Re: Digest 11 aprilo

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 11, 2011, 6:37:47 PM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne entuziasmas pri e/tonda aw pro/pagi, sed frekvenco kaj amplitudo
nepre estu oficialigataj

> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Date: Apr 11 02:19PM +0200

> La frekvenco estas la nombro da ondoj, kiu trafas fiksan punkton en
> tempunuo: se 4 ondoj (pintoj kaj malpintoj) trafas fiksan punkton en
> sekundo, la frekvanco estas 4/s (oni ankaŭ diras "4 hercoj" kaj skribas
> 4 Hz aŭ Hc).

Foje la vorto ecx uzatas por busoj kaj trajnoj ktp: Je tiu linio iras
tramoj kun frekvenco de 5 fojoj hore


> io simila okazas, se sur la anteno de radiosendilo aperas elektra
> ŝargo, sed ĉi-kaze la rapido, kun kiu la disturbo plukuras, estas
> altega: 300 000 km en horo.

ne en horo sed en sekundo fakte

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

ro-esp

unread,
Apr 11, 2011, 6:55:30 PM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Date: Apr 11 08:46AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/662029318e7d075d
>
> Leo:
>> povus plifaciligi la problemon, la altecon de la frekvenco: ĉi-kaze
>> proksimume 2450 MHz, resonanca frekvenco de akvo. "Altfrekvenca
>> ondo" kaj "altfrekvenca
>> forno" laŭ mi estus pli taŭgaj.

jes eblas sed ili ne estas suficxe specifaj. En sontehxniko ekzemple
(se mi bone interpretis) la limo inter ili estas je 20 kilohercoj.
Domagxe ke "resonanco" ne estas cxiutaga esprimo.
Nu, "akvomolekulvibriga forno" ja kiel ajn tro longas...(eble ni
simple oficialigu "magnetrono" ;-))

gxis, Ronaldo N


ro-esp

unread,
Apr 11, 2011, 7:06:20 PM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Apr 11 03:00PM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/45d36ba31b9f0dfc
>
>> rif·o (en muziko) → ripet·fraz·o
>
>> Kion opinias la aliaj?

??????? Se mi bone divenas pri kio temas, temas ne pri parolata aw
kantata frazo. Mi kredas ke temas pri la angla vorto "riff",
faktermino pri (eble nur elektra-)gitarumado

> Se spertuloj tion opinias bona kaj oni tiel multe laboris por ŝanĝi ĝin (kaj
> vidante kunmetaĵon) mi ne trovas kialon tion kontraŭstari. Antaŭen do.

herhaalzin, wiederholsatz,phrase de repetition, repeatphrase.. tro
misgvidaj. Cxu iu emas trarigardi vortarojn/vikipedion por trovi
aliajn esprimojn?

gxis, Ronaldo N


Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2011, 5:05:14 AM4/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


>ᅵ Foje la vorto ecx uzatas por busoj kaj trajnoj ktp: Je tiu linio iras tramoj kun frekvenco de 5 fojoj hore

Ĝuste pro tio ni havas la linion:

frekvencᅵo ~ vibrᅵoᅵnombrᅵo (en fiziko), oftᅵecᅵo, oftᅵo (en la ĝenerala lingvo kaj en statistika lingvo)

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Trápani

unread,
Apr 12, 2011, 8:17:09 AM4/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Foje la vorto ecx uzatas por busoj kaj trajnoj ktp: Je tiu linio iras tramoj kun
> frekvenco de 5 fojoj hore

Ĉu "po" uzeblus en tiu okazo? Je tiu linio iras po kvin busoj hore.

Kaj mi cerbo volas iel kunligi "frekvenco" kaj "po" sed sensukcese :).

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2011, 8:23:46 AM4/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵᅵ Je tiu linio iras po kvin busoj hore.

Tio ŝajnas al mi en ordo!

Leo De Cooman

unread,
Apr 12, 2011, 2:36:00 PM4/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 12/04/2011 0:55, ro-esp skribis:

>>
>> Leo:
>>> povus plifaciligi la problemon, la altecon de la frekvenco: ĉi-kaze
>>> proksimume 2450 MHz, resonanca frekvenco de akvo. "Altfrekvenca
>>> ondo" kaj "altfrekvenca
>>> forno" laŭ mi estus pli taŭgaj.
>
> jes eblas sed ili ne estas suficxe specifaj. En sontehxniko ekzemple
> (se mi bone interpretis) la limo inter ili estas je 20 kilohercoj.
Vi pravas, sona vibro estas alia fenomeno ol elektra vibro.

> Domagxe ke "resonanco" ne estas cxiutaga esprimo.
Eble mi devintus skribi "resono", "resonfrekvenco", ktp.

> Nu, "akvomolekulvibriga forno" ja kiel ajn tro longas...(eble ni
> simple oficialigu "magnetrono" ;-))
Mi ne kontraŭus, kvankam ne ĉiu magnetrono taŭgus... ĝia frekvenco estu
agordita al tiu "akvomolekulresona frekvenco" :-)


Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Apr 14, 2011, 7:30:42 AM4/14/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Date: Apr 12 11:05AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/17ced1c055b2020b
>
> Ronaldo:

>
>
>> > Foje la vorto ecx uzatas por busoj kaj trajnoj ktp: Je tiu linio
>> iras tramoj kun frekvenco de 5 fojoj hore
>
> G^uste pro tio ni havas la linion:
>
> frekvenc·o ~ vibr·o·nombr·o /(en fiziko)/,

ne temas pri nombro, temas pri fojoj en tempodawro

> oft·ec·o, oft·o /(en la
> g^enerala lingvo kaj en statistika lingvo)/

Cxu ofto havas ekvivalentojn en aliaj lingvoj?


> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Apr 12 09:17AM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/c3726b97bc289d7c
>
>> Foje la vorto ecx uzatas por busoj kaj trajnoj ktp: Je tiu linio
>> iras tramoj kun
>> frekvenco de 5 fojoj hore
>

> Ĉu "po" uzeblus en tiu okazo? Je tiu linio iras po kvin busoj hore.

Ne. Jes eblus "je tiuj linioj iras po 5 busoj hore" - tio signifas ke
la frekvencoj de cxiuj tiuj linioj estas 5 busoj hore


> Kaj mi cerbo volas iel kunligi "frekvenco" kaj "po" sed sensukcese :).

Ne provu. Vi nur konfuzus "po" kun alialingva "per"

gxis, Ronaldo N

Pjer

unread,
Apr 16, 2011, 12:12:58 PM4/16/11
to la bona lingvo
...Anstataŭ frekvenco:
Pri fiziko ( N = 1/T), kiel la propono"po 5 busoj hore" : alterna
elektrofluo(kurento) vibras po 50 fojoj sekunde, gîa
vibrorapido(frekvenco) estas 50 Hz.
Pri statistiko (F = n/N) : La ofteco(frekvenco) de uzo de la
finaĵo:"o" estas preskaŭ 8% el vortunuoj (monemoj) uzataj en parolata
Esperanto. [statistika konkludo el laboro de Zlatko Tišljar]
Ĉu ne? Amike, pjer.

Leo De Cooman

unread,
Apr 16, 2011, 4:48:55 PM4/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 16/04/2011 18:12, Pjer skribis:

> alterna
> elektrofluo(kurento) vibras po 50 fojoj sekunde,

Precipe en la angla oni uzas "ciklojn en sekundo" (eble ĉar Herz estis
germano :-)

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages