Rekomendo pri la aliĝo de Wikimedia EO kiel nova landa sekcio

52 views
Skip to first unread message

Albert Stalin Garrido

unread,
Feb 14, 2023, 5:12:36 AM2/14/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Ni, la laborgrupo pri la aliĝo de Wikimedia EO (VMEO, alinome "Esperanto kaj Libera Scio"), post zorga ekzamenado kaj korespondado kun la aliĝanta organizo, procezo kiu daŭris sufiĉe longe ekde 2021, decidas rekomendi komitatan voĉdonon favore al la aliĝo de la menciita organizo kiel nova faka sekcio de TEJO. 

Ni opinias, ke VMEO kontentigas ĉiujn minimumajn postulojn preskribitajn de la Artikolo 9.2 (Fakaj Sekcioj) de la Statuto de TEJO. Krome, ili ankaŭ adoptis novan Elektan Regularon kaj verkis agadplanon pri junulara varbado, kion nia laborgrupo krompostulis al ili dum la aliĝprocezo. 

Por via referenco mi alkroĉas kun ĉi tiu retmesaĝo ligilojn aŭ dosierojn de iliaj esencaj dokumentoj:
Kun tio mi proponas al la ĝenerala sekretario Tobiasz la senprokrastan startigon de la debata fazo kiu kondukos la temon al voĉdonado. Ni esperas, ke la tuta procezo progresos tiel, ke VMEO havos la oportunon debuti dum la eksterordinara Komitatkunsido la 4-an de marto 2023.


Tutmondigeme,

Albert, Patricio, Marko, & MB
La laborgrupo pri aliĝpeto de VMEO

Albert Stalin Tancinco Garrido
President | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

VMEO_ agadraporto por aliĝo al TEJO.pdf

Tobiasz Kubisiowski

unread,
Feb 14, 2023, 5:37:05 AM2/14/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Estimataj Komitatanoj,

sekve al la ĉi-supra propono de Albert kaj konforme al la reglamento pri la Komitato, artikolo 4.5, mi ekigas debatan fazon pri la rekomendo de la akcepto de VMEO kiel nova faka sekcio de TEJO.

Laŭeble la Estraro provos ke la tri voĉdonoj, por kiuj nun daŭras la debata fazo, daŭru kaj finiĝu samtempe, antaŭ la marta komitatkunveno.

Feriante,
Tobiasz Kubisiowski
Ĝenerala Sekretario 


Op di 14 feb. 2023 11:12 schreef Albert Stalin Garrido <alberts...@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADwXmwnRoaYrQGvURvwNd0WvcyQ0Di9uTmO16R%2BoRXnHfQZ0Mg%40mail.gmail.com.

Tobiasz Kubisiowski

unread,
Feb 21, 2023, 5:01:49 AM2/21/23
to TEJO-Komitato
Estimataj Komitatanoj,

per tiu ĉi mesaĝo mi finas la debatan fazon pri la akcepto de VMEO kiel Faka Sekcio de TEJO.

Nun, konforme al la reglamento pri la Komitato, artikolo 4, mi ekigas la voĉdonan fazon pri tio.
Ĉiuj Komitatanoj bonvolu trovi la voĉdonon en la Centra Reto. Kaze de ajnaj problemoj ne hezitu kontakti min private.

La voĉdono daŭros ĝis ĵaŭdo, la 2-a de marto, 22h00 UTC.

Laŭreglamente,
Tobiasz Kubisiowski
Ĝenerala Sekretario

Michal Matúšov

unread,
Mar 1, 2023, 3:32:14 PM3/1/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj!

Ĉar mi samtempe estas nuntempa Komitatano A de TEJO kaj ankaŭ Prezidanto de VMEO kaj ties ĉefa respondeculo pri aliĝo kiel Faka sekcio de TEJO, mi hezitis voĉdoni pro la konflikto de interesoj. Tial mi konsultiĝis kun la Laborgrupo de TEJO pri la aliĝo kaj ankaŭ kun la Ĝenerala sekretario Tobiasz. Ni venis al la konkludo, ke enordas se la Estraro de la Faka sekcio EUROKKA, kiun mi reprezentas en nia Komitato, decidu pri akcepto de VMEO, kaj mi kiel Komitatano neŭtrale peru tiun decidon per voĉdono. En la Estraro de EUROKKA mi detenis min pro la konflikto de interesoj; aliaj Estraranoj de EUROKKA poris la proponon. Tial mi ĵuse peris la decidon de la Estraro de EUROKKA kaj laŭe voĉdonis. Por travidebleco kaj klareco mi tion eksplice mencias ĉi tie.

Denove dankon al la laborgrupo pri la aliĝo pro la longa kunlaborado kaj al Tobiasz pro subteno 💚

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)


ut 21. 2. 2023 o 11:01 Tobiasz Kubisiowski <tobia...@gmail.com> napísal(a):

tobia...@gmail.com

unread,
Mar 3, 2023, 4:47:07 AM3/3/23
to tejo-k...@googlegroups.com

Estimataj Komitatanoj,

 

kun ĝojo mi anoncas ke la voĉdonon pri la akcepto de VMEO kiel Faka Sekcio de TEJO partoprenis 31 el 36 rajtintoj. Tio signifas, ke la kvorumo estis atingita.

 

La propono ricevis 28 jesajn, 1 nean kaj 2 sindetenajn voĉojn.

 

La propono estis akceptita, kaj VMEO fariĝas nova Faka Sekcio de TEJO. Gratulon!

 

Akcepte,

Tobiasz Kubisiowski

Ĝenerala Sekretario

Michal Matúšov

unread,
Mar 5, 2023, 9:15:24 AM3/5/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

por la tuta Vikimedio EO estas honoro kaj ĝojo ricevi vian akcepton kaj iĝi la plej nova Faka sekcio de TEJO 💚

La vojo ĉi tien estis pli longa ol antaŭvidita de ŝajne ĉiuj partoprenintaj, sed la rezulto estas jam ĉi tie kaj jam komencis alporti siajn fruktojn. Laŭ mia memoro ne okazas aparte ofte, ke nova sekcio estu akceptita, tuj sekvan tagon nomumas sian komitatanon kaj tuj sekvan tagon jam partoprenas en Komitat-Kunveno kaj verkas cirkuleron 😅

Ĉi tie mi ŝatus danki ĉiujn homojn, kiuj heplis al tiu ĉi atingo! En VMEO ni jam antaŭlonge ideumis pri aliĝo al TEJO. Tiam helpis precipe Michael Boris Mandirola kaj Enric Baltasar pri fruaj ideoj. Poste pri praktikaĵoj helpis precipe Alber Stalin (inklude realtempan konsultiĝon en horo elektita por Eŭropo kaj Ameriko, sed tute ne por Filipinoj!) kaj nun Patricio Agustín Iglesias - ambaŭ kiel Estraranoj pri LFA, kaj pri oficialaĵoj kaj rilato kun UEA helpis Martin Schäffer! Esencas ankaŭ la kontribuo de la laborgrupo pri nia aliĝpeto - Albert, Patricio, Marko, & MB - pro iliaj analizoj, gravaj rimarkoj kaj akraj okuloj! Flanke de VMEO mi dankas precipe miajn kolegojn en la Estraroj - unue la fratoj Ivan kaj Sebastian Santacruz, kaj pli nove Javier Nistal kaj Arno Lagrange. Kaj dankon meritas ankaŭ pluraj aliaj homoj, kiuj helpis en tiu aŭ alia maniero, ĉu rekte pri la peto, aŭ per liberigo de tempo, energio kaj atento, por ke ni povu fokusiĝi pli al tiu ĉi laboro.

Mi antaŭĝojas pri la estonteco kiu estas por TEJO kaj VMEO komuna!

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto


pi 3. 3. 2023 o 10:47 <tobia...@gmail.com> napísal(a):

Albert Stalin Garrido

unread,
Mar 5, 2023, 9:35:40 AM3/5/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara KuboF,

Ankaŭ mi aliĝas al nia kolegaro por gratuli vin kaj bondeziri al vi ĉion bonan en la nova etapo de VMEO kiel faka sekcio de TEJO. Espereble ĝi alportos al la organizo pli fortan konektiĝon al la cetero de nia tutmonda komunumo por realigi pli da konkreta agado. Mi nur iomete bedaŭras, ke la procezo daŭris pli longe ol ideale, sed ĉiukaze ni feliĉas, ke ĝi finfine alvenis al sia bona konkludo.


Tutmondigeme,

Albert Stalin Tancinco Garrido
President | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages