koment(ari)i

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Aug 8, 2010, 7:18:33 AM8/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kredas ke la PIV-a distingo estas ignorenda (se ne ecx fantazia) ,
kaj ke komenti estas sinonimo de komentarii.

mi subtenus linion komentarii=komenti

Por "komentarii verkon" mi mem versxajne uzus "prikomenti"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 12, 2010, 8:26:53 AM8/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike:
"Komentarii" estas oficiala vorto, dum "komenti" estas neologismo. Mi
multe pli shatas "komenti", sed se mi obeas miajn gustojn, uzante
"komenti", kie estos la fino? Se ni chiuj uzas lau niaj gustoj nur
vortojn kiujn ni preferas pro bela sono (tre malobjektiva!), longeco,
internacieco (tre malnecesa!), simileco al nia nacia lingvo, ktp.,
miliardoj da gustoj rajtus shanghi nian Esperanton. Ech en naciaj
lingvoj oni apenau shanghas pro tioj (ekz. la nederlanda vorto por
"dio" sonas tre malbele:"hhot" por la literumado "god"; neniu tamen
provis shanghi tiun vorton al malpli malbela). Mi preferas uzi
"malbelan" oficialan vorton, kontrau mia gusto, por ne degenerigi
Esperanton.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Andreas Kueck

unread,
Aug 12, 2010, 4:48:56 PM8/12/10
to la bona lingvo
On 12 Aug., 14:26, mar...@melburno.org.au wrote:

>      "Komentarii" estas oficiala vorto,

La radiko "komentari'" estas Fundamenta.

> dum "komenti" estas neologismo.

La vorto "koment'i" estas oficiala. Ghi kredeble estas formo nova
(neologismo lau Zamenhofa kompreno) al "komentarii", sed pro ghia
oficialeco senprobleme uzebla, se oni malkontestas la prian
autoritaton de la Akademio.

--
Andreas Kueck

Anna Lowenstein

unread,
Aug 13, 2010, 3:05:37 AM8/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komprenas vian dubon, kaj konsentas kun vi, ke oni ne normale ne rajtas ŝanĝi vortojn simple pro persona prefero. Aliflanke, la procedo simpligi vortojn ŝajnas al mi natura procedo, kiel en la kazoj de komentarii, rezultato, civilizacio ktp. Praktike temas pri forigo de nacilingvaj gramatikaj finaĵoj, kiuj ne havas sencon en Esperanto, ĉar eĉ en la origina lingvo troviĝas pli simpla radiko. (Aliflanke mi ne aprobas la vorton "dista", mallongigo de "distanca". Tio estas artefarita inventaĵo de poeto, kiu ne ekestis pro natura simpligo fare de la parolantoj.)

Mi opinias, ke la vortoj "rezulto" kaj "komenti" ne estas neologismoj en la sama kategorio kiel ekzemple "eosto" kaj "ultra". Temas pri simpligo de ekzistanta vorto, ne pri kreo de nova radiko.

Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di mar...@melburno.org.au
Inviato: giovedì 12 agosto 2010 14.27
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) koment(ari)i

renato corsetti

unread,
Aug 13, 2010, 3:22:21 AM8/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi kaj Marcel kaj Anna pravas. Marcel ĝenerale, Anna pri tiuj apartaj vortoj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Aug 13, 2010, 6:42:23 AM8/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mia persona lingvosento, "komenti" ne egalas al "komentarii". Mi momente ne havas PIV chemane, sed lau komento de iu alia en chi tiu diskuto, PIV subtenas mian opinion ke "komenti" signifas pli-malpli "fari rimarkon, noton, atentigon, kritikon pri io", dum "komentarii" signifas pli-malpli "provizi ies verkon je notoj por klarigi aŭ kompletigi ĝian enhavon".

Certe en la tre frua Esperanto "komentarii" havis ambau signifojn. Sed jam komence de la 20-a jarcento aperis ankau "komenti". Nun estas malfacile eltrovi, chu tiuj, kiuj ekenkondukis "komenti" en Esperanton faris tion nur por mallongigi la radikon au por apartigi sencojn. Sed chiuokaze, la uzoj de la du radikoj en la Tekstaro de Esperanto shajnas indiki, ke mian lingvosenton rilate al chi tiuj du radikoj havas ankau multaj aliaj: "Komentari/" estas nuntempe signife malpli ofta ol "koment/", sed chiuj modernaj uzoj de ghi rilatas al la dua difino supre, ne al la unua.

Mi do bedauras ke la Akademio en la oficialigo de "koment/" metis "komentarii" komence de la difino. Per tio ghi egaligis la du radikojn, kio malpli pravigas oficialigon de nova radiko. Se oni aliflanke akceptus la signifolimighon de "komentarii", la oficialigo de "koment/" shajnas multe pli inda.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 13, 2010, 7:05:16 AM8/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

> Mi do bedauras ke la Akademio en la oficialigo de "koment/" metis "komentarii" komence de la difino. Per tio ghi egaligis la du radikojn, kio malpli pravigas oficialigon de nova radiko. Se oni aliflanke akceptus la signifolimighon de "komentarii", la oficialigo de "koment/" shajnas multe pli inda.

 

Laŭ mia memoro estis debatoj pri tiu punkto kaj ĉiuj eblaj vidpunktoj estis defenditaj kaj atakitaj.  Verŝajne ni devas ankoraŭ atenti la evoluon de la du radikoj.

 

Amike

 

Renato

 

Pjer

unread,
Aug 13, 2010, 10:39:55 AM8/13/10
to la bona lingvo
aliflanke, ni trovos certe la vortojn : koment|ar|i, kaj koment|ar|o
apud komentari|i k komentari|o!


> Amike
>
> Pjer

renato corsetti

unread,
Aug 13, 2010, 10:44:04 AM8/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

> aliflanke, ni trovos certe la vortojn : koment|ar|i, kaj koment|ar|o
apud komentari|i k komentari|o!

Tio estis unu el la rimarkoj dum la diskuto en la Akademio. Iu diris, ke
"komentario" = "komentaro".

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Aug 13, 2010, 12:41:02 PM8/13/10
to la bona lingvo
On 13 Aug., 09:05, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> oni [...] normale ne rajtas ŝanĝi vortojn simple pro persona prefero.

Prave. Uzado de privataj formoj novaj (radikoj novaj) al oficialaj/
Fundamentaj estas grava faulo. Se tia radiko tamen estas internacia,
tiam ghi ne estas privata kaj povas esti uzata.

> (Aliflanke mi ne aprobas la vorton "dista", mallongigo de "distanca".

"Dista" estas nek internacia nek oficiala, sed sinonima al "distanca".
Tial "dista" estas formo nova. Por povi uzi ghin, la Akademio devus
deklari almenau toleron. Ion tian ghi faris ekzemple pri "konversi"
kaj "dekori".

> Mi opinias, ke la vortoj "rezulto" kaj "komenti" ne estas neologismoj en la sama kategorio kiel ekzemple "eosto" kaj "ultra".

"Rezulto" kaj "komenti" estas oficialaj vortoj, do senprobleme
uzeblaj.

"Eosto" estas formo nova al "oriento" kaj, char ne internacia, bezonas
almenau tolerdeklaron de la Akademio, por povi esti uzata.

"Ultra" estas internacia vorto uzebla lau Regulo 15.

Miajn asertojn mi povas subteni per Velger (1994: 8): "La devigeco de
la radikoj de la Universala Vortaro kaj de ghiaj oficialaj Aldonoj
signifas, ke privataj sinonimaj radikoj estas malpermesataj. Radikoj
internaciaj lau la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko ne estas
privataj, do chiukaze permesataj. La malpermeso de sinonimoj koncernas
nur la simplajn vortojn (radikojn), ne la kunmetitajn vortojn: Do
'liva' anstatau 'mal'dekstra' eblas (kvankam pro unueca lingvo-uzo ghi
ne estas rekomendinda), dum 'navo' anstatau 'shipo' ne eblas."

Referenco:

Velger, Helmuto: "Kontribuoj al la norma esperantologio". Marburg,
info-servo r. a.

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Aug 14, 2010, 6:27:48 AM8/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Aug 13 12:42PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/8becb521fcb2cadb

>
> Lau mia persona lingvosento, "komenti" ne egalas al "komentarii". Mi momente
> ne havas PIV chemane, sed lau komento de iu alia en chi tiu diskuto, PIV
> subtenas mian opinion ke "komenti" signifas pli-malpli "fari rimarkon,
> noton, atentigon, kritikon pri io", dum "komentarii" signifas
> pli-malpli "provizi
> ies verkon je notoj por klarigi a? kompletigi ?ian enhavon".

Sonas kiel senchava distingo :-)


>
> Certe en la tre frua Esperanto "komentarii" havis ambau signifojn. Sed jam
> komence de la 20-a jarcento aperis ankau "komenti". Nun estas malfacile
> eltrovi, chu tiuj, kiuj ekenkondukis "komenti" en Esperanton faris tion nur
> por mallongigi la radikon au por apartigi sencojn.

Kiel cxe akcXento, talAnto,

> From: Pjer <pjer-...@voila.fr>
> Date: Aug 13 07:39AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3b0d791fb24c5dcd
>
> aliflanke, ni trovos certe la vortojn : koment|ar|i, kaj koment|ar|o
> apud komentari|i k komentari|o!

Se ne temas pri aro de komentoj, mi opinias ilin bedawrindaj pawsajxoj
de naciaj
lingvoj


> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: Aug 13 09:41AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/b8dc8b68d2b37049
>
> On 13 Aug., 09:05, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
> wrote:

>> oni [...] normale ne rajtas ?an?i vortojn simple pro persona prefero.

Do, kiu arbitros pri tio, cxu vorto estas privata aw neprivata? sed
tio flanken.
Vortojn oni sxangxu (pli bone dirita: novajn vortojn oni enkonduku) por kovri
esprimbezonojn.


>
> Prave. Uzado de privataj formoj novaj (radikoj novaj) al oficialaj/
> Fundamentaj estas grava faulo.

cxu per 'al' ci celis *anstataw* ?, kaj kio estas faa ulo?


Se tia radiko tamen estas internacia,
> tiam ghi ne estas privata kaj povas esti uzata.

Mi kredas malkonsenti. Ne cxiu vorto "internacia" simple
transpreneblas, precipe ne
se gxi(aj derivajxoj) kolizias kun jam establitaj vortoj.


>> (Aliflanke mi ne aprobas la vorton "dista", mallongigo de "distanca".
>
> "Dista" estas nek internacia nek oficiala,

distala kaj proksimala kredeble jes estas internacia

/ sed sinonima al "distanca".

Mi kredas gxin sinonimo de malproksima, kaj law tiu senco gxi estas
pli bona ol
*fora* (kiu law mi tute ne havu tiun sencon).


Parenteze, cxu iu jam elpensis vorton por la alia senco de
far,ver,weit,loin (tiu
kiu ne rilatas al distanco)?


> Tial "dista" estas formo nova. Por povi uzi ghin, la Akademio devus
> deklari almenau toleron. Ion tian ghi faris ekzemple pri "konversi"
> kaj "dekori".

kiusence? klacxi/babili/paroli resp. provizi iun per medalo?

> "Rezulto" kaj "komenti" estas oficialaj vortoj, do senprobleme
> uzeblaj.

law mi ili estas senprobleme uzeblaj, sed tio ne dependas de cxu ili
estas oficialaj

Pjer

unread,
Aug 15, 2010, 5:15:32 PM8/15/10
to la bona lingvo

On 14 août, 12:27, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:
> > From: Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com>
> > Date: Aug 13 12:42PM +0200
> > Url:http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/8becb521fcb2cadb
>
> > Lau mia persona lingvosento, "komenti" ne egalas al "komentarii". Mi momente
> > ne havas PIV chemane, sed lau komento de iu alia en chi tiu diskuto, PIV
> > subtenas mian opinion ke "komenti" signifas pli-malpli "fari rimarkon,
> > noton, atentigon, kritikon pri io", dum "komentarii" signifas
> > pli-malpli "provizi
> > ies verkon je notoj por klarigi a? kompletigi ?ian enhavon".
>
> Sonas kiel senchava distingo :-)

Persone mi ne sentas vere distingon inter ili. se oni volus oni povus
distingi tiele:
Komentari = fari aron da komentoj, kaj komentarii=skribe fari aron da
komentoj!
Sed oni povas fari tion ankaŭ parole!

>
> > Certe en la tre frua Esperanto "komentarii" havis ambau signifojn. Sed jam
> > komence de la 20-a jarcento aperis ankau "komenti". Nun estas malfacile
> > eltrovi, chu tiuj, kiuj ekenkondukis "komenti" en Esperanton faris tion nur
> > por mallongigi la radikon au por apartigi sencojn.

la sencapartigemo de miaj samlandanoj (mi estas franco) kreas
lingvan balaston!

> Kiel cxe akcXento,
Same, se en la franca 'accent' entenas la du sencojn, ne bezontemas
pri dirmaniero, regiona prononco,
> > From: Pjer <pjer-bu...@voila.fr>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages