Correia Pires (1933-2025)

0 views
Skip to first unread message

António MARTINS-Tuválkin

unread,
Jul 9, 2025, 3:58:37 PM7/9/25
to Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio
Estimataj,

mi bedaŭras informi al vi ĉiuj ke, laŭ ĵusa sciigo de lia filino,
forpasis la pasintan 18-an de junio nia kunasociano kaj samlingvano
Francisco Paulo Duarte Correia Pires (0136/041 = fpdp-z).

Li estis bedaŭrinde jam kelkajn jarojn ne menskapabla; en julio 2023
liajn personajn esperantaĵojn, kiujn la familio donacis al P.E.A.,
transportis al la sidejo Rui da Palma kaj mi (plus pliajn en januaro 2024).

Kelkaj el ni eble memoras kiam li laste ĉeestis movadan eventon, la
Lisbonan Zamenhoffeston de 2014 (27-a R.P.E.), tri semajnojn post la
forpaso de Kap. A. S. Almeida, kies longtempa kompano li estis.

Li estis profesie industriteknika desegnisto, poste entreprenestro.
Okaze de la konkurso por alpreno de asocia logotipo, en 2004, li estis
inter la ses kreivaj entuziasmuloj, kvankam ne lian proponon ni adoptis
(vd. ĉe [ http://2001.esperanto.pt/logokonk.htm ] en nia malnova retejo
kaj en Nia Bulteno 82: pĝ.7).

Correia Pires estis unu el la tri junaj portugalaj esperantistoj kiuj,
en 1954, veturis aŭte tien-reen por ĉeesti en Harlemo, Nederlando, la
39-an Universalan Kongreson.

Mi prezentis kondolencon al lia filino.

(Anekse [0136.jpg] lia oficiala portreto kiel P.E.A.-ano, aniĝinta en
1972.04.07.)

--
António MARTINS-Tuválkin ____.
| ()|
<tuva...@gmail.com> Não me invejo de quem tem |####|
PT-2695-010 Bobadela LRS carros, parelhas e montes |
+351 934 821 700 só me invejo de quem bebe |
+351 212 463 477 a água em todas as fontes |
---------------------------------------------------------------------
De sable uma fonte e bordadura escaqueada de jalde e goles por timbre
bandeira por mote o 1º verso acima e por grito de guerra "Mi rajtas!"
---------------------------------------------------------------------
0136.jpg

Mian Salam SHANY

unread,
Jul 10, 2025, 9:17:40 AM7/10/25
to pea_d...@googlegroups.com
Elkorajn kondolencojn je la forpaso de Francisco Paŭlo Duarte Correia Pires. Bonvolu transdoni miajn kondolencojn al liaj familianoj.  Dio donu altajn rangojn al lia animo en la paradizo. Amen.

Plue karega Anĉjo
Mi neniam forgesas al Kap. A.S. Almeida. Dio benu lian animon ĉiam ĉiam 

Amike 
Mian Salam SHANY 



--
Recebeu esta mensagem porque está inscrito no grupo "Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio" dos Grupos do Google.

Para anular a subscrição deste grupo e parar de receber emails do mesmo, envie um email para pea_diskut+...@googlegroups.com.
Para ver esta discussão, visite https://groups.google.com/d/msgid/pea_diskut/52c71907-19bd-416e-b22f-aede2e4cb826%40gmail.com.

Gonçalo Neves

unread,
Jul 10, 2025, 10:05:51 AM7/10/25
to pea_d...@googlegroups.com
Ankaŭ mi neniam forgesas Kap.-on A. S. Almeida, ĉar li ludis gravan rolon en mia vivo dum pluraj jaroj. Mi verkis pri li detalan nekrologon, kiu aperis en 2017, kvankam li forpasis jam en 2014. La kialon pri tiu longa malfruo oni povas legi en la komenco de la nekrologo. Jen ĝia ligilo, por tiuj, tiuj ne legis la tekston tiam: 


Recebeu esta mensagem porque subscreveu ao grupo "Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio" do Grupos do Google.

Para anular a subscrição deste grupo e parar de receber emails do mesmo, envie um email para pea_diskut+...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages