Orbito

2 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Apr 1, 2011, 6:05:18 AM4/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi proponas jenan linion:

 

Orbito à okulkavo

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Fabio Bettani

unread,
Apr 1, 2011, 6:11:44 AM4/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Orbito --> okulkavo

Mi konsentas, sed ankaŭ estu klariga interkrampaĵo "(en medicino)".

Orbitoj ankaŭ priparolatas en astroscienco, tute senrilate al okulkavoj.

Amike

Renato Corsetti

unread,
Apr 1, 2011, 6:26:26 AM4/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, mi provizore registras:

orbit-o [4oa] = (en medicino) okul-kav-o


La signo = ŝuldiĝas al la oficialeco de tiu radiko. Mi ĵus kontrolis kaj la Akademio oficialigis ĝin kaj intence notis ke la sama radiko estas kaj anatomia kaj astronomia.

Nekrebla funkciado de la akademia menso.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Apr 2, 2011, 3:25:03 PM4/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
     La atentigo de Fabio estas prava. Sed pli ghusta estus "anatomio' (au io samsignifa) ol "medicino" (bonalingve "kuracarto"), char okulkavo estas nek ia malsano, nek ia kuracmetodo.
     Por la astroscienca signifo de la ÏV-lingva "orbit/o" ni devos havi alian paragrafon.


2011/4/1 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

José Antonio Vergara

unread,
Apr 2, 2011, 3:30:09 PM4/2/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

     La atentigo de Fabio estas prava. Sed pli ghusta estus "anatomio' (au io samsignifa) ol "medicino" (bonalingve "kuracarto"), char okulkavo estas nek ia malsano, nek ia kuracmetodo.
 
prave
 
José Antonio

Pablo

unread,
Apr 2, 2011, 5:15:58 PM4/2/11
to la bona lingvo

Saluton al cxiuj:

>La atentigo de Fabio estas prava. Sed pli ghusta estus "*anatomio*' (au
> io samsignifa) ol "*medicino*"

Io samsignifa de anatomio?
Mi komencas la debaton per la du jenaj proponoj: korpo-strukturo,
korpa strukturo

>Por la astroscienca signifo de la ÏV-lingva "*orbit/o*" ni devos havi
>alian paragrafon.

Por obito mi proponas cxirkaw-iro, cxirkaw-irado.

Amike,

Pablo.

Renato Corsetti

unread,
Apr 3, 2011, 5:08:45 AM4/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Francisko kaj Jose' Antonio! Mi ŝanĝis en la linio "medicino" al "anatomio".

Francisko:

>ᅵᅵ Por la astroscienca signifo de la ᅵV-lingva "orbit/o" ni devos havi alian paragrafon.


Ĉu vi volas lanĉi diskuton pri la alia "orbito"? Ĉu eble ni povus lasi ĝin en tiu signifo?

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Renato Corsetti

unread,
Apr 3, 2011, 5:15:15 AM4/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo:

> Chu io samsignifa de anatomio?

>ᅵ Mi komencas la debaton per la du jenaj proponoj: korpo-strukturo, korpa strukturo

Dankon, Pablo!ᅵ Ĝi estas oficialigita en la 1-a Aldono, do nur povas esti samsignifaĵo kun la singo =.

Laŭ PIV anatomio ankaŭ rilatas al vegetaĵoj. Ĉu ankaŭ pri ili oni parolu pri "korpo"?

José Antonio Vergara

unread,
Apr 3, 2011, 7:49:58 AM4/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:
 
Francisko:>   Por la astroscienca signifo de la ÏV-lingva "orbit/o" ni devos havi alian paragrafon.


Ĉu vi volas lanĉi diskuton pri la alia "orbito"?
 
chu "astrochirkauiro"? Lau mia opinio, io tia povus utili, sed tamen la satelitoj orbitas la Teron.
 
Jose' Antonio

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Apr 3, 2011, 8:53:58 AM4/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Bv. noti ke la astronomia orbito ne estas la "-iro" sed la pado, la vojo, la trajektorio, la linio de la irado.

Franklin Montenegro

2011/4/3 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

--

José Antonio Vergara

unread,
Apr 3, 2011, 10:05:54 AM4/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin:

Bv. noti ke la astronomia orbito ne estas la "-iro" sed la pado, la vojo, la trajektorio, la linio de la irado.
Prave! Chu do "astrochirkauvojo" estus akceptebla por orbito en la astronomia senco?
 
Jose' Antonio
 

Pablo

unread,
Apr 3, 2011, 11:48:34 AM4/3/11
to la bona lingvo
Saluton:

> Franklin:
>  Bv. noti ke la astronomia orbito ne estas la "-iro" sed la pado, la vojo,> la trajektorio, la linio de la irado.

Mi proponas tiam la vorton cxirkauirejo.

Pablo

Pablo

unread,
Apr 3, 2011, 12:03:10 PM4/3/11
to la bona lingvo
> Lau( PIV anatomio ankau( rilatas al vegetaj^oj. C^u ankau( pri ili oni
> parolu pri "korpo"?


Kial ne? Fakte PIV difinas anatomion kiel "Sciencon pri la formo k la
strukturo de animalaj kaj vegetajxaj korpoj". Nome, lau gxi la vorto
korpo taugas kaj por bestoj kaj por plantoj.

Amike,

Pablo.

ro-esp

unread,
Apr 3, 2011, 7:48:08 PM4/3/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>
> Date: Apr 03 10:05AM -0400
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e0d6a0e73a4e9c82


>
> Franklin:
>
> Bv. noti ke la astronomia orbito ne estas la "-iro" sed la pado, la vojo,
>> la trajektorio, la linio de la irado.
>

> Prave! Chu do "astrochirkauvojo" estus akceptebla por orbito en la
> astronomia senco?

ne ekzakte, ja eblas cxirkawvojo kiu ne estas orbito

samspeca komento. la "boulevard periferique" de Parizo estas
cxirkawvojo sed ne orbito. Tipa trajto de orbito estas ke gxi teneblas
sen propulsado, ke suficxas la gravito de la cxirkawirata objekto por
teni la orbitantan objekton en gxi, cxu jes?

gxis, Ronaldo

José Antonio Vergara

unread,
Apr 4, 2011, 9:54:18 AM4/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
En pluraj okcidentaj lingvoj, la uzo de la vorto "anatomio" (anatomy, anatomie, anatomía, ktp)
etendis ghian semantikan kampon por igi ghin preskauan sinonimon de strukturo.
 
Ekzemple, fama libro de chilia sociologiisto ech tradukita en la italan estas "Chilio: anatomio de mito"
 
Jose' Antonio

renato corsetti

unread,
Apr 4, 2011, 12:40:28 PM4/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

 

Jose’ Antonio:

 

Ø  En pluraj okcidentaj lingvoj, la uzo de la vorto "anatomio" (anatomy, anatomie, anatomía, ktp)

etendis ghian semantikan kampon por igi ghin preskauan sinonimon de strukturo.

 

 

Eble ni povas aldoni (en ĝenerala senco) struktur-o .

 

Amike

 

Renato

 

 

 

Fra Simo

unread,
Apr 4, 2011, 5:09:04 PM4/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
     La komenca signifo de la greka vorto "anatomía" estas "(supren)trancho", pro kio unu el ghiaj kutimaj signifoj, jam che Aristotelo, estas "sekcado" (PIV-lingve : "dis/sekc/ad/o", pro malsagha deziro havi Esperantan vortobazon "dis/sekc/" lausignife kaj lauforme konforman al tiu de la franca vorto "dissection" <diseksjon>, "sekcado", kaj al la similaj), sed de kelkaj jarcentoj "anatomia" kaj la similaj vortoj alprenis en diversaj Europaj lingvoj la signifon kutiman ankau por la Esperanta "anatomi/o", nomo de la scienco priskribanta la strukturon de la vivulaj korpoj kaj ties organoj, char per sekcado oni tiun strukturon priesploris.
     Mi jam bedauras, ke skribante "
"anatomio" (au io samsignifa)" mi levis che nia grupo trofruan cerbumadon pri tiu vorto kaj la similaj en kelkaj lingvoj. Eble estos pli bone, ke portempe ni ne havu paragrafon pri "anatomi/o".

2011/4/4 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

En pluraj okcidentaj lingvoj, la uzo de la vorto "anatomio" (anatomy, anatomie, anatomía, ktp)
etendis ghian semantikan kampon por igi ghin preskauan sinonimon de strukturo.
 
Ekzemple, fama libro de chilia sociologiisto ech tradukita en la italan estas "Chilio: anatomio de mito"

     SHajnas al mi, ke en tiu titolo la signifo ne estas propre "strukturo de fabelo", sed io pli proksima al "priskribo de (la strukturo de) fabelo". Tamen la diferenco eble estas preteratentebla (libron priskribantan la historion de iu regno oni ja povas titoli "Historio de [tiu regno]") kaj eble ne necesigas iun apartan paragrafon nek subparagrafon, char por la shovigho de la senco sufichas la kunteksto. Mi opinias, ke oni eble povus traduki, lauvorte, per : "Anatomio de fabelo". Sed mi volonte proponus tradukon per : "Traklarig(ad)o de fabelo" ;  mi scivolas, chu por la efektiva libro de Tomaso Moulian pri CHilo tio konvenus, kaj respektive por la libro kun sama subtitolo pri Ernesto Guevara, ankau kiun mi ne legis.
     Au chu tia titolo estus komprenebla kiel "sekcado de (jam mortinta) fabelo" ?  Ne konante la libron, mi ne certas pri la respondo.

      Cetere, chio tio neniel gravus por la vortigo de nia ssv-paragrafo !  Sed tio ja eble gravas, ke proprasence "anatomio" ne estas "strukturo", sed "scienco pri la strukturo".


Renato Corsetti

unread,
Apr 4, 2011, 5:32:53 PM4/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
>ᅵᅵ Cetere, chio tio neniel gravus por la vortigo de nia ssv-paragrafo !ᅵ Sed tio ja eble gravas, ke proprasence "anatomio" ne estas "strukturo", sed "scienco pri la strukturo".

Sed en la ĝenerala uzo, ekzemple "La anatomio de la perfekta krimo", ĝi ja similas al "strukturo".

Antonio De Salvo

unread,
Apr 4, 2011, 6:47:32 PM4/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Sed en la ĝenerala uzo, ekzemple "La anatomio de la perfekta krimo", ĝi ja similas al "strukturo".

Laux mi, en cxi tiu ekzemplo temas pri “detala priskribo”, “dissekcado”, “dissekca analizo”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages