Buĝetpropono 2026

66 views
Skip to first unread message

Mihary Andrianirina

unread,
Apr 22, 2026, 8:54:48 AM (yesterday) Apr 22
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj komitatanoj,

La Estraro, kun la subteno de pluraj kolegoj, finpretigis la ĉi-jaran buĝetproponon.

Ĉi-jare la buĝeto estas pli limigita ol en antaŭaj jaroj, precipe pro tio, ke TEJO ne ricevis la administran subvencion de Erasmus+. Tial la Estraro devis fari malfacilajn decidojn por adapti niajn elspezojn al la nuna situacio kaj certigi la daŭripovon de la organizo.

Mi sendas al vi la buĝetproponon en la alkroĉita PDF-dokumento por via konsidero.

Amike,

Kasisto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.orgin...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

iv>
Buĝeto 2026.pdf

Ana Ribeiro

unread,
Apr 22, 2026, 10:21:16 AM (yesterday) Apr 22
to TEJO-Komitato
Saluton,

Mi ŝatus nur aldoni komenton, ke la buĝeto por 2025 aspektas sufiĉe malsama ol tiu, kiun la Komitato aprobis antaŭ jaro ĉar ni rimarkis ke la versio publikigita antaŭ unu jaro estis eraro en la sumoj de enspezoj. Tiel, ke la enspezoj de TEJO estis malpli granda ol la realo (oni sumis dufoje unu subvencio), tio estis rimarkita nur komence de la jaro. Tio ankaŭ kontribuis, por la krizo en kiu TEJO troviĝas ĉi jare. Ni multe kontrolis la buĝeton ĉi jare por certigi ke ne estis similaj eraroj.

Plej amike,
Ana

Tyron

unread,
2:10 PM (6 hours ago) 2:10 PM
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi dankas al la Estraro por sia laboro pri la Buĝeto. Mi komprenas ke ĝi estis specife malfacila prepari ĝin ĉi-jare.

Mi vidas ke ni havos deficiton de ~20 mil EUR je la fino de la jaro. Konsidere ke ni nun tute ne havas rezervojn, ĉu mi komprenas ĝuste, ke la tuta bilanco de TEJO je la fino de la jaro estos same minus 20 mil EUR? (kiun UEA pruntedonos, kun iama repago). Efektive, mi taksas ke tia minusa bilanco sufiĉe malaltas, ke TEJO povus realisme repagi ĝin kaze ke ni sukcesas je eĉ unu aŭ du projektoj venontjare. Sed pro tio mi levas la demandon, ĉar se estas aliaj kaŝitaj ŝuldoj kiujn TEJO devas pagi - kiuj ekzistas ekster la nuna Buĝeto - en tiu kazo multe malpli facilas pripensi vojon ekster la nunan financan situacion.

Krom tio, mi taksas ke la Buĝeto plene taŭgas kaj aprobindas, kaj ne havas aliajn komentojn.

Amike,
Tyron

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/479f53b4-cee6-4331-9e32-c90b3d2ef434n%40googlegroups.com.

Ana Ribeiro

unread,
3:07 PM (5 hours ago) 3:07 PM
to TEJO-Komitato
Kara Tyron,

Mi ne scias kion vi celas pri kaŝitaj ŝuldoj. Laŭ mia kompreno, tio ne estas. 

Mi skribis en Libera Folio, ke ni intencas fari donackampanjon, kaj mi kredas ke 20 mil povus esti akirebla per donackampanjo (aŭ almenaŭ ia sumo, kiu proksimiĝus al tio kaj helpus TEJO-n ne havi tiom grandan deficiton). Mi ankaŭ pripensas aliajn manierojn por akiri monon. Kiel vi mem diris, se TEJO sukcesus en kelkaj pliaj Erasmus+ projektoj, ni eble ne devus plu havi debeton. Tio eĉ eblus en la dua duono de 2026. Sed ni vidos, ĉu tio okazos. 

Komprenble, nur estis ebla alveni al tiu situacio pro komprenemo kaj helpemo de la nuntempaj oficistoj. Do pri tio, mi dankas.

Amike,
Ana

Tyron

unread,
3:25 PM (4 hours ago) 3:25 PM
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Ana,

Simple povus esti ke ni havas ŝuldojn el pasintaj jaroj, kiuj ni ja iam devos repagi, sed ne aperas en la Buĝeto por la nuna jaro ĉar ne rekte rilatas al 2026 ("kaŝita" estis malbona vortumado miaflanke, pli bone "elspezoj kiujn ni devas pagi ĉi-jare, kiuj ne devenis el 2026"). Ekzemple eble estis ŝuldoj el 2025 kiujn ni planis pagi ĉi-jare, sed nun ne povos pro manko de la administra subvencio. Aŭ mi memoras ke tuj post la unua ricevo de la administra subvencio en mia mandato, ni komence kredis ke la tuta 125 mil EUR uzeblus por nunaj bezonoj, sed poste malkovris kelkajn ŝuldojn el pasintaj jaroj kiujn ni unue devis repagi, kiuj malhelpis nian financan planadon.

Mi supozas ke la Financa Raporto eventuale respondos tiajn demandojn, sed konsidere ke diskuto pri la nuna buĝeto ne disigeblas el diskuto pri la financa stato de TEJO ĝenerale, mi volis kontroli tion. Sed surbaze de via mesaĝo, ŝajne nenio apartenas al tiu kategorio, do mi ĝojas. Kaj mi same ĝojas pri la novaĵo ke oni aktive planas donackampanjon.

Amike,
Tyron

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages