honesta

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 30, 2010, 12:20:41 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
provizore;


honesta=senmensoga, netrompema

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

renato corsetti

unread,
Sep 30, 2010, 2:36:19 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> honesta=senmensoga, netrompema

Sed aliflanke "honesta" estas fundamenta radiko tre uzata.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Oct 3, 2010, 6:58:06 AM10/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> Oct 01 09:54PM +0200 ^

Ronaldo:

>> La samo validas por "honesta". Se neniu scias la ekzaktan signifon, aw
>> se la signifo varias lawlande, gxi indas je fortradukado (se eblas).

> En la Universala Vortaro: honnête | honest |ehrlich |

pro la franca kaj germana, mi demandas cxu gxi entenas la signifon de
angla adjektivo "fair"

> Mi neniam renkontis iun, kiu havas problemojn pri tiu vorto.

Versxajne cxar cxiuj bonaj esp-istoj ignoras PIV-on....

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2010, 5:51:34 AM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| pro la franca kaj germana, mi demandas cxu gxi entenas la signifon de
angla adjektivo "fair"

Mi, kiel italo, dirus, ke ludo devas esti honesta (en la senco de la angla
"fair").

Amike

Renato

winmail.dat

Antonio De Salvo

unread,
Oct 7, 2010, 8:41:51 AM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dirus “lojala”.
Gxis
Antonio


_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 7 ottobre 2010 11.52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) honesta

winmail.dat

Anna Lowenstein

unread,
Oct 7, 2010, 10:28:08 AM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
“Honesta” laŭ mi estas tre bona traduko de la vorto “fair”, precipe kiam
temas pri ludoj. “Lojala” ŝajnas al mi stranga vorto en tiu kunteksto. Oni
estas lojala al estro aŭ gvidanto, sed eventuale ankaŭ al idealo. Rilate al
ludoj, oni povus esti lojala al sia teamo aŭ al la ŝtato, kiun oni
reprezentas (ekzemple dum la Olimpiaj ludoj), sed tio ne estas sama kiel
ludi honeste.
Anna

_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]

Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 7 ottobre 2010 14.42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: honesta

winmail.dat

Antonio De Salvo

unread,
Oct 7, 2010, 11:44:51 AM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kompreneble, mi ne povas jugxi, cxu al la angla “fair” respondas “honesta”
pli ol “lojala”; sed mi devas diri, ke laux mia persona sento (versxajne, en
ligo kun la respektivaj signifoj de “honesta” kaj “lojala” en la itala),
honesta refencas al moralaj valoroj komune kundividitaj, dum lojala al
respekto de paktoj; honestulo estas homo kiu kondutas laux principoj de
morala justeco, sed se mi respektas la regulojn de la ludo kaj ne klopodas
ruzi aux artifiki mi estas prefere “lojala” al mia kontrauxulo. Cetere,
estas zamenhofa la esprimo “lojale sin submeti al la reguloj” (vidu PIV 2),
kiu laux mi estas aplikebla en nia kazo.
Kuriozajxo: “lojala” venas, tra la franca, el la latina “legalis” =
lauxlegxa, dum “honesta” el la latina “honestus”, siavice el “honos-honoris”
= honoro.
Gxis
Antonio

_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]

Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: giovedì 7 ottobre 2010 16.28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) R: honesta

winmail.dat

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Oct 7, 2010, 10:50:42 AM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Rilate al ludoj, la angla vorto "fair", laŭ mia kompreno, ofte signifas oke oni ludas "ĝuste", aŭ "laŭregule" (kun respekto al la aliaj ludantoj), kompreneble samtempe tio povas esti honeste, sed la senco ne estas tute la sama

Franklin

2010/10/7 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 7, 2010, 2:24:43 PM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin skribis:

> Rilate al ludoj, la angla vorto "fair", laŭ mia kompreno, ofte signifas oke
> oni ludas "ĝuste", aŭ "laŭregule" (kun respekto al la aliaj ludantoj),
> kompreneble samtempe tio povas esti honeste, sed la senco ne estas tute la
> sama

Ĉu ne temas pri "justa"?

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Andreas Kueck

unread,
Oct 7, 2010, 2:50:21 PM10/7/10
to la bona lingvo
On 7 Okt., 20:24, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Franklin skribis:
>
> > Rilate al ludoj, la angla vorto "fair", laŭ mia kompreno, ofte signifas oke
> > oni ludas "ĝuste", aŭ "laŭregule" (kun respekto al la aliaj ludantoj),
> > kompreneble samtempe tio povas esti honeste, sed la senco ne estas tute la
> > sama
>
> Ĉu ne temas pri "justa"?

Mi iom dubas, chu "justa" vere trafe redonas la signifon de "fair".
Kio pri "sportspirita"?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2010, 3:12:57 PM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bonŝance ni ne devas havi linion pri "fair", sed la diskuto pri la signifo de honest-a, tute kongruas kun nia listo-celoj.

Pri la malsama uzo de "lojala" (Antonio kaj mi kontraŭ la mondo), tio efektive estas kutime revenanta problemo rilate al "eŭrope internaciaj vortoj" uzataj kun parte malsama signifo en malsamaj landoj. Malfacile solvebla problemo, sed ankaŭ ĝenerale ne tro granda.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 7, 2010, 6:20:11 PM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Demandinde estas, chu utilas radiko "lojal/" apud la Fundamentajn "honest/" kaj "fidel/". Pro la shajne firma Zamenhofeco, mi ne plene firmas, chu ni devas malrekomendi tiun "lojal/", au ne. Certe tio ne estas nia plej urgha tasko.
 
2010/10/7 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

ro-esp

unread,
Oct 7, 2010, 7:10:30 PM10/7/10
to la-bona...@googlegroups.com

> - honesta [8 Updates]

do, evidentigxas ke la signifo ne estas tiom klara


> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Oct 07 11:51AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/5cd6b65fb5d9dfd2
>
> Ronaldo:
>
> | pro la franca kaj germana, mi demandas cxu gxi entenas la signifon de
> angla adjektivo "fair"

{en la nederlanda ni uzas la saman vorton por fair kaj honest)

> Mi, kiel italo, dirus, ke ludo devas esti honesta (en la senco de la angla
> "fair").

> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
>
> Mi dirus ?lojala?.

law PIV (mangxu gxin la mefisto), vi pravas, kaj lojala, honesta kaj
brava estas sinonimoj.
Tamen, por mi nur validas la alia signifo de "lojala": fidela al
superulo, registaro ktp

> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Oct 07 04:28PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/7be7b3dc79ceb639
>
> ?Honesta? la? mi estas tre bona traduko de la vorto ?fair?, precipe kiam
> temas pri ludoj.

Cxu ci uzus alian se temus pri konkurencado, negocado, ktp?

> ?Lojala? ?ajnas al mi stranga vorto en tiu kunteksto. Oni
> estas lojala al estro a? gvidanto, sed eventuale anka? al idealo. Rilate al
> ludoj, oni povus esti lojala al sia teamo a? al la ?tato, kiun oni


> reprezentas (ekzemple dum la Olimpiaj ludoj), sed tio ne estas sama kiel
> ludi honeste.

> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>

> Kompreneble, mi ne povas jugxi, cxu al la angla ?fair? respondas
> [al] ?honesta?
> pli ol ?lojala?;

"fair" indikas ke cxiuj rolantoj havas la samajn sxancojn, do ke neniu
havas handikapon.
La nocio aplikeblas al sportoj, sed ankaw al negocoj. Se ekzemple
ekzistas nur unu acxetanto
en iumerkato, la vendemuloj ne havas sxancon postuli realan prezon,
doe la negocado ne estas fair

> sed mi devas diri, ke laux mia persona sento (versxajne, en

> ligo kun la respektivaj signifoj de ?honesta? kaj ?lojala? en la itala),


> honesta refencas al moralaj valoroj komune kundividitaj

ke oni ne sxtelu, ne mensogu, ne postulu tro altan prezon - aw pli ?


> se mi respektas la regulojn de la ludo kaj ne klopodas

> ruzi aux artifiki mi estas prefere ?lojala? al mia kontrauxulo.

mi nepre miskomprenus...

> Cetere,
> estas zamenhofa la esprimo ?lojale sin submeti al la reguloj? (vidu PIV 2),


> kiu laux mi estas aplikebla en nia kazo.

law mi tiu uzo estas law la *1-a* signifo menciita en PIV


> Kuriozajxo: ?lojala? venas, tra la franca, el la latina ?legalis? =
> lauxlegxa,

jes, oni stas lojala al tiuj kiuj faras la legxojn

> dum ?honesta? el la latina ?honestus?, siavice el ?honos-honoris?
> = honoro.

honesta (law PIV)--> honorema, honorabla ??

> From: Franklin Montenegro-Rodas <fmonten...@gmail.com>
>
> Rilate al ludoj, la angla vorto "fair", la? mia kompreno, ofte signifas ke
> oni ludas "?uste", a? "la?regule" (kun respekto al la aliaj ludantoj),


> kompreneble samtempe tio povas esti honeste

???

> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

>> oni ludas "?uste", a? "la?regule" (kun respekto al la aliaj ludantoj),


>> kompreneble samtempe tio povas esti honeste, sed la senco ne estas tute la
>> sama
>

> ?u ne temas pri "justa"?

hmmm, sonas peze ne temas nur pri ludeto distro-cela

> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

> Mi iom dubas, chu "justa" vere trafe redonas la signifon de "fair".
> Kio pri "sportspirita"?

sportifa (....) mi ne kredas ke tiu esprimo klaras ekster nia
okcidentewropa mondoparteto


> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>

> Bon?ance ni ne devas havi linion pri "fair", sed la diskuto pri la

> signifo de honest-a, tute kongruas kun nia listo-celoj.
>

> Pri la malsama uzo de "lojala" (Antonio kaj mi kontra? la mondo),
> tio efektive estas kutime revenanta problemo rilate al "e?rope

> internaciaj vortoj" uzataj kun parte malsama signifo en malsamaj

> landoj. Malfacile solvebla problemo, sed anka? ?enerale ne tro granda.

Cxu ni havas linion pri "lojala" ? mi tuj rigardos

gxis, Ronaldo N

renato corsetti

unread,
Oct 8, 2010, 3:24:26 AM10/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Cxu ni havas linion pri "lojala" ? mi tuj rigardos

Ni ne havas linion pri "lojala" en niaj "Simplaj Samsignifaj Esprimoj", sed mi havas la vorton "lojala" en alia parto de la paĝaro, kie mi provas laŭgrade iom ŝatokupe listigi ĉiujn fundamentajn kaj oficialajn vortojn. Jen:

-------------
lojal-a

difino: 1. Fidela al la estro, la reĝo, la registaro. 2. Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj.

Ekzemploj: Li estas lojala ministro.; La propono pri ŝanĝoj devas esti farata pace kaj lojale.; Vi ja ĵuris lojalecon al la ŝtato!; Dankon pro via helpo, mia plej lojala amiko!; Mallojalaj homoj ne estas dezirataj ĉi tie.

Tradukoj en la Aldono: loyal | loyal | loyal | bieder | lojalny |
-------------

La difino samas kiel en PIV. Do, ambaŭ konceptoj estas entenataj: fidela al la estro, respektanta la regulojn.

Mi ne scias, ĉu indas provi ŝanĝi la signifon ĉar en kelkaj lingvoj ĝi estas pli mallarĝa. Evidente temas ankaŭ pri problemo pri ĝusta instruado de la vortoj en Esperanto.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Oct 9, 2010, 5:16:34 AM10/9/10
to la bona lingvo
On 7 Okt., 20:24, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Franklin skribis:
>
> > Rilate al ludoj, la angla vorto "fair", laŭ mia kompreno, ofte signifas oke
> > oni ludas "ĝuste", aŭ "laŭregule" (kun respekto al la aliaj ludantoj),
> > kompreneble samtempe tio povas esti honeste, sed la senco ne estas tute la
> > sama
>
> Ĉu ne temas pri "justa"?

Mi iom dubas, chu "justa" vere trafe redonas la signifon de "fair".
Kio pri "malfia"?

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages