sendube vi jam plurfoje spertis ke homoj uzas "dividi" en senco kiu ne
tute kongruas kun la cxefa senco. Por tiu necxefa senco iuj ecx
proponas la verbon "sxari" (angle to share), kaj
nelge mi renkontis la vorton "partumi". Se vi ankoraw ne komprenas: mi
celas la sencon de
"dividi" sen la implicoj de "dispartigi". Ekzemple:
li kaj mi ***-as pasion
li kaj mi ***-as amatinon
ktp
Do, cxu vi havas preferojn/alternativojn? cxu vi opinias iu(j)n el la
vortoj malrekomendindaj?
gxis, Ronaldo N
li kaj mi ***-as pasion
li kaj mi ***-as amatinon
ktp
Do, cxu vi havas preferojn/alternativojn? cxu vi opinias iu(j)n el la vortoj malrekomendindaj?
Ankaŭ mi.
Amike salutas Leo
Ankaŭ mi.
Amike salutas Leo
_________________________
La mesaĝo estas sendata tra la retadreso de J-K Rinaldo, pro tio ke Leo de
Coooman ne povas dumtempe sendi mesaĝojn al diskutejoj pro informadikaj malhelpoj.
“Li kaj mi kundividis amatinon” – pensigas pri tiuj magiistoj, kiuj segas virinon en du partojn. Mi dirus “Li kaj mi havas la saman amatinon”.
“Li kaj mi kundividas pasion” – eble mi dirus “Li kaj mi partoprenas komunan pasion” au’ “… komune pasiig’as pri…”
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì
26 marzo 2010 22.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
dividi,sxari,partumi
Mi dirus “Li kaj mi havas la saman amatinon”.
Bone. Mi komprenas ke eble ni devus moviĝi al "partumi" aŭ "kunpartumi" aŭ "kunhavi".“Li kaj mi partoprenas komunan pasion” au’ “… komune pasiig’as pri…”
“Kunhavi” laŭ mi estas la perfekta solvo por la unua ekzemplo. Malpli por la dua. Se temas pri traduko de la angla vorto “share”, estas klare, ke oni uzas la vorton en subtile malsamaj kuntekstoj. Tial unu sama Esperanta vorto ne taŭgas por ĉiuj.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica
28 marzo 2010 11.17
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
dividi,sxari,partumi
Anna:
> Kial "latinidlingvanoj"? Ankaŭ la germana "teilen" kaj la svahila "-gawanya"
> kunigas ambaŭ sencojn de "dividi" en unu vorton. Tute ne temas pri fenomeno
> aparta al la latinidlingvanoj, sed tre vaste ekzistanta fenomeno, kaj en
> ne-eŭropaj lingvoj kaj en eŭropaj lingvoj de diversaj lingvaj familioj.
>
> Do laŭ mi ni faru neniun reformisman proponon pri "dividi".
Mi same opinias.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Tute ne temas pri fenomeno aparta al la latinidlingvanoj, sed tre vaste ekzistanta fenomeno, kaj en ne-eŭropaj lingvoj kaj en eŭropaj lingvoj de diversaj lingvaj familioj.
bonvolu meti komenton sub citajxo, por ke cxiu tuj sciu kiu estas la
"unua ekzemplo".
Cetere "kunhavi" por mi estas tro svaga, kaj misinterpretebla kiel "cxehavi"
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Mar 28 06:09PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/bac755bee9e31dad
>
> Mi ne komprenas kial diversaj listanoj tiom kontraŭas la uzon de "dividi" en
> okazoj kiel "dividi pasion". Tia uzo de "dividi" apartenas al la sencaro de
> "dividi" dekomence,
kredeble jes
> kaj ne estas aparte mallogike havi tiun sencon kaj
> aliajn sencojn de "dividi" en unu vorto.
pri tio ni malkonsensas
>
> Renato:
>
>> PIV kaj Zamenhof ĉi-rilate estas profunde latinidlingvanoj kaj uzas la
> simplan "dividi" ankaŭ por ĉi tiu senco.
>
> Kial "latinidlingvanoj"? Ankaŭ la germana "teilen" kaj la svahila "-gawanya"
> kunigas ambaŭ sencojn de "dividi" en unu vorton. Tute ne temas pri fenomeno
> aparta al la latinidlingvanoj, sed tre vaste ekzistanta fenomeno, kaj en
> ne-eŭropaj lingvoj kaj en eŭropaj lingvoj de diversaj lingvaj familioj.
Povas esti, sed tamen la afero jam gxenis min kiam mi estis infaneto
> From: Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
> Fakte ankaŭ en la araba oni uzas la saman radikon en alia formo de la verbo.
>
> Ĉu la problemo estas ke oni volas nepre havi la saman vorton kiel la
> anglan "share"?
Apenaw. La "problemo" fontas el la "subtila" distingo.
"Ni sxaras domon" signifas ke ni ambaw uzas la tutan domon
"ni dividas domon" signifas ke ambaw uzas partojn de la domo, sed ne la samajn
kaj cetere [regurd-moduso] Se ni volas ke Esp-o estu la plej uzata internacia
lingvo, gxi plurpunkte devas esti tiom preciza kiom la angla, kaj rajtas je
iuj punktoj esti ecx pli preciza ol la angla.
mi kredas ke la pli kutima vorto por tio estas "dispartigi".Cxu vi opinias
"interdividi" necesa alia vorto ?
> Se ni dividas la domon (ekz. por transporti ghin) same kiel oni
> dividas terpomon en tri mangheblajn partojn, ni "partarigas" la
> terpomon
cxu ivi opinias tiun vorton "partarigi" necesa?
> (NE "partigas" nek "apartigas", kiuj havas tre aliajn
> signifojn).
jes, "apartigi havas alian signifon. Mi ne bone scias kiel interpreti
"partigi"
> Por la senparta posedo de domo, "to share" malpraktika, mi uzas
> "kunhavi", = havi kun alia(j) persono(j).
Mi ne scias kiel interpeti "kunhavi" nek "malpraktika"
> Por la kutima signifo de la angla "share" = dividi ion por doni la
> partojn al personoj, mi uzas "interdividi" (au la malelegantan
> "interpartarigi").
Mi uzus dipartigi, dividi aw ecx porciigi - versxajne
> Teorie la ghermanaj lingvoj povus fari (kaj faris?) diferencon inter
> "dividi" = partarigi kaj "interdividi" = share out = dividi ion por
> doni la partojn al grupo de homoj. Resp. teilen kaj verteilen, delen
> kaj verdelen, dela kaj fordela, to part kaj to share.
Mi ne konsciis pri tiu uzo de "part" far angl-parolantoj
> From: Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
> Mi ne komprenas, ?u ni devus havi anka? linion kiel
>
> divid-i (en la senco de "komune posedi") = kun-hav-i
Tia la linio law mi apenaw helpus