>>>Mi trovis kelkajn ĵusajn kazojn pri tiu ĉi Leĝo en la pasintaj
tagoj, sed permesu ke mi ne detaligu ilin tie ĉi: la forto de ajna Leĝo
ne troviĝas en la priskribo de pasintaj okazintaĵoj, sed la antaŭvido de
estontaj plenumadoj, kaj oni certe trovos tian konfirmon multajn fojojn
en la estonto...Kaj profitante mian naturan modestecon, mi donas mian
permeson ke oni uzu la nomon Leĝo de Tonjo, por ĝi.
Do, mi ripetu, pli citeble, kaj iom modifite por klareco, laŭ sugesto de
amiko:
Leĝo de Tonjo: “Ju pli longas reta diskuto en Esperanto, des pli la
probableco, ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la
uzata vortigo, (asimptote) proksimiĝas al 1.”<<<
file:///Blogoj/la-legho-de-tonjo.htm
Jes. Estas vere. Tamen estas interese ke el la komentoj neniu klarigis
la kialon. Do, kial en la esperantaj forumoj oni parolas pli volonte pri
gramatikaĵoj ol en la aliaj forumoj? Mi devas aldoni ke mi volonte akceptas
gramatikajn diskutojn se tio savos nian forumon de la morto... Al la supra
demando mi respondas jene: Malmultaj esperantistoj uzas la lingvon
ĉiutage kaj tuttage. Do Esperanto en certaj detaloj restas ĉiam fremda
lingvo. Se ni restas inter samnacianoj, Esperanto ŝajnas esti kvazaŭ propra
lingvo. Sed ĉi tie, en internacia forumo la afero estas multe malpli
simpla. Kiom da kapoj tiom da opinioj, tiom da esprimmanieroj. El cent
opinioj estas malfacile decidi kiun elekti kaj kiun forĵeti. Kaj vi,
estimata samforumano, kion vi pensas?
Eugenio
http://www.youtube.com/watch?v=VydRP0cTTdY
Nu, tiu leĝo, tre proksima al la famaj "Leĝoj de Murphy", estas plene prava.
Sed la fakto ke iu ajn artikolo en sce (kaj en aliaj e-forumoj) estigas
senfinan serion da respondoj, ne pri la origina temo, sed pri gramatikaj
subtilaĵoj, ne estas tute malbona, kiel bone sugestas Eŭgenio. Sen tiu longa
serio da gramatikaj komentoj, nia forumo estus pli enuiga kaj pli malplena
ol kutime.
Do, ni akceptu ĝoje la sekvojn de la Leĝo de Tonjo, ĉar interalie foje
kelkaj el la gramatikaj rimarkoj plene ĝustas kaj riĉigas nian scipovon de
Esperanto.
Dario
Dankon pro via komprenemo, Dario. Mi ne malkonsentas kun Tonyo. Estas
ĝuste ke ni iomete bremsu nin kaj meditadu ĉu valoras la penon ŝanĝi la
temon pro gramatika dubo? Aliflanke estas kompreneble ke ni havas pli da
duboj pri la Esperanta gramatiko ol pri la gramatiko de nia gepatra lingvo,
ĉar krom esti esperantistoj ni estas ankaŭ, angloj, francoj, germanoj,
hispanoj, ĉinoj, japanoj, portugaloj, italoj, hungaroj, rusoj, brazilianoj,
rumanoj ktp,ktp. Ne ĉiuj havas la saman kulturon, la saman pensmanieron
kaj la saman logikon. Tial, se al ni ŝajnas ke nia kunparolanto eraras
tio ne ĉiam estas vera.Foje la eraro povas esti en ni mem. Sed, se oni ne
pridiskutas pri tio, oni restas kun la impreso ke ni ĉiam pravas kaj nur la
aliaj povas erari. Tamen mi konsentas ke estas bona regulo la sekva:
Se oni ŝanĝas la temlinion oni ŝanĝu ankaŭ la titolon. Tiel la personoj
kiujn tedas gramatikaj diskutoj povas trankvile transsalti ĝin.
>
> Dario
>
Eugenio
http://www.youtube.com/user/fabigen1
Dario
Tiu kara amiko ne sukcesis malfermi la paĝon, kiu entenis dokumenton laŭ
formato pdf.
Tial mi alŝutis la saman version, sed laŭ HTML videbla per iu ajn navigilo,
mi esperas.
http://www.telefonica.net/web2/dariorls/kiom_da.html
Dario