fratrio

6 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Nov 25, 2010, 8:37:52 AM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kolegoj,
Mi shatas endiskuti 'fratio'.
 
En 'Problemoj kun difinoj en SSV' mi rimarkigis:
 

fratri/o

Tiu vorto estas referencata en la difino de gento. Kiel difini ĝin ? Fremda vorto ?

Johan

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2010, 4:54:33 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

|ᅵᅵ Mi shatas endiskuti 'fratio'.

Bone. Ni ne havas la linion por fratri-o en niaj listoj. Ĉu ni devus havi? La koncepto ŝajnas ekstreme teĥnika kaj limigita al antikva Gerkujo.

Eventuale la demando estas, ĉu iom pli ĝenerale oni povas uzi en tiaj situacioj la vorto "klan-o". Laŭ la difino en PIV ŝajnas ke jes. Se efektive jes, ni devus havi

fratri-o --> grek-a klan-o

Mi dubas. Ĉu iu el ni kompetentas pri hom-scienco (antropologio en la greka)?

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

ro-esp

unread,
Nov 25, 2010, 7:12:09 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
> Date: Nov 25 02:37PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/a7b3268247eaea20
>
> Kolegoj,
> Mi shatas endiskuti 'fratrio'.

>
> En 'Problemoj kun difinoj en SSV' mi rimarkigis:
>
> fratri/o
> Tiu vorto estas referencata en la difino de gento. Kiel difini gin ?

tion scias nur homoj kiuj studis la malnovgrekan kulturon

> Fremda vorto ?

Kiusence ?

> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

> Bone. Ni ne havas la linion por fratri-o en niaj listoj. C^u ni devus
> havi?

apenaw

> Eventuale la demando estas, c^u iom pli g^enerale oni povas uzi en tiaj
> situacioj la vorto "klan-o". Lau( la difino en PIV s^ajnas ke jes.

En mia PIV (mangxu gxin la mefisto) aperas 3 difinoj

> Se efektive jes, ni devus havi
>
> fratri-o --> grek-a klan-o

law la difino en PIV, fratrio estas grupigxo de pluraj familioj (cxu
law la plej mallargxa aw pli largxa signifo?), sed ne klaras kiom
parencaj.

Nu, se tiuj familioj estas ege parencaj, kial preferi "klano" ol "gento"?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Johan Derks

unread,
Nov 26, 2010, 11:50:26 AM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo pri 'fratrio':
> Johan skribis:
> > fremda vorto
> Kiusence ?

en la senco de la 15a regulo de la fundamenta gramatiko, do 'interncia'

Amike,
Johan

Johan Derks

unread,
Nov 26, 2010, 11:57:19 AM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

| Mi shatas endiskuti 'fratio'.

Bone. Ni ne havas la linion por fratri-o en niaj listoj. Ĉu ni devus havi?
La koncepto ŝajnas ekstreme teĥnika kaj limigita al antikva Gerkujo.
Eventuale la demando estas, ĉu iom pli ĝenerale oni povas uzi en tiaj
situacioj la vorto "klan-o". Laŭ la difino en PIV ŝajnas ke jes. Se efektive
jes, ni devus havi
fratri-o --> grek-a klan-o
Mi dubas. Ĉu iu el ni kompetentas pri hom-scienco (antropologio en la
greka)?

Mi ankau dubas.
Se mi simple en la difino de gento anstatauigas fratio per klano, la
'problemo' estas solvita, sen enkonduki novan vorton.


----- Original Message -----
From: Renato Corsetti
To: la-bona...@googlegroups.com
Sent: Thursday, November 25, 2010 10:54 PM
Subject: (la bona lingvo) fratri-o


Johan:

fratri-o --> grek-a klan-o

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Nov 26, 2010, 2:58:15 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Se gxustas miaj memoroj pri klasika Greklando, oni havis:
- tribo, kiu dividigxis en fratriojn;
- fratrio, kiu dividigxis en klanojn (aux gentojn);
- klano aux gento, kiu dividigxis en familiojn.

Do, eventuale fratrio = klanaro, klangrupo (ne simple klano); tamen, mi opinias ke pli tauxgas la faka termino "fratrio" (cetere, temas pri tute specifa, aparta koncepto, ne kutima en la ordinara lingvo).
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: venerdì 26 novembre 2010 17.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) fratri-o

ro-esp

unread,
Nov 26, 2010, 5:57:49 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> Nov 26 05:50PM +0100 ^

> > Johan skribis:
> > > fremda vorto

> > Kiusence ?

> en la senco de la 15a regulo de la fundamenta gramatiko, do 'internacia'

miaimprese la nocio estas pure malnovgreka, do ne povas esti internacia


> Se mi simple en la difino de gento anstatauigas fratrio per klano, la


> 'problemo' estas solvita, sen enkonduki novan vorton.

gento estas grupo de homoj kiuj kredas deveni de komuna(j)
(ge)prapatro(j), kaj klano same , cxu jes?

La distingo eble estas en tio, ke unu homo povas aparteni al multege
da gentoj (geslachten)
sed al nur unu aw du klanoj (sibben ??)


"Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it> Nov 26 08:58PM +0100 ^

> Se gxustas miaj memoroj pri klasika Greklando, oni havis:
> - tribo, kiu dividigxis en fratriojn;
> - fratrio, kiu dividigxis en klanojn (aux gentojn);
> - klano aux gento, kiu dividigxis en familiojn.

Cxu familio en la mallargxa senco (nur patro, patrino kaj infanoj iliaj)?

> Do, eventuale fratrio = klanaro, klangrupo (ne simple klano); tamen,
> mi opinias ke pli > tauxgas la faka termino "fratrio"

....


(cetere, temas pri tute specifa, aparta koncepto, ne kutima en la
ordinara lingvo).

Mi kredas ke ni konsensas pri tio

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 27, 2010, 7:09:02 AM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi samopinias kun Renato, ke "fratrio" ne meritas pli da mrencio ol
fratrio --> grek-a klan-o.
Mi cetere ne komprenas la celitan signifon de "endiskuti (vorton)",
char tiu verbo signifas "diskuti (vorton) en io(n)". Chu eble Johano
celas "ekdiskuti"? Au "diskuti la vorton "en la grupo"?

Johan Derks

unread,
Nov 27, 2010, 12:20:15 PM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

> Mi cetere ne komprenas la celitan signifon de "endiskuti (vorton)",
> char tiu verbo signifas "diskuti (vorton) en io(n)". Chu eble Johano
> celas "ekdiskuti"? Au "diskuti la vorton "en la grupo"?

Per 'endiskuti' mi celas 'meti en la diskuton', sed pro la principo de
neceso kaj suficho ;>)
mi opinias, ke oni ne bezonas la sufikson -ig por transitivigi la vorton.
Pensu pri la franca 'entamer', kiu - lau mia kaprica kompreno - venas de 'en
thème'.
Pensu ankau pri 'perlabori': (atingi ion, ekzemple monon) per laboro.


Amike,

Johan

Johan Derks

unread,
Nov 27, 2010, 1:18:58 PM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
 
Antonio De Salvo:
> Se gxustas miaj memoroj pri klasika Greklando, oni havis:
- tribo, kiu dividigxis en fratriojn;
- fratrio, kiu dividigxis en klanojn (aux gentojn);
- klano aux gento, kiu dividigxis en familiojn.

Do, eventuale fratrio = klanaro, klangrupo (ne simple klano); tamen, mi opinias ke pli tauxgas la faka termino "fratrio" (cetere, temas pri tute specifa, aparta koncepto, ne kutima en la ordinara lingvo).
Mi ne devus gheni vin per bagatelajhoj kiel 'fratrio'. Mi povus mem trovinti jenon:
'phratria' estas restajho de 'phylae', post kiam Kleisthenes en 508 antau Kristo malfondis ilin. Fratrioj postrestis, char ili plenumis la funkcion de religia komunumo ekzistanta el tridek familioj. Chiu 'phyle' konsistis el tri fratrioj kaj la Atika popolo el kvar phylae. Kleisthenes estis la establanto de 'demoj', do de la Atena demokratio.
La hierarhhia vico do estas gento --> (tribo) --> phyle --> fratrio --> familio.
En la difino de gento en Bonlingva Vortaro oni trovas gento  →  familio, fratrio, klano, tribo. Tio staras en ghusta vicordo, de malgranda al granda, se oni egaligas phyle al klano. La klarigo de fratrio povus do esti familiaro (kaj ne klanaro).
Tio akordighas kun la priskribo de 'klano' (en la nederlanda Vikipedio): Klanojn povas por faciligo esti priskribitaj kiel subgrupoj de triboj, ankau se tio ne chiam estas ghusta. Klanoj kutime konsistas el 7000 ghis 10.000 homoj.  
Mi opinias ke ne gravas, se en difino (de 'gento') estas iu tre faka vorto ('fratrio'), kiun oni bezonas mem difini. Nur ghi devus havi indikon pri sia deveno, nome φρατρία au etimologian klarigon, ekzemple fratofamiliaro (en antikva Grekujo).
 
Chu mi enmetu difinon fratrio --> fratofamiliaro (en antikva Grekujo) au
chu mi lasu fratrio [φρατρία] ?
 
Johan

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2010, 4:20:15 PM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Johano,

 

la problemo de vi kaj Antonio estas, ke vi estas tro kleraj eĉ lernis la grekan, trarigardas vortarojn, ktp.

 

Pensu pri la normala ĉina esperantisto loĝanta en Ĉonĉino (grandega urbo en Suda Ĉinujo), kiu ne studis la grekan kaj eĉ havas problemojn pensi ĉu grekoj situas antaŭ aŭ post la egiptoj.

 

Ankaŭ por li ni laboras.

 

Eble mi registrus

 

fratri-o = (grek-a) famili-ar-o, klan-o

La signo = indikas ke fakuloj povas debati pri fratrioj ĝis la fina venko.

 

Amike

 

Renato

Johan Derks

unread,
Nov 28, 2010, 3:28:09 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi fosos mian grekan sulkon .....
----- Original Message -----
Sent: Saturday, November 27, 2010 10:20 PM
Subject: (la bona lingvo) fratri-o

--

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 28, 2010, 6:33:18 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:, amike:
La Regulo pri Neceso kaj Suficho postulas, ke la senco ne shanghighu.
Shanghi transitivan verbon al netransitiva, kaj inverse, chiam
shanghas la sencon. Same oni shanghas la sencon, se oni ekz. forlasas
"mal" en "malfermi".
"Enirigi" neniam redukteblas al "eniri". "Enliti" = "esti en la
lito", "enlitigi" = "igi iun (esti) en la lito". Oni ne povas
"neceskajsufichume" diri, ke oni "enlitas la infanon". Same oni ne
povas "endormi la infanon". Se oni prenas chi tiun liberon, oni
renversas la tutan sistemon de aglutina lingvo, kaj Esperanto
farighus same senregula kiel la angla lingvo.
Do "endiskuti (ion)" ne povas ne signifi "diskuti (ion) en ion", same
kiel "enfermi iun" signifas nur "fermi iun en ion".
Mi cetere ne renkontis ghis nun tiun principon uzata ie. Neniam mi
vidis "surtabli" por "surtabligi", ktp, ktp. La franca kelkfoje faris
tiajn verbojn, sed ghi havas multajn aliajn kutimojn kiujn Esperanto
ne imitis. Ni estu danka al Zamenhof, ke li ebligis al ni plilarghigi
la aglutinecon permesante tiajn kunmetojn de substantivo plus sia
prepozcio per alikategoriigo, kaj ne penu preterkleru lin
enkondukante transitiv-netransitivshanghadon. \
Por savi Esperanton!

Marcos Cramer

unread,
Nov 28, 2010, 7:02:40 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan demandis:

Chu mi enmetu difinon fratrio --> fratofamiliaro (en antikva Grekujo) au
chu mi lasu fratrio [φρατρία] ?

"fratrio" ŝajnas al mi tre faka vorto, kiu tute ne eniras la kutiman lingvouzon, tiel ke ni nek bezonas linion pri ĝi en SSV, nek bezonas malrekomendi ĝin en la Bonlingva Vortaro.  Tamen ni ja marku ĝin kiel fakeca vorto en la Bonlingva Vortaro, do antaŭmetu antaŭ la difinon la fak-emblemon "Dosiero:HIS.gif".

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Nov 28, 2010, 7:40:05 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   "fratrio" ŝajnas al mi tre faka vorto, kiu tute ne eniras la kutiman lingvouzon, tiel ke ni nek bezonas linion pri ĝi en SSV, nek bezonas malrekomendi ĝin en la Bonlingva Vortaro.  Tamen ni ja marku ĝin kiel fakeca vorto en la Bonlingva Vortaro, do antaŭmetu antaŭ la difinon la fak-emblemon "Dosiero:HIS.gif".

 

Mi havas la saman sintenon. Pro tio al la linio kun =, kiun mi proponis, mi eĉ aldonos (en la ĝenerala lingvo). Ni ne markas ĉi tie vortojn kiel fakajn.

 

Amike

 

Renato

 

Johan Derks

unread,
Nov 28, 2010, 9:49:48 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:, amike:
La Regulo pri Neceso kaj Suficho postulas, ke la senco ne shanghighu.
Shanghi transitivan verbon al netransitiva, kaj inverse, chiam
shanghas la sencon. Same oni shanghas la sencon, se oni ekz. forlasas
"mal" en "malfermi".
"Enirigi" neniam redukteblas al "eniri". "Enliti" = "esti en la
lito", "enlitigi" = "igi iun (esti) en la lito". Oni ne povas
"neceskajsufichume" diri, ke oni "enlitas la infanon". Same oni ne
povas "endormi la infanon". Se oni prenas chi tiun liberon, oni
renversas la tutan sistemon de aglutina lingvo, kaj Esperanto
farighus same senregula kiel la angla lingvo.
Do "endiskuti (ion)" ne povas ne signifi "diskuti (ion) en ion", same
kiel "enfermi iun" signifas nur "fermi iun en ion".
Mi cetere ne renkontis ghis nun tiun principon uzata ie. Neniam mi
vidis "surtabli" por "surtabligi", ktp, ktp. La franca kelkfoje faris
tiajn verbojn, sed ghi havas multajn aliajn kutimojn kiujn Esperanto
ne imitis. Ni estu danka al Zamenhof, ke li ebligis al ni plilarghigi
la aglutinecon permesante tiajn kunmetojn de substantivo plus sia
prepozcio per alikategoriigo, kaj ne penu preterkleru lin
enkondukante transitiv-netransitivshanghadon. \
Por savi Esperanton!


Do mi plu skribos endiskutigi.
Fakte mi ekuzis la vorton lau analogio kun 'endeziri iun',
en la signifo de deziri ke iu cheestu, char oni amas/ arde atendas shlin.

Amike,

Johan

Johan Derks

unread,
Nov 28, 2010, 9:54:10 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Tiel mi faris.
Amike,
Johan

Johan Derks

unread,
Nov 29, 2010, 4:04:45 AM11/29/10
to la bona lingvo
Renato:
> Mi havas la saman sintenon. Pro tio al la linio kun =, kiun mi proponis, mi eĉ aldonos (en la ĝenerala lingvo). Ni ne markas ĉi tie vortojn kiel fakajn.

Char mi komencis la diskuton kaj konstatis, ke tio ankorau ne estis
farita, mi metis:
===fratrio===
[[Dosiero:HIS.gif]] Cxe antikvaj Grekoj religia kaj socia grupigxo de
kelkaj familioj, simila al la itala kurio. (en la gxenerala lingvo) =
(greka) familiaro, [[klan/o|klano]]

→ [[trib/o|tribo]].

Amike,
Johan
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages