sekurzono / sekurrimeno

3 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Nov 10, 2010, 8:52:43 AM11/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Mi devas traduki el la angla "fasten your seatbelts"[1]. Se mi faras tion
laŭvorte mi hezitas inter sekurrimeno kaj sekurzono. Kiu estus pli bona?

riglu vian sekurzonon
riglu vian sekurrimenon

(aŭ eble nur "zono" kaj "rimeno" sen la sekur- radiko, aŭ seĝzono/rimeno ...)

Tiu frazo aperas antaŭ priskribo de io mirinde rapida, do, io kiel "prepariĝu
por rapideco" povus ankaŭ taŭgi. Sed la demando restas, kiel nomi tion bonlingve?

Amike, Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
Nov 12, 2010, 7:56:41 AM11/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi persone ĉiam diras "sekurzono", sed mi ne vidas kialon por preferi iun el la du formoj al la alia el la bonlingva vidpunkto. Ambaŭ radikoj "zon/" kaj "rimen/" estas Fundamentaj, kaj ambaŭ ŝajnas bone taŭgi laŭsence ĉi-okaze. En tiaj okazoj laŭ mi ankaŭ povas bone kunvivi du alternativaj formoj en Esperanto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2010, 9:03:35 AM11/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> Mi persone ĉiam diras "sekurzono", sed mi ne vidas kialon por preferi iun el la du formoj al la alia el la bonlingva vidpunkto. Ambaŭ radikoj "zon/" kaj "rimen/" estas Fundamentaj, kaj ambaŭ ŝajnas bone taŭgi laŭsence ĉi-okaze. En tiaj okazoj laŭ mi ankaŭ povas bone kunvivi du alternativaj formoj en Esperanto.

ankaŭ mi normale diras "sekurec-zono" kvankam mi komencas malŝati la vorton "zono" pro la pluraj signifoj. mi provos iom pli uzi"rimeno".

amike

renato

-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Anna Lowenstein

unread,
Nov 12, 2010, 4:27:23 PM11/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen en aviadilo temas pri zono, char oni ligas gxin cxirkau la talio. En automobilo ghi estas rimeno, ne zono.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 12 novembre 2010 15.04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) sekurzono / sekurrimeno

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Nov 12, 2010, 5:45:09 PM11/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>

> Mi devas traduki el la angla "fasten your seatbelts"[1]. Se mi faras tion

> la?vorte mi hezitas inter sekurrimeno kaj sekurzono. Kiu estus pli bona?


>
> riglu vian sekurzonon
> riglu vian sekurrimenon

Mi ne uzus "rigli" en awtomobilo (mi ne jam estis en aviadilo)


> Tiu frazo aperas anta? priskribo de io mirinde rapida, do, io kiel "prepari?u
> por rapideco" povus anka? ta?gi.

Ecx metafore? bona demando...


> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@virgilio.it>
> Date: Nov 12 10:27PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/785ccf5d457d313
>
> Tamen en aviadilo temas pri zono, char oni ligas gxin cxirkau la
> talio. En automobilo ghi estas rimeno, ne zono.

Sxajnas al mi ke gxi estas ambaw...ja unu parto estas de kokso al
kokso, alia de kokso al aliflanka sxultro...

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2010, 4:30:12 AM11/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>ᅵᅵ Mi ne uzus "rigli" en awtomobilo (mi ne jam estis en aviadilo)

Mi mem diras "ligu" sed ankaŭ "rigli" ŝajnas tute en ordo.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages