hup-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2010, 3:40:45 PM10/26/10
to listo 'lbl'
Leo, mi nur demandas vin kaj la aliajn pri du lastaj vortoj en via
terminaro.


HUPO* (NL: TOETER)
(ne eblis kopii la kolumnon)

Mi imagas ke vi uzas tion por tio, kion mi nomus « sonorilo », ĉu ne ?

Amike

Renato

-------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2010, 6:53:21 PM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/10/2010 20:40, Renato Corsetti skribis:

> HUPO* (NL: TOETER)
> (ne eblis kopii la kolumnon)
>
> Mi imagas ke vi uzas tion por tio, kion mi nomus « sonorilo », ĉu ne ?
Temas pri la vorto je paĝo 28 dekstre. (Maldekstre temas pri tintilo aŭ
sonorilo)
Sur la bildo oni montras ian kornon kun kauĉuka pilko. Kiam oni pinĉas
la pilkon, la korno aŭdigas "tut" (tial en la nederlanda ni havas la
memkompreneblan vorton "toeter" (prononcata "tut-r"), kiu signifas ion,
kia "tut-ilo" :-)
Mi aldonis steleton por averti, ke la vorto ne estas laŭ LBL, kaj do
indas diskuti ĝin.

En vortaro mi trovis "hupo" (neoficialigita vorto)
Ĉu "korno"? (kiu tamen jam havas multajn signifojn) aŭ "kornumo" aŭ
"avertilo"? (en la kvardekaj jaroj oni vidis tian sur aŭtomobiloj -
france "avertisseur") aŭ "pinĉavertilo"?

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Oct 26, 2010, 5:57:00 PM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

Ĉu "korno"? (kiu tamen jam havas multajn signifojn) aŭ "kornumo" aŭ "avertilo"? (en la kvardekaj jaroj oni vidis tian sur aŭtomobiloj - france "avertisseur") aŭ "pinĉavertilo"?

Laŭ mi taŭgas "avertsonorilo" aŭ simple "sonorilo" (kiam ne estas risko de konfuzo kun alispecaj sonoriloj).

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Oct 27, 2010, 6:32:29 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/10/2010 22:57, Marcos Cramer skribis:

>
> Laŭ mi taŭgas "avertsonorilo" aŭ simple "sonorilo" (kiam ne estas
> risko de konfuzo kun alispecaj sonoriloj).
Laŭ PIV kaj ReVo "sonori" estas "estigi sonon daŭre sonantan post la
ĉeso de ĝia kaŭzo".
De kiam ne plu bloviĝas en kornon, ties sono (kvazaŭ) tuj malaperas. Laŭ
mi "sonori" ne taŭgas por tiu ilo. Ĉu eventuale "sonilo"?
Ĉiukaze la ĉefa funkcio de la ilo devus esti "averti" pri eventuala
danĝero.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2010, 5:38:50 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
>ᅵ Laŭ mi taŭgas "avertsonorilo" aŭ simple "sonorilo"
Tion mi registris sub la kapvorto "hupi".

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 27, 2010, 6:03:00 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Je 26/10/2010 22:57, Marcos Cramer skribis:
>>
>> Laŭ mi taŭgas "avertsonorilo" aŭ simple "sonorilo" (kiam ne estas risko de
>> konfuzo kun alispecaj sonoriloj).
>
> Laŭ PIV kaj ReVo "sonori" estas "estigi sonon daŭre sonantan post la ĉeso de
> ĝia kaŭzo".
> De kiam ne plu bloviĝas en kornon, ties sono (kvazaŭ) tuj malaperas. Laŭ mi
> "sonori" ne taŭgas por tiu ilo.

Prave. Ankaŭ al mi estas fremde paroli pri sonorado, kiam temas pri la
sono de tipa hupo aŭtomobila. Por mi tipa sonorilo pendas en preĝeja
turo. De tio al hupo estas tre longa distanco.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Anna Lowenstein

unread,
Oct 27, 2010, 6:54:40 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen, se temas pri bicikla sonorilo (ĉar ĉi tiu vorto venas el la bicikla terminaro, ĉu ne?), por tio mi ja dirus "sonorilo". Sed tio estas malsama al la speco de avertilo, kiun oni uzas en aŭtomobilo.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: mercoledì 27 ottobre 2010 12.03
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) hup-o

Leo De Cooman skribis:

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 27, 2010, 9:10:25 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein:

> Tamen, se temas pri bicikla sonorilo (ĉar ĉi tiu vorto venas el la bicikla terminaro, ĉu ne?), por tio mi ja dirus "sonorilo". Sed tio estas malsama al la speco de avertilo, kiun oni uzas en aŭtomobilo.

Jes. Tio klare estas sonorilo, kaj neniel hupo. Almenaŭ mi neniam
vidis biciklon kun hupo, kvankam principe tio ja eblus.

Tiurilate necesas rimarkigi, ke la difino de "hupo" en PIV2005, ŝajnas
malĝusta (tro vasta):

Sona avertilo (nun elektra) de veturilo.

Vortumi pli bonan difinon tamen ne estas tute facile.

Mi ĵus rimarkis, ke en la artikolo "Hupe" en la Germana Vikipedio
menciiĝas, ke laŭleĝe ĉiu aŭto (en Germanujo, Aŭstrujo kaj Svislando)
devas havi hupon, dum bicikloj, motorcikloj kaj mopedoj anstataŭe
devas havi sonorilon, sed ke en Aŭstrujo oni tamen ankaŭ rajtas munti
hupon sur motorciklon, mopedon aŭ biciklon.

http://de.wikipedia.org/wiki/Hupe

Nur por ilustri, ke oni ja distingas inter hupoj kaj sonoriloj kiel
avertosignaliloj de veturiloj.

ro-esp

unread,
Oct 27, 2010, 5:09:02 PM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Law mia kompreno ne temas pri sonorilo (la ilo kiu avertas vin ke iu
alvenis por viziti cin), sed pri tiu ajxo en awtomobilo kiu uzatas por
averti alian trafik-participanton pri dangxero. sxikNL-e claxon. Law
desmedt uzeblas "korno", sed tiu priskribas pli la iaman formon ol la
uzadon.
"hupo" law mi estas germanismo, de "Hupe"

bedawroinde en esp-o la vorto "hupo" ankaw indikas birdkapan ajxon


gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2010, 7:45:30 AM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com, Vastalto, Anna kaj Mati Pentus
Ŝajnas al mi ke pri "(avert)soni/sonigi/sonori" kaj pri "hupi" ni ne sukcesas trovi interkonsento, eventuale pro la influo de niaj respektivaj lingvoj.

Pro tio eble ni devas iom moviĝi: kiel oni diras tion (la ago kaj la sonanta aĵo ĉe bicikloj kaj aŭtomobiloj) en la rusa, ĉina, japana, ktp.?

En la araba; zammaara, buuq, klaaksuun. La unuaj du el malsamaj radikoj por "soni", la lasta el la franca.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Oct 28, 2010, 9:31:28 AM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/10/2010 12:45, Renato Corsetti skribis:

> Ŝajnas al mi ke pri "(avert)soni/sonigi/sonori" kaj pri "hupi" ni ne sukcesas trovi interkonsento, eventuale pro la influo de niaj respektivaj lingvoj.
>
> Pro tio eble ni devas iom moviĝi: kiel oni diras tion (la ago kaj la sonanta aĵo ĉe bicikloj kaj aŭtomobiloj) en la rusa, ĉina, japana, ktp.?
>
> En la araba; zammaara, buuq, klaaksuun. La unuaj du el malsamaj radikoj por "soni", la lasta el la franca.
Ne ĉiuj disponas la libreton "European Cycling Lexicon" kaj la dosiero ĉe
europa.eu/resources/docs/bikelexicon
estas iom peza (pli ol 9 Mbitokojn). Tial mi kunsendas bildon de la 28a
paĝo: maldekstre oni montras la kutiman tintilon/ sonorileton kaj
dekstre "hupon".
Pli detale pri tiu lasta bildo: maldekstre estas kauĉuka pilko, per kiu
oni pinĉante blovas, dekstre estas la "elirejo de la sono" (mi pensis
pri "difuzilo", sed tia ilo estas priskribita en PIV2005 nur por
"difuzi" lumon. Mi do serĉas taŭgan vorton por tiu pli aŭ malpli
geometria surfaco, kiu adaptas la sonimpedancon)
Samtempe eblas legi la diverslingvajn terminojn.

Amike salutas Leo

Bicikla leksikono p28.jpg

Vastalto

unread,
Oct 28, 2010, 10:06:40 AM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> skribis:

>Pro tio eble ni devas iom moviĝi: kiel oni diras tion (la ago kaj la sonanta
>aĵo ĉe bicikloj kaj aŭtomobiloj) en la rusa, ĉina, japana, ktp.?

La japana ne havas apartan verbon por tiu ago, sed nur substantivon por
tiu ajxo: "kei-teki" aux "kurakusxon (<=klaxon)".
"kei" = averto, alarmo + "teki" = fajfilo, korno

Japanoj diras por la ago "kei-teki wo narasu", t.e.
bruigi/sonigi avertokornon/auxtokornon.

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2010, 1:57:53 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ekkomprenas, ke eble ni devas distingi la problemojn de bicikloj kaj aŭtomobiloj.

Leo skribis:
> ᅵmaldekstre oni montras la kutiman tintilon/ sonorileton

Tiu, laŭ mi, restu (avert) sonorilo/eto, kaj ni ne plu okupiĝu pri ĝi. Cetere kaj la itala kaj la araba subtenas tion.

>ᅵ kaj dekstre "hupon".

Finfine mi komprenas pri kio vi pensis. En la itala (kaj interkrampe en la araba) oni nomas tion "trumpeto"/"trumpeteto". La saman nomon havis la sama aparato en la komencaj aŭtomobiloj.

Leginte la vorton en la tie indikita listo, mi kredas, ke vi rajtas elekti inter "trumpeto" kaj "korno". Ĉi tiu lasta ŝajnas pli ofta. Eventuale vi povas aldoni ion por igi la kornon pri specifa "son-korno", "blov-korno" aŭ simile.

Restas la problemo rilate al la aŭtomobiloj.

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 28, 2010, 3:28:33 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Leginte la vorton en la tie indikita listo, mi kredas, ke vi rajtas elekti
> inter "trumpeto" kaj "korno". Ĉi tiu lasta ŝajnas pli ofta. Eventuale vi
> povas aldoni ion por igi la kornon pri specifa "son-korno", "blov-korno" aŭ
> simile.
>
> Restas la problemo rilate al la aŭtomobiloj.

Kvankam mi trovas la vorton "hupo" tute bona kaj konservinda, mi tamen
rekonas, ke ankaŭ la vorto "korno" (eble kun preciziga aldono), povas
havi tian signifon. Nunaj aŭtoj apenaŭ plu havas efektivajn kornojn de
tiu tradicia speco, kiujn oni klarigis ĉi tie, sed elektronikan
aranĝon, kiu donas similan sonon, sed tamen tute bone eblas pluuzi la
vorton "korno" ankaŭ por la modernaj posteuloj (posteiloj?) de tiaj
signaliloj.

La verbo "hupi" vere estas tre oportuna, kaj laŭ mi pli konvena ol
"korni", "blovkorni", "kornosignali" aŭ simile.

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2010, 4:10:34 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>  Nunaj aŭtoj apenaŭ plu havas efektivajn kornojn de
tiu tradicia speco, kiujn oni klarigis ĉi tie, sed elektronikan
aranĝon, kiu donas similan sonon, sed tamen tute bone eblas pluuzi la
vorton "korno" ankaŭ por la modernaj posteuloj (posteiloj?) de tiaj
signaliloj.

La verbo "hupi" vere estas tre oportuna, kaj laŭ mi pli konvena ol
"korni", "blovkorni", "kornosignali" aŭ simile.
Certe la problemo estas malfacila. Ni aŭdis la japanan solvon kaj atendas la aliajn. Eble ni povus ankaŭ pensi pri io tute nova: "son-avertilo", sed ni atendu prudente.

ro-esp

unread,
Oct 28, 2010, 6:39:15 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Oct 28 01:45PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/62b828baa73d78cd

>
> Ŝajnas al mi ke pri "(avert)soni/sonigi/sonori" kaj pri "hupi" ni ne
> sukcesas trovi interkonsento,

tio eblas

> eventuale pro la influo de niaj respektivaj lingvoj.

law mi pli pro tio, ke ekzistas pluraj specoj de avertsoniloj.
Ekzemple iuj sxargxawtoj havas iun kiu sonas kiam la sxargxawto iras
malantawen


> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Date: Oct 28 07:57PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/766fbff37886ad96
>
> Mi ekkomprenas, ke eble ni devas distingi la problemojn de bicikloj kaj

> au(tomobiloj.

Law mi ne (cxifadene)

> > kaj dekstre [desegnon reprezentanta] "hupon".


>
> Finfine mi komprenas pri kio vi pensis. En la itala (kaj interkrampe en
> la araba) oni nomas tion "trumpeto"/"trumpeteto". La saman nomon havis

> la sama aparato en la komencaj au(tomobiloj.


>
> Leginte la vorton en la tie indikita listo, mi kredas, ke vi rajtas
> elekti inter "trumpeto" kaj "korno".

Por faciligi la aferon ni rekomendu pliajn homonimojn? Mi preferas ke
trumpeto estu muzikinstrumento, kaj korno estu io kio kreskas sur la
kapo de bovoj, rinoceroj k.s.


> Restas la problemo rilate al la au(tomobiloj.

Cxar klaksono garantite misinterpretatus, mi plu uzus "hupo"

ro-esp

unread,
Oct 28, 2010, 6:48:18 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: Oct 28 09:43AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/2502f68c912d9089
>
>> Cetere,kiun vorton vi uzus por la alia flanko de la fenomeno, nome tiu  
>> homo kiu havas fanojn ?
>
> Se vi ne estus atentiginta pri "idolo", mi kredeble estus devinta
> longe pripensi.

similaj terminoj estas "diva" kaj "vedette"
>
>> En la nederlanda ni diras idool, sed sxajne tiu internacie havas alian  
>> signifon (tiun de nia afgod).
>
> En la Universala Vortaro aperas:
> "idol' idole | idol | Abgott | идолъ | boźek, bałwan."
>
> Cetere: Pri la germana traduko estas jena posta "Akademia korekto":
> "idol| Abgott, Goetze."

Mi ne kaptas la sencon de la sxerco.Kiu estas Goetze?

Kaj kiun vorton ni uzu en esp-o por (rock)idol ?

gxis, Ronaldo N


ro-esp

unread,
Oct 28, 2010, 7:13:25 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Faro" <uea....@nifty.com>
> Date: Oct 28 11:50AM +0900
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9797487b44e10ae
>
> Kara Ronaldo,
> Cxu vi diras [-->[parolas] pri tipe nederlanda, germana, franca
> kaj angla kutimoj kiel
> sxercmoketo(gxi tute ne estas bona vorto!)???

versxajne jes, sed la fenomeno estas multe pli internacia

> Se jes, mi uzas vorton "takino" >takini, takino, takinulo, takinajxo, mia
> franco inventis tiun vorton el la vorto "taquiner".

Tiu vorto efektive havas la celatan signifon (kaj aliajn) en la franca

> Li diris al mi, ke bona vorto [por tiu nocio] ne ekzistas en Esperantio.

Versxajne li diris prave


> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Oct 28 08:47PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9f8d4cf455af0d6d
>
> Leginte ĉiujn mesaĝojn pri "striptizo", mi emus al la linio:
>
> striptiz-o --> ekscit-nudiĝ-o
>
> Kion vi opinias?

ke la flago ne kovras la kargon. Eble ni enmetu la nocion "danc", aw
ekscit-cela
(kvankam ekzistas aliaj specoj de ekscitigxo ol la cxi tie celata)

gxis, Ronaldo N

http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Antonio De Salvo

unread,
Oct 28, 2010, 7:22:54 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>Kaj kiun vorton ni uzu en esp-o por (rock)idol ?

Mi uzus "furorulo".
Gxis
Antonio


Antonio De Salvo

unread,
Oct 28, 2010, 7:49:36 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi oni povas tauxge uzi "nudigxo" aux "senvestigxo", eventuale kun la aldono (kiam bezonate) "ekscita", "incita", "seksalloga" aux "amorveka". Cetere, "striptizo" estas la esperantigo de la angla "striptease", kunmetita per "to strip" = senvestigi, nudigi kaj "tease" = ekscito, incito.

Pri la baza koncepto (kiu povas ankaux ne havi amorvekan nuancon), vidu en la Malnova Testamento, Jesaja 32, 9-11:
Virinoj senzorgaj,... ektremu, ne pensantaj pri danĝero; senvestigu kaj nudigu vin

Por informo: en la itala, apud la angla "striptease" oni uzas "spogliarello", kiu egalas simple al "senvestigxo, nudigxo", kaj estas uzata (precipe sxerce) ankaux kiam ne temas pri amorveka nudigxo (ekzemple, kiam en varma somero oni progresive senvestigxas). Alivorte, en la itala oni substrekas precipe la iompostiomecon de la senvestigxo.
Gxis
Antonio

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2010, 5:48:57 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉar ni ŝajne havas malfacilaĵojn trovi taŭgan sennovradikan alternativon al "hupo" kaj "hupi", ni eble anstataŭe pripensu ĉu indas oficialigi "hup/o". Ĉu iuj klare kontraŭus oficialigon de "hup/o"? Mi momente subtenus oficialigon, almenaŭ dum ne aperas pli bonaj alternativoj ol la ĝisnunaj.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Oct 29, 2010, 7:11:38 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/10/2010 22:48, Marcos Cramer skribis:

> Mi momente subtenus oficialigon, almenaŭ dum ne aperas pli bonaj
> alternativoj ol la ĝisnunaj.

Ĉu vorto, kia blekilo, bojilo... povus kontentigi?

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2010, 6:14:07 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


> Ĉu vorto, kia blekilo, bojilo... povus kontentigi?

Kaj "hupi" tiam estu "bleki" aŭ "boji"? Tio laŭ mi ne estus bone komprenata, kaj nur malklarigus aferojn.

Pensante pri alternativo al "hupo" ni ja ĉiam devas ankaŭ pripensi kion diri anstataŭ "hupi".

Amike,

Marcos

Anna kaj Mati Pentus

unread,
Oct 30, 2010, 12:39:02 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la rusa la ago nomigxas "сигналить" (signali) por ambaux auxtomobilo kaj biciklo. Pli oficiala frazo estas "подавать звуковой сигнал". Pli longa ago, ekzemple, kiam kondukisto esprimas sian malkontenton, povas nomigxi "гудеть" (hupi/fajfegi).

La ajxo cxe biciklo tutcerte nomigxas "звонок" (sonorilo). Sed por la ajxo cxe auxtomobilo ne ekzistas bona nomo. Oni diras "звуковой сигнал" (auxda signalo).

2010/10/28 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Ŝajnas al mi ke pri "(avert)soni/sonigi/sonori" kaj pri "hupi" ni ne sukcesas trovi interkonsento, eventuale pro la influo de niaj respektivaj lingvoj.


Pro tio eble ni devas iom moviĝi: kiel oni diras tion (la ago kaj la sonanta aĵo ĉe bicikloj kaj aŭtomobiloj) en la rusa, ĉina, japana, ktp.?

En la araba; zammaara, buuq, klaaksuun. La unuaj du el malsamaj radikoj por "soni", la lasta el la franca.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2010, 5:11:50 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna kaj Mati:
>ᅵ Sed por la ajxo cxe auxtomobilo ne ekzistas bona nomo. Oni diras "звуковой сигнал" (auxda signalo).

Dankon, Anna kaj Mati!ᅵ Io kun "signal-" aŭ "avert-" estas pripensebla.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages