Stranga retmesaĝo, ĉu mi sendu aŭ ne gratulon?

0 views
Skip to first unread message

ueli....@swissonline.ch

unread,
Nov 3, 2025, 1:30:33 AM (5 days ago) Nov 3
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Karaj gelistanoj

La nomoj de la geedzoj sonas laŭ burunda maniero, sed la lingvaĵo de la geedziĝa anonco havas tro da malglataĵoj. La loko "Muramvya" troveblas per guglomapo en Burundo, apud Kongo, oriente de Bujumbara, en la direkto de fora lago Viktoria.

La mesaĝo venis al mi per nia [retlisto medicinistoj], sed mi scias, ke mi ne legis antaŭe pri la paro. Aldone, la mesaĝo prezentiĝas kiel respondo al ĝena mesaĝo, kiun, erare verŝajne, ja Rodrigo sendis kopie al ĉiuj, anstataŭ nur al Christoph:
PRI: Re: Pri Interkultura medicino
DE: Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga<rodrig...@gmail.com>
DATO, HORO: 2025-10-30 10:56
PER: <medicinistoj-...@googlegroups.com>
AL: Dr. Christoph Klawe Kopie medicinistoj-...@googlegroups.com

Timante spammesaĝon, mi ne plu kuraĝis okupiĝi pri la "burunda mesaĝo", mi esploris nur de ekstere.
Se ili ekzistas, mi bondeziras al la nekonataj geedzoj!

Mi ne supozas, ke kolego Rodrigo havas rolon en la familia planado de la junuloj, iu simple fuŝe prenis jam fuŝan mesaĝon de Rodrigo, kiu tiel, nevole, ricevis subtenan "rolon" kiel subtenmesaĝo.
Retrorigardante, mi, de 2024-Aŭgusto, antaŭ la nuna, jam vidis la aŭgustan kaj du kromajn ege mallongajn mesaĝojn de la sama retadreso [de Richard].
Al Richard NIHEREWENIMANA, mi, tute sen koni lin, invitas pretigi sinprezenton por la [retlisto medicinistoj], kiam NE ESTAS retkonekto.
Imageble, nefidinda reto ja fojfoje donos al li mian hodiaŭan priskribon de vendredo 2025-10-31, kaj je venonta fojo, kiam JA ESTOS RETKONEKTO, li forsendu ĝin, sian memprezenton al ni ĉiuj.
Ueli, emeritiĝanta vilaĝa kuracisto, Bern, Svisio

--

Richard Niherewenimana

unread,
Nov 3, 2025, 4:21:43 AM (5 days ago) Nov 3
to medicinistoj-...@googlegroups.com

*Koran saluton, karaj gefratoj kunvokitaj en la sama profesio kaj vokado de kuracado.*

Unue, mi dankegas vin pro la respondo, kiun vi afable sendis al mi.

Permesu al mi unue prezenti min:

Mi nomiĝas *Richard NIHEREWENIMANA*, naskita en *Burundo*, en la provinco *Muramvya*, kiel vi jam vidis en la invito. Mi estas *esperantisto ekde 2012*, kaj instruas Esperanton en Burundo. Mi aliĝis al ĉi tiu medicina grupo en *2024*, helpite de *Rodrigo*, dum la *109-a Universala Kongreso de Esperanto* okazinta en Tanzanio.

Mi estas ankaŭ *flegisto*, diplomita kun *bakalaŭro-diplomo* en universitato ĉi tie en Burundo.

Pri la mesaĝo kaj la invito, kiujn mi sendis:

En nia kulturo en Burundo, kaj en pluraj partoj de Afriko, kiam iu havas gravan eventon aŭ feston (kiel edziĝo), oni invitas najbarojn, amikojn kaj konatojn por helpi, subteni, kaj ofte doni kontribuon. Tial mi ankaŭ decidis kontakti vin, miaj samprofesiuloj kaj gefratoj, kun kiuj ni dividas la esperantan lingvon kaj revojn pri unueco en la mondo.

Mi kore petas vian *subtenon*, *instigon* kaj *helpon laŭ via povo*, kiel veraj gefratoj.

Mi tre dankas vin antaŭe kaj atendos kun espero la mesaĝon de via respondo.

*Kun koraj salutoj,*  
*Richard NIHEREWENIMANA el Burundo*

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/858976484.286981.1762151428333%40upcmail.hispeed.ch.

Richard Niherewenimana

unread,
Nov 6, 2025, 12:12:24 AM (2 days ago) Nov 6
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Koran saluton, karaj gefratoj kunvokitaj en la sama profesio kaj vokado de kuracado.*

Unue, mi dankegas vin pro la respondo, kiun vi afable sendis al mi.

Permesu al mi unue prezenti min:

Mi nomiĝas *Richard NIHEREWENIMANA*, naskita en *Burundo*, en la provinco *Muramvya*, kiel vi jam vidis en la invito. Mi estas *esperantisto ekde 2012*, kaj instruas Esperanton en Burundo. Mi aliĝis al ĉi tiu medicina grupo en *2024*, helpite de *Rodrigo*, dum la *109-a Universala Kongreso de Esperanto* okazinta en Tanzanio.

Mi estas ankaŭ *flegisto*, diplomita kun *bakalaŭro-diplomo* en universitato ĉi tie en Burundo.

Pri la mesaĝo kaj la invito, kiujn mi sendis:

En nia kulturo en Burundo, kaj en pluraj partoj de Afriko, kiam iu havas gravan eventon aŭ feston (kiel edziĝo), oni invitas najbarojn, amikojn kaj konatojn por helpi, subteni, kaj ofte doni kontribuon. Tial mi ankaŭ decidis kontakti vin, miaj samprofesiuloj kaj gefratoj, kun kiuj ni dividas la esperantan lingvon kaj revojn pri unueco en la mondo.

Mi kore petas vian *subtenon*, *instigon* kaj *helpon laŭ via povo*, kiel veraj gefratoj.

Mi tre dankas vin antaŭe kaj atendos kun espero la mesaĝon de via respondo.

*Kun koraj salutoj,*  
*Richard NIHEREWENIMANA el Burundo*

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Nov 6, 2025, 4:37:49 AM (2 days ago) Nov 6
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Koran saluton al vi Richard Niherewenimana.

Mi gratulas al vi pro via geedziĝo kaj deziras al vi feliĉon kaj sukceson. 

Mi aldonis vin al ĉi tiu DISKUTLISTO ĉar iu ajn interesito povas esti akceptita.
Mi respektas vian kulturon, sed por nia grupo tiu kutimo ne validas inter ni, ĝin ni ne oftas. 

Krome nur ĝis nun ,ni iom aŭdas pri vi, pro tio via mesaĝo aspektas al ni "rubaĵa" mesaĝo.

Mi pardonpetas la prokraston de ĉi tiu respondo, kaj gratulas al vi pro via geedziĝo. 

Amike via 
Rodrigo 



--
Att.  Dr.  RODRIGO A. RAMIREZ Z.

El contenido de este documento y/o sus anexos son para uso exclusivo de su destinatario intencional, contiene información privilegiada y no puede ser usado ni divulgado por personas distintas de su destinatario. Si usted no es el destinatario intencional de este documento por favor Infórmenos de inmediato y elimine el documento y sus anexos. Está prohibida su retención, grabación, utilización o divulgación con cualquier propósito.

Richard Niherewenimana

unread,
Nov 7, 2025, 9:58:55 PM (12 hours ago) Nov 7
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Karaj fratoj kaj fratinoj,*

En la ĝardeno de la homaro, ĉiu kulturo estas kiel unika floro kun propra aromo kaj koloro. Se ni volas ĝui la tutan ĝardenon, ni devas aprezi la diversecon.

Mi elkore dankas vin pro via akcepto kaj mesaĝo. Mi kredas, ke *respekto kaj toleremo* estas la fundamentoj de vera kunvivado, eĉ pli *en la lumo de niaj malsamecoj*.

*Neniu kulturo estas pli alta ol alia*, ĉar ĉiu naskas saĝon kaj belecon laŭ sia maniero. Se ni rigardas unu la alian kun malferma koro, ni ne perdos nian identecon, sed riĉiĝos per la ĉeesto de la alia.

*Eble ekzistas inter ni voĉo*, kiu povas atesti, ke kunekzisti ne signifas rezigni je si mem, sed *konstrui pontojn inter animoj*.

Mi gratulas vin pro via matureco kaj progreso, kaj esperas, ke *amo, unueco kaj interkompreno* estu niaj gvidsteluloj.

Kaj se mia antaŭa mesaĝo ŝajnis tro fremda aŭ ĝena, *mi petas vian indulgon kaj pardonon*.

*Kun respekto kaj paco,*  
Richard


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages