Karaj gelistanoj
La nomoj de la geedzoj sonas laŭ burunda maniero, sed la lingvaĵo de la geedziĝa anonco havas tro da malglataĵoj. La loko "Muramvya" troveblas per guglomapo en Burundo, apud Kongo, oriente de Bujumbara, en la direkto de fora lago Viktoria.
La mesaĝo venis al mi per nia [retlisto medicinistoj], sed mi scias, ke mi ne legis antaŭe pri la paro. Aldone, la mesaĝo prezentiĝas kiel respondo al ĝena mesaĝo, kiun, erare verŝajne, ja Rodrigo sendis kopie al ĉiuj, anstataŭ nur al Christoph:
PRI: Re: Pri Interkultura medicino
DE: Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga<
rodrig...@gmail.com>
DATO, HORO: 2025-10-30 10:56
PER: <
medicinistoj-...@googlegroups.com>
AL: Dr. Christoph Klawe Kopie
medicinistoj-...@googlegroups.com
Timante spammesaĝon, mi ne plu kuraĝis okupiĝi pri la "burunda mesaĝo", mi esploris nur de ekstere.
Se ili ekzistas, mi bondeziras al la nekonataj geedzoj!
Mi ne supozas, ke kolego Rodrigo havas rolon en la familia planado de la junuloj, iu simple fuŝe prenis jam fuŝan mesaĝon de Rodrigo, kiu tiel, nevole, ricevis subtenan "rolon" kiel subtenmesaĝo.
Retrorigardante, mi, de 2024-Aŭgusto, antaŭ la nuna, jam vidis la aŭgustan kaj du kromajn ege mallongajn mesaĝojn de la sama retadreso [de Richard].
Al Richard NIHEREWENIMANA, mi, tute sen koni lin, invitas pretigi sinprezenton por la [retlisto medicinistoj], kiam NE ESTAS retkonekto.
Imageble, nefidinda reto ja fojfoje donos al li mian hodiaŭan priskribon de vendredo 2025-10-31, kaj je venonta fojo, kiam JA ESTOS RETKONEKTO, li forsendu ĝin, sian memprezenton al ni ĉiuj.
Ueli, emeritiĝanta vilaĝa kuracisto, Bern, Svisio
--