dividi,sxari,partumi

5 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 26, 2010, 4:17:14 PM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estimataj


sendube vi jam plurfoje spertis ke homoj uzas "dividi" en senco kiu ne
tute kongruas kun la cxefa senco. Por tiu necxefa senco iuj ecx
proponas la verbon "sxari" (angle to share), kaj
nelge mi renkontis la vorton "partumi". Se vi ankoraw ne komprenas: mi
celas la sencon de
"dividi" sen la implicoj de "dispartigi". Ekzemple:

li kaj mi ***-as pasion
li kaj mi ***-as amatinon

ktp

Do, cxu vi havas preferojn/alternativojn? cxu vi opinias iu(j)n el la
vortoj malrekomendindaj?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2010, 5:50:55 PM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
li kaj mi ***-as pasion
li kaj mi ***-as amatinon

ktp

Do, cxu vi havas preferojn/alternativojn? cxu vi opinias iu(j)n el la vortoj malrekomendindaj?
Ĝis nun mi uzis "kundividi" (eble ne tre logika) kaj pretus uzi "partumi". "Ŝari" certe estas evitinda.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Mar 26, 2010, 6:54:24 PM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Je 26/03/2010 22:50, Renato Corsetti skribis:

> Ĝis nun mi uzis "kundividi" (eble ne tre logika) kaj pretus uzi
> "partumi". "Ŝari" certe estas evitinda.

Ankaŭ mi.

Amike salutas Leo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 26, 2010, 7:24:00 PM3/26/10
to ET.LBL.diskutlisto
Je 26/03/2010 22:50, Renato Corsetti skribis:
> Ĝis nun mi uzis "kundividi" (eble ne tre logika) kaj pretus uzi
> "partumi". "Ŝari" certe estas evitinda.

Ankaŭ mi.

Amike salutas Leo

_________________________

La mesaĝo estas sendata tra la retadreso de J-K Rinaldo, pro tio ke Leo de
Coooman ne povas dumtempe sendi mesaĝojn al diskutejoj pro informadikaj malhelpoj.

Anna Lowenstein

unread,
Mar 27, 2010, 2:31:41 PM3/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

“Li kaj mi kundividis amatinon” – pensigas pri tiuj magiistoj, kiuj segas virinon en du partojn. Mi dirus “Li kaj mi havas la saman amatinon”.

 

“Li kaj mi kundividas pasion” – eble mi dirus “Li kaj mi partoprenas komunan pasion” au’ “… komune pasiig’as pri…”

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 26 marzo 2010 22.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) dividi,sxari,partumi

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
To unsubscribe from this group, send email to la-bona-lingvo+unsubscribegooglegroups.com or reply to this email with the words "REMOVE ME" as the subject.

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2010, 5:16:48 AM3/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi dirus “Li kaj mi havas la saman amatinon”.

“Li kaj mi partoprenas komunan pasion” au’ “… komune pasiig’as pri…”

Bone. Mi komprenas ke eble ni devus moviĝi al "partumi" aŭ "kunpartumi" aŭ "kunhavi".

PIV kaj Zamenhof ĉi-rilate estas profunde latinidlingvanoj kaj uzas la simplan "dividi" ankaŭ por ĉi tiu senco.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Mar 28, 2010, 9:07:28 AM3/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

“Kunhavi” laŭ mi estas la perfekta solvo por la unua ekzemplo. Malpli por la dua. Se temas pri traduko de la angla vorto “share”, estas klare, ke oni uzas la vorton en subtile malsamaj kuntekstoj. Tial unu sama Esperanta vorto ne taŭgas por ĉiuj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 28 marzo 2010 11.17


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) dividi,sxari,partumi

 

Anna:

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2010, 12:09:10 PM3/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne komprenas kial diversaj listanoj tiom kontraŭas la uzon de "dividi" en okazoj kiel "dividi pasion". Tia uzo de "dividi" apartenas al la sencaro de "dividi" dekomence, kaj ne estas aparte mallogike havi tiun sencon kaj aliajn sencojn de "dividi" en unu vorto.

Se oni ekzemple diras "Por vespermanĝo ni dividis la panon", oni facile komprenas, ke oni kune manĝis la panon donanto pecon al ĉiu. Do efektive, en ĉi tia ekzemplo rolas kaj la senco "fari partojn el tuto", kaj la senco "preni ĉiu sian parton el komuna tuto". Ĉar tiaj ekzemploj multas, estas normale por natura lingvo, ke ĉi tiuj du sencoj ekzistas kune en unu vorto. Mi do vidas nenian kialon por forigi la duan el ĉi tiuj du sencoj el la vorto.

Renato:


> PIV kaj Zamenhof ĉi-rilate estas profunde latinidlingvanoj kaj uzas la simplan "dividi" ankaŭ por ĉi tiu senco.

Kial "latinidlingvanoj"? Ankaŭ la germana "teilen" kaj la svahila "-gawanya" kunigas ambaŭ sencojn de "dividi" en unu vorton. Tute ne temas pri fenomeno aparta al la latinidlingvanoj, sed tre vaste ekzistanta fenomeno, kaj en ne-eŭropaj lingvoj kaj en eŭropaj lingvoj de diversaj lingvaj familioj.

Do laŭ mi ni faru neniun reformisman proponon pri "dividi".

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 28, 2010, 1:57:28 PM3/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Kial "latinidlingvanoj"? Ankaŭ la germana "teilen" kaj la svahila "-gawanya"
> kunigas ambaŭ sencojn de "dividi" en unu vorton. Tute ne temas pri fenomeno
> aparta al la latinidlingvanoj, sed tre vaste ekzistanta fenomeno, kaj en
> ne-eŭropaj lingvoj kaj en eŭropaj lingvoj de diversaj lingvaj familioj.
>
> Do laŭ mi ni faru neniun reformisman proponon pri "dividi".

Mi same opinias.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2010, 2:09:35 PM3/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Tute ne temas pri fenomeno aparta al la latinidlingvanoj, sed tre vaste ekzistanta fenomeno, kaj en ne-eŭropaj lingvoj kaj en eŭropaj lingvoj de diversaj lingvaj familioj.
Fakte ankaŭ en la araba oni uzas la saman radikon en alia formo de la verbo.

Ĉu la problemo estas ke oni volas nepre havi la saman vorton kiel la anglan "share"?

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Mar 29, 2010, 1:40:53 PM3/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@virgilio.it>
> Date: Mar 28 03:07PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/d373fd0eecbdaafc

>
> “Kunhavi” laŭ mi estas la perfekta solvo por la unua ekzemplo.

bonvolu meti komenton sub citajxo, por ke cxiu tuj sciu kiu estas la
"unua ekzemplo".

Cetere "kunhavi" por mi estas tro svaga, kaj misinterpretebla kiel "cxehavi"

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Mar 28 06:09PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/bac755bee9e31dad
>
> Mi ne komprenas kial diversaj listanoj tiom kontraŭas la uzon de "dividi" en
> okazoj kiel "dividi pasion". Tia uzo de "dividi" apartenas al la sencaro de
> "dividi" dekomence,

kredeble jes

> kaj ne estas aparte mallogike havi tiun sencon kaj

> aliajn sencojn de "dividi" en unu vorto.

pri tio ni malkonsensas


>
> Renato:
>
>> PIV kaj Zamenhof ĉi-rilate estas profunde latinidlingvanoj kaj uzas la
> simplan "dividi" ankaŭ por ĉi tiu senco.
>

> Kial "latinidlingvanoj"? Ankaŭ la germana "teilen" kaj la svahila "-gawanya"

> kunigas ambaŭ sencojn de "dividi" en unu vorton. Tute ne temas pri fenomeno


> aparta al la latinidlingvanoj, sed tre vaste ekzistanta fenomeno, kaj en
> ne-eŭropaj lingvoj kaj en eŭropaj lingvoj de diversaj lingvaj familioj.

Povas esti, sed tamen la afero jam gxenis min kiam mi estis infaneto

> From: Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
> Fakte ankaŭ en la araba oni uzas la saman radikon en alia formo de la verbo.
>
> Ĉu la problemo estas ke oni volas nepre havi la saman vorton kiel la
> anglan "share"?

Apenaw. La "problemo" fontas el la "subtila" distingo.
"Ni sxaras domon" signifas ke ni ambaw uzas la tutan domon
"ni dividas domon" signifas ke ambaw uzas partojn de la domo, sed ne la samajn

kaj cetere [regurd-moduso] Se ni volas ke Esp-o estu la plej uzata internacia
lingvo, gxi plurpunkte devas esti tiom preciza kiom la angla, kaj rajtas je
iuj punktoj esti ecx pli preciza ol la angla.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 30, 2010, 9:09:44 PM3/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi chifoje tute samopinias kun Ronaldo.
La malsamopinieco bazighas sur kultura kutimo. Por la antikvuloj, se
oni dividis ion, tio signifis kutime ke la celo estis apartigi ion
por doni la partojn al grupo da homoj. Nuntempe oni vidas klaran
diferencon inter dividi ion en partojn, tute nenecese por fordoni
ilin, do "malkunigi" ion, kaj la angla "to share", kiu signifas
"posedi iun parton kune kun aliaj kiuj posedas aliajn partojn de
afero". "To share" malpraktike nun povas signifi ankau "kune posedi",
do sen neceso de dividado en partojn (la le'goj specifigas la
diferencon per aldono ante pliajn vortojn).
Se mi kune posedas domon kun mia edzino, ne temas pri partoj. Do mi
kunhavas la domon. Ni "share" la domon.
Se ni dividas la domon en du partojn, por ambau havi egalan parton,
ni "share" la domon, sed ni "interdividas" la domon", same kiel oni
interdividas kukon (inter ekz. ses personojn).
Se ni dividas la domon (ekz. por transporti ghin) same kiel oni
dividas terpomon en tri mangheblajn partojn, ni "partarigas" la
terpomon (NE "partigas" nek "apartigas", kiuj havas tre aliajn
signifojn). Tio ne signifas "malkunigi terpomon", char ghi antaue ne
konsistis el partoj.
Por la senparta posedo de domo, "to share" malpraktika, mi uzas
"kunhavi", = havi kun alia(j) persono(j).
Por la kutima signifo de la angla "share" = dividi ion por doni la
partojn al personoj, mi uzas "interdividi" (au la malelegantan
"interpartarigi").
Por la signifo "to divide", = "tran'ci" en diversajn partojn (ne
necese egalajn), mi uzas "dividi" au "partarigi".
Char mi nepre ne povas uzi, por esti klarema, "dividi" anstatau
"kunhavi" nek anstatau "interdividi", mia "dividi" signifas nur
"partarigi" au "shanghi en partojn" (oni partarigas terpomon = oni
shanghas terpomon al aro da partoj).

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 30, 2010, 9:49:12 PM3/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Teorie la ghermanaj lingvoj povus fari (kaj faris?) diferencon inter
"dividi" = partarigi kaj "interdividi" = share out = dividi ion por
doni la partojn al grupo de homoj. Resp. teilen kaj verteilen, delen
kaj verdelen, dela kaj fordela, to part kaj to share. Sed la neangloj
intermiksas la signifojn, bedaurinde. (la angla bedaurinde donas nun
du signifojn al "to share", nome "interdividi" kaj "kunhavi").

Renato Corsetti

unread,
Mar 31, 2010, 3:00:14 AM3/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcel,

dankon pro viaj lastaj mesaĝoj. Multo el tio, kion vi diras, utila spor doni indikojn, kiel traduki la anglan "share" al Esperanto.

Pri tio vidu en: http://www.bonalingvo.org/index.php/En:_S

Mi ne komprenas, ĉu ni devus havi ankaŭ linion kiel

divid-i (en la senco de "komune posedi") = kun-hav-i

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 1, 2010, 7:09:04 AM4/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Australio:
1) Se mi kun miaj amikoj "dividas pasion", ni interdiskutas
reliefigante la diversajn aspektojn de la fenomeno "pasio".
2) Se ni "interdividas pasion" ni donas al chiu iun aspekton de pasio,
au ni interdisdonas parton de pasio, do etan pasion, al chiu.
3) Se la aliaj havas la saman pasion kiel mi, ni nenion dividas, sed ni
"chiuj havas la saman pasion".
4) En mia granda familio kelkaj manghas panon, kaj aliaj man'gas
kachon. Kaj mi "dividas " la panon en egalajn partojn (nepre ne
por "interdividi" la panon), por ke eventualaj panman'gontoj ne
bezonos tran'ci ghin.
5) Sed en mia malgranda familio chiuj manghas panon, sed ne estas
sufi'ce por kontentigi nin. Sekve mi "interdividas" la panon, por ke
chiu ricevu sian parton.
6) "Apartigi" la panon = fari la panon io aparta. Por "disigi" kaj la
panon, ghi jam antaue devas esti "dividita". Por "malkunigi" la panon
ghi devis antaue
konsisti el diversaj partoj. Se ne, mi devas partarigi ghin = shanghi
ghian konsiston en partojn.
7) Do estas granda diferenco inter "dividi" (= partarigi) la panon kaj
"interdividi" la panon.
8) Estas interesa, kaj kelkfoje oni ekhavas tiel bonan ideon, kompari
vorton en diversaj lingvoj, kaj kun Esperanto. Sed Esperanto havas
siajn regulojn (samee kiel matematiko), kaj la naturaj lingvoj havas
siajn kapricojn.
9) Se Esperanto estus "natura" lingvo, ghi evoluighus al same
malpraktika kaj miskompreniga lingvo kiel ekz. la angla. Ni tiukaze
ne bezonus AdE, nek la forumon "la bona lingvo", nek la Fundamenton,
kaj nek P.A.G. kaj aliajn. Kaj nek min nek vin.

ro-esp

unread,
Apr 1, 2010, 10:20:42 AM4/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: mar...@melburno.org.au

>> Se ni dividas la domon en du partojn, por ambau havi egalan parton,
> ni "share" la domon, sed ni "interdividas" la domon", same kiel oni
> interdividas kukon (inter ekz. ses personojn).

mi kredas ke la pli kutima vorto por tio estas "dispartigi".Cxu vi opinias
"interdividi" necesa alia vorto ?

> Se ni dividas la domon (ekz. por transporti ghin) same kiel oni
> dividas terpomon en tri mangheblajn partojn, ni "partarigas" la
> terpomon

cxu ivi opinias tiun vorton "partarigi" necesa?

> (NE "partigas" nek "apartigas", kiuj havas tre aliajn
> signifojn).

jes, "apartigi havas alian signifon. Mi ne bone scias kiel interpreti
"partigi"

> Por la senparta posedo de domo, "to share" malpraktika, mi uzas
> "kunhavi", = havi kun alia(j) persono(j).

Mi ne scias kiel interpeti "kunhavi" nek "malpraktika"


> Por la kutima signifo de la angla "share" = dividi ion por doni la
> partojn al personoj, mi uzas "interdividi" (au la malelegantan
> "interpartarigi").

Mi uzus dipartigi, dividi aw ecx porciigi - versxajne

> Teorie la ghermanaj lingvoj povus fari (kaj faris?) diferencon inter
> "dividi" = partarigi kaj "interdividi" = share out = dividi ion por
> doni la partojn al grupo de homoj. Resp. teilen kaj verteilen, delen
> kaj verdelen, dela kaj fordela, to part kaj to share.

Mi ne konsciis pri tiu uzo de "part" far angl-parolantoj

> From: Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

> Mi ne komprenas, ?u ni devus havi anka? linion kiel


>
> divid-i (en la senco de "komune posedi") = kun-hav-i

Tia la linio law mi apenaw helpus

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages