La Verda Lupeo / Fenikso

38 views
Skip to first unread message

James Rezende Piton

unread,
Jun 6, 2020, 8:36:34 PM6/6/20
to bibli...@googlegroups.com
Estimataj bibliotekanoj,

Mi estas unu el la kunredaktantoj de "La Verda Lupeo", organo de
Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj
(ELF-AREK) kaj tiu ĉi mesaĝo iras kopie al nia ĉefredaktoro, la
prezidantino Elda Doerfler.

Jam pli ol 180 numeroj publikiĝis tra pli ol 50 jaroj. Antaŭ ol la
kunfandiĝo de ELF kaj AREK en la 1970-aj ekzistis la aparta bulteno
"Fenikso", tial ankaŭ tiu titolo estas en la temo de tiu ĉi nia
konsulto.

Ĉiunumere ni pritraktas tre diversajn aspektojn de Esperanto-historio,
kiuj troviĝas malantaŭ la kolektitaj esperantaĵoj. La aŭtoroj aludas
al multaj homoj kaj lokoj do la enhavo povas interesi ne nur al niaj
kolektantoj, sed al histori-amantoj kaj historiistoj de nia movado.
Estiĝis la ideo kompili "Grandan Indekson" de ĉiuj numeroj de la
bulteno kaj laŭeble disponigi tutajn numerojn aŭ la plej gravajn
tekstojn en nia retejo http://kolektado.esperanto.cc

NIAJ DEMANDOJ:

1) Ĉu en viaj bibliotekaj kolektoj troviĝas numeroj de "La Verda
Lupeo" kaj/aŭ "Fenikso"? Tiu informo povas interesi al niaj membroj
tra la mondo.

2) Ĉu vi havas disponeblajn duoblaĵojn, kiujn ni povus akiri? Ni
serĉas tiujn antaŭ la numero 70 (1986).

3) Se vi havas en viaj kolektoj numerojn de "La Verda Lupeo" aŭ
"Fenikso" de nia intereso, ĉu eblus provizi al ni skanaĵojn? Mi
emfazas, ke ni serĉas nur tiujn ** antaŭ ** la numero 70 (1986).

Se vi povas pritrakti tiujn demandojn, ni petas vin bv. rekte skribi
al nia retadreso: elf...@esperanto.cc

Amike antaŭdankas pro eventualaj informoj
James

Tuider Bernhard

unread,
Jun 8, 2020, 5:37:52 AM6/8/20
to bibli...@googlegroups.com

Estimata sinjoro Piton,

 

multan dankon pro via mesaĝo.

 

En la Esperantomuzeo troviĝas jenaj numeroj de la notitaj periodaĵoj:

 

La verda lupeo: 3.1965, 4.1966, 5.1968, 32.1975–182.2019.

Fenikso: 1.1968–30.1974.

 

Ni ne havas duoblaĵojn. Oni povas mendi skanaĵojn laŭ la reguloj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Informcele mi sendas al vi la tarifpreskribon: https://www.onb.ac.at/fileadmin/user_upload/PDF_Download/1_MOD_TO_englisch.pdf

 

Sincerajn salutojn,

Bernhard Tuider

 

 

______________________________________________________

Mag. Bernhard Tuider

Teamleiter

Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum

Österreichische Nationalbibliothek

 

Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien

Tel.: (+43 1) 534 10-731

Fax.: (+43 1) 534 10-733

E-Mail: bernhar...@onb.ac.at

Internet: www.onb.ac.at

 

FN221029v

FBG Handelsgericht Wien

 

Postanschrift: Österreichische Nationalbibliothek

Josefsplatz 1, Postfach 25, 1015 Wien

 

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: bibli...@googlegroups.com <bibli...@googlegroups.com> Im Auftrag von James Rezende Piton
Gesendet: Sonntag, 7. Juni 2020 02:36
An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: [bibliotekoj] La Verda Lupeo / Fenikso

--

Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.

Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/CANkBPeGmejf1_PZcxmC7YotNxiDQtZx%3D_ddfrN2_9fAMdSaqDg%40mail.gmail.com om deze discussie op het internet te bekijken.

James Rezende Piton

unread,
Jun 8, 2020, 5:56:33 AM6/8/20
to bibli...@googlegroups.com, Elda Doerfler

Ni kore dankas pro viaj respondoj, s-ro Tuider. IEMW do posedas la tutan serion de Fenikso!

Salutojn kaj sanon!
James

Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.

Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Javier Guerrero

unread,
Jun 8, 2020, 10:22:47 AM6/8/20
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, James, Bernhard:

Ankaŭ en Biblioteko Molera estas la tuta serio de Fenikso. Mi ne respondis, ĉar ni volas pretigi skanadon. Fenikso estas bindita, kaj tio iom malebligas bonan skanadon, sed eblas foti la paĝojn kaj pretigi PDF-dosierojn sufiĉe bone legeblaj.

Samideane,

Javier 

Zsofia Korody

unread,
Jun 9, 2020, 10:40:14 AM6/9/20
to bibli...@googlegroups.com
Saluton,
ankaŭ en nia biblioteko en Herzberg estas multaj numeroj de La verda lupeo / Fenikso.
Ni havas ankaŭ kelkajn duoblaĵojn, el la serĉita periodo jenajn:
1981/1982 decembro(januaro 39(57)
1984 julio/aŭgusto
55(73)
Kun amikaj salutoj,
Zsofia
-- 
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6. Tel:+49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://esperanto-urbo.de     
(kun  fotoalbumo)
 
 
Gesendet: Sonntag, 07. Juni 2020 um 02:36 Uhr
Von: "James Rezende Piton" <sudas...@gmail.com>

An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: [bibliotekoj] La Verda Lupeo / Fenikso

Javier Guerrero

unread,
Jun 9, 2020, 11:23:39 AM6/9/20
to bibli...@googlegroups.com
Jen la du unuaj numeroj de La Verda Lupeo skanitaj en Biblioteko Molera.
La Verda Lupeo, n-ro 2 (januaro 1963)
Kiel eble plej baldaŭ ni fotos la numerojn 1 ĝis 33 de Fenikso.

Amike,

Javier

Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.

Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

James Rezende Piton

unread,
Jun 9, 2020, 1:30:29 PM6/9/20
to bibli...@googlegroups.com, Elda Doerfler
Ni kore dankas, Zsofia kaj kolegoj, pro la afableco kontroli!


James Rezende Piton

unread,
Jun 9, 2020, 2:51:20 PM6/9/20
to bibli...@googlegroups.com, Elda Doerfler
Koran dankon, Javier, pro tempo, kiun vi bonvole dediĉis al tio. Tiuj
unuaj numeroj tuj havos lokon en http://bitarkivo.org danke al Ivan
Garcia kaj ni povos en nia retejo http://kolektado.esperanto.cc fiere
montri kiel simpla komenciĝis nia Ligo - kiel fakgrupo en Germanio -
kaj ĝia bulteno, en la formo de cirkuleroj.

Dankegon kaj mi esperas iam povi reciproki!

Amike,
James


Em ter., 9 de jun. de 2020 às 12:23, Javier Guerrero
<jguer...@gmail.com> escreveu:
> Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/2137A133-4346-43F5-B73E-95883EA84E1F%40gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.

Javier Guerrero

unread,
Jun 10, 2020, 5:03:06 AM6/10/20
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, James:

Tute nedankinde. Pri Fenikso, kiel dirite, la skanado de numeroj 1-33 malfacilas ĉar la gazetoj estas kune binditaj. Ni faris provon kun la unua numero. Carlos, la edzo de Ana Molera, fotis ĝin kaj mi pretigis PDF-dosieron kaj tekstrekonigis ĝin. Do, la dosiero estas legebla kaj eĉ eblas fari serĉojn, sed, ve, la rezulto ne estas aparte bela. Malfacilas iom plibonigi ĉiujn bildpaĝojn pere de Photoshop. Eblas eltranĉi, iom korekti perspektivon, sed la rezulto ne estas bona kaj temas pri temporaba laboro. 

Nu, jen ligilo al PDF-dosiero. Ĉu ĝin taŭgas? Kompreneble, mi ankaŭ povas sendi al vi la apartajn JPG-bild-dosierojn. 

Amike, 

Javier


James Rezende Piton

unread,
Jun 10, 2020, 9:52:59 AM6/10/20
to bibli...@googlegroups.com, Elda Doerfler
Dankegon al vi, Javier, kaj al Carlos pro la tempo dediĉita! Kune kun la kontribuo de Ivan Garcia, ni povos montri en nia retejo la unuajn numerojn kaj baldaŭ sekvos multe pliaj.

Por ni, kiuj estas "nur" 30 jarojn en la Ligo, tre utilas detale legi la motivojn de niaj antaŭuloj (kaj por mi persone aparte kortuŝe,  ĉar ĝia fondinta prezidanto, la svedo Ivar Paulsson (1915-1995) estis la unua alilandano kun kiu mi komunikis en Esperanto!).
 
Ni donos nepran agnoskon pri via kontribuo kaj ligos de nia http://kolektado.esperanto.cc al http://www.bibliotekomolera.org (cetere al via http://www.bibliotekomolera.org/ekslibrisoj.html en nia faka rubriko pri ekslibrisoj!)

Amike,
James

Javier Guerrero

unread,
Jun 12, 2020, 1:56:53 AM6/12/20
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, James:

Ĝojigas nin kontribui al via laboro. Ni iomete prilaboris la fotitajn numerojn de Fenikso. Ni ankaŭ skanis kelkajn numerojn el La Verda Lupeo-Fenikso. Tiuj dosieroj estas multe pli altkvalitaj. Per tiu ĉi suba ligilo vi povas elŝuti numerojn 1-7 el Fenikso kaj numerojn 35 (aŭgusto 1976) ĝis 59 (januaro 1983).
Mankas numeroj 8 al 33-34 de Fenikso. Mi sendos ilin rekte al vi baldaŭ.


Amike,

Javier


El 10 jun 2020, a las 15:52, James Rezende Piton <sudas...@gmail.com> escribió:

Dankegon al vi, Javier, kaj al Carlos pro la tempo dediĉita! Kune kun la kontribuo de Ivan Garcia, ni povos montri en nia retejo la unuajn numerojn kaj baldaŭ sekvos multe pliaj.

Por ni, kiuj estas "nur" 30 jarojn en la Ligo, tre utilas detale legi la motivojn de niaj antaŭuloj (kaj por mi persone aparte kortuŝe,  ĉar ĝia fondinta prezidanto, la svedo Ivar Paulsson (1915-1995) estis la unua alilandano kun kiu mi komunikis en Esperanto!).
 
Ni donos nepran agnoskon pri via kontribuo kaj ligos de nia http://kolektado.esperanto.cc al http://www.bibliotekomolera.org (cetere al via http://www.bibliotekomolera.org/ekslibrisoj.html en nia faka rubriko pri ekslibrisoj!)

Amike,
James

Em qua., 10 de jun. de 2020 às 06:03, Javier Guerrero <jguer...@gmail.com> escreveu:
Saluton, James:

Tute nedankinde. Pri Fenikso, kiel dirite, la skanado de numeroj 1-33 malfacilas ĉar la gazetoj estas kune binditaj. Ni faris provon kun la unua numero. Carlos, la edzo de Ana Molera, fotis ĝin kaj mi pretigis PDF-dosieron kaj tekstrekonigis ĝin. Do, la dosiero estas legebla kaj eĉ eblas fari serĉojn, sed, ve, la rezulto ne estas aparte bela. Malfacilas iom plibonigi ĉiujn bildpaĝojn pere de Photoshop. Eblas eltranĉi, iom korekti perspektivon, sed la rezulto ne estas bona kaj temas pri temporaba laboro. 

Nu, jen ligilo al PDF-dosiero. Ĉu ĝin taŭgas? Kompreneble, mi ankaŭ povas sendi al vi la apartajn JPG-bild-dosierojn. 

Amike, 

Javier

<IMG_4686.jpeg>

James Rezende Piton

unread,
Jun 12, 2020, 8:52:14 AM6/12/20
to bibli...@googlegroups.com, Elda Doerfler, Ivan Garcia
Kara Javier,

Kia bela donaco al nia Ligo! Tiom da numeroj tiel rapide bitigitaj,
malgraŭ la malfacilaĵoj prilabori binditan volumon - kaj kun dosieroj
traserĉeblaj!
Mi ĵus elŝutis ilin. Ĉu Ivan bonvolos fari la samon, por ke ni havu
ilin publike alireblaj en Bitoteko?

Ni en la sekvaj tagoj aperigos tiun belan novaĵon en nia retejo, sed
vi jam povas trovi, kiel dirite, ligilon kaj la ekslibrison mem de via
Biblioteko en nia hejmpaĝo
http://www.esperanto.cc/kolektado/ekslibrisoj

Bonan semajnfinon kaj sanon!
James


James

Em sex., 12 de jun. de 2020 às 02:56, Javier Guerrero
> Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/B20D4774-D95A-4F89-AF16-4477B23D6CF9%40gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.

James Rezende Piton

unread,
Jun 12, 2020, 8:59:07 AM6/12/20
to bibli...@googlegroups.com, Elda Doerfler, Ivan Garcia
Pardonon, Ivan, mi skribis "Bitoteko", sed mi kompreneble celis vian
"Bitarkivo" - http://bitarkivo.org

La iniciatoj de vi, hispanoj, sur tiu kampo estas tiel multaj (kaj
bonaj), ke mi la nomojn miksis.

Pardonpete,
James

Em sex., 12 de jun. de 2020 às 09:51, James Rezende Piton
<sudas...@gmail.com> escreveu:

Ivan Garcia

unread,
Jun 12, 2020, 12:17:10 PM6/12/20
to James Rezende Piton, bibli...@googlegroups.com, Elda Doerfler
Jes, mi faru tion ankaŭ. 

Kaj sendube baldaŭ ankaŭ estos arkivita en BitArkivo kaj en Bitoteko ankaŭ mi esperas, ĉar ni ankaŭ kunlaboras kun Ana Monero de Bitoteko kaj la PDF estas kunhavitaj multfoje.

Dankon al vi.
Ivan

Néia Lúcia Souza

unread,
Jul 7, 2020, 6:26:06 PM7/7/20
to bibli...@googlegroups.com, James Rezende Piton

Salutojn al ĉiuj!

Pri la demando de James, ĉe Biblioteko Carlos Domingues estas la jenaj numeroj de la periodaĵoj:

Fenikso - nroj 78, 79. ( la titolo aperas " La Verda lupeo Fenikso)
La Verda Lupeo - nroj 80,81,82,128,129,130,131.
Amike Salutas,

Neia Lucia









Enviado do meu iPad

> Em 12 de jun de 2020, à(s) 09:59, James Rezende Piton <sudas...@gmail.com> escreveu:
>
> Pardonon, Ivan, mi skribis "Bitoteko", sed mi kompreneble celis vian
> Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/CANkBPeEquF7gvy%2B0BM7WXvtnqb6pLRyyCT5WsGb-sR2m2pdBBA%40mail.gmail.com om deze discussie op het internet te bekijken.

James Rezende Piton

unread,
Jul 8, 2020, 7:39:09 AM7/8/20
to Néia Lúcia Souza, bibli...@googlegroups.com, Elda Doerfler, Bert Boon
Koran dankon pro la kontrolo, Néia.

Danke al la volontula sindediĉo de Javier Guerrero kaj Carlos Illa
(Biblioteko Ramon Molera Pedrals - http://bibliotekomolera.org) kaj
Ivan García (http://bitarkivo.org), ni jam havas skanitaj kaj
alireblaj al la publiko la numerojn 1 ĝis 59:

http://bitarkivo.org/gazetoj/verdalupeofenikso

Nun mankas nur la numeroj interj 60 kaj 70. Pri la ceteraj pli ol 100
numeroj: ni mem povos skani ilin kaj liveri al Bitarkivo.org.

Mi ne laciĝas refoje danki al Javier, Carlos kaj Ivan. Kaj al ĉiuj,
kiuj bonvolis reagi al la peto de ELF-AREK en tiu ĉi admirinda rondo
de E-bibliotekoj.

Ni havas do la fontojn por esplori la historion de nia pli ol 50-jara
organizo. Interese, ke por kolekta fako en kiu bildoj ĉefrolas, pro la
teknikaj limigoj de modesta eldono nur ekde la 36-a numero (1977) la
redaktantoj regule prezentis ilustraĵojn. Vere idealismo movis niajn
antaŭulojn kaj povas inspiri nin, kun tiom da rimedoj nun...

Amike,
James

James R. Piton
nome de la redaktanta skipo de "La Verda Lupeo" - http://kolektado.esperanto.cc



Em ter., 7 de jul. de 2020 às 19:26, Néia Lúcia Souza
<neialuc...@gmail.com> escreveu:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages