Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Google tradukas automate el Esperanto al 63 lingvoj kaj inverse!

22 views
Skip to first unread message

bko...@gmail.com

unread,
Feb 22, 2012, 8:01:38 PM2/22/12
to
Google aldonis Esperanton kiel 64-an lingvon por tradukado! Uzu tiun
unikan eblon!

http://translate.google.com/?ie=UTF-8&hl=en&tab=wT#eo|ru|

Legu:

Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj

http://googletranslate.blogspot.com/2012/02/tutmonda-helplingvo-por-ciuj-homoj.html


---------------------------------------------------------------------------------
“Vojaĝo en Esperanto-lando” estas libro por ĉies gustoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo_en_Esperanto-lando

Esperanta Retradio

unread,
Feb 23, 2012, 2:48:13 AM2/23/12
to

<bko...@gmail.com> skribis:
> Google aldonis Esperanton kiel 64-an lingvon por tradukado!
> Uzu tiun unikan eblon!

Mi tuj testis la tradukilon kaj konstatis ke la tradukoj estas grandparte
kompreneblaj. Kaj ne nur eblas traduki el Esperanto al ajna lingvo, sed
ankaŭ el ajna lingvo al Esperanto. Tio estas por mi tre interesa rilate al
la redaktado de artikoloj por la Esperanta Retradio. Nun por mi ankaŭ
alilingvaj fontoj povas esti bazo por sonartikolo. Kaj por kunlaborantoj en
la tuta mondo estas pli facile verki artikolojn en Esperanto helpe de la
maŝina traduko.

Kaj tiu progreso estas "akvo por miaj muelejoj": Ĝi montras ke en la skriba
sfero pontolingvo kiel Esperanto estas malpli bezonata ol en la parola
sfero. Kiel parolata internacia lingvo Esperanto estas taŭgega kaj ankaŭ
bezonata. Ni do koncentriĝu je la plibonigo de Esperanto kiel parolata
lingvo.

La tradukilo de Google estas bona subteno.

Kontente
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/retradio


Riŝo

unread,
Feb 25, 2012, 4:19:26 AM2/25/12
to
On 23 Feb., 02:01, "bkol...@gmail.com" <bkol...@gmail.com> wrote:
> Google aldonis Esperanton kiel 64-an lingvon por tradukado! Uzu tiun
> unikan eblon!
>
> http://translate.google.com/?ie=UTF-8&hl=en&tab=wT#eo|ru|
>
> Legu:
>
> Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj
>
> http://googletranslate.blogspot.com/2012/02/tutmonda-helplingvo-por-c...
>
> --------------------------------------------------------------------------- ------
> “Vojaĝo en Esperanto-lando” estas libro por ĉies gustojhttp://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo_en_Esperanto-lando


Certe el prestiĝa vidpunkto oni povas bonvenigi la aldonon de Google-
tradukilo por Esperanto. Tio bone funkcias laŭdire por la angla, sed
por la germana ĝi estas apenaŭ uzebla sen granda prilaborado posta:

http://www.ipernity.com/blog/risho/377562

Riŝo

Rikardo

unread,
Feb 25, 2012, 5:45:10 AM2/25/12
to
On 2012-02-25 10:19, Riŝo wrote:

> Certe el prestiĝa vidpunkto oni povas bonvenigi la aldonon de Google-
> tradukilo por Esperanto. Tio bone funkcias laŭdire por la angla, sed
> por la germana ĝi estas apenaŭ uzebla sen granda prilaborado posta:
>
> http://www.ipernity.com/blog/risho/377562

Estas maltauga testo, traduki kaj re-traduki malnovan (1826)
literaturan tekston. La programo klopodas traduki la aktualan germanan
lingvon, kaj intertempe la senco kaj skribmaniero de multaj vortoj
shanĝiĝis.

Rikardo

Riŝo

unread,
Feb 25, 2012, 12:18:51 PM2/25/12
to
Konsentite, oni povus preni pli modernan tekston, sed ĉiuj vortoj
uzitaj troviĝas en hodiaŭaj vortaroj de la germana aŭ de Esperanto.

Kiel vi klarigas ke la tradukilo konfuzas inter plafono kaj tegmento,
angulo kaj pordo kaj „La rado ĉe la muelejo de mia patro jam ree muĝis
kaj bruis tre gaje“ iĝas „Das Rad in der Mühle von meinem Vater hatte
immer wieder brüllte und brüllte sehr Homosexuell“? Verŝajne la
tradukilo ne povas diferencigi „gaje“ de „geje“. Kaj kial la tradukilo
redonas germanajn vortojn kiujn ĝi ne rekonas per anglaj vortoj en
esperanta teksto?

Riŝo

Rikardo

unread,
Feb 26, 2012, 9:57:17 AM2/26/12
to
On 2012-02-25 18:18, Riŝo wrote:

> Konsentite, oni povus preni pli modernan tekston, sed ĉiuj vortoj
> uzitaj troviĝas en hodiaŭaj vortaroj de la germana aŭ de Esperanto.

Ŝajne la tradukprogramo malpli analizas unuopajn vortojn ol
frazopartojn, kaj klopodas trovi similecojn kun aktualaj tekstoj: des
malpli kutime la fontteksto, des malpli da sukceso.

> Kiel vi klarigas ke la tradukilo konfuzas inter plafono kaj tegmento,
> angulo kaj pordo kaj „La rado ĉe la muelejo de mia patro jam ree muĝis
> kaj bruis tre gaje“ iĝas „Das Rad in der Mühle von meinem Vater hatte
> immer wieder brüllte und brüllte sehr Homosexuell“? Verŝajne la

Nu, la plej verŝajna klarigo estas, ke la programo ne estas perfekta. :)

> tradukilo ne povas diferencigi „gaje“ de „geje“. Kaj kial la tradukilo
> redonas germanajn vortojn kiujn ĝi ne rekonas per anglaj vortoj en
> esperanta teksto?

Kion alian ĝi faru, se ĝi ne konas vorton? Eble la leganto ja havas
iom da kono pri la fontlingvo kaj tial tamen komprenas la tekston.

Estas ĝiam facile, ridindigi tradukprogramojn per ekzemploj de stultaj
rezultoj, kiujn neniu homa tradukisto farus. Tamen, la programoj povas
esti utilaj, eĉ se ili ne sukcesas, kaj ankau ne klopodas, vere
kompreni la enhavon aŭ krei altkvalitajn literaturajn tradukojn.

Rikardo




Dario Rodriguez

unread,
Feb 26, 2012, 11:22:00 AM2/26/12
to
La Google-tradukilo havas malsupre dekstre ligilon ("sendi komentojn") kiu
ebligas sendi rekte al la skipo de tiu tradukilo rimarkojn. Ekzemple, oni
povus signali al ili tiun eraron laŭ kiu ĝi tradukas "gaje" kun la signifo
de "geje".

Dario

Riŝo

unread,
Mar 2, 2012, 2:13:35 AM3/2/12
to
On 25 Feb., 11:45, Rikardo <porte...@aon.at> wrote:
Mi ricevis sekvan retmesaĝon tradukita el tute aktuala angla lingvo:

Hello
how re you doing dear, am hoping great! My name is XXX.
your profile here makes me pick up an interest to know more about you
hope you dont mind?, here is my Enail address below please send am
email
to me for better comunications in details ( XXX@ yahoo.com )
Am hoping to hear from you soonest thanks
thanks
––
Saluton
kiel re vi faras kara, mi esperas granda! Mia nomo estas XXX.
via profilo cxi tie faras min repreni intereson scii pli pri vi
esperas vi dont menso?, Jen mia Enail adreso sube bonvolu sendi
retpoŝton am
al mi por pli bona comunications en detaloj (XXX@ yahoo. com)
Am atendante aŭdi de vi soonest danke
gracias.
–– Tradukita de Google.

Mi preferas veran Esperanton!

Riŝo

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 2, 2012, 3:51:27 AM3/2/12
to
Riŝo <risch...@gmail.com>:

> Saluton
> kiel re vi faras kara, mi esperas granda! Mia nomo estas XXX.
> [...]
> –– Tradukita de Google.
>
> Mi preferas veran Esperanton!

Afabla knabino volas amikiĝi kun vi, kaj en vian malpuran menson tuj
venas la penso ekspluati ŝin por lingva ekzerciĝado!


Marko

Riŝo

unread,
Mar 2, 2012, 5:38:54 AM3/2/12
to
On 2 Mrz., 09:51, Marko Rauhamaa <ma...@pacujo.net> wrote:
> Riŝo <rischnel...@gmail.com>:
Nu, ni estu singardaj, malantaŭ "afablaj knabinoj" kelkfoje sin kaŝas
malbonuloj, kiuj volas infekti vin per elektronikaj virusoj, trojanoj
ktp. por noci al Esperanto kaj favorigi la anglan aŭ tutsimple plenigi
vian spamujon per komercaj reklamoj.

Riŝo

eugen....@gmail.com

unread,
Mar 2, 2012, 6:39:33 AM3/2/12
to
Il giorno venerdì 2 marzo 2012 08:13:35 UTC+1, Riŝo ha scritto:
> On 25 Feb., 11:45, Rikardo
Jen kion pensis prie Bertil Malmberg:

Perfekta interkompreno inter homoj uzantaj lingvojn semantike malsamajn, ne estas plene ebla. Simile pensas ankaŭ Mounin.

PS: Jen kial estas preskaŭ neeble realigi perfektan tradukprogramon. Roboto povas helpi en la tradukado sed la lastan kontrolon devas fari ĉiam homaj estaĵoj. Alie tiaj mistradukoj estas neeviteblaj.

F.E

AV3

unread,
Mar 2, 2012, 10:19:32 AM3/2/12
to
On Mar/2/2012 2:1335 AM, Riŝo wrote:
> On 25 Feb., 11:45, Rikardo<porte...@aon.at> wrote:
>> On 2012-02-25 10:19, Riŝo wrote:
>>
>>> Certe el prestiĝa vidpunkto oni povas bonvenigi la aldonon de Google-
>>> tradukilo por Esperanto. Tio bone funkcias laŭdire por la angla, sed
>>> por la germana ĝi estas apenaŭ uzebla sen granda prilaborado posta:
>>
>>> http://www.ipernity.com/blog/risho/377562
>>
>> Estas maltauga testo, traduki kaj re-traduki malnovan (1826)
>> literaturan tekston. La programo klopodas traduki la aktualan germanan
>> lingvon, kaj intertempe la senco kaj skribmaniero de multaj vortoj
>> shanĝiĝis.
>>
>> Rikardo
>
>
> Mi ricevis sekvan retmesaĝon tradukita el tute aktuala angla lingvo:
>

Absolute ne tute aktuala angla!


> Hello
> how re


how are


> you doing dear, am hoping great! My name is XXX.
> your profile here makes me



> pick up an interest to know


take an interest in knowing


more about you
> hope you dont mind?, here is my Enail address below please send am
> email
> to me for better


> comunications


communication


> ...
>


Ne kulpas tradukprogramaro, kiam temas pri traduko el fuŝangla.


--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 2, 2012, 2:18:12 PM3/2/12
to
AV3 <arv...@earthlink.net>:

>> comunications
> communication
>
>> ...
>
> Ne kulpas tradukprogramaro, kiam temas pri traduko el fuŝangla.

Tute certe kulpas! La tradukisto devas ĝuste trakti erarojn, nuancojn,
aludojn, stilaĵojn, dialektojn ktp. Ĝi eble eĉ devas traduki la erarojn
per similaj eraroj.

Precipe ortografierarojn tradukprogramo devas kompreni por iel utili kaj
precipe, kiam temas pri la angla lingvo, kiun misskribas preskaŭ ĉiu
patrinlingvulo. (Oni fakte povas rekoni patrinlingvulon per la
mistajpoj; fremdlingvulo misprononcas, anglalingvulo misskribas.)

Ekzemple hieraŭ mia anglalingva konato sendis al mi jenan mesaĝon:

I can do it today.

La tradukprogramo devas kompreni, ke la ĝusta traduko estu:

Min povas fari ĝin hodiaŭ.

Mi esperas, ke vi komprenas, kial.


Marko

AV3

unread,
Mar 2, 2012, 5:44:47 PM3/2/12
to
On Mar/2/2012 2:1812 PM, Marko Rauhamaa wrote:
> AV3<arv...@earthlink.net>:
>
>>> comunications
>> communication
>>
>>> ...
>>
>> Ne kulpas tradukprogramaro, kiam temas pri traduko el fuŝangla.
>
> Tute certe kulpas! La tradukisto devas ĝuste trakti erarojn, nuancojn,
> aludojn, stilaĵojn, dialektojn ktp. Ĝi eble eĉ devas traduki la erarojn
> per similaj eraroj.
>
> Precipe ortografierarojn tradukprogramo devas kompreni por iel utili kaj
> precipe, kiam temas pri la angla lingvo, kiun misskribas preskaŭ ĉiu
> patrinlingvulo. (Oni fakte povas rekoni patrinlingvulon per la
> mistajpoj; fremdlingvulo misprononcas, anglalingvulo misskribas.)
>
>...


Ne estas la tasko, kaj ne povas esti la tasko de unusola
tradukprogramaro kompensi por ĉiuj eblaj eraroj de ĉiuj anglalingvanoj.
En tiu ĉi okazaĵo evidente temas pri fuŝoj de neanglalingvano, do,
ekster eĉ viaj postuloj.


Por konformi al viaj postuloj, unue devas esti redakta programaro por
korekti erarojn en origina lingvo, kaj due programaro por traduki tiun
korektitan tekston al cellingvo.


Redakta programaro por korekti erarojn de ĉiuj neanglalingvanoj en la
angla estas ekster mia imagpovo. Tamen momenton, ni ja havas tiun ĉi
aparaton, ĝi nomiĝas 'homo-tradukisto' kaj laboregas en UNO, EU, k. t.
p. Saluton, Brian Moon, Istvan Ertl!

Giuseppe Castelli

unread,
Mar 2, 2012, 7:55:23 PM3/2/12
to
AV3:



> En tiu ĉi okazaĵo evidente temas pri fuŝoj de neanglalingvano

Ĉu? Mi vidas ĉefe mistajpojn kaj misliterumojn, kiujn ankaŭ malklera
anglalingvalingvano povus fari, kaj kiujn programo povas facile trovi kaj
korekti.

[Sed kompreneble la citita teksto aspektas _intence_ fuŝita – mi ne
scias, ĉu por trompi kontraŭspamilojn aŭ alicele]


> do, ekster eĉ viaj postuloj.


Eĉ se la tekstoj de neanglalingvanoj enhavas pli da eraroj ol tiuj de
anglalingvanoj, kompense ili ankaŭ uzas malpli da idiotismoj kaj maloftaj
vortoj/esprimoj, kaj tial ili devus esti _pli_ facile tradukeblaj.

> Por konformi al viaj postuloj, unue devas esti redakta programaro por

> korekti erarojn en origina lingvo, kaj due programaro por traduki tiun

> korektitan tekston al cellingvo.


Kompreneble ne necesus tuta redaktilo, sed nur relative malgranda parto
de ĝi, la korektilo; kaj envicigi korektilon antaŭ la veran tradukilon
estus tasko eĉ banala.

Pli malfacila, aŭ almenaŭ pli nova, ŝajnas la _tria_ ŝtupo postulita de
Marko: la refuŝado de la cellingva teksto!

AV3

unread,
Mar 2, 2012, 9:00:00 PM3/2/12
to
On Mar/2/2012 7:5523 PM, Giuseppe Castelli wrote:
> AV3:
>
>> ...
>
>> do, ekster eĉ viaj postuloj.
>
> Eĉ se la tekstoj de neanglalingvanoj enhavas pli da eraroj ol tiuj de
> anglalingvanoj, kompense ili ankaŭ uzas malpli da idiotismoj kaj maloftaj
> vortoj/esprimoj, kaj tial ili devus esti _pli_ facile tradukeblaj.
>


Ĉu vi estas denaska anglalingvano? Ĉu tiu ĉi estas al vi konata esprimo
en la angla: "pick up an interest to know"?


Kiel denaska anglalingvano mi asertas, ke tiu ne estas esprimo en la
angla. Ĉu vi kapablas trovi tiun en iu aŭtenta angla teksto? Mi supozas,
ke iu volis per tiu diri en la angla 'take an interest in knowing'. Ĉu
vi havas alian sugeston por interpreti ĝin? Mi asertas, ke en la angla
tiu estas neimagebla aranĝo de vortoj, kiun neniu denaska angalingvano
uzus. Ĉu via sperto pri la angla estas alia?


Redakta programaro por la angla korektas oftajn mistajpojn kaj misuzojn
de vortoj faritajn de anglalingvanoj en enorma aro de nedisputeble
anglaj teksteroj. Ne eblas plivastigi tian programaron per eĉ pli granda
aro de teksteroj faritaj de francalingvanoj, germanlingvanoj,
ĉinlingvanoj, keĉualingvanoj, k. t. p., el la tuta mondo.


Mi povas imagi apartan programaron por uzi erarojn de francalingvanoj en
la angla, alian apartan programaron por germanlingvanoj en la angla, k.
t. p., alian apartan programaron por francalingvanoj en la germana, por
germanlingvanoj en la ĉina, k. t. p. Mi povas imagi la enorman laboron
por poluri ĉiujn tiujn programarojn aparte helpantajn ĉiujn
diverslingvajn lernantojn de ĉiuj lingvoj de la mondo. Estas kelkmil
lingvoj en la mondo, do, la nombro de tiaj programaroj estas grandega
sed kalkulebla. Supozi, ke unusola tia programaro eblas pro "malpli da
idiotismoj kaj maloftaj vortoj/esprimoj" en la cellingvo, estas ridindaĵo.


>> ...>

eugen....@gmail.com

unread,
Mar 3, 2012, 1:41:46 AM3/3/12
to
Vi mistajpis "Min"... Mi ne konsentas ke la tradukprogramo traduku eraran frazon per alia erara frazo. Tio misgvidus la lernanton. Laŭ mi, estus pli bone ke ĝi unue korektu la malĝustan anglan frazon kaj nur poste traduku ĝin en laŭregulan Esperanton.

F.E

Riŝo

unread,
Mar 3, 2012, 3:57:37 AM3/3/12
to
Oni ne atendu miraklojn de la tradukprogramoj, homa interveno ĉiam
necesas, se ne estus tiel, la maŝinoj provokus sociajn malordojn kiel
en "Maŝinmondo" de Sandor Szathmary.

Riŝo

Stason

unread,
Mar 3, 2012, 8:47:47 AM3/3/12
to
Mi samopinias.

Fakte mi ne emas nomi tiujn programojn, kiuj estas senkoste
disponeblaj, "tradukprogramoj" sed programoj por "komputile apogata
tradukado" Mi faris provon traduki kelkajn turistajn informŝildojn ĉe
la vere vizitinda lago "Hornborgasjön" en la sudokcidenta parto de
Svedio.

La traduko certe estis komprenbla, sed troviĝis multe da eraroj. Mi
devis foruzi multe da tempo por korekti la tekston al akcepebla
esperanto. Finfine mi forlasis la tadukitan tekston kaj rerakontis la
enhavon en la informŝildoj per propra vortoj. ;-)

Nu la eksperimento ja rezultis je artikolo kun belaj bildoj. Vi povas
alŝuti la artikolon el mia ejo ĉe Ipernity.

http://www.ipernity.com/doc/kgesperanto/12296143

Giuseppe Castelli

unread,
Mar 3, 2012, 2:22:36 PM3/3/12
to
AV3:



>> Eĉ se la tekstoj de neanglalingvanoj enhavas pli da eraroj ol tiuj de

>> anglalingvanoj, kompense ili ankaŭ uzas malpli da idiotismoj kaj

>> maloftaj vortoj/esprimoj, kaj tial ili devus esti _pli_ facile

>> tradukeblaj.

>

> Ĉu vi estas denaska anglalingvano?

Ne.

> Ĉu tiu ĉi estas al vi konata esprimo en la angla: "pick up an interest
> to know"?


Ne. Kaj ĝi ne ŝajnas tipa de neanglalingvano. Neanglalingvano malverŝajne
uzus kunmetitan verbon kiel "pick up".

Diri "to know" kie necesus "in knowing" ja estas ofta eraro de
neanglalingvano; sed ĝi ankaŭ aspektas tipa ekzemplo de eraro, kiun
komputila korektilo facile trovu.

Pli ĝenerale, kiel mi skribis en la antaŭa mesaĝo, laŭ mi la tuta teksto
aspektas _intence_ fuŝita, kaj supozeble anglalingvano faris tion.

> Redakta programaro por la angla korektas oftajn mistajpojn kaj misuzojn

> de vortoj faritajn de anglalingvanoj en enorma aro de nedisputeble

> anglaj teksteroj. Ne eblas plivastigi tian programaron per eĉ pli granda

> aro de teksteroj faritaj de francalingvanoj, germanlingvanoj,

> ĉinlingvanoj, keĉualingvanoj, k. t. p., el la tuta mondo.


Ĉu vi estas komputsciencisto?

Dario Rodriguez

unread,
Mar 3, 2012, 4:52:40 PM3/3/12
to
Kara Karl-Gustav (Stason): Via paĝo ĉe Ipernity diras ke la aŭtoro ne
permesas la elŝuton de la arĥivo pdf:
( http://www.ipernity.com/doc/kgesperanto/12296143 )

Dario

Stason

unread,
Mar 3, 2012, 6:05:30 PM3/3/12
to
On 3 mar, 22:52, "Dario Rodriguez"
Tre strange. Mi petis mian amikinon kontrli ĉu ŝi povas alŝuti la PDF-
dokumento al sia komputilo kaj laaŭdire tio funkciis senprobleme.

Mi estas PRO kaj la dokumento estas publika. Se vi ne povas elŝuti la
dokumenton mi volonte sendos ĝin al via e-leterkesto. Informu min pri
via adreso per "kgesperanto_at_hotmail.com." Atentu la iome erara
adreso ;-)

Dario Rodriguez

unread,
Mar 4, 2012, 4:05:59 PM3/4/12
to
Kara Karl-Gustaf:

Verŝajne la problemo troviĝas en tio, ke mi ne membras en Ipernity. Mi iam
aliĝis al tiu socia retejo, kaj enmetis ligilon al mia retpaĝo pri kursoj
kaj vortaroj en iberiaj lingvoj. La idiotaj mastrumantoj de Ipernity
konsideris ke tio estis spamo, kaj forigis min, malgraŭ miaj klarigoj pri la
temo.

Mi ankaŭ trovis problemojn por elŝuti librojn de la impona Ipernity-kolekto
de Deodaro. Tial mi intencas membriĝi denove per alia retadreso kaj tiam mi
vizitos vian paĝon.

Dario


Stason

unread,
Mar 5, 2012, 3:05:03 AM3/5/12
to
On 4 mar, 22:05, "Dario Rodriguez"
Espereble vi nun ricevis la rikordon en via leterkesto.

Pri "Deodaro" mi konstatas, ke tiu persono uzas formaton por siaj
libroj kiun mi ne povas legi, eĉ se mi utiligas "firefox"-n. Do eble
ne nur fakto, ke vi ne estis membro de Ipernity, estas la kaŭzo, ke
vi ne povas alŝuti la dokumenton pri "naturrum Hornborgasjön" al via
komputilo.

KaGu;-}

Dario Rodriguez

unread,
Mar 5, 2012, 4:49:14 AM3/5/12
to
Kara Karl-Gustaf: Mi ricevis rekte vian arĥivon pdf pri Naturrum. Koran
dankon.

Mi denove aliĝis al Ipernity kaj ĉi-foje, kiam mi iris al via paĝo
http://www.ipernity.com/doc/kgesperanto/12296143 , post mia identiĝo, aperis
ligilo permesanta la elŝuton.

Pri la interesplena paĝaro de Deodaro ( Zhang Xuesong ), kiu enhavas centojn
da E-libroj laŭ pdf, mi sugestas ke post konektiĝo al tiu paĝaro
( http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album ) vi metu vian Ipernity-an
identiĝon, kaj espereble tiel Ipernity aperigos la ligilon por ebligi
senprobleme la elŝuton de la arĥivoj kiujn vi elektos.

Dario

0 new messages