Buĝetpropono 2025

148 views
Skip to first unread message

Mihary Andrianirina

unread,
Mar 28, 2025, 12:29:36 PM3/28/25
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj samideanoj,

 

La Estraro, kun la subteno de pluraj kolegoj, finpretigis novan buĝeton. La proceso de diskutoj estis detala, kaj post longaj debatadoj, la Estraro atingis gravajn interkonsentojn pri ĝi.


Mi sendas al vi la buĝetproponon en la alkroĉita PDF-dokumento por via konsidero.


Amike,
Mihary
Kasisto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.orgin...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

TEJO Buĝeto 2025 - propono.pdf

Michael Vrazitulis

unread,
Mar 28, 2025, 1:08:55 PM3/28/25
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

dankon @Mihary por dissendi la proponitan Buĝeton 2025! :)

Ĵus venis atentigo pri propra fuŝo mia, kiu okazis kiam mi helpis kunredakti en la lastaj paŝoj la Buĝeton antaŭ ol Mihary savis kaj sendis ĝin:
En la klarigo pri buĝetero de dungokostoj (sub parto II), mankis mencio de rolo de Ĝenerala Direktoro, kiun ni ja evidente ankaŭ daŭre dungas ĉi-jare.
(Ĝiaj kostoj jam estas enkalkulitaj en tiu buĝetero, ĉiuokaze, nur la mencio en la listigo de roloj estis forgesita.)

Mi ĵus aldonis ĝin kaj resendas la saman dokumenton, sed kun tiu aldona pli korekta mencio. Neniu cifero ŝanĝiĝis, daŭre temas pri la sama propono.

Amike,
Michael

[eta korekto] TEJO Buĝeto 2025 - propono.pdf

Michael Vrazitulis

unread,
Mar 28, 2025, 1:16:11 PM3/28/25
to TEJO-Komitato
Ah, kaj la afero en la tria linio, sub "I. Volontuloj" kun –1231,09€, tio temas pri pagoj al sendoorganizoj.

Michael

snehaja venkatesh

unread,
Mar 28, 2025, 1:28:31 PM3/28/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,
Mi komencas la debatan fazon de 7 tagoj ( t.e. ĝis 5a aprilo) por diskuti pri la buĝeto.

Kunlabore
Snehaĝa

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/dc23cc91-c7fa-4be1-b120-24edf61e115bn%40googlegroups.com.

Tyron

unread,
Apr 3, 2025, 4:54:40 PM4/3/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi dankas la Estraron por sia sendo de la Buĝeto 2025. Tre ofte dum mia mandato mi okupiĝis pri financoj kaj kasfluo, do mi konscias pri kiom da tempo kaj energio eniras tiajn dokumentojn. Mi ankaŭ atentigas ke kvankam de ekstera vidpunkto ŝajnas ke la Komitato iom silentas pri la temo, dum lastaj monatoj mi ofte levis demandojn al nunaj estraranoj kaj stabanoj pri la temo kaj ĉiam ricevis kontentigajn respondojn.

Facilas verki eseon pri specifaj buĝeteroj, sed mi ĝenerale fidas je la Estraro kaj je la interna kohereco de la dokumento en sia nuna formo. Tamen, malgraŭ tio mi havas 2 ĉefajn demandojn:
  • Kiel statas la nunan kasfluon de TEJO? T.e. antaŭ la ĉi-jara ricevo (se jam okazis) de la administra subvencio, kiom da tuj alirebla mono sidis en niaj bankokontoj? Mi simple maltrankviliĝas pri la fakto ke ni grandparte perdis niajn rezervojn antaŭ kelkaj jaroj kaj neniam vere rekonstruis ilin, do ni tre vundeblas kaze de estonta subita krizo
  • Kiel oni alvenis al la kalkulo de 5.06 dungitoj? Historie mi forte kontraŭis 5-oficistan buĝeton, tamen agnoskas ke la nuna kunlaboro kun UEA "malŝlosis" tiun eblon, tute malkiel antaŭaj jaroj. Tamen, mi kurioziĝas pri kiel ekzakte (laŭplane) aspektos la Stabon de TEJO je la fino de la jaro, rilate al konsisto de oficistoj. Mi ankaŭ demandas ke kaze ke la 5-dungita plano iel ne funkcias (konsidere ke jam estas aprilo kaj oni ankoraŭ ne anoncis novan komunikiston, mi supozas ke oni aktive planas pri "rezerva" 3-oficista plano), kiel la Estraro antaŭvidas tion? Ekz. rilate al fina profito/deficito por la jaro, kaj eventuala konsisto de la Stabo
Amike,
Tyron
Komitatano Ĉ
Eks-prezidanto de TEJO

Karlos' Peskera Alonso

unread,
Apr 3, 2025, 5:38:24 PM4/3/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Tajron,

Kiel homo kiu respondecas pri la ĉefaj enspezfontoj de TEJO, mi respondos pri la teknikaĵoj de via zorgo pri la kasfluo (mi aldonos informojn kiujn vi Tajron jam konas sed kiuj ne nepre estas konataj de la aliaj komitatanoj):
  • Klarige, la problemo pri kasfluo:
    • Ĉefe okazis ĉar dum la unuaj 3 aŭ 4 monatoj de la jaro TEJO devis funkcii sen esti certa ke ni ricevos la Administran Subvencion de Erasmus+ (AS);
    • Havi pli da laboristoj sed ne ricevi la monon por pagi ilin komence de la jaro kaŭzas ke la mono en la kaso malaltiĝas pli dum tiuj monatoj;
    • TEJO kutime uzas sian konton en BUNQ, sed ni jam havas monon en aliaj kontoj kiuj ne estas tiom likvaj;
    • TEJO difinis rezervon por eviti problemojn.
    • Kiam ni ricevas subvenciojn, unue ni ricevas parton (80% se estas de la UE kaj mi pensas ke 2/3 se estas de KdE) kaj nur post la raportoj estas kontrolitaj ni ricevas la reston.
  • Bonŝance la situacio iom ŝanĝiĝis:
    • Plej grave, nuntempe ne plu estas problemoj kun la kasfluo: ni jam ricevis la monon de la AS por ĉi tiu jaro, sed ankaŭ estis sendita la pago de la pasinta IJK;
    • La sistemo de la kandidatiĝo por la AS estis nova. La UE lernis el la eraroj kaj plibonigis ĝin. Tial ĉijare la mono estis ricevita iom pli frue kaj la plano por la sekva jaro celas ke ni almenaŭ certiĝu pli la subvencio antaŭ la komenco de la jaro aŭ dum januare.
  • Bedaŭrinde vi pravas ke estis deficito kiu malaltigis la rezervon kaj estas zorgigaj aferoj:
    • Tio okazis inter aliaj pro manko de kalkulado kaj zorgo de la pasinta kasisto.
    • Aldone, la situacio riskas malpliboniĝi ĉar pasintjare ni gastigis malpli da tempo la volontulojn. Tio signifas ke la antaŭviditaj enspezoj pere de la subvencio de Eŭropa Solidara Korpuso (ESK, la programo per kiu ni ricevas volontulojn) estos sufiĉe pli malalta.
    • Ni ne tiom sukcesis ricevi subvenciojn pasintjare.
Mi esperas ke nun pli da aferoj klaras. Logike se iu alia havas teknikajn demandojn, mi respondos ilin.
Laste, pardonon se mi ne respondis pri la ekzakta kvanto da mono kiu estis alirebla, sed mi ne havas ĉiujn informojn por povi doni ĝin (kaj doni aŭ ne tian informon estas decido de la estraro).

Amike,
Karlos'

Subvencipetisto

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org| in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto



Lucía Montserrat Fernández Barrera

unread,
Apr 5, 2025, 4:49:33 PM4/5/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Tyron,

Rilate al dungitoj: ni baldaŭ dungas komunikiston kaj la plano estas ke ekde komenco de venontmandate estos dungita volontula kunordiganto, tiel atingante la 5 dungojn.

Amike,

Lucía M. Fernández Barrera
Prezidantino | World Esperanto Youth Organisation
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

snehaja venkatesh

unread,
Apr 6, 2025, 9:48:03 AM4/6/25
to tejo-k...@googlegroups.com

Kara Komitato,
Mi nun komencas la voĉdonan fazon de Buĝeto 2025, kiu daŭras dum 9 tagoj, tio estas ĝis 15a Aprilo 2025.
Vi povas trovi la ligilon en Centra Reto.

Amike
Snehaĝa

snehaja venkatesh

unread,
Apr 16, 2025, 9:34:16 AM4/16/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Jen rezulto:

Voĉdonis 30 el 35 rajtantoj;25 jesis, 2 neis, 3 sindetenis
Rezulto 
Kvorumo atingita, havas sufiĉe da jesaj voĉoj → akceptita

Ne voĉdonis:
Ines Kahin, Aušrinė Tamošiūnaitė, Frédéric Leon Düe (Frico), Erlangga Femayuga (Gres), Waziwazi Grace Germain (WAGRA), Michael Vrazitulis (Miĥaelo)

Tiu ĉi baloto ne estis sekreta, tial eblas vidi en la centra reto kiel ĉiu rajtinto voĉdonis.

Dankon al @Mihary Andrianirina kaj ĉiuj kiuj helpis ŝin en preparado de la buĝeton.

Kunlabore 
Snehaĝa 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages