Plendoj pri dolĉaĵoj

8 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Oct 29, 2025, 7:48:38 PM (11 days ago) Oct 29
to la bona lingvo
Multaj plendis pri la afiŝo de simpligoj pri dolĉaĵoj (plejparte pri "strudelo"), (eble simile al mia afiŝo pri alkoholaĵoj?):
  • Júlio César Pedrosa
    En Brazilo estas du rulkukaĵoj: "rocambole" (kiu povas esti aŭ dolĉa aŭ sala) kaj "bolo de rolo", sed neniu el ili estas ia "strudelo", do la vortumo "rulkukaĵo" estas tro larĝa rilate la sencon. Laŭ tiu propono, kial "eŭro", "dolaro", "rublo" k.a., se ĉiuj estas moneroj? 🤔
  • Didier Loison
    Jen efektiva rulkukaĵo. La strudelo ne nepre estas rulita, sed temas pri folipasto farĉita de pomoj kun cinamo.
  • Keith Bowes
    Mi uzas la vorton "kekso", ĉar "biskvito" estas fundamenta vorto kun alia signifo (klarigita per la germanlingva traduko "Zwieback"). La konsterna parto estas ke la nova vorto "biskoto" estis kreita pro la ofta misuzo de la fundamenta vorto "biskvito". Laŭ mi "kuketo" estus ekvivalenta al la anglalingva "cupcake" (kun la signifo de "cookie" nur laŭ la interreta senco).
  • Martin Thorenz
    Mi ne ŝatas la vorton rulkukaĵo ĉar el ĝi oni ne povas kompreni pri kio temas. Oni povas ruli multajn diversajn pastojn kaj oni povas farĉi ilin per multaj diversaj ingrediencoj. Strud(e)lo konsistas el tre specifa pasto kiun oni uzas nur por tiu speco de bakaĵo. Aldone, mi skribus ĝin "ŝtrudlo" laŭ ĝia eldiro en la germana.
    Vi ne komprenas la diferencon inter kategorio kaj fakvorto. Rulkuko estas kategorio. Strudlo estas tre speciala manĝaĵo. Laŭ via logiko oni povus nomi ĉion "manĝaĵo".
  • Thomas Alexander
    Senutila bildo. La kreinto ne komprenas la bazan singifon de tiuj vortoj.
    Mi opinias ke vi simple eraras pri la difinoj en PIV kaj pri la bazaj faktoj pri tiuj manĝaĵoj, kaj mi sola helpema respondo estas, ke vi forigu tiun senutilan grafikaĵon.
    Nu, eble mi krome donu helpeman konsilon al legantoj, ke ili (re)legu la libron de Claude Piron: La Bona Lingvo, kion mi mem faris antaŭ nur kelkaj semajnoj. Mi forte kredas ke "bonlingvismo" tre ofte estas kontaŭ la spirito de tiu libro
Ĉu indas ŝanĝi sangon al ondo, aŭ aldoni klarigon kiel "(pli ĝenerale)", aŭ forigi iujn el la simpligoj?

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2025, 1:41:15 PM (11 days ago) Oct 30
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne kuraĝas diskuti pri la nomoj, kiujn homoj donis al siaj receptoj kaj pladoj. 

Niaj infanoj lerneje studis la tiel nomitan "modernan matematikon". Ĉi-matene mi eksciis, ke - laŭ diversaj interretaj artikoloj en la nederlanda -  tiu formo de matematiko estis instruita en Flandrujo en la mezlernejoj en la 70aj, 80aj kaj 90aj jaroj de la antaŭa jarcento.  Verŝajne oni instruis ĝin en la tuta Belgio, ĉar tiutempe Belgio ankoraŭ ne estis dividita en regionoj kaj komunumoj. Mi ne povis helpi miajn infanojn, ĉar mi mem ne lernis tiun fakon. Sed mi memoras kelkajn vortojn, kiujn ili uzis. ekzemple la vorton "Venn-diagramo".  Ili havis apartajn ŝablonojn por desegni ilin. Mi iom serĉis pri "Venn-diagramo" kaj trovis, ke temas pri io por ordigi elementojn en aroj laŭ komunaj ecoj. Laŭ aŭtoro de lernolibro pri tiu fako, tio tre taŭgas por  ordigi vortojn.

Laŭ mia (tutcerte nekompleta) kompreno de la afero, oni uzis tiun sistemon por grupigi elementojn. Ĉu eblus enmeti ĉiujn "kukecajn" manĝaĵojn en aron kaj poste ordigi ilin laŭ iuj ecoj?  Jen bildo el tiu kunteksto;

Een Venn-diagram maken - Microsoft OndersteuningEn la supra cirklo temas pri "Aĵoj, kiuj estas mambestoj", maldekstre pri "Aĵoj, kiuj saltas" kaj dekstre pri "Aĵoj, kiuj naĝas.

Supozeble en la  parto  komuna al la tri cirkloj oni trovos la nomojn de "Aĵoj, kiuj estas mambestoj KAJ saltas  KAJ naĝas"; k.t.p.   Mi fakte neniam interesiĝis pri tiu "moderna matematiko", ĉar la inĝenieraj asocioj malrekomendis ĝian instruadon en la lernejoj. Kaj efektive post tridek jaroj oni ĉesis instrui tiun fakon kaj reiris al la "klasika matematiko". Sed eble ĝi enhavis utilajn ecojn. Ni povus provi: por iuj oni uzas giston kaj bakas la paston, por aliaj oni enmetas  aŭ surmetas fruktojn, .sukeron, ĉokoladon,  Iuj pastoj estas rulitaj ... Fakuloj eble havas ideojn, kiel distingi la grupojn.

Mi supozas, ke estas rilato inter la vortoj "hiperonimo" kaj "hiponimo" kaj tiuj "Venn-diagramoj". Ĉu ni ne jam traktis tiujn vortojn? Mi ne retrovis ilin en "La Bona Lingvo".

Amike salutas Leo


Op 30/10/2025 om 00:48 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/962eaa7f-19f1-4eea-9322-26c0980a4eb6n%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages