narkoman-o kaj dipsoman-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2010, 12:53:33 PM11/2/10
to listo 'lbl'
En poemo vaste dissendata hodiaŭ pola tradukinto havas ĉi tiun verson:

* Vidas vi nek narkomanojn, nek la dipsomaniulojn,

Ĉu nio havu la liniojn:

narkoman-o --> drog-il-o
dipsomani-ul-o --> drink-ul-o ?

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Anna Lowenstein

unread,
Nov 2, 2010, 1:06:21 PM11/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vi intencis “drog-ul-o”, chu ne?
Anna

_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 2 novembre 2010 17.54
A: listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) narkoman-o kaj dipsoman-o

winmail.dat

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2010, 1:17:15 PM11/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


> Vi intencis “drog-ul-o”, chu ne?

Jes!

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Johan Derks

unread,
Nov 2, 2010, 1:30:12 PM11/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Ĉu ni havu la liniojn:

> narkoman-o --> drog-ul-o
> dipsomani-ul-o --> drink-ul-o ?

Ech dum mi ne konas la vorton dipsomania mi pensas ke jes !
 
Amike,
Johan

ro-esp

unread,
Nov 2, 2010, 7:42:44 PM11/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Nov 02 05:53PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/294bed840cd3f795

>
> En poemo vaste dissendata hodiaŭ pola tradukinto havas ĉi tiun verson:
>
> * Vidas vi nek narkomanojn, nek la dipsomaniulojn,
>
> Ĉu nio havu la liniojn:

>
> narkoman-o --> drog-ul-o
> dipsomani-ul-o --> drink-ul-o ?

law mi ni tiel ewfemismumus. Law mia kompreno, la "man(i)o"-parto
indikas malsanecan emon, same kiel cxe piromano kaj kleptomano (tiujn
ni ne nomas fajrulo kaj sxtelulo, cxu?).

Mi do preferas iun esprimon kun sklavigxo/adikcio/manio

Cetere mi opinias ke paroli pri alkoholo(kaj tabako) kvazaw gxi ne
estus drogo/narkilo estas io por fipolitikistoj
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Antonio De Salvo

unread,
Nov 2, 2010, 9:00:24 PM11/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
1) En la Malnova Testamento (Sentencoj 23,11) estas uzata "drinkemulo".
Interese, ke en la Nova Testamento (ne tradukita de Zamenhof) estas kontrauxe uzata la pli simpla "drinkulo".

Estas komune uzata ankaux "alkoholulo".

2) "drogulo" estas vaste uzata, apud "drogemulo", "drogomaniulo", "narkotulo", "toksigxemulo".

Gxis
Antonio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Nov 3, 2010, 3:46:52 AM11/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio kaj Ronaldo!

Mi registris en ambaŭ linioj ambaŭ formojn, drogulo kaj drogmaniulo, drinkulo kaj drinkmaniulo.

Amike

Renato


renato corsetti

unread,
Nov 3, 2010, 3:48:34 AM11/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> piromano kaj kleptomano (tiujn
ni ne nomas fajrulo kaj sxtelulo, cxu?).

Ĉu ni havu la liniojn:

piroman-o --> fajr-o-mani-ul-o
kleptoman-o --> ŝtel-mani-ul-o ?

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 5, 2010, 11:47:07 AM11/5/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Nov 03 02:00AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9a46014873bbc121

>
> 1) En la Malnova Testamento (Sentencoj 23,11) estas uzata "drinkemulo".

Tamen eblas emi al io, sen efektive fari ....

> Interese, ke en la Nova Testamento (ne tradukita de Zamenhof) estas
> kontrauxe uzata la pli simpla "drinkulo".
>
> Estas komune uzata ankaux "alkoholulo".

cxu same nikotinulo, kafeinulo ?

>
> 2) "drogulo" estas vaste uzata, apud "drogemulo", "drogomaniulo",
> "narkotulo", "toksigxemulo".

Mi povus uzi "drogomaniulo", sed "toksigxemulo" estas sensencajxo, kaj
narkOT sugestas ke temas pri certa speco de drogoj/narkiloj, nome tiuj
kiuj malhelpas sentojn (narkozo)

> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Nov 03 08:46AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/694127cea9a4e4b1
>
> Dankon, Antonio kaj Ronaldo!
>
> Mi registris en ambaŭ linioj ambaŭ formojn, drogulo kaj drogmaniulo,
> drinkulo kaj drinkmaniulo.

Kion pensas la aliaj?


> Ĉu ni havu la liniojn:
>
> piroman-o --> fajr-o-mani-ul-o
> kleptoman-o --> ŝtel-mani-ul-o ?

ion tian, jes

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages