Mi proponas jenan linion:
Orbito à okulkavo
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
> Orbito --> okulkavo
Mi konsentas, sed ankaŭ estu klariga interkrampaĵo "(en medicino)".
Orbitoj ankaŭ priparolatas en astroscienco, tute senrilate al okulkavoj.
Amike
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
La atentigo de Fabio estas prava. Sed pli ghusta estus "anatomio' (au io samsignifa) ol "medicino" (bonalingve "kuracarto"), char okulkavo estas nek ia malsano, nek ia kuracmetodo.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
--
Bv. noti ke la astronomia orbito ne estas la "-iro" sed la pado, la vojo, la trajektorio, la linio de la irado.
> From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>
> Date: Apr 03 10:05AM -0400
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e0d6a0e73a4e9c82
>
> Franklin:
>
> Bv. noti ke la astronomia orbito ne estas la "-iro" sed la pado, la vojo,
>> la trajektorio, la linio de la irado.
>
> Prave! Chu do "astrochirkauvojo" estus akceptebla por orbito en la
> astronomia senco?
ne ekzakte, ja eblas cxirkawvojo kiu ne estas orbito
samspeca komento. la "boulevard periferique" de Parizo estas
cxirkawvojo sed ne orbito. Tipa trajto de orbito estas ke gxi teneblas
sen propulsado, ke suficxas la gravito de la cxirkawirata objekto por
teni la orbitantan objekton en gxi, cxu jes?
gxis, Ronaldo
Jose’ Antonio:
Ø En pluraj okcidentaj lingvoj, la uzo de la vorto "anatomio" (anatomy, anatomie, anatomía, ktp)
etendis ghian semantikan kampon por igi ghin preskauan sinonimon de strukturo.
Eble ni povas aldoni (en ĝenerala senco) struktur-o .
Amike
Renato
En pluraj okcidentaj lingvoj, la uzo de la vorto "anatomio" (anatomy, anatomie, anatomía, ktp)
etendis ghian semantikan kampon por igi ghin preskauan sinonimon de strukturo.Ekzemple, fama libro de chilia sociologiisto ech tradukita en la italan estas "Chilio: anatomio de mito"
>ᅵᅵ Cetere, chio tio neniel gravus por la vortigo de nia ssv-paragrafo !ᅵ Sed tio ja eble gravas, ke proprasence "anatomio" ne estas "strukturo", sed "scienco pri la strukturo".
Renato Corsetti:
>Sed en la ĝenerala
uzo, ekzemple "La anatomio de la perfekta krimo", ĝi ja similas al
"strukturo".
Laux mi, en cxi tiu ekzemplo temas pri “detala priskribo”, “dissekcado”, “dissekca analizo”.
Gxis
Antonio De Salvo