Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

La leĝo de Tonjo

12 views
Skip to first unread message

Eugen Fabian

unread,
Jan 8, 2010, 10:41:06 AM1/8/10
to
Tre simpatia kaj samtempe tre modesta homo diris:

>>>Mi trovis kelkajn ĵusajn kazojn pri tiu ĉi Leĝo en la pasintaj
tagoj, sed permesu ke mi ne detaligu ilin tie ĉi: la forto de ajna Leĝo
ne troviĝas en la priskribo de pasintaj okazintaĵoj, sed la antaŭvido de
estontaj plenumadoj, kaj oni certe trovos tian konfirmon multajn fojojn
en la estonto...Kaj profitante mian naturan modestecon, mi donas mian
permeson ke oni uzu la nomon Leĝo de Tonjo, por ĝi.

Do, mi ripetu, pli citeble, kaj iom modifite por klareco, laŭ sugesto de
amiko:

Leĝo de Tonjo: “Ju pli longas reta diskuto en Esperanto, des pli la
probableco, ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la
uzata vortigo, (asimptote) proksimiĝas al 1.”<<<

file:///Blogoj/la-legho-de-tonjo.htm

Jes. Estas vere. Tamen estas interese ke el la komentoj neniu klarigis
la kialon. Do, kial en la esperantaj forumoj oni parolas pli volonte pri
gramatikaĵoj ol en la aliaj forumoj? Mi devas aldoni ke mi volonte akceptas
gramatikajn diskutojn se tio savos nian forumon de la morto... Al la supra
demando mi respondas jene: Malmultaj esperantistoj uzas la lingvon
ĉiutage kaj tuttage. Do Esperanto en certaj detaloj restas ĉiam fremda
lingvo. Se ni restas inter samnacianoj, Esperanto ŝajnas esti kvazaŭ propra
lingvo. Sed ĉi tie, en internacia forumo la afero estas multe malpli
simpla. Kiom da kapoj tiom da opinioj, tiom da esprimmanieroj. El cent
opinioj estas malfacile decidi kiun elekti kaj kiun forĵeti. Kaj vi,
estimata samforumano, kion vi pensas?

Eugenio

http://www.youtube.com/watch?v=VydRP0cTTdY

http://it.wikipedia.org/wiki/Campo_Santa_Margherita

http://www.youtube.com/user/fabigen1

Dario Rodriguez

unread,
Jan 8, 2010, 1:58:36 PM1/8/10
to
Eŭgenio demandis pri la opinio de sce-anoj pri la "Leĝo de Tonjo".

Nu, tiu leĝo, tre proksima al la famaj "Leĝoj de Murphy", estas plene prava.

Sed la fakto ke iu ajn artikolo en sce (kaj en aliaj e-forumoj) estigas
senfinan serion da respondoj, ne pri la origina temo, sed pri gramatikaj
subtilaĵoj, ne estas tute malbona, kiel bone sugestas Eŭgenio. Sen tiu longa
serio da gramatikaj komentoj, nia forumo estus pli enuiga kaj pli malplena
ol kutime.

Do, ni akceptu ĝoje la sekvojn de la Leĝo de Tonjo, ĉar interalie foje
kelkaj el la gramatikaj rimarkoj plene ĝustas kaj riĉigas nian scipovon de
Esperanto.

Dario

Eugen Fabian

unread,
Jan 8, 2010, 3:49:35 PM1/8/10
to
Dario Rodriguez ha scritto:

Dankon pro via komprenemo, Dario. Mi ne malkonsentas kun Tonyo. Estas
ĝuste ke ni iomete bremsu nin kaj meditadu ĉu valoras la penon ŝanĝi la
temon pro gramatika dubo? Aliflanke estas kompreneble ke ni havas pli da
duboj pri la Esperanta gramatiko ol pri la gramatiko de nia gepatra lingvo,
ĉar krom esti esperantistoj ni estas ankaŭ, angloj, francoj, germanoj,
hispanoj, ĉinoj, japanoj, portugaloj, italoj, hungaroj, rusoj, brazilianoj,
rumanoj ktp,ktp. Ne ĉiuj havas la saman kulturon, la saman pensmanieron
kaj la saman logikon. Tial, se al ni ŝajnas ke nia kunparolanto eraras
tio ne ĉiam estas vera.Foje la eraro povas esti en ni mem. Sed, se oni ne
pridiskutas pri tio, oni restas kun la impreso ke ni ĉiam pravas kaj nur la
aliaj povas erari. Tamen mi konsentas ke estas bona regulo la sekva:
Se oni ŝanĝas la temlinion oni ŝanĝu ankaŭ la titolon. Tiel la personoj
kiujn tedas gramatikaj diskutoj povas trankvile transsalti ĝin.

>
> Dario
>
Eugenio

http://www.youtube.com/user/fabigen1


Dario Rodriguez

unread,
Jan 8, 2010, 4:17:29 PM1/8/10
to
Mi apogas la konsilon de Eugenio. Indus ŝanĝi la temlinion por starigi
serion da korektigaj prigramatikaj mesaĝoj. Kontraŭe ni alvenus al la amuza
situacio priskribita en rakonteto publikigita antaŭ ioma tempo en la gazeto
"Eventoj":
http://www.telefonica.net/web2/dariorls/kiom_da.pdf

Dario

Dario Rodriguez

unread,
Jan 9, 2010, 3:50:48 PM1/9/10
to
Almenaŭ unu kara amiko, leganto de SCE, vizitis la paĝon kun la amuza
rakonteto pri praktika aplikado de la Leĝo de Tonjo (temas pri rakonteto
aperinta en "Eventoj" en Februaro 2002).

Tiu kara amiko ne sukcesis malfermi la paĝon, kiu entenis dokumenton laŭ
formato pdf.

Tial mi alŝutis la saman version, sed laŭ HTML videbla per iu ajn navigilo,
mi esperas.

http://www.telefonica.net/web2/dariorls/kiom_da.html

Dario

0 new messages