sugestoj?
gxis, Ronaldo N
Jose' Antonio vergara
2010/11/5 ro-esp <ro-...@dds.nl>:
2010/11/5 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>:
Ne temas pri tio, ke iu lando(parto) ne volas kapitulaci aux submetigxi, sed pri tio, ke iu regiono aligita al iu lando deziras aligxi al alia lando, kiun gxi rigardas kiel parencan.
Ekzemple, cxe la limo inter Italujo kaj Auxstrujo, oni spertis tra la jardekoj du kontrauxajn formojn de iredentismo: kiam (antaux la unua mondmilito) la itallingva regiono Trentolando estis parto de la Auxstra-Hungara Imperio, ties logxantoj strebis aligxi al Italujo; kiam, post la unua mondmilito, estis aligitaj al Italujo ne nur Trentolando, sed ankaux la germanlingva regiono Sudtirolo (Bolzano/ Bozen), la logxantoj de cxi tiu lasta farigxis "iredentismaj", pro la deziro reunuigxi al Auxstrujo.
Por informo: la disputoj multe mildigxis de kiam la ital-sxtataj provincoj Trento (itallingva) kaj Bolzano/ Bozen (germanlingva) ricevis apartan memstaran statuson, kaj precipe de kiam Italujo kaj Auxstrujo estas ambaux membroj de Euxropa Unuigxo.
Resume: mi tenus min je la jam ekzistanta linio; se mi devus aldoni ion, maksimume mi aldonus "neelacxetita".
Gxis
Antonio
> From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>
>
> chu "ekstershtata landero"?
tio law mi estas sensencajxo en esp-o. Se ne, bonvolu doni ekzemplon
> Temas pri teritorio kiun la homoj sentas apartenanta al ilia lando,
> sed ekster la propra soberania [suverena, cxu?] shtato, chu ne?
io kia Tajwan el "pekina" vidpunkto?
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
>
> Ne temas pri tio, ke iu lando(parto) ne volas kapitulaci aux
> submetigxi, sed pri tio, ke iu regiono aligita al iu lando deziras
> aligxi al alia lando, kiun gxi rigardas kiel parencan.
Tiel mi komprenis la priskribon de "iredenta"
> Ekzemple, cxe la limo inter Italujo kaj Auxstrujo, oni spertis tra
> la jardekoj du kontrauxajn formojn de iredentismo: kiam (antaux la
> unua mondmilito) la itallingva regiono Trentolando estis parto de la
> Auxstra-Hungara Imperio, ties logxantoj strebis aligxi al Italujo;
> kiam, post la unua mondmilito, estis aligitaj al Italujo ne nur
> Trentolando, sed ankaux la germanlingva regiono Sudtirolo (Bolzano/
> Bozen), la logxantoj de cxi tiu lasta farigxis "iredentismaj", pro
> la deziro reunuigxi al Auxstrujo.
bona ekzemplo
> Resume: mi tenus min je la jam ekzistanta linio;
Mi ne komprenas tiun opinion. En 1943, belgio kaj nederlando estis
*neliberigitaj*, sed neniom iredentaj. Samgrade eblas ke regno iam
disfalis en/al (?) pluraj regnetoj kaj poste reunuigxis. Tiam la regno
povas esti iredenta (kun partoj al kiu gxi iam apartenis), sed gxi jes
estus unuigita.
> se mi devus aldoni ion, maksimume mi aldonus "neelacxetita".
Mi povas imagi du signifojn de tiu vorto..
1 mi iras al la panbutiko je la 4-a posttagmeze, kaj mendas branpanon.
Tiu versxajne estas elacxetita (elcxerpita)
2 pluraj homoj kune fondas entreprenon. Kiam unu el ili ne plu volas
labori tie, la aliaj elacxetas sxlin (transprenas ties monan investon) .
Kiel iu elacxetu lando(parto)n ?
Kvankam elacxeti estas kunmetita per el+acxeti (same kiel "iredenta" respondas al la latinaj vorteroj in+re+emptus = ne+re+acxetita), la vorto en si mem akiris propran signifon, en kiu la aspekto de "liberigo" venkas super tiu de "pago". Oni ekiris el la ideo pri "pago" por liberigo (de sklavo, de kaptito) kaj oni atingi la ideon pri "liberigo" en si mem: tial oni diras ke "Kristo elacxetis la homaron" (liberigis gxin de la pekoj), do estas gxia "Elacxetinto" (aux Redemptoro), samkiel oni rajtas diri ke iu, kiu forlasis sian malvirtan vivon kaj farigxis virtulo, "elacxetis sin".
En la kazo de "iredenta", verdire oni trovigxas antaux du aspektoj de unu sama fenomeno: anoj de la iredenta lando rigardas sin kiel strebantoj al liberigxo, dum la anoj de la "patrina" lando rigardas sin kiel strebantoj al liberigo (ekzemple: la itala logxantaro de Triesto, kiam tiu urbo apartenis al la Auxtra-Hungara imperio, batalis por sia aligxo al Italujo, ankaux per ekstremaj formoj de pefortema irredentismo, inkluzive de bomb-atencoj; sed siavice kaj aliflanke la itala popolo pasie celis la "elacxeton" de Triesto el la fremda jugo).
Krome, ekzistas ankaux tria vidpunkto, tiu de la sxtato, kies landoparto volas eksigxi (Auxstrujo-Hungarujo en rilato kun Triesto, en la supra ekzemplo): por tiu sxtato, irredentismo egalas al ribelemo, perfido aux ecx terorismo.
Guglielmo Oberdan,
http://eo.wikipedia.org/wiki/Guglielmo_Oberdan
kiu volis atenci al la vivo de la Auxstra-Hungara imperiestro kaj tial estis pendumita en Triesto, estas konsiderata heroo en Italujo;
same Cesare Battisti,
http://it.wikipedia.org/wiki/Cesare_Battisti
siatempe pendumita en Trento, estas taksata heroo en Italujo (interkrampe: mankas en Vikipedio artikolo en esperanto pri Cesare Battisti, malgraux liaj ligoj kun la esperanto-movado, interalie pro la esperantlingva eldono de lia "Gvidlibro tra Trentino"
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?st=brok&vico=G ).
Pro tio, eble oni povus ecx toleri la vorton "iredentismo", kiu entute ampleksas la tri menciitajn vidpunktojn.
Bonan nokton
Antonio
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: sabato 6 novembre 2010 1.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: iredent-a
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj