klip-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2011, 7:03:38 AM1/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
La konata kantisto Jomo ĵus dissendis filmeton, kiun li nomis “klipo”.

Kion vi pensas pri tio? Klipo en NPIV havas tute alian signifon.

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

ro-esp

unread,
Jan 22, 2011, 5:41:18 AM1/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Jan 21 01:03PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/c606ae5f66e0c9d4

>
> La konata kantisto Jomo ĵus dissendis filmeton, kiun li nomis “klipo”.
>
> Kion vi pensas pri tio?

pawsajxo de la angla (video)clip

Se mi bezonas la terminon.... eble "trancxajxo"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Anna Lowenstein

unread,
Jan 22, 2011, 10:20:40 AM1/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Oni povus diri "peceto" aŭ "filmpeceto".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: sabato 22 gennaio 2011 11.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: klip-o

gxis, Ronaldo N

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Jan 22, 2011, 11:45:19 AM1/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 22/01/2011 16:20, Anna Lowenstein skribis:

> Oni povus diri "peceto" aŭ "filmpeceto".

Ĉu (film-)resumo taŭgus?

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jan 22, 2011, 1:28:05 PM1/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Anna kaj Leo.

Ankaŭ mi komprenas ke "klip-o" eventuale signifas:

> "peceto" aŭ "filmpeceto".
Aŭ:
(film-)resumo

En ĉi tiu okazo temis vere pri tuta filmeto en Jutubo en kiu Jomo kantas sian tutan kanton.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jan 22, 2011, 2:27:01 PM1/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen ne temas pri resumo, sed pri peceto el pli longa filmo. Fakte, oni ofte erare uzas la anglan vorton por mallonga filmeto, kiu tamen ne estas eltondita el io pli longa, sed estas kompleta en si mem.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 22 gennaio 2011 17.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Re: klip-o

Ĉu (film-)resumo taŭgus?

Amike salutas Leo

--

Marcos Cramer

unread,
Jan 23, 2011, 11:28:47 AM1/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Por la senco uzita de JoMo, mi dirus "kantfilmeto".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2011, 11:47:51 AM1/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ Por la senco uzita de JoMo, mi dirus "kantfilmeto".

Jes. Ofte nun oni komencas renkonti "klipo" por "filmeto".

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

ro-esp

unread,
Jan 23, 2011, 5:36:15 PM1/23/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Date: Jan 22 05:45PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/86cb5a4cdf1d3e7f

>
> Je 22/01/2011 16:20, Anna Lowenstein skribis:
>> Oni povus diri "peceto" aŭ "filmpeceto".
>
> Ĉu (film-)resumo taŭgus?

temas nek pri ajna pec(et)o nek pri resumo. Temas pri filmeto aw
filmparto tiom longa, ke gxi entenas plenan kanton. La celo estas ke
oni awdu tiun kanton plena, kaj dum tio povas spekti la
muzikantojn/kantantojn, aw tute alian prezentajxon. Kutima lkongo por
ili estas kelkaj minutoj. MTV, youtube, muzikprogramoj televidaj, ktp

gxis, Ronaldo

Leo De Cooman

unread,
Jan 23, 2011, 5:50:05 PM1/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 23/01/2011 17:47, Renato Corsetti skribis:

> Jes. Ofte nun oni komencas renkonti "klipo" por "filmeto".

Mi pensis pri "fragmento". Sed la modernaj diskoj ne plu tiel facile
rompiĝas :-)

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Jan 24, 2011, 3:12:36 AM1/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, vi pravas, sed la originala signifo de "clip" estas "tondaĵo". Tial la vorto vere rilatas al peceto el pli longa filmo (ekzemple unu sceno, kiel oni ofte trovas en Youtube), sed poste oni ek(mis)uzis ĝin por iu ajn mallonga filmeto.
Mi proponas: "filmeto, filmpeceto, filmsceno".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 23 gennaio 2011 23.36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: klip-o

gxis, Ronaldo

--

renato corsetti

unread,
Jan 24, 2011, 3:36:21 AM1/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

| Mi proponas: "filmeto, filmpeceto, filmsceno".

Nun la linio tekstas:

klip·o (parolante pri film-arto) → (film·)pec·et·o, film·et·o, muzik·film-(et)-o

"muzikfilmeto" venas de antaŭa redaktado. Mi povas aldoni "filmsceno".

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages