Estas tamen stranga ke ili ne tekstigis la Antologion. FineReader
scipovas rekoni tekstojn en Esperanto.
--
Sergio
Estas organizita esperanta vojaĝo per la Transsiberia Trajno de Moskvo al la
Azia E-Kongreso en Ulanbatoro (Mongolio): Jen informo de Henri Masson,
ricevita antaŭ du monatoj ĉe mia retpoŝtilo:
Se vi ŝatas sperti ion novan kaj interesan, agrable pasigi tempon en
E-komunumo, do aliĝu al formiĝanta grupo de vojaĝontoj al Mongolio. Junie
2010 estos efektivigita E-karavano tra Rusio survoje al la 6a Azia
E-Kongreso en Ulanbatoro. Partoprenontojn de la karavano atendas konatiĝo
kun vidindaĵoj de S-Peterburgo kaj Moskvo, Irkutsk kaj Bajkal-lago, vizito
al spektakloj de rusa baleto kaj cirko. Alloga pertrajna vojago tra eŭropa
kaj azia partoj de la lando permesos ekkoni vastaĵojn de Rusio, kaj eble
efektivigi vian delongan revon - veturi longdistance (pli ol 5000 km) laŭ
unika fervojo, kiu aspektas kvazaŭ parto de "surtera ponto", kiu komenciĝas
ĉe bordoj de Pacifiko kaj finiĝas ce Atlantiko.
Pliaj informoj estas troveblaj ĉe http://www.mongolio.info en la rubriko
Azia kongreso, E-karavano tra Rusio.
La vojaĝon organizas Tatjana Loskutova, UEA-delegito en Ivanovo, Rusio
(lota49 @ mail.ru).
(adreso pri la transsiberia vojaĝo: http://mongolio.info/?page_id=539 )
Dario
> -
> Sergio
Enretigas mi kopiante la paĝojn per skaniloj en bibliotekoj (kie mi
povas tiun teknikon uzi kelktage semajne post mia laboro kaj ne pli ol
po 30 minutoj).
Do mi uzas la plej rapidan datumigon-enretigon kaj tio estas jpg-
fotokopioj.
Rigardante la paĝojn poste per fotorigardilo de Windows oni povas
elekti taŭgan pligrandigon kaj legeblo estas bona.
Por plifaciligi vidadon de enhavo de la paĝaro mi retajpis "Enhavo"-n
kaj oni povas per ĝi facile trovi kiun paĝon alŝuti kaj rigardi.
Do estis por mi elekteblo:
ĉu enretigi la antologion jpg-kopie,
aŭ restigi la enretigon por malproksima estonto kiam eble estos ebleco
pli bona...
Por plifaciligi legadon mi retajpas enretigante alian libron sub la
temo "Estona poezio" kaj tio estas temporaba eĉ je poezio...
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/14d7774ff1a57be6
Peeter Aitai
[...]
> Enretigas mi kopiante la paĝojn per skaniloj en bibliotekoj (kie mi
> povas tiun teknikon uzi kelktage semajne post mia laboro kaj ne pli ol
> po 30 minutoj).
Tre bone. Tio estas pli bona ol nenio. Tamen havante grafikan
prezenton en la komputilo oni povas fari sekvan paŝon kaj apliki
tekstorekonan programon, kiu transformos grafikan dosieron en tekstan
(ekz-e en html-dosieron, aŭ en M$-Word .doc).
Tiel mi skanis la "Revizoro"n en la traduko de Z kaj tekstigis ĝin en
html-formon:
http://www.esperanto.mv.ru/Revizoro/index.html
> Rigardante la paĝojn poste per fotorigardilo de Windows oni povas
> elekti taŭgan pligrandigon kaj legeblo estas bona.
La avantaĝo de la teksta formo estas ke oni povas esplori ĝin per la
tekstotraktiloj -- ekz-e serĉi vortojn en la teksto (por vortara
laboro, por diversaj filologiaj esploroj). Oni povas adapti la
tekston
al diversaj prezentomanieroj (ekz-e por poŝtelefona legilo).
[...]
> Por plifaciligi legadon mi retajpas enretigante alian libron sub la
> temo "Estona poezio" kaj tio estas temporaba eĉ je poezio...
> http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/14d7774ff1a57be6
Oni povas ŝpari tempon uzante tekstorekonan programon. Kvankam ankaŭ
tio postulas poluradon, ja fojfoje la rekonilo eraras (precipe se la
skanaĵo estas miskvalita). Tamen uzante literumilon oni povas korekti
grandan parton da eraroj, kaj kutime korektado estas pli rapida ol
entajpado.
--
Sergio