuta familio de tiaj radikoj: ANTIELEKTRON/,
ANTIPROTON/, ANTINEŬTRON/, ANTIKVARK/..., tiam ŝajnas al mi, ke
preferindas uzi veran vortfaradon, kaj tiam "kontraŭ-" tute bone
taŭgas. Enkonduki novan prefikson ne necesas, precipe ne se oni ne
povas difini por ĝi signifon iel alian ol la signifo, kiun jam havas
"kontraŭ".
Do, ekuzi ANTI- kiel efektivan prefikson, tamen samsignifan kiel
"kontraŭ-", sed uzotan nur kiam la internaciaj vortoj komenciĝas per
"anti-", ŝajnas al mi tro Interlingvaisma. Uni kelkajn pliajn
radikojn, kiuj komenciĝas per "anti..." estas akcepteble, sed ege
malekonomie.
> Laŭ mi la nomo "kontraŭmaterio" estas tute trafa.
Mi volonte kredas tion. Ŝajnas ke kelkaj opiniis ĉi-matene ke temas prefer pri "mal-materio". Letinte viajn klarigojn, mi remetas "kontraŭmaterio".
> Oni povus akcepti la vorton "antimaterio"
"Faru ĝin nur la mefisto", kiel diras la poeto.
Renato
Lau tio, mi pli kaj pli shatas la formon "malmaterio"
José Antonio
> Mi tute konsentas kun la bonaj argumentoj de Bertilo por preferi
> "kontraŭmaterio" kaj al "antimaterio" kaj al "malmaterio".
Mi tute malkonsentas kun vi, malgraŭ la bonaj argumentoj..
Harri
Marcos:
> Sajnas ke vi ankoraŭ ne remetis "kontraŭmaterio". Mi tre ĝojus,
se vi tion efektive farus.
Fakte nun mi faris. De tempo al tempo okazas krizetoj en la mondo ekster la komputilo.
Amike
Renato
Por klareco mi volas aldoni, ke mi bone komprenas kaj respektas la
argumentojn kaj rezonadon de Harri, kvankam mi mem konkludas alie.
Sed tamen mi eble prezentu alternativan rezonadon, kiu eble estas
pripensinda. Ĝi gvidas al "antimaterio"!
Oni povus pripensi rigardi ANTI- kiel specialan fakan prefikson por
fiziko (apud eventualaj aliaj specialaj fakaj uzoj de ĝi). Oni povas
decidi, ke ANTI- konvenas en fiziko por precize tiu senco, kiun mi kaj
Harri provis klarigi. Ĝi tiam uziĝus en vortoj kiel "antimaterio",
"antineŭtrono" k.s., sed ne en vortoj kiel "antitusa" kaj
"antifaŝisto" (troveblaj en PIV2005).
Anna certe kontraŭdiros, ke tio simple estos prenita kiel preteksto
por ajna uzo de "anti-" anstataŭ "kontraŭ-" kiam ia pli aŭ malpli
internacia vorto tion subtenas, kaj kredeble ŝi pravos...
Amike salutas Leo
Amike salutas Leo
> tio simple estos prenita kiel preteksto
por ajna uzo de "anti-" anstataŭ "kontraŭ-" kiam ia pli aŭ malpli
internacia vorto tion subtenas
Tion atestas la tuta historio de Esperanto.
Amike
Renato
> temas pri materio, kiu havas inversajn elektrajn ŝarĝojn? Ĉu
"inversŝarĝa materio"?
Finfine vera tehhnikisto, kiu diras al ni pri kio temas.
Eble tio estas tro malfacila por ni kaj por la jhurnalistoj, kiuj disvastigis la aferon.
Amike
Renato
>> temas pri materio, kiu havas inversajn elektrajn ŝarĝojn? Ĉu
> "inversŝarĝa materio"?
> Finfine vera tehhnikisto, kiu diras al ni pri kio temas.
Plej ofte temas pri inversa ŝarĝo, sed en iuj okazoj temas pri inversa
alio. Ekzemple neŭtronoj havas neŭtran ŝarĝon same kiel
kontraŭneŭtronoj. Kio inversas ĉe kontraŭneŭtronoj estas ege komplika
kaj apenaŭ komprenebla por nefakuloj (inkluzive min).
> Ĉu "inversŝarĝa materio"?
Ne. Kaj mi preferas ne inventi novajn difinojn de antimaterio.
Unue, ne estas "ŝarĝo" sed "ŝargo", krom se ni jam decidis
fortraduki la elektran signifon de "ŝargo".
Due, ne ĉio antimateria havas inversan ŝargon. Ekz.
antineŭtrono diferencas de neŭtrono nur tre subtile, per
la interna strukturo, kaj ambaŭ estas tute senŝargaj.
"Inversa materio" estus imagebla, ĉar "anti" en "antimaterio"
povas esti komprenata kiel "inversa" aŭ simple "nenormala",
"alispeca". Mi tamen skribos "antimaterio", se ne aperas
mondskuaj argumentoj.
Harri
> Unue, ne estas "ŝarĝo" sed "ŝargo"
Jes, tute prave. Mi mistajpis en mia lasta mesaĝo.
Renato:
> Ŝajnas al mi, ankaŭ el aliaj reagoj, ke "malmaterio" estus pli proksima al tio, pri kio temas.
Laŭ mi ne. [...]
On 14 Sep., 13:07, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Laŭ mi la nomo "kontraŭmaterio" estas tute trafa. [...]
> simile kontraŭmaterio ne estas malmaterio (tio eble estus spirito...),
> sed ja materio (eĉ se stranga).
Mi [t. e. Andreo K.] opinias, ke ...
[...]
Amike salutas Leo
La jhusan kontribuajhon de Andreo mi legis post la sendo de mia proponeto, ke "materi/o invers/a" povus taugi (unue mi estis pensinta pri "invers/a/sharg/a", sed shajnas al mi, ke "invers/a" sufichus).
Tio, kion Andreo skribas pri "inverseco" kaj "kontraueco" la proponeton plifortigas.
Leo De Cooman skribis:
Ĉu "inversŝarĝa materio"?
Ne. Kaj mi preferas ne inventi novajn difinojn de antimaterio.
[...].
Francisko:
Ø Sed mi tre petas de Renato
Verdire mi ne scias, kion fari. Kompreninte, ke oni povas kompreni pri kio temas, mi tamen ne kuraĝas mem decidi inter “kontraŭ-materi-o”, “mal-materi-o” kaj “invers-a materi-o”.
Mi emus lasi la tri variaĵojn, ĝis estos klara plimulto por unu el ili. Kion vi pensas?
Amike
Renato
Mi emus lasi la tri variaĵojn, ĝis estos klara plimulto por unu el ili. Kion vi pensas?
Marcos:
> Ni havu nur unu alternativon por tia faka termino.
Principe mi samopinias.
> Do almenaŭ la alternativon "malmaterio" ni jam povas elpreni el
la listo.
Ĉu vere ne plu estas subtenantoj de “malmaterio”?
Do, ni atendu reesprimojn aŭ esprimojn de aliaj, kiuj ne esprimis sin.
Cetere, kio pri la vjetnama, japana, ĉina, ktp. ?
Amike
Renato
Inter "kontraŭmaterio" kaj "inversa materio" mi ne havas
fortan preferon, sed nepre ni listigu nur unu el la du.
Amike,
Marcos
--
> Ni havu nur unu alternativon por tia faka termino.
Principe mi samopinias.
> Do almenaŭ la alternativon "malmaterio" ni jam povas elpreni el la listo.
Ĉu vere ne plu estas subtenantoj de “malmaterio”?
"kontraŭargumento", kiu ja estas argumento plenrajte, sed kiu iel iras
en la kontraŭa direkto. Ne temas pri malargumento. Simile
"kontraŭdiro"
La ekspliko de Bertilo Wennergren pri anti/kontraumaterio estas
perfekta, la mia parte erara, kaj mi tute samopinias kun li, ech, se
li emas retirighi iom antau la favorantoj de antimaterio.
Tamen la esploreto de Andreas elvokas che mi alian diskutfaktoron.
La prefikso mal- estas baze destinita al vortoj kun a-karaktero. Se
ghi trovighas antau o-vorto, tio estassubstantigo de a-vorto: bona -->
malbona --> malbono.
Bedaurinde ni havas du "fadenojn" (chu vere chi tiel oni diru ?)
Verdire mi ne scias, kion fari. Kompreninte, ke oni povas kompreni pri kio temas, mi tamen ne kuraĝas mem decidi inter “kontraŭ-materi-o”, “mal-materi-o” kaj “invers-a materi-o”.
Mi emus lasi la tri variaĵojn, ĝis estos klara plimulto por unu el ili. Kion vi pensas?
Leo:
> Ĉu ni vere ne sukcesus elpensi pli taŭgan vorton? Ekzemple "temo", "temaro" "temlinio"?
Mi voĉdonas por “tem-lini-o”.
Renato
Sed per "temlinio" oni celas la fadentitolon, ne la fadenon. Fadeno
konsistas el iu komenca mesaĝo kaj ĉiuj respondoj al ĝi.
Ekzemple, en tiu ĉi listo, antaŭ du tagoj iu malsaĝe ŝanĝis la
temlinion de fadeno pri "kontraŭmaterio", kaj tial ekestis dua fadeno
pri la sama temo.
"Fadeno" ŝajnas al mi tute akceptebla kiel metaforo. Se oni timas
miskomprenon, oni uzu la kunmetaĵon "temfadeno" (kion faras ReVo, sub
la kapvorto "fadeno").
Amike,
--
Fabio
> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> "*materi/o invers/a*" povus taugi
gxis nun tiu al mi sxajnas la malplej maltawga. Mi "povus vivi" linion
kiu pliklarigas ke antimaterio estas plimalpli materio inversa.
mal- kaj kontraw mi , ankoraw, opinias tro multmaniere interpreteblaj
> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Date: Sep 15 12:55AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6397588be2dab5a6
>
> Bedaurinde ni havas du "fadenojn" (chu vere chi tiel oni diru ?)
jes, estas tute kutima en la nederlanda, eble ecx de jam antaw la
alveno de skribado
> unu kun titolo "*anti-materi-o*" kaj unu kun titolo* *"*antimateri-o*", kiuj
> temas pri la samo. Indus tiujn du kunfandi al unu. Mi ne scias, kiel tion
> fari, nek chu tio iel estas farebla.
law mia scio, ne fareblas
> Se ne fareble, mi petas, ke nur la
> unuan au nur la duan ni plu plilongigu.
sxajnas al mi ke la dua venkis, 16 mesagxoj sub gxi en unu fasko...
ATENTIGO MIA: se vi komencas fadenon kun cxapelito en la temlinio, vi
devigas iujn sxangxi tiun temlinion..
gxis, Ronaldo N
> estu kunmeto, do "inversmaterio", analoge al la Fundamenta
"sekvinbero" kaj "Nov-Jorko"
Kara Andreas, mi komprenas ke vi estas germano (kaj eble ankaŭ la Fundamento). Mi ne vere sukcesas vidi la malsamecon inter inversmaterio kaj inversa materio (ĉar mi estas italo).
Ĉiuokaze nun la lino estas:
antimateri·o → kontraŭ·materi·o, mal·materi·o, invers·a materi·o
Sed la diskuto daŭras almenaŭ por alveno al ordo d eprefero inter la tri.
> Sed li celis Esperanton, kaj ne la "La Bona Lingvo"-lingvon. Rilate al chi lasta
oni kompreneble povas fajfi pri Zamenhofaj reguloj kaj klarigoj.
Ne vere. Ni nur provas reguligi kaj faciligi Esperanton, certe ne aparte kontraŭ Zamenhof sed ĉefe kontraŭ la redaktantoj de Vikipedio.
Amike
Renato
> Mi
tamen malsamopinias kun li pri tio, ke tian novspececon oni markas per
postmetado de la adjektivo.
Ankaŭ mi opinias tiel. Laŭ mi en Esperanto la ordo de la adjektivoj estas libera kaj sekve teorie "nova aŭtomobilo" kaj "aŭtomobilo nova" signifas la saman aferon. Almenaŭ por koreaj komencantoj.
En la praktiko la parolantoj de lingvoj kun antaŭmetita artikolo preskaŭ komplete igis Esperanton nur antaŭmeta lingvo. Ĉu tio estas pliriĉigo aŭ plirigidigo mi ne scias.
Amike
Renato
Por la titolo de la fadeno, oni povus eventuale diri "fadentitolo". Sed "temlinio" estas pli ofta esprimo, kiun oni uzas por ĉiaj mesaĝoj, ne nur por tiuj, kiuj apartenas al iu fadeno.
Laŭ mi, oni ne bezonas linion por tiu esprimo en "La Bona Lingvo".
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fabio Bettani
Inviato: mercoledì 15 settembre 2010 21.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) faden-o (en la senco de tem-lini-o)
Amike,
--
Fabio
--