Donaco de revuoj

瀏覽次數:16 次
跳到第一則未讀訊息

Centre Culturel Espéranto de Toulouse

未讀,
2021年9月12日 清晨6:35:542021/9/12
收件者:bibli...@googlegroups.com

Saluton al ĉiuj

Esperantisto donacis al ni trideko da grandaj sakoj/kestoj de diversaj esperanto-revuoj.

Hodiaŭ pluraj volontuloj kriblos kaj kontrolos la enhavon de la sakoj ĉar parto de la stoko devas rapide malaperi de la apartamento de la provizora gastiganto.

Mi pensas sendi ĉivespere liston de la enhavo jam analizita sed antaŭ tio, ĉu jam bibliotekoj/arkivejoj povas anonci ĉu ili pretas akcepti donacojn de revuoj, se jes, kiajn revuojn? kiukondiĉe? Kiujn informojn vi nepre bezonos por taksi? Tio eble helpos nin jam hodiaŭ

mi pensas ke ni havos tempon nur listi la titolojn de la revuoj (kaj averaĝe la nombro de ekzempleroj), ne detale la numerojn.

Merkredon, estos alia laborsesio, ĝis tiam, vi povos anonci vian intereson por la tuta stoko de revuo aŭ nur por kelkaj numeroj kiujn ni provos apartigi por vi.

Laŭ la takso de la donacinto, eble 20% de la revuoj estas pli raraj aŭ malnovaj, ni certe ĵetos multajn (kiujn ni jam havas, kiuj estas tro specifaj, malnovaj por loka asocio sen stokejo) sed ni ne volas ĵeti antaŭ proponi ĉi tie.

Amike

Marion (Esperanto-Kultur-centro de Tuluzo)

孙明孝

未讀,
2021年9月12日 上午8:23:292021/9/12
收件者:bibliotekoj
kara Marion
Ne jxetu la revuojn,kiujn vi jam havas. Sendu al ni kaj ni pagos la sendkoston.
Cxina Esperanto-muzeo bezonas ilin.
sincere via  Semio






---- 回复的原邮件 ----
发件人 Centre Culturel Espéranto de Toulouse<toul...@occeo.net>
日期 2021年09月12日 18:35
收件人 bibli...@googlegroups.com<bibli...@googlegroups.com>
抄送至
主题 [bibliotekoj] Donaco de revuoj
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/33a0842c-bd35-78c9-3c96-98dae8112f9b%40occeo.net om deze discussie op internet te bekijken.

Miguel Bento

未讀,
2021年9月12日 下午5:49:262021/9/12
收件者:bibli...@googlegroups.com
Saluton!

Por Biblioteko Ary Zamora ni povus volonte ricevi E-periodaĵojn eldonitajn en Suda Rio-Grando kiuj mankas en la kolekto, eble ankaŭ aliajn periodaĵojn, precipe se eldonitajn en Brazilo. Estus tre utile havi liston kun la titoloj.

Bonvolu nenion forĵeti! Certe estas sufiĉe multaj kolektoj pretaj preni partojn de la revuaro - IEM, IEA, CDELI, DEC, ĈEM...

Amike,
Miĥaelo Bento

Centre Culturel Espéranto de Toulouse

未讀,
2021年9月13日 凌晨3:45:052021/9/13
收件者:bibli...@googlegroups.com
Bonan matenon

Do jen nia unua listo, elŝutebla tie

Ni ne povis ankoraŭ trakti unu sakon da unuopaĵoj, mankas informoj ankaŭ pri nombro. De pluraj ni havas nur 3 aŭ 4, de aliaj titoloj nur 20, la plej granda nombro de ekzempleroj estas de El popola ĉinio, Esperanto, Monato, Sennaciulo, Laŭte, Le travailleur espérantiste... Ili kuŝas en almenaŭ unu granda sako, aŭ pluraj...

Merkredon, ni havos duan laborsesion, ni traktos la lastan sakon, kaj ni eble povos informi pli precize pri iu titolo (nombro, jaroj, numeroj), sed ni ne povos fari miraklojn, kaj ne volas/povas pasigi tro da tempo ĉion detali. La proponojn plej tempoŝparajn kaj monoŝparajn ni unue konsideros, sed tamen ne hezitu sendi vian peton pri unu titolo aŭ iuj ekzempleroj, nepre antaŭ merkredo 12h CEST, ni provos helpi...

Jen foto de eble triono de la stoko

Antaŭdankon!

Marion

Javier Guerrero

未讀,
2021年9月13日 清晨5:46:192021/9/13
收件者:bibli...@googlegroups.com
Saluton!
Ankaŭ Biblioteko Molera interesiĝas pri la listo de periodaĵoj.
Amike,
Javier

Ivan Garcia

未讀,
2021年9月13日 清晨6:48:502021/9/13
收件者:bibli...@googlegroups.com
Saluton, 
de la projekto bitarkivo.org ni ŝatus ricevi la plejparto de revuoj por skani kaj arkivi rete (nia skanada laboro daŭras ekde 2018 kiam ni komencis ricevi donacojn de aŭtoroj, asocioj kaj bibliotekoj).

Nia skanada/arkivada ritmo estas de 1000 paĝoj po monato... nuntempe ni finiĝas la tutan kolekton de la fama revuo "La KancerKliniko" de kiu ni ricevis antaŭ kelkaj monatoj 6 skatolojn. Progreso ĉi tie: https://bitarkivo.org/gazetoj/lkk   

Ni alkroĉas dokumenton (.ods) kun la mankantaj numeroj kaj tiuj kiu ni ne bezonas... 
Ni povas ricevi ĝin en Valencio(Hispanio) kaj pagi la sendokoston de via loko, kaj an poste koordini por transferi al aliaj interesitaj bibliotekoj kiu ŝatus gardi la revuojn fizike papere kiam la skanado estas kompleta. Se ne, ankaŭ ni povas gardi ilin ĉe la Biblioteko de la Valencia E-Asocio.

Amike. Ivan Garcia.
Bitarkivo.org

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
mankantaj_revuoj_por_skani.ods

Utho Maier

未讀,
2021年9月13日 清晨7:01:272021/9/13
收件者:bibli...@googlegroups.com
Karaj,
 
mi rekomendas, unue disponigi la materialon al bitarkivo, antau ol doni ion al aliaj kolektoj (jes, ankau mian mi volas inkludi).
Tiel ni aprezas kaj agnoskas la tie faritan laboregon.
 
Aldone: eble Ivan povu, post la uzado, proponi tion al aliaj bibliotekoj, kion Valencia ne mem kapablas kaj volas stoki!
 
Amike,

Utho Maier, Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/CAOKXXEhoU%3DE%3DupDGOHk-hWYsMrhQLWKtFuS2himKEDUpyF7auA%40mail.gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.


FreeMail powered by mail.de - mehr Sicherheit, Seriosität und Komfort

Ivan Garcia

未讀,
2021年9月13日 清晨7:40:322021/9/13
收件者:bibli...@googlegroups.com
Aldone: eble Ivan povu, post la uzado, proponi tion al aliaj bibliotekoj, kion Valencia ne mem kapablas kaj volas stoki!

Jes , mi povas preni la tempon por sendi specifikajn mankantajn numerojn de revuo(laŭ peto) al iu aŭ aliaj bibliotekoj.

Miguel Bento

未讀,
2021年9月13日 上午9:36:002021/9/13
收件者:bibli...@googlegroups.com
Jes, mi tute konsentas kun Utho! Kaj mi kore dankas al Ivan pro lia laborego!

Amike,
Miĥaelo Bento

biblioteko esperanto

未讀,
2021年9月17日 下午3:49:312021/9/17
收件者:bibli...@googlegroups.com
Ĝis nun mi ne povis legi la retpoŝton, sed mi ne povas ne reagi, eĉ se iom malfrue, por gratuli la implikitojn pro tiel efika kunordiĝo kaj aparte danki Ivan pro lia grava laboro.

Amike,

回覆所有人
回覆作者
轉寄
0 則新訊息