raguo

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Aug 6, 2010, 1:57:59 PM8/6/10
to ED-LBLdiskutlisto
- raguo --> spicita stufaĵo

ĉu taŭgas?
J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Aug 7, 2010, 3:25:19 PM8/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bonŝance mi maltrafis la tutan diskuton pri la linio

Pecaj-o --> ĉin-a brasik-o.

La diskuto estis, tamen, pri relative marĝena temo rilate al la vorto.

Do, la dikuto pri pecajo povas esti fermita.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Aug 8, 2010, 11:28:50 AM8/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it>
> Date: Aug 06 07:57PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/591174aaa376f970
>
> - raguo --> spicita stufa?o
>
> ?u ta?gas?

Law mi tia linio estas sensenca por LBL. tute eblas imagi stufajxojn kiuj ne
estas raguo, aw raguon sen spicoj. Kaj se malproksimiano ne scias kio
estas "raguo",
tutversxajne ri ankaw ne scios kio "spicita stufajxo" estu.

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

renato corsetti

unread,
Aug 8, 2010, 11:51:20 AM8/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

Law mi tia linio estas sensenca por LBL.

Mi ne povas juĝi. Iu helpu.

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Aug 8, 2010, 12:46:41 PM8/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "raguo" laŭ mi estas precize sama kiel "stufaĵo". La spicaĵoj ne estas esenca parto de la difino.
Jen la priskribo de "ragout" laŭ la angla Wikipedia: "The basic method of preparation involves slow cooking over a low heat. The potential ingredients are many; ragouts may be prepared with or without meat, a wide variety of vegetables may be incorporated, and they may be more or less heavily spiced and seasoned." (La baza metodo de preparado konsistas el malrapida kuirado super malalta fajro. La potencialaj ingrediencoj estas multaj; raguoj povas esti preparataj kun aŭ sen viando, tre diversspecaj legomoj povas esti enmetitaj, kaj ili povas enhavi pli aŭ malpli abundan aldonon de spicoj, salo, pipro ktp.)
La itala vorto "ragu" pli bone estus tradukita per la vorto "saŭco". Kaj kio estas la diferenco inter saŭco kaj stufaĵo? La difino de "Saŭco" en PIV ŝajnas al mi bona: "Likva preparaĵo, por gustigi aŭ spici iujn manĝaĵojn".
Stufaĵo kutime estas pli densa ol saŭco, kaj ĝi estas plado en si mem, dum saŭco estas nur akompano por doni guston. Esenca aspekto de stufaĵo estas la malrapida kuirado. Ĝi enhavas iom da likvaĵo, sed kutime malpli ol saŭco, kaj la likvaĵo normale densiĝas dum la longa kuirado. Ankaŭ saŭco eventuale povus esti rezulto de longa, malrapida kuirado, sed tio ne estas esenca parto de ĝia preparado, nek de ĝia difino.
Laŭ mia memoro, kiam ni ekdiskutis tiajn kuirterminojn en la sekcio "Ĝenerala vortaro" de la Akademio, ni estis devigataj rezigni kaj prokrasti ilian oficialigon, ĉar estis troege malfacile atingi ian ajn interkonsenton.
Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: domenica 8 agosto 2010 17.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) raguo

Ronaldo:

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Aug 8, 2010, 1:35:57 PM8/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> La vorto "raguo" laŭ mi estas precize sama kiel "stufaĵo".

Ĉu provizora konkludo povus esti:

ragu-o --> (laŭ la signifo d ela angla simila vorto) stuf-aĵ-o; (laŭ la signifo de la itala simila vorto) saŭc-o?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Aug 9, 2010, 1:02:15 PM8/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:
 
ragu-o --> (laŭ la signifo d ela angla simila vorto) stuf-aĵ-o; (laŭ la signifo de la itala simila vorto) saŭc-o?
Lau mia impreso la Esperanta vorto havas nur la unuan signifon, kiu ne estas nur la signifo de simila angla vorto, sed ankau de simila germana kaj rusa vorto. Se ne trovighas pruvoj pri tio, ke "raguo" estas uzata en Esperanto ankau en la itala senco, la linio lau mi estu simple
 
ragu-o --> stuf-aĵ-o
 
Amike,
 
Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2010, 2:05:40 PM8/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

Ø  Se ne trovighas pruvoj pri tio, ke "raguo" estas uzata en Esperanto ankau en la itala senco, la linio lau mi estu simple

 

ragu-o --> stuf-aĵ-o

 

Bone pro mi. Ĉu alia italo, ekzemple Antonio, Fabio, Giancarlo, havas opinion pri tio?

 

Amike

 

Renato

 

Antonio De Salvo

unread,
Aug 9, 2010, 4:29:06 PM8/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, “raguo” estas tipa ekzemplo de vorto sxajne internacia, sed kiu tamen havas apartajn signifojn laux la landoj, ecx laux la regionoj de la sama lando.

La nomoj de mangxajxoj estas tre malfacile tradukeblaj, gxuste cxar la sama nomo ofte ampleksas malsamajn aferojn. Rigardu kelkajn ekzemplojn cxe la franca pagxo de Vikipedio

http://fr.wikipedia.org/wiki/Rago%C3%BBt

Mi ne vidas, sincere, kial en esperanto oni devus preferi la anglan aux la germanan aux la rusan aux la italan aux la francan signifon.

Cetere, ankaux la esperanta pagxo de Vikipedio parolas kaj pri viando kaj pri sauxco.

Persone, se mi devus iel komprenigi mian koncepton pri raguo, mi dirus “hakvianda sauxco”.

Gxis

 

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 9 agosto 2010 19.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) raguo

--

Anna Lowenstein

unread,
Aug 9, 2010, 5:26:30 PM8/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi pensas, ke la esenca aspekto de raguo estas, ke oni kuiras ĝin tre malrapide. Ĝi povas enhavi la plej diversajn specojn de viando (aŭ tute ne enhavi viandon) kaj legomojn. Dum longa kuirado la gustoj intermiksiĝas, kaj la likvaĵo densiĝas. Sed ĝi estas malsama de supo aŭ saŭco, ĉar tiuj estas esence likvaj, dum raguo havas pecojn de viando, legomoj ktp. en densa miksaĵo. Sed ĉiuokaze por tio sufiĉas la vorto “stufaĵo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 9 agosto 2010 22.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: raguo

ro-esp

unread,
Aug 9, 2010, 6:40:06 PM8/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Aug 09 07:02PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6a62ba9954ca310e

>
> Renato proponis:
>
>
>> ragu-o --> (laŭ la signifo d ela angla simila vorto) stuf-aĵ-o; (laŭ la
>> signifo de la itala simila vorto) saŭc-o?

bedawrinde esp-o ne distingas sawcon de sawco, kiel la nederlanda
(graso en kiu bakitas viando estas "jus", sed ne "saus")


>
> Lau mia impreso la Esperanta vorto havas nur la unuan signifon, kiu ne estas
> nur la signifo de simila angla vorto, sed ankau de simila germana kaj rusa
> vorto. Se ne trovighas pruvoj pri tio, ke "raguo" estas uzata en Esperanto
> ankau en la itala senco, la linio lau mi estu simple
>
> ragu-o --> stuf-aĵ-o

Miaimprese devus esti io kia: mangxajxo el pecoj de viando, fisxo,
sxampinjonoj aw
ovoj (io proteina), stufitaj en dikigxinta sawco kun faruno aw io tia
por bindi (cxu tiu estas la gxusta vorto?)

Mi dubas cxu indas havi LBL-linio prie entute


> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Aug 09 10:29PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e413cb5072e27be
>
> Laux mi, “raguo” estas tipa ekzemplo de vorto sxajne internacia, sed
> kiu tamen havas apartajn signifojn laux la landoj, ecx laux la
> regionoj de la sama lando.
>
> La nomoj de mangxajxoj estas tre malfacile tradukeblaj, gxuste cxar
> la sama nomo ofte ampleksas malsamajn aferojn. Rigardu kelkajn
> ekzemplojn cxe la franca pagxo de Vikipedio
>
> http://fr.wikipedia.org/wiki/Rago%C3%BBt
>
> Mi ne vidas, sincere, kial en esperanto oni devus preferi la anglan
> aux la germanan aux la rusan aux la italan aux la francan signifon.

Kiel esp-istaro ni devas elekti.
opcio 1: trovi komunan difinon kiu kovras cxiujn
opcio 2: trovi difinon kiu kovras plimulton de la jamaj signifoj
opcio 3: enkonduki apartajn vortojn por la apartaj specoj


>
> Cetere, ankaux la esperanta pagxo de Vikipedio parolas kaj pri
> viando kaj pri sauxco.

ecx vikipedianoj estas nur homoj


>
> Persone, se mi devus iel komprenigi mian koncepton pri raguo, mi
> dirus “hakvianda sauxco”.

en 1900 tiu esprimo eble plimalpli trafus (se mi legas "hakita
viando"), sed nuntempe ne.
Ja ekzistas raguoj el sxampinjonoj, ovoj, kaj kredeble da el "seitan"
ktp - do sen viando


gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Aug 10, 2010, 3:07:47 AM8/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pluesploris kaj trovis (ech en Twitter) ekzemplojn de uzo en Esperanto de "raguo" lau la itala (ankau portugala kaj ankau usonangla) signifo. Nur en tiu signifo uzas ghin la italo Picasso en sia e-libro "Pastajho, konsideroj kaj historio". Do, efektive, la pli longa linio estas pravigata, kaj oni ree miras pri kiom malinternaciaj estas internaciaj vortoj.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Aug 10, 2010, 2:37:06 PM8/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 9/08/2010 23:40, ro-esp skribis:

>
> bedawrinde esp-o ne distingas sawcon de sawco, kiel la nederlanda
> (graso en kiu bakitas viando estas "jus", sed ne "saus")
"jus": suko. Se encesas aldoni kia suko: vianda suko.

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 11, 2010, 8:08:47 AM8/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Australio:
Char tia suko, almenau en Nederlando, estas specialajho (la kondicho
por havi kunmetajhon en aglutina lingvo, kia Esperanto), mi uzas
"viandsuko"n (kiun mi poste povos uzi kiel "saucon" sur alian
manghajhon, se mi volas).

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 11, 2010, 8:22:26 AM8/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike:
Mi manghis en chiuj kontinentoj multajn supojn, kaj pluraj el tiuj
estis same densaj kiel la "raguo". Mi havas la impreson, ke la
kuiristoj uzas la vorton precipe pro kosmetika diferencigo for de
ordinaraj supoj pli malmultekostaj. Se ne estas alia specialeco, mi
kontentus kun la vorto "densa supo". Cetere nun modernas potoj por
longdaura malrapida kuirado, kaj la europaj kamparanoj jam chiam uzis
potegon por tia kuirado.


> Mi pensas, ke la esenca aspekto de raguo estas, ke oni kuiras ĝin tre
> malrapide. Ĝi povas enhavi la plej diversajn specojn de viando (aŭ tute
> ne enhavi viandon) kaj legomojn. Dum longa kuirado la gustoj
> intermiksiĝas, kaj la likvaĵo densiĝas. Sed ĝi estas malsama de supo
> aŭ saŭco, ĉar tiuj estas esence likvaj, dum raguo havas pecojn de
> viando, legomoj ktp. en densa miksaĵo. Sed ĉiuokaze por tio sufiĉas la
> vorto “stufaĵo”.
>
> Anna
>
>
>
> _____
>

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages