bobo aŭ luĝo?

6 views
Skip to first unread message

Noam Mohr

unread,
Feb 23, 2026, 9:10:04 PM (4 days ago) Feb 23
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas:
  • bobo → sportglitveturilo, sportsledo
  • luĝo → glitveturil(et)o, sled(et)o
Mi konfesas, ke la simpligoj estas tre strangaj por mi. Ambaŭ  (kaj ankaŭ multaj aliaj tipoj) estas sportglitveturilo/sportsledo, kaj ambaŭ certe estas glitveturilo/sledo... Tiuj simpligoj ŝajnas al mi neuzeblaj por paroli pri sportoj.

Kion vi pensas? Ĉu ni forigu ilin?

noammohr

unread,
Feb 23, 2026, 9:32:03 PM (4 days ago) Feb 23
to la bona lingvo
Mi aldonu, ke oni diskutis tiujn vortojn en ĉi tiu fadeno en 2009. Pri la demando, kiun mi levas, Renato diris, "Fakte la problemo, kiel kutime, estas problemo de ekvilibro inter la normala lingvo kaj la faka lingvo. Mi kredas, ke per la lastaj proponoj de Marcos ni estas relative ekvilibraj."

Sed mi dubas tion. La nomoj de sportoj kaj de sportsledoj estas faka afero, kaj en la normala lingvo oni uzas vortojn kiel "bobo" kaj "luĝo" por paroli pri tiuj sportoj.

lowenstein, anna

unread,
Feb 23, 2026, 10:04:35 PM (4 days ago) Feb 23
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas meti la detalon "sport-" en krampoj. Por uzo ekzemple dum komentado pri la Olimpiaj Ludoj, evidente temas pri sporto. Ne necesas specifi tion. Sed eksterkuntekste eble necesus klarigi tion almenaŭ la unuan fojon. Poste sufiĉus nur "glitveturilo" aŭ "sledo".

Anna 

Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFaejdVn25Ee_1ix1crNYffnCeZh_v%2BEGdj9FLJ%3D5iD8nN65Ng%40mail.gmail.com.

Leo De Cooman

unread,
Feb 24, 2026, 7:21:03 AM (4 days ago) Feb 24
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konsentas pri la propono de Anna

Amike salutas Leo


Op 24/02/2026 om 04:04 schreef lowenstein, anna:

noammohr

unread,
Feb 24, 2026, 8:58:34 PM (3 days ago) Feb 24
to la bona lingvo
On Monday, February 23, 2026 at 9:10:04 PM UTC-5 noammohr wrote:
En la ĉina, bobo estas 雪車 (neĝveturilo), foje pli specife 有舵雪橇 (rudrohava sledo). Luĝo estas 雪橇 (sledo), foje pli specife 無舵雪橇 (senrudra sledo). Eble tiaj malprecizaj nomoj ja sufiĉas praktike.
 

noammohr

unread,
Feb 25, 2026, 12:35:16 AM (3 days ago) Feb 25
to la bona lingvo

Aŭ eble, sekvante la ĉinan, bobo estu glitĉaro kaj luĝo estu sledo/glitveturilo?

Nu, bobo kaj luĝo estas formoj uzataj sufiĉe tutmonde, en la hinda kaj taja kaj japana/korea, eble ni plej bone uzu ondon anstataŭ sagon.
 
 

Leo De Cooman

unread,
Feb 25, 2026, 2:18:54 PM (3 days ago) Feb 25
to la-bona...@googlegroups.com

Mi neniam de proksime vidis tiujn specialajn glitveturilojn. Miatempe ni havis tre simplan glitveturilon, flandre nomita "ijs-stoel" (laŭvorte "glaci-seĝo", kiun ni uzis kaj sur neĝo, kaj sur glacio. Por stiri ĝin ni uzis niajn lignoŝuojn. La nederlanda vorto "slede" (sledo) mi lernis lerneje. Bonvolu do pardoni, ke mi ne kapablas helpi.

Sed  la ĉinaj vortoj ŝajnas al mi interesaj.

Amike salutas Leo


Op 25/02/2026 om 06:35 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

ro-esp

unread,
Feb 26, 2026, 4:15:41 PM (2 days ago) Feb 26
to la bona lingvo


Op woensdag 25 februari 2026 om 02:58:34 UTC+1 schreef noammohr:
On Monday, February 23, 2026 at 9:10:04 PM UTC-5 noammohr wrote:
Ni havas:
  • bobo → sportglitveturilo, sportsledo
  • luĝo → glitveturil(et)o, sled(et)o
Mi konfesas, ke la simpligoj estas tre strangaj por mi. Ambaŭ  (kaj ankaŭ multaj aliaj tipoj) estas sportglitveturilo/sportsledo, kaj ambaŭ certe estas glitveturilo/sledo... Tiuj simpligoj ŝajnas al mi neuzeblaj por paroli pri sportoj.


Mi konsentas ke temas pri ege specifaj tipoj de sledoj, kaj ke ne indas havi linion prie. 
Ĉu Esperanto eĉ nur havas nomon por la duontubo kiun tiuj sledoj traglitas?

                                                        ĝis, Ronaldo N 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages