Desegni, dezajni

1 view
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Oct 16, 2025, 9:54:41 AM (4 days ago) Oct 16
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "design" havas amason da signifoj en la angla. Oni prenas ĉiujn samtempe en Esperanton per la vortoj "dezajno", "dizajni" ktp.

Mi menciis en mia ĵusa mesaĝo, ke mi redaktas artikolon por uea.facila pri tesaketoj. Kion vi farus pri la sekvaj frazoj?

Sullivan desegnis maŝinon por amasprodukti la saketojn.

Malgranda retsaketo agrafita al ŝnuro… Tiu baza dezajno ne ŝanĝiĝis dum pli ol 100 jaroj.

Helpu min! Mi ne volas uzi la vorton "dezajno", sed kiun vorton vi uzus en tiuj frazoj?

Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Tirifto

unread,
Oct 16, 2025, 12:38:25 PM (4 days ago) Oct 16
to la-bona...@googlegroups.com
(Mi respondas sube, inter citoj.)

Je čtvrtek 16. října 2025 15:54:28, lowenstein, anna skribis:
> La vorto "design" havas amason da signifoj en la angla. Oni prenas ĉiujn
> samtempe en Esperanton per la vortoj "dezajno", "dizajni" ktp.
>
> Mi menciis en mia ĵusa mesaĝo, ke mi redaktas artikolon por uea.facila pri
> tesaketoj. Kion vi farus pri la sekvaj frazoj?
>
> Sullivan desegnis maŝinon por amasprodukti la saketojn.

En ordo de mia prefero:
Projektis, eltrovis/inventis, planis, faris/desegnis planon/skemon.

Sed mi pensas, ke ankaŭ »desegnis« funkcias sufiĉe bone sole. (Ĝi pensigas min
pri desegnado de aspekto kaj skemoj, laŭ kiuj oni konstruas la maŝinon.)

> Malgranda retsaketo agrafita al ŝnuro… Tiu baza dezajno ne ŝanĝiĝis dum pli
> ol 100 jaroj.

En ordo de mia prefero:
Formo, strukturo, skemo, modelo, aranĝo.

> Helpu min! Mi ne volas uzi la vorton "dezajno", sed kiun vorton vi uzus en
> tiuj frazoj?
>
> Anna

Ĉion bonan
// Tirifto


lowenstein, anna

unread,
Oct 16, 2025, 1:03:39 PM (4 days ago) Oct 16
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro viaj proponoj, Tirifto. Mi uzos viajn sugestojn.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/2059683.tdWV9SEqCh%40vonnegut.

noammohr

unread,
Oct 16, 2025, 11:28:56 PM (4 days ago) Oct 16
to la bona lingvo
Ŝajne vi ne ŝatas la simpligojn en la listo:
  • dezajni → fasoni, projekti, aspektigi
  • dezajno → fasono, aspekto, fasonado, projektado, aspektigado, formkreado
Ili ja ne estas perfektaj. Mi ŝatas la ideojn de Tirifto, sed sugestas la interakordigon inter agvortoj kaj nomvortoj: (antaŭ)modeli modelon, (form)plani form(plan)on, k.s.

Leo De Cooman

unread,
Oct 17, 2025, 2:15:47 PM (3 days ago) Oct 17
to la-bona...@googlegroups.com

Eble ankaŭ "evoluigi", "disvolvi"

Amike salutas Leo


Op 17/10/2025 om 05:28 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages