"mutili"

5 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 25, 2010, 1:28:02 PM1/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenan linion:

mutil·i → stump·ig·i, kripl·ig·i, difekt·i, amput·i

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Jan 25, 2010, 3:52:06 PM1/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi memoras, ke en la listo de neoficialaj vortoj uzitaj en “La ŝtona urbo”, estis ankaŭ “mutili”, ĉar mi tiam ne trovis taŭgan anstataŭaĵon. Mi ĵus volis serĉi en la “Tekstaro de Esperanto” por retrovi la frazojn, en kiuj aperis la koncerna vorto, sed mi estis terurita de la paĝoj da instrukcioj por la uzo (krom la fakto, ke mia komputilo iel ne sukcesis eĉ malfermi difinitajn paĝojn). Ĉu Bertilo, kiu kreis la tekstaron, pretus mem sendi la frazojn el “La ŝtona urbo” en kiu aperis la radiko “mutil-“?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 25 gennaio 2010 19.28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "mutili"

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Jan 25, 2010, 4:21:21 PM1/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jen la alineoj, en kiuj aperas "mutil/" en "La ŝtona urbo":

“Jen, eĉ vi ne estas cirkumciditaj!” li kriis. “Kaj se vi ne pretas iri laŭ tiu vojo, vi ĉiam restos fremduloj en la sinagogoj! Sed kial? Ĉu vi ne povas same adori Dion, sen MUTILI viajn korpojn? Cetere, kial halti ĉe cirkumcido? Kial ili ne petas vin ankaŭ kastri vin, same kiel la pastroj de Cibelo? Tio estus vera testo de lojaleco!”

Paŭlo paroladis pli kaj pli laŭtege, kaj preterpasantoj rigardis kun scivolo en la direkto de la kopiejo, dum lia potenca voĉo eĥis tra la mallarĝa strato. “La mesaĝistoj de Dio!” li tondris. “Ili nomas sin mesaĝistoj de Dio! Ili pensas, ke ĉar ili konis Jesuon dum li ankoraŭ vivis, la tuta komunumo estas en iliaj manoj! Ĉu ankaŭ mi ne estas unu el liaj mesaĝistoj? Ĉu ankaŭ mi ne vidis lin, kaj pli lastatempe ol ili, cetere! Se dependus nur de ili, la frataro ampleksus eĉ ne la duonon de sia nuna nombro. Ili ne permesas, ke iu ajn aliĝu, kiu ne konsentas MUTILI sian korpon kaj martirigi sin je ĉiu manĝo! Kristo estas por ĉiuj, ne nur por ili kaj ilia eta rondo!”

En ĉi tiuj okazoj (kun "korpo" kiel objekto) laŭ mi taŭgas la alternativo "kripligi", kaj eventuale "difekti".

Anna, ĉu vi daŭre opinias, ke "mutili" estas necesa (kaj sekve oficialiginda)?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2010, 5:05:01 PM1/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
En ĉi tiuj okazoj (kun "korpo" kiel objekto) laŭ mi taŭgas la alternativo "kripligi", kaj eventuale "difekti".
Mi samopinias.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Jan 25, 2010, 5:20:38 PM1/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi verkis tion, mi pripensis ĉiujn alternativojn, kaj neniu ŝajnis al mi taŭga. Tial mi pensis, ke la vorto “mutili” vere necesas. Ekzemple, se oni diras “kripligi sian korpon”, ĉu ne temus pri malebleco marŝi aŭ simile? Kaj eble en la dua ekzemplo “difekti sian korpon” ŝajnis iom malforta – aŭ eble tutsimple mi jam aldonis “mutili” al mia listo kaj do rajtis uzi ĝin denove.

Aliflanke, se vi opinias, ke mi estus povinta solvi la aferon per “kripligi” kaj “difekti”, evidente la vorto “mutili” ne necesas.

Cetere, Camacho prenis ĝuste tiun vorton kiel ekzemplon por akuzi min pri kreado de neologismoj!

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 25 gennaio 2010 22.21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) "mutili"

--

Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2010, 2:45:00 AM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi trovis! Almenaŭ en la donita kunteksto, la plej bone termino estus “misformi”. “Kripligi” en tiu kunteksto ne taŭgus, ĉar kripligita parto de la korpo ne plu povas plenumi sian normalan funkcion. Sed cirkumcidita peniso ne estas kripligita en tiu senco. Sed oni povus eventuale konsideri ĝin misformita. Fakte, mi eĉ trovas kelkajn ekzemplojn en PIV: “La sufero misformis lian vizaĝon; denaska misformo de la vertebraro”. Mi trovas ankaŭ “deformi” – “La pluvo deformis la ĉapelon; deformi risorton”. Eble tio estus eĉ pli taŭga.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 25 gennaio 2010 23.05


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "mutili"

 

Marcos:

--

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2010, 4:18:47 AM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi trovis!

Bone. En tiu kunteksto tio taŭgas. Intertempe mi registris la proponon de Marcos.

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2010, 5:24:16 AM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

 Intertempe mi registris la proponon de Marcos.

Laŭ mi vi ankaŭ aldonu la alternativon proponitan de Anna: "misformi". Ŝajne ĝi almenaŭ en kelkaj kuntekstoj estas la plej taŭga alternativo. Jen mia nuna propono:

mutil·i → stump·ig·i, kripl·ig·i, mis·form·i, difekt·i, amput·i

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Jan 26, 2010, 9:51:39 AM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein:

>Mi trovis! Almenaŭ en la donita kunteksto, la plej bone termino estus “misformi”. “Kripligi” en tiu kunteksto ne taŭgus, ĉar kripligita parto de la korpo ne plu povas plenumi sian normalan funkcion. Sed cirkumcidita peniso ne estas kripligita en tiu senco. Sed oni povus eventuale konsideri ĝin misformita. Fakte, mi eĉ trovas kelkajn ekzemplojn en PIV: “La sufero misformis lian vizaĝon; denaska misformo de la vertebraro”. Mi trovas ankaŭ “deformi” – “La pluvo deformis la ĉapelon; deformi risorton”. Eble tio estus eĉ pli taŭga.

 

“Mutili” ne sxokas min, eble cxar gxi similas al la itala “mutilare”, siavice el la latina “mutilare” (= senigi je parto).

Cxiukaze, laux mi temas pri stumpigo, parta detrancxo/ fortrancxo, sed ne simple “misformado”.

Kvankam mi ne spertas pri cirkumcido, laux tio, kion mi cxiam auxdis, temas pri detrancxo/ fortrancxo de parto el la prepucio; do oni povas diskuti, cxu peniso tiel pritraktita estas “misforma” (ankaux pri tio mi ne estas sperta), sed certe gxi estas stumpigita, senigita je parto.

Ankaux “kripla”, laux mi, estas evitinda, cxar gxi entenas malfavoran jugxon; la popoloj kiuj praktikas cirkumcidon versxajne ne opinias, ke cirkumditita peniso estas “kripla”.

Aliflanke, la totala detrancxo/ fortrancxo estas alia afero, tre pli serioza; komparu la zamenhofan tradukon de la Malnova Testamento, Levidoj 23,1: “Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan organon, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo”.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2010, 12:45:18 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Laŭ mi vi ankaŭ aldonu la alternativon proponitan de Anna: "misformi".
Mi aldonis ĝin.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2010, 12:51:56 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne volis mem doni opinion pri cirkumcido (mi estas juda!). Tio estis la opinio de Pau’lo, en mia romano.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: martedì 26 gennaio 2010 15.52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: "mutili"

--

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2010, 12:55:52 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Aliflanke, la totala detrancxo/ fortrancxo estas alia afero, tre pli serioza; komparu la zamenhofan tradukon de la Malnova Testamento, Levidoj 23,1: “Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan organon, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo”.

Ho bedaŭrindulo! La eternulo punas lin du fojojn. Mi konsentas ke "fortranĉo" aŭ "detranĉo" estas tre klaraj alternativoj en kelkaj kuntekstoj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Jan 26, 2010, 1:28:12 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
> Date: Jan 25 11:05PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/f91b3843fca6bfdb
>
> Marcos:
>> En ?i tiuj okazoj (kun "korpo" kiel objekto) la? mi ta?gas la

>> alternativo "kripligi", kaj eventuale "difekti".
> Mi samopinias.

Same kiel Anna, mi ne konsentas. Por mi, mutili estas ege specifa
vorto, kiun mi
plimalpli difinus kiel: damagxi korpon vivantan, preter gxia
riparkapablo, sennecese
grade [mi kredas ke al esp-o ankoraw mankas vorto por kion mi volas diri)

Se mi fortrancxus parton de mia fingro, tio estus memmutilado.
Se hxirurgo fortrancxas la saman parton, cxar sen tio la malsano en
tiu fingroparto
mortigus min, tio ne estas mutilado

> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>

> kripligita parto de la korpo ne plu povas plenumi sian normalan
> funkcion. Sed cirkumcidita peniso ne estas kripligita en tiu senco.

> Sed oni povus eventuale konsideri ?in misformita.

Por mi, misformita estas io alia. Povas esti ke gxi estis tute bone
formita, sed iu fortrancxis pecon ( DE la prepucio, ne EL).
Cetere en la nederlanda, prepucio estas tute bonlingve simple "antawhawto"

> Fakte, mi e? trovas kelkajn ekzemplojn en PIV:

bonvolu forbruli gxin :-)

> ?La sufero misformis lian viza?on; denaska misformo de la vertebraro?.

efektive la misformado tiukaze okazis antaw la naskigxo

> Mi trovas anka? ?deformi? ? ?La pluvo deformis la ?apelon; deformi
> risorton?.

hmmm, mi dubis cxu mi iam uzus tiun vorton

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Jen mia nuna propono:
>

> mutil·i ? stump·ig·i, kripl·ig·i, mis·form·i, difekt·i, amput·i

hmm, ampute damagxi preskaw tawgas, sed se iu trancxas en sia propra
hawto, tio law mi jes estas mutilado, sed sen kripligo, misformado,
stumpigo aw amputo.

"difekto" miasente estas tute alia afero

gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Jan 26, 2010, 1:28:29 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein

>Mi ne volis mem doni opinion pri cirkumcido (mi estas juda!). Tio estis la opinio de Pau’lo, en mia romano.

 

Mi erare citis Levidoj 23,1 anstataux (la gxusta) Readmono 23,1.

 

Certe judoj ne rigardas cirkumcidon kiel kripligon. Se cirkumcidito estus kripla, neniu judo povus alproksimigxi al la altaro (= agi pastre), laux Levidoj 21,16-21:

18 Cxar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo, 19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aux rompitan brakon, 20 nek gxibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo. 21 Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

 

Probable, nejudo rigardas cirkumcidon kiel (senutilan) kripligon. Do, versxajne en la teksto de Anna povas tauxgi “kripligo”, sed ne cxiam (vidu supre detalan liston de kriplajxoj: estas kurioza la mencio de “platnazulo”, al kiu efektive povus aplikigxi la termino “misformo”).

Gxis

Antonio

 

 

José Antonio Vergara

unread,
Jan 26, 2010, 1:48:23 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

Por mi, mutili estas ege specifa vorto, kiun mi
plimalpli difinus kiel: damagxi korpon vivantan, preter gxia riparkapablo, sennecese
grade [mi kredas ke al esp-o ankoraw mankas vorto por kion mi volas diri)
Lau la semantika enhavo de tiu vorto en la hispana, mi tute samopinias. Ekz. en la hispana mi rimarkis la jenan samterenan uzon: "la dentistoj plejparte mutilis la bushojn de la homoj per forigado de iom malsanaj dentoj kiujn oni tamen povintus savi se estus pli da rimedoj (kaj rajtoj)" (t.e. en la malrichaj landoj, fronte al la ofte malbona sanstato de la dentaro che popolanoj).
 
En mia gepatra lingvo, oni povas metafore uzi la vorton : "per siaj shanghoj, la redaktisto fakte serioze mutilis mian tekston tute arbitre, senkonsulte"
 
La ideo kiun mi ekhavas antau la vorto "misformo" estas io kio rezultas de (malghusta) procezo: "tiu infano suferas je misformo de la brakoj pro tio ke la patrino uzis Talidomidon".
 
Jose' Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2010, 3:06:06 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

Cetere en la nederlanda, prepucio estas tute bonlingve simple "antawhawto"
Ĉu vi estas proponanta la linion:

prepuci-o [zam] --> (aŭ =) (penis-a) antaŭ-haŭt-o  ?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2010, 7:37:17 PM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
prepuci-o [zam] --> (aŭ =) (penis-a) antaŭ-haŭt-o  ?

Tian linion subtenus ankaŭ la germana lingvo ("Vorhaut") kaj la angla lingvo ("foreskin").

Tamen troveblas neniuj uzoj de "antaŭhaŭto" en Interreto. Ĉar tiu vorto sen la klariga A-vorto "penisa" havus iom konvencian signifon, mi prefere listigus ĝin nur kun "~" kaj ne kun "-->".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2010, 3:50:39 AM1/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
mi prefere listigus ĝin nur kun "~" kaj ne kun "-->".
Bone.

Renato


ro-esp

unread,
Jan 28, 2010, 8:03:17 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne proponas linion

prepucio-->antawhawto

Cxar tiu vorto neniom estus klara en si mem

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 4, 2010, 6:25:46 AM2/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kial ne simple diri, ke la antauhauto estas baztranchita?
Chu ne tiel okazas, ke oni tratranchas la suban bazon de la antauhauto?
Krome: Shajnas al mi, ke ne temas pri difektigo, sed pri simpla (au
malsimpla) preskau "kosmetika" operacieto (kvankam intenca por
plibonigo).

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages