Teksto por 'lernu'

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2011, 7:02:02 AM4/10/11
to °listo 'lbl', ° listo 'tutmondeca esperanto'
Mi komprenas, ke la baza teskto proponita de Leo iĝis tiu, kion mi kopias ĉi-sube.ᅵ Kiu zorgas pri la tuta agado? Ĉu Francisko kaj Eduardo kune?
Eble ni povus unue sendi ĝin al "lernu" kun la ĝenerala subskribo de Tutmondeca Esperanto. Poste, se ne estos efiko ni povus komenci la kampanjon kolekti la subskribojn.

Amike

Renato

------------------------

Temlinio: Rango de radikoj en "La vorto de la tago"

PIV kaj ReVo mencias la rangon de ĉiu radiko: fundamenta, oficialigita (kun la numero de la oficiala aldono), kaj la fakon, en kiu fakvortoj estas uzataj.

La "Vorto de la tago" ne enhavas tiun informon.

Se la prizorgantoj de Lernu.net ne havas nuntempe la rimedojn fari tion, anoj de la grupo la-bona-lingvo ofertas sian helpon por kunlabore aldoni tiun gravan informon.

La asocio Tutmondeca Esperanto

Kontaktu nin ĉe: <la.bona...@gmail.com>
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Fra Simo

unread,
Apr 11, 2011, 4:05:04 AM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Unua reago, pri nur unu punkto (nur sekundojn mi povas uzi nun) :

     Kial do subskribigi je la nomo de " Tutmondeca Esperanto", ne de "la-bona-lingvo" au senplie de efektivaj subskribintoj ?
     Precipe en chi tiu lasta okazo, estus utile , ke lau-eble multaj nomoj estu de efektivaj kunlaborantoj de "lernu !". Kiuj el ni estas tiaj ?


2011/4/10 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Mi komprenas, ke la baza teskto proponita de Leo iĝis tiu, kion mi kopias ĉi-sube.  Kiu zorgas pri la tuta agado? Ĉu Francisko kaj Eduardo kune?

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2011, 4:21:50 AM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'tutmondeca esperanto'
Francisko:
>ᅵᅵ Kial do subskribigi je la nomo de " Tutmondeca Esperanto", ne de "la-bona-lingvo" au senplie de efektivaj subskribintoj ?
ᅵ>ᅵᅵ Precipe en chi tiu lasta okazo, estus utile , ke lau-eble multaj nomoj estu de efektivaj kunlaborantoj de "lernu !". Kiuj el ni estas tiaj ?


Kara Francisko, mi pensis, ke prefere oni subskribu nome de nia "tegmenta asocio" ankaŭ por eviti la kolektadon de unuopaj subskriboj. Vi kaj Eduardo, bonvolu interkonsenti in vi kiel mastrumi ĉi tiun mesaĝon.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Emilio Cid

unread,
Apr 11, 2011, 10:53:46 AM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Che lernu estas forumo, kie oni povas skribi pri pluraj temoj. 
 
Kaj specife pri la portalo
 
 Ni chiuj povus skribi pri la "vorto de la tago".
 
Emilio
 
 

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2011, 12:06:32 PM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Emilio:

>ᅵ Che lernu estas forumo, kie oni povas skribi pri pluraj temoj.ᅵ
ᅵ
ᅵ
ᅵNi chiuj povus skribi pri la "vorto de la tago".

Sed oni devas registriĝi, ĉu ne? Eventuale, vi, kiu estas la plej sperta, bonvolu ekskribi kaj ni sekvos.

ro-esp

unread,
May 7, 2011, 7:00:37 PM5/7/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Apr 10 02:40PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/7a8b7792a802408e
>
> Komence de 2009 estiĝis vikipedia artikolo sub la titolo "rifo (muziko)".
> Duonjaron poste la titolo estis ŝanĝita al "ripetfrazo" laŭ la Popularmuzia
> Terminaro "Roko kaj Popo" de Bertilo Wennergren. Ĝi donas la anglan tradukon
> "riff" kaj la difinon "Muzika frazo ripetiĝanta (kun ŝanĝiĝantaj akordoj).
> Ofte uzata kiel akompano en ekz. ĵazo kaj roko."
>
> Post la titolŝanĝo, en la vikipedia artikolo tamen restis pluraj uzoj de la
> novradiko "rifo". Nur antaŭ kelkaj semajnoj la vikipediisto Longharulo
> ŝanĝis ĉiujn uzojn de "rifo" al "ripetfrazo". Samtempe li sendis al mi
> peton, ke ni inkluzivigu linion pri "rifo" en nian liston. Mi do nun
> plusendas lian peton. La linio laû mi estu
>
> rif·o (en muziko) → ripet·fraz·o

Law pli fresxaj indikoj je vikipedio, la internacia ekvivalento estas
"ostinato".Mi opinias ke gxi estas multe pli bona "ripetfrazo", sed mi
ne fakas pri muziko

gxis, Ronaldo N


Renato Corsetti

unread,
May 8, 2011, 12:40:53 PM5/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


>ᅵᅵ Law pli fresxaj indikoj je vikipedio, la internacia ekvivalento estas "ostinato".
Amkaŭ mi ne etas fakulo, sed mi opinias ke nia "ripet-frazo" estas tre pli klara ol la itala "ostinato".

Amike

ro-esp

unread,
May 8, 2011, 6:14:22 PM5/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Date: May 08 06:40PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/ef0020d554642bc9
>
> Ronaldo:

>
>
>> > Law pli fresxaj indikoj je vikipedio, la internacia ekvivalento
>> estas "ostinato".

> Ankau( mi ne estas fakulo, sed mi opinias ke nia "ripet-frazo" estas tre


> pli klara ol la itala "ostinato".

Kial do? Por mi "frazo" indikas unuarange ion diran/skriban. Povas
tute esti ke "ostinato"
estas tiom disvastigxinta kiom aliaj terminoj kiaj:rallentando,
pianissimo, allegro, pizzicato

Mi agnoskas ke ili estas ewropaj, sed tamen...

gxis, Ronaldo N

Marcos Cramer

unread,
May 9, 2011, 8:15:28 AM5/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

>   Law pli fresxaj indikoj je vikipedio, la internacia ekvivalento estas "ostinato".

Fakte, laŭ la Esperanta Vikipedio, "ripetfrazo" estas unu speco de ostinato. Do ekzistas ankaŭ ostinatoj kiuj ne estas ripetfrazoj.

Ĉiuokaze, mi tute ne fakas pri tiuj aferoj, sed ŝajnas al mi ke la du esprimoj havas malsamajn signifojn. Do ni ne bezonas ŝanĝi nian linion pri "rifo".

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages