gasometr-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 3, 2011, 12:39:00 PM1/3/11
to °listo 'lbl'
gasometro [zam] --> gas-o-rezerv-uj-o
gas-o-metr-o --> gas-mezur-il-o

Ĉu vi konsentas pri ĉi tiuj du linioj? Ambaŭ estas en PIV.

Amike

Renato
-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

ro-esp

unread,
Jan 4, 2011, 7:41:29 PM1/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Date: Jan 03 06:39PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/7f3485ec066ac8a9

>
> gasometro [zam] --> gas-o-rezerv-uj-o
> gas-o-metr-o --> gas-mezur-il-o
>
> C^u vi konsentas pri c^i tiuj du linioj? Ambau( estas en PIV.

mangxu gxin la mefisto.... preskaw cxiuj scias kio estas gaso kaj kio
estas metro. guglado den "gasometro+kaj" donas nur 820 trafojn, kaj la
supre listigitaj estas esp-lingvaj vojpriskriboj al gasometro-strato
k.s. Cxu temas pri vorto tipe hispana?

Se jes, mi preferus ne honori tiun vorton per listigo

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

renato corsetti

unread,
Jan 5, 2011, 4:01:44 AM1/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> preskaw cxiuj scias kio estas gaso kaj kio
estas metro.

Sed "gasometro" en Espernato ne estas "metro de gaso".

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Jan 5, 2011, 3:08:26 PM1/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte ekzistas pluraj dekoj, probable centoj da teknikaj terminoj en
kiuj la greka finajho -metro havas la signifon "mezurilo" (en la angla
ghi havas la formon -meter), dum ghia variajho -metría (en la
hispana), -metry (en la angla), -métrie (en la franca), ktp signifas
la koncernan teknikon/fakon de mezurado de la specifa naturscienca au
teknologia fenomeno.

Kompreneble ankau ekzistas la koncerna adjektivo (ekz. en la angla: -metric).

Neeviteble aperos novaj fakterminoj tiaj, lau la disvolvigho de novaj
fakoj kaj subfakoj.

Jen ekzemploj de tiuj terminogrupoj en la angla, facile rekoneblaj por
kleraj homoj de multegaj lingvoj, ne nur okcidentaj
calorimeter - calorimetry - calorimetric
colorimeter - colorimetry - colorimetric
velocimeter - velocimetry - velocimetric
cronometer - cronometry - cronometric

Do la ekstremuloj inter ni kiuj malamas la (chefe okcidentan) uzon de
malnovgrekaj radikoj en la sciencteknikaj terminoj bonvolu esti
konsekvencaj, char diskuti unuope chiun eblan kazon estas iom
tempomalshpara.

José Antonio

2011/1/5 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>:
> Ronaldo:


>
>>   preskaw cxiuj scias kio estas gaso kaj kio
> estas metro.
>

> Sed "gasometro" en Espernato ne estas "metro de gaso".
>
> Amike
>
> Renato
>
>

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>

Fra Simo

unread,
Jan 5, 2011, 6:34:57 PM1/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi (Francisko) alte shatas la vortojn kaj vortopecojn el la lingvo greka, sed ne (en Esperanto) tiam, kiam tiaj kunpushighas kun Fundamentaj au aliaj jam firme Esperantaj Esperantaj vorteroj. Same kiel grafo estas iuspeca landsinjoro, metro estas iuspeca mezurunuo, pro kio vortoj shajne konsistantaj el kunmeto de unu el tiuj kun antaue venanta vortobazo aliflanke ekzistanta en Esperanto ne shajnas al mi enlasindaj, kaj multigho de vortoj finighantaj per "graf/o" au "metr/o" shajnas al mi lau-eble evitinda.

     Pravas J. A. V., ke ni devas fronti kune la "...metr/o"- vortojn same kiel la "...graf/o"- vortojn. Ordinare "[...]metr/o" signifas"[...]mezur/il/o", "[...]metri/o" signifas "[...]mezur/ad/o" kaj "[...]metrik/a"signifas "[...]mezur/ad/a".
     Tamen ni devas ankau unuope ekzameni chiun vorton, char ankau la komencajn partojn de tiuj vortoj ni devas Esperantigi, kaj povas okazi diversaj rimarkindajhoj. Ekzemple, "kronometr/o" ne nur ne estas "kron/o/metr/o", sed krome ghi respondas al almenau du specoj de horloghoj, kaj "diametr/o" kaj "heksametr/o" estas neniaj mezuriloj.

2011/1/5 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2011, 6:30:18 AM1/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:


> Do la ekstremuloj inter ni kiuj malamas la (chefe okcidentan) uzon de malnovgrekaj radikoj en la sciencteknikaj terminoj bonvolu esti konsekvencaj, char diskuti unuope chiun eblan kazon estas iom tempomalshpara.

Mi provas esti kaj ekstremulo kaj konsekvenculo, sed la problemo estas, ke la uzo de grekaj radikoj en Esperanto ne estas konsekvenca. Leo, kiu produktis liston de vortoj en PIV finiĝantaj per -metro, certe bonvolos sendi ĝin al ĉi tiu listo.

Sed mi pensas, ke ofte tiu -metro signifas malsamajn signifojn, kiel en la okazo de "gasometro" uzita de Zamenhof kiel "rezervujo" kaj de NPIV kiel "komputila mezurilo".

Leo De Cooman

unread,
Jan 7, 2011, 5:52:24 AM1/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 6/01/2011 12:30, Renato Corsetti skribis:

> Leo, kiu produktis liston de vortoj en PIV finiĝantaj per -metro,
> certe bonvolos sendi ĝin al ĉi tiu listo.

Mi kunsendas la liston kun la diversaj "metroj".
Grasliteraj vortoj estas oficialaj.
"Vinjetoj": p1 aperis nur en la malnova PIVo, p2 nur en NPIV.

Amike salutas Leo


X-metroj en PIV.doc

José Antonio Vergara

unread,
Jan 7, 2011, 7:18:16 AM1/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon.

Indus kompari tiun liston kun la pli ampleksa de la angla au germana
versioj de Vikipedio, atingeblaj per la ligilo kiun mi kopiis hierau
au antauhierau, char potenciale chiuj ceteraj terminoj estas
esperantigotaj.

La plej granda parto fakte estas mezuriloj, krom iuj kiel diametro
(kiu tute ne difineblas per "duono"!).

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2011, 8:43:34 AM1/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

Fakte se iu listano volus trovi ĉiujn vortojn, kie metro ne signifas
"mezurilo", tio jam povus esti tre utila.

Amike

Renato

winmail.dat

Ronald Schindler

unread,
Jan 7, 2011, 11:31:18 AM1/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 6/01/2011 12:30, Renato Corsetti skribis:
> Leo, kiu produktis liston de vortoj en PIV finiĝantaj per -metro,
> certe bonvolos sendi ĝin al ĉi tiu listo.

Leo:


Mi kunsendas la liston kun la diversaj "metroj".
Grasliteraj vortoj estas oficialaj.
"Vinjetoj": p1 aperis nur en la malnova PIVo, p2 nur en NPIV.

Multan dankon pro la granda laboro.
Estas tre bona afero.
Ronaldo S.

Leo De Cooman

unread,
Jan 7, 2011, 4:54:22 PM1/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 7/01/2011 13:18, José Antonio Vergara skribis:

> La plej granda parto fakte estas mezuriloj, krom iuj kiel diametro
> (kiu tute ne difineblas per "duono"!).
>
Jes. Krom mezuriloj estas ankaŭ kelkaj "mezuraĵoj" aŭ geometriaj
konceptoj, kiaj diametro kaj perimetro, kaj strangaĵoj, kiaj gasometro
kaj geometro. Supozeble oni iam uzis tiujn flotantajn rezervujon ankaŭ
por mezuri volumenojn de gasoj. Mi memoras, ke estis indikoj sur la
grandega flotanta ujo, en kiu oni konservis la brulgason en la
kvardekaj, eble ĝis la kvindekaj jaroj. Aliaj tiaj vortoj temas pri
poeziaj ritmoj, se mi bone komprenis.
Diametro estas en la (miatempa bazlerneja) nederlanda "doormeter"
(germane "Durchmesser", fake ni tamen ĉiam diris "diameter"), kiun
vorton mi komprenis kiel la mezuraĵon tra la centro. Perimetro estas
"omtrek", kio signifas ĉirkaŭmezuraĵo.
La diametro de teoria cirklo estas perfekte difinita, sed ĉar cirklo ne
estas materie realigebla, ni plejofte mezuris la "dikon" de akso inter
du paralelaj ebenoj alpremataj (per normigita forto) kontraŭ la akso.
Kutime temas pri diferencoj de nur kelkaj mikrometroj, sed ili estas
gravegaj en la mezurscienco ("metrologio"). Estas do fundamenta
diferenco inter ambaŭ "diametroj" kaj ĝi estas nefacile komprenebla por
nefakuloj (eble pro tio, ke ni ne havis taŭgajn nacilingvajn esprimojn
por ili)
Skribante la vorton "mikrometro" (milionono de metro), mi ekpensas pri
la samnoma mezurilo, kiu kutime indikis ne mikrometrojn (milonojn de
milimetro), sed centonojn de milimetro.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 8, 2011, 5:01:04 PM1/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 7/01/2011 17:31, Ronald Schindler skribis:

> Multan dankon pro la granda laboro.
> Estas tre bona afero.
Ne dankinde! La laboro ne estas tiel granda. Antaŭ deko da jaroj mi
faris por tiaj traserĉoj komputilan programon por uzi la kapvortlistojn,
kiuj aperis en interreto.
Se iu interesiĝas pri aliaj tiaj traserĉoj, mi volonte faros ilin.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages