cert-a

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2011, 5:47:35 PM10/28/11
to °listo 'lbl'
Pro pluraj komputilajkaj nekomputilaj tialoj/kialoj nur nun mi atentas pri grupeto da mesaĝoj pri "cert-a".

Francisko:

>  Mi miras, ke neniu el vi priatentis la vorton "unu", kiun mi jam menciis.

Mi intence ne pritentis tiun proponon, ĉar ĝi kreas pli da problemoj ol ĝi solvas, laŭ mi. Kial ne pensi, ke Zamenhof simple estis influita de naciaj lingvoj? Se unu vidvino havis unu filinon, du vidvinoj havis du filinojn.

Markos:
>  Ĉiuokaze, mi ne kontraŭas aldoni "unu" al la de mi proponita kompromisa linio:

cert·a (tuj antaŭ substantivo, kiam ne temas pri certeco, sendubeco) ~ iu, unu, forlaso de "certa"
Mi preferus ne aldoni ĝin. Via kompomisa linio estas laŭ mi apud la solvo. Mi mem preferus havi la sagon je la loko de =.

Gratulojn pro via faka teksto pri matematiko.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2011, 6:04:51 AM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Via kompomisa linio estas laŭ mi apud la solvo.

Kion tio signifas?

Amike,
Markos

renato corsetti

unread,
Oct 29, 2011, 7:10:03 AM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

 

Mi skribis:

> Via kompomisa linio estas laŭ mi apud la solvo.

kaj Markos komentas:

 

> Kion tio signifas?

Nu, ke mi ŝatas ĝin kaj nur ankoraŭ hezitas regitri ĝin pro la = anstaŭ la à.

 

Amike

 

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2011, 10:23:45 AM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

Nu, ke mi ŝatas ĝin kaj nur ankoraŭ hezitas regitri ĝin pro la = anstaŭ la .


Se tiu hezito detenas vin de ŝanĝo de la nuna linio, mi povas provizore akcepti ke vi registru mian linion kun "→" anstataŭ "~", ĉar tia linio laŭ mi estus ankoraŭ signife malpli malbona ol la nuna linio.

Mi tamen daŭre esperas ke ĉe la sekva diskuto pri "certa" vi povos ankaŭ akcepti "~" aŭ eĉ entutan forigon de la linio.

Amike,
Markos

renato corsetti

unread,
Oct 29, 2011, 1:42:02 PM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

 

>  Se tiu hezito detenas vin de ŝanĝo de la nuna linio, mi povas provizore akcepti ke vi registru mian linion kun "→" anstataŭ "~", ĉar tia linio laŭ mi estus ankoraŭ signife malpli malbona ol la nuna linio.

 

Mi faris tion.

 

Amike

 

Renato

Fra Simo

unread,
Oct 30, 2011, 5:08:18 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com


2011/10/28 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Pro pluraj komputilajkaj nekomputilaj tialoj/kialoj nur nun mi atentas pri grupeto da mesaĝoj pri "cert-a".

Francisko:

>  Mi miras, ke neniu el vi priatentis la vorton "unu
", kiun mi jam menciis.

Mi intence ne pri
atentis tiun proponon, ĉar ĝi kreas pli da problemoj ol ĝi solvas, laŭ mi. Kial ne pensi, ke Zamenhof simple estis influita de naciaj lingvoj? Se unu vidvino havis unu filinon, du vidvinoj havis du filinojn.

     Influado de aliaj lingvoj (naciaj au alispecaj, el chi tiaj unuavice la latina) al Esperanto estas nepridubebla. Ekzemple, la formon de la nomo de la nombro cifere skribebla per "1" influis la latina "unus, unum", la franca "un(e)" (elparolata iel simile al <on>, respektive <in(o)>) kaj aliaj, same devenantaj el la latina, la ekziston de unu aparta radiko por homo, kies edzino au edzo jam forpasis, kaj la formon de tiu radiko ("vidv/") influis la latina "viduus", la germana "Witwe(r)" (la elparolon chu prefere indiki per "<vitfe(r)>" au per "<vitfa(r)>" ?) k. s...  Kio estas malbona en tio ?
      Por esti honesta, mi devas aldoni, ke tia influado ja povas iufoje esti malbona. SHajnas al mi, ke, apud aliaj ekzemploj (okulfrape kaj tre bedaurinde tiel estas pri la signifo de "min/o" en la Universala Vortaro, kaj, sekve, en multaj aliaj lokoj ; pri tio ni eble devos havi paragrafon), tiel okazas ghuste pri "cert/a" (lau la Universala Vortaro kaj unu Lingva Respondo, tamen ne, se mi ghuste komprenas, lau la vortotabelo sub la Ekzercara paragrafo 19-a, nek, pli ol klare, la
vortoj en la Ekzercara paragrafo 11-a), pri kio ni estas nun disputantaj.
      GHenerale disputi
pri influado de aliaj lingvoj al Esperanto estus vasta temo. Pri "cert/a", tio shajnas al mi decidiga, ke la radiko "cert/" tiun signifon alprenas, pri kiu oni malkonsentas, en neniu alia vorto krom la adjektivo "cert/a", kaj ankau en tiu vorto nur en iuj kuntekstoj.


Markos:
>  Ĉiuokaze, mi ne kontraŭas aldoni "unu" al la de mi proponita kompromisa linio:

cert·a (tuj antaŭ substantivo, kiam ne temas pri certeco, sendubeco) ~ iu, unu, forlaso de "certa"
Mi preferus ne aldoni ĝin. Via kompomisa linio estas laŭ mi apud la solvo. Mi mem preferus havi la sagon je la loko de =.

     La vorto "iu" ne egalas al "unu" (au al "cert/a" en chi ties miaopinie malghusta signifo). GHi estas senplie la neo de "neniu", dum "unu", en kuntekstoj, en kiuj ne temas pri nombro, signifas, ke oni parolas pri unu aparte rigardata, pri unu, kiun oni povus nomi, kaj ne iu alia el la ceteraj. Mi tamen konsentas, ke "iu" estus malpli misgvida ol "cert/a".
     Iu pli lerta ol mi (mi ne povas diri : "unu kolego" anstatau : "iu( kolego)", char mi ne scias, kiu tion faros) revenu al la temo kaj klarigu pri "unu(j)" kaj "alia(j)", kiam tiujn oni en unu sama frazo kontrauigas.

     Kiel oni jam scias, ankau mi, same kiel Renato, sed pli firme, kontrauas elekton de iu simbolo ne esprimanta malrekomendon (mi ne povas diri : "de unu simbolo", char mi ne scias, lau kiuj kriterioj vi iufoje skribas "
", alfoje "=", pro kio eble la leganto, sed ne mi povas scii, pri kiu simbolo efektive temos).
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

银庚 季

unread,
Oct 30, 2011, 6:02:23 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas ke vi diris prave:Zamenhof estis influita de naciaj lingvoj.En Cxinio oni diris ke cxirkau 70% de la Esperanto-vortoj devenis de la latina lingvo.
                                                                Ji Yingeng

--- 11年10月31日,周一, Fra Simo <fra...@gmail.com> 写道:

发件人: Fra Simo <fra...@gmail.com>
主题: Re: (la bona lingvo) cert-a
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年10月31日,周一,上午5:08

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Oct 30, 2011, 9:11:17 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Date: Oct 28 11:47PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/d4d834dc8212e421

>
> Pro pluraj komputilajkaj nekomputilaj tialoj/kialoj nur nun mi atentas
> pri grupeto da mesaĝoj pri "cert-a".

amnstataw "nur" mi uzus "maljam" , sed tio flanken

>
> Francisko:
>
>> Mi miras, ke neniu el vi priatentis la vorton "/unu/", kiun mi jam
> menciis.

kredeble ;-) zamenhof celis diri "un", la neekzistanta vorto kiun
multe da homoj tamen komprenos sen ajna klarigo


> Mi intence ne priatentis tiun proponon, ĉar ĝi kreas pli da problemoj ol
> ĝi solvas, laŭ mi. Kial ne pensi, ke Zamenhof simple estis influita de
> naciaj lingvoj?

kompreneble li estis. Kiumaniere li povus ne esti? Li do konsciis pri
la utilecon de tia vorto, nur ne enkondukis unun.

Tamen, nek "un(u)" nek "ajna" havas ekzakte la signifon kiun ni
priparolas cxi tie.
Eble ni enkonduku vorton por la germana "gewisse" (nur la morto kaj la
impostoj estas *certaj*)
gxis, Ronaldo N

gxis, Ronaldo N

renato corsetti

unread,
Oct 31, 2011, 11:20:59 AM10/31/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  mi ne scias, lau kiuj kriterioj vi iufoje skribas "", alfoje "=", pro kio eble la leganto, sed ne mi povas scii, pri kiu simbolo efektive temos).

 

Laŭ la klarigoj aperantaj en niaj listoj:

 

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→".

La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.

 

En la unuopaj okazoj evidente oni devas decidi.

 

Amike

 

Renato

Fra Simo

unread,
Oct 31, 2011, 3:37:10 PM10/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
    Pardonon !  Mi intencis demandi pri la elektado inter "~" kaj "=". Se tiuj estas plene samvaloraj (kun tiu sola diferenco, ke en la ssv-tabelo nur la unua aperas), oni ne lacigu sin per respondo.
     Mian demandon precipe tio venigis, ke che ghi aperis diferenco inter "iu" kaj "unu" :

(mi ne povas diri : "de unu simbolo", char mi ne scias, lau kiuj kriterioj vi iufoje skribas "" [legu : "~" !], al[i]foje "=", pro kio eble la leganto, sed ne mi povas scii, pri kiu simbolo efektive temos).

2011/10/31 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages