Re: ventol-i

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 28, 2010, 1:15:32 PM5/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: May 20 09:56PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/8a73c17c4372c8be
>
> Ronaldo:
>
>
>> sxerculo... cxu vi vere iam spertis uzojn de la verbo venti?

> en la formo "ventas" mi renkontis ?in kelkajn fojojn.

cxu kun aw nur sen pronomo?


kaj kiel mi nomu ilon kiu permesas fluon de gaso en unu direkto, sed
baras fluon en la alia? cxu tamen ventilo?

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: May 20 06:22PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/a4b3bded42406c0f
>
> Ronaldo skribis:
>
>
>> anstatawi malfresxan aeron en cxambro k.s. per fresxa aero.
>
>
> Tio estas aerumado, ne ventolado. "Ventoli" signifas "movi aeron per
> aparato", ?u por malvarmetigi nin per la kreata en?ambra venteto a? por
> purigi grenon pere de forta trablovo.

pfiw... fine iam mi konsentas kun PIV (ventoli:provizi fermitan cxambron
per fresxa aero - aw io tia), malkonsentas iu alia. Kiu pravas cxi tie?

Cxu blov(bala)ilo ankaw nomatu ventolilo ?


> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

>
> Dankon Ronaldo pro la provo difini "ventoli" kaj Marcos pro la ?ustigo.
>
> ?iuokaze ni ne devas havi linion pri ?i, ?ar ?i estas fundamenta.

Se gxi havas klare plurajn difinojn, ni jes rajtas listigi alternativo(j)n

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
May 28, 2010, 4:03:34 PM5/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
pfiw... fine iam mi konsentas kun PIV (ventoli:provizi fermitan cxambron
per fresxa aero - aw io tia), malkonsentas iu alia. Kiu pravas cxi tie?

Mi bazis mian difinon sur la tradukojn de "ventoli" en la Fundamento de Esperanto kaj sur la difinojn en ReVo. Ĉiuokaze, La efektiva difino en PIV 2005 elstarigas pli aktivan rolon fare de aermovanto aŭ aermovilo ol la difino kiun vi nomis PIV-a (PIV 2005: "Refreŝigi la aeron en fermita spaco, produktante aerondon aŭ enblovigante eksteran aerfluon"); la simpla malfermado de fenestro por aer-refreŝiĝo certe estas "aerumado" kaj ne "ventolado". Mia difino estas malpli for de la PIV-a difino ol de via difino.

Se gxi havas klare plurajn difinojn, ni jes rajtas listigi alternativo(j)n

Ĉiu vorto, eĉ la plej klare unusignifa, havas senfinecon da difinoj. Difino ja preskaŭ neniam povas perfekte klarigi la signifon de vorto, kaj ekzistas ĉiam diversaj manieroj per difino alproksimiĝi al la signifo de vorto; kiun el la diversaj manieroj oni elektas por certa celo (ekzemple en certa difinovortaro) dependas de pluraj faktoroj, interalie de tio, kiom preciza aŭ konciza oni volas esti kaj kian antaŭscion oni supozas ĉe la intencita legantaro.

"Ventoli" ja havas diversajn difinojn, sed mi daŭre havas la impreson ke ĝi estas unusignifa vorto. La PIV-a difino simple iom malsame prezentas tiun signifon ol ReVo aŭ mi, atentante pri aliaj specoj de situacioj, en kiuj oni povus uzi "ventoli" ol faras ReVo kaj mi.

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Jun 1, 2010, 3:08:45 PM6/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: May 28 10:03PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9841feb1b6816f4e

>
>> pfiw... fine iam mi konsentas kun PIV (ventoli:provizi fermitan cxambron
>> per fresxa aero - aw io tia), malkonsentas iu alia. Kiu pravas cxi tie?
>
> Mi bazis mian difinon sur la tradukojn de "ventoli" en la Fundamento de
> Esperanto kaj sur la difinojn en ReVo. Ĉiuokaze, La efektiva difino en PIV
> 2005 elstarigas pli aktivan rolon fare de aermovanto aŭ aermovilo ol la
> difino kiun vi nomis PIV-a (PIV 2005: "Refreŝigi la aeron en fermita spaco,
> produktante aerondon aŭ enblovigante eksteran aerfluon");

Mi awdis de marondoj, radio-ondoj, sonondoj kaj ecx gravit-ondoj, sed
kio estu aer-ondo?
(tipe PIV, cxu ne?)

> la simpla malfermado de fenestro por aer-refreŝiĝo certe estas
> "aerumado" kaj ne
> "ventolado".

ecx se oni krome malfermas alian fenestron, kaj blovas vento ?

> Mia difino estas malpli for de la PIV-a difino ol de via
> difino.
>
> Se gxi havas klare plurajn difinojn, ni jes rajtas listigi alternativo(j)n
>
> Ĉiu vorto, eĉ la plej klare unusignifa, havas senfinecon da difinoj.

Pardonu. Anstataw "difino" bonvolu legi "signifo". Cetere ankaw "aerumi" havas
almenaw du signifojn: aerumi cxambron kaj aerumi malliberulon

>
> "Ventoli" ja havas diversajn difinojn, sed mi daŭre havas la impreson ke ĝi
> estas unusignifa vorto. La PIV-a difino simple iom malsame prezentas tiun
> signifon ol ReVo aŭ mi, atentante pri aliaj specoj de situacioj, en kiuj oni
> povus uzi "ventoli" ol faras ReVo kaj mi.

Cxu "ventoli sian opinion" (esprimi gxin lawte, egale cxu estas la
plej konvena
loko kaj tempo por fari tion) estas esp-o ?

gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2010, 4:16:37 AM6/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


> "Ventoli" ja havas diversajn difinojn, sed mi daŭre havas la impreson ke ĝi estas unusignifa vorto. La PIV-a difino simple iom malsame prezentas tiun signifon ol ReVo aŭ mi, atentante pri aliaj specoj de situacioj, en kiuj oni povus uzi "ventoli" ol faras ReVo kaj mi.

 

En ordo. Ni, ĉiuokaze, ne bizona linion por “ventol-i”, ĉu ne?

 

Amike

 

Renato

 

 



Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2010, 4:19:35 AM6/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>> en la formo "ventas" mi renkontis ĝin kelkajn fojojn.

> cxu kun aw nur sen pronomo?

Sen pronomo, kiel "pluvas", ktp.

> kaj kiel mi nomu ilon kiu permesas fluon de gaso en unu direkto, sed
baras fluon en la alia? cxu tamen ventilo?

Mi ne komprenas pri kio vi parolas. Ĉu temas pri aparta klapo?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 3, 2010, 6:24:08 AM6/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/06/2010 9:19, Renato Corsetti skribis:

>> > kaj kiel mi nomu ilon kiu permesas fluon de gaso en unu direkto, sed
>>
> baras fluon en la alia? cxu tamen ventilo?
>
> Mi ne komprenas pri kio vi parolas. Ĉu temas pri aparta klapo?
>
>
Valvo. Zamenhofa vorto, miaopinie oficialiginda.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2010, 5:28:58 AM6/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

> Valvo. Zamenhofa vorto, miaopinie oficialiginda.

Se ni vere ne povas trovi samaĵon, proponu difinon en la listo por oficialigindaj vortoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages